Vladimir Putin

2-a kaj 4-a prezidento de Rusio

Vladimir Putin estas la rusia politikisto kaj ŝtatestro.

Vladimir Putin
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio
Novaĵartikoloj en Vikinovaĵoj

Citaĵoj redakti

Pri la rilatoj inter Rusio kaj Ukrainio redakti

 
« Mi provos [respondi] tre skize, tamen de la komenco. Ja la akriĝo de la situacio komenciĝis en 2014. Ĝis tiam, malgraŭ la fakto, ke Sovetunio ĉesis ekzisti kaj parto de la historiaj rusaj teritorioj kun loĝantaro de historia Rusio troviĝis ekster la limoj de Rusia Federacio, plej ĉefe — en Ukrainio, sed ni ja rezignaciis pri tio, reagis normale al tio, eĉ pli ol tio — ni kontribuis al la establiĝo de la novaj ŝtatoj kaj kunlaboris, kaj estis pretaj kunlabori plu, kaj ni kunlaboras kun ĉiuj registaroj, sendepende de la eksterpolitika orientiĝo, kiun ili havas. » « Я постараюсь очень коротко, но всё-таки «от печки». Ведь обострение началось в 2014 году. До этих пор мы, несмотря на то что Советский Союз прекратил существование, часть исторических российских территорий с населением исторической России оказалась за пределами Российской Федерации, прежде всего на Украине, мы же с этим смирились, нормально к этому отнеслись, более того, способствовали становлению новых государств и работали, и готовы были работать, и работаем со всеми правительствами, какой бы внешнеполитической ориентации они не придерживались. »
— Vladimir Putin, [La granda preskonferenco de la 23-a de decembro 2021, respondo al la demando de Irada Zejnalova pri eventuala milito, multe diskutata en okcidentaj amaskomunikiloj][1]
 
« Sufiĉas rememorigi niajn rilatojn kun prezidento Juŝĉenko kaj kun ĉefministro Timoŝenko, kiuj, samkiel la nuna gvidantaro de Ukrainio, parolis pri sia absoluta por-okcidenta orientiĝo. Ni ja laboris kun ili. Jes, estis diskutoj pri gaso, estis konfliktoj, sed finfine ni interkonsentis pri ĉio kaj laboris, kaj estis pretaj daŭrigi la laboron, kaj neniuj agoj rilate Krimeon eĉ ne venadis en nian menson. » « Достаточно вспомнить наши отношения с Президентом Ющенко и с Премьер-министром Тимошенко, которые так же, как и сегодняшнее руководство Украины, говорили о своей абсолютной прозападной ориентации. Мы же с ними работали. Да, спорили из-за газа, были конфликты, но в конце концов обо всём договорились и работали, и готовы были и дальше работать, и никакие действия в отношении Крыма нам в голову даже не приходили. »
— Vladimir Putin, [La granda preskonferenco de la 23-a de decembro 2021, respondo al la demando de Irada Zejnalova pri eventuala milito, multe diskutata en okcidentaj amaskomunikiloj][1]
 
« Sed kio okazis en 2014? Sanga ŝtatrenverso, oni mortigis homojn kaj bruligis. Nun mi ne diras, kiu pravas kaj kiu malpravas. Estas klare, ke estis legitima indigno kaj malkontento inter la civitanoj de Ukrainio pri tio, kio okazadis en la lando. Sed la tiama aganta prezidento Janukoviĉ — li ja ​​konsentis pri ĉio. Tri ministroj pri eksteraj aferoj — de Pollando, Germanio kaj Francio — donis siajn garantiojn pri neperforta evoluo de la situacio kaj pri la repaciĝo. Mi parolis tiam kun la prezidento de Usono, laŭ lia iniciato. Li petis, ke ankaŭ mi subtenu ĉi tiun procezon. Ĉiuj konsentis. Post unu tago, post du — la ŝtatrenverso. Por kio? Mankas la respondo. Nu, kial? Prezidento Janukoviĉ jam konsentis pri ĉio, li estis preta forlasi la potencon eĉ tagon poste. [Okazus] elektoj, la venko de la opozicio estis neevitebla, ĉiuj komprenis tion tre bone. Nu kial ili faris tion? » « Но что произошло в 2014 году? Госпереворот кровавый, людей убивали и сжигали. Сейчас я не говорю, кто прав, кто виноват. Ясно, что было законное возмущение и неудовольствие граждан Украины по поводу того, что происходило в стране. Так действующий тогда Президент Янукович – он же со всем согласился. Три министра иностранных дел – Польши, ФРГ и Франции – дали гарантии мирного развития ситуации и мирного процесса. Я разговаривал тогда с Президентом США по его инициативе. Он меня попросил тоже поддержать этот процесс. Все согласились. Через день, через два – госпереворот. Зачем? Ответа нет. Ну зачем? Президент Янукович и так со всем согласился, он готов был уйти хоть завтра от власти. Выборы – победа оппозиции была неминуема, это все прекрасно понимали. Ну зачем это сделали? »
— Vladimir Putin, [La granda preskonferenco de la 23-a de decembro 2021, respondo al la demando de Irada Zejnalova pri eventuala milito, multe diskutata en okcidentaj amaskomunikiloj][1]
 
« Post tio ekestis [la situacio en] Krimeo. Kaj kiel ni povus rifuzi al Sebastopolo kaj Krimeo, al la tie loĝantaj homoj, ne preni ilin sub nian protekton kaj „sub nian flugilon“? Neakcepteble. Oni simple metis nin en situacion, kie ni ne povus agi alie. Aŭ ĉu ni devis tute sen reago rigardi tion, kio okazas en la sud-oriento [de Ukrainio], en Donbaso, kiu komence, dum starigo de Sovetunio en 1922-1924, ne povis imagi sin alie krom kiel parto de Rusio? Sed Lenin kun siaj kamaradoj perforte puŝis ĝin [en Ukrainion]. Komence ili decidis preni ĝin en Rusion, sed poste diris: necesas rekonsideri. » « После этого возник Крым. А как мы могли отказать Севастополю и Крыму, людям, которые там проживают, взять их под свою защиту и под крыло? Невозможно. Просто нас поставили в ситуацию, когда мы не могли поступить иначе. Или что, мы должны были совсем безвольно смотреть на то, что происходит на юго-востоке, в Донбассе, который изначально, даже при организации Советского Союза в 1922–1924 годах, не мыслил себя иначе как частью России? Но его туда Ленин с сотоварищами затолкнули силой. Сначала решили взять в Россию, а потом сказали: надо перерешить. »
— Vladimir Putin, [La granda preskonferenco de la 23-a de decembro 2021, respondo al la demando de Irada Zejnalova pri eventuala milito, multe diskutata en okcidentaj amaskomunikiloj][1]
 
« Do kaj rekonsideris. Ili kreis ŝtaton, kiu neniam antaŭe ekzistis. Ni ne parolu pri tio nun, tiel jam okazis. Ili ŝovis tien historiajn teritoriojn [de Rusio] kun homoj, kiujn neniu demandis, kiel kaj kie ili volas vivi. Bone, tio okazis, ni ne kontraŭas. Sed ni estis devigitaj fari ion en 2014. Kaj tiel ekestis la krizo, kiu disvolviĝas hodiaŭ. » « Перерешили. Создали страну, которая никогда раньше не существовала. Сейчас не будем об этом говорить, но так и произошло. Засунули туда исторические территории с народом, у которого никто не спрашивал о том, как и где он хочет жить. Ладно, это произошло, мы согласны. Но мы вынуждены были что-то делать в 2014 году. И так возник кризис, который сегодня развивается. »
— Vladimir Putin, [La granda preskonferenco de la 23-a de decembro 2021, respondo al la demando de Irada Zejnalova pri eventuala milito, multe diskutata en okcidentaj amaskomunikiloj][1]
 
« Nu, dufoje la ukrainaj regantoj provis per forto solvi la problemon de Donbaso. Kvankam oni persvadadis ilin ne fari tion. Mi persone provis persvadi Poroŝenkon: nur ne militaj operacoj! „Jes, jes“, [li respondis] kaj komencis. La rezulto? Ĉirkaŭado, perdoj. La Minskaj interkonsentoj. Ĉu ili estas bonaj aŭ ne? Mi opinias, ke estas la sole eblaj. Kio do estas la problemo? Ili ne volas plenumi [la interkonsentojn]. Ili akceptis leĝon pri indiĝenaj popoloj, deklaris la rusojn, kiuj loĝas en ĉi tiu teritorio, sur sia propra teritorio, ne-indiĝena popolo[2][3]. Same, cetere, same kiel polojn, hungarojn, rumanojn. Tial ekzistas kontraŭdiroj en la interŝtataj rilatoj de Ukrainio kun ĉi tiuj landoj. Ili ekzistas. Ili ne estas tro diskutataj, sed ili ekzistas. » « Хорошо, дважды украинские власти предприняли попытку с помощью силы решить вопрос в Донбассе. Хотя уговаривали не делать этого. Я лично уговаривал Порошенко: только не военные операции! «Да-да», – и начал. Результат? Окружение, потери. Минские соглашения. Они хорошие или нет? Я считаю, что единственно возможные. Так проблема в чём? Не хотят исполнять. Приняли закон о коренных народах, объявили русских, проживающих на этой территории, на их собственной территории, некоренным народом. Так же, кстати, как и поляков, венгров, румын. Отсюда и противоречия в межгосударственных отношениях Украины с этими странами. Они есть. Просто не выпячивают, но они есть. »
— Vladimir Putin, [La granda preskonferenco de la 23-a de decembro 2021, respondo al la demando de Irada Zejnalova pri eventuala milito, multe diskutata en okcidentaj amaskomunikiloj][1]
 
« Poste: pri la lingvo. Ili simple elpremas la rusojn kaj la ruslingvan loĝantaron el ilia historia teritorio – jen kio okazas. Nu tiel. Ĉiuj diras: Rusio devas plenumi la Minskajn interkonsentojn. Ni konsentas. Ili [intertempe] submetis al la parlamento de la ŝtato [Ukrainio], la registaro proponis leĝon pri transira periodo. Ĉu estas en ĝi la Minskaj interkonsentoj? Tie, anstataŭ amnestio, estas malpermeso de amnestio, preskaŭ krima procesado por amnestio. Tie, anstataŭ elektoj, militista administrado estas enkondukata, kaj anstataŭ amnestio — filtrado de la [civila] loĝantaro. Kio estas tio? Kaj pasigis [la leĝon] tra la Venecia Komisiono. Nu, kiel ni reagu al ĉi tio? » « Потом о языке. Просто выдавливают русских и русскоязычное население с их исторической территории – вот что происходит. Ладно. Все говорят: Россия должна исполнять Минские соглашения. Мы согласны. Взяли и внесли в парламент страны, правительство внесло, закон о переходном периоде. Где же там Минские соглашения? Там вместо амнистии – запрет амнистии, чуть ли не уголовное преследование за эту амнистию. Там вместо выборов военно-административное управление вводится, а вместо амнистии – люстрация населения. Что это такое? И провели через Венецианскую комиссию. Ну как нам на это реагировать-то? »
— Vladimir Putin, [La granda preskonferenco de la 23-a de decembro 2021, respondo al la demando de Irada Zejnalova pri eventuala milito, multe diskutata en okcidentaj amaskomunikiloj][1]
 
« Do, ĉi tio estas interna politika komponanto. Nun oni diras al ni: milito, milito, milito. Povas aperi la impreso, ke eble ili preparas la trian militan operacon? Kaj ni anticipe estas avertataj: „Ne enmiksiĝu, ne protektu ĉi tiujn [donbasajn] homojn. Se vi enmiksiĝos, defendos ilin — jen tiaj novaj sankcioj sekvos“. Kaj ili prepariĝas, eble, al tio. La unua opcio, al kiu ni devas reagi kaj, pripensante ĝin, fari ion. » « Ну хорошо, это внутриполитическая составляющая. Теперь нам говорят: война, война, война. Складывается впечатление, что, может быть, готовят третью военную операцию? И нас заранее предупреждают: «Не вмешивайтесь, не защищайте этих людей. Вмешаетесь, будете защищать – вот такие-то и такие-то новые санкции последуют». И готовятся, может быть, к этому. Первый вариант, на который мы должны реагировать и, думая об этом, что-то делать. »
— Vladimir Putin, [La granda preskonferenco de la 23-a de decembro 2021, respondo al la demando de Irada Zejnalova pri eventuala milito, multe diskutata en okcidentaj amaskomunikiloj][1]
 
« La dua opcio estas, ĝenerale, kreado (mi jam diris tion en mia artikolo[4]) sur ĉi tiu teritorio de tia „kontraŭ-Rusio“ kun konstante liverataj modernaj armiloj, kun la cerbolavado de la loĝantaro. Ĉu vi povas imagi kiel, en historia perspektivo, Rusio devus vivi daŭre? La tutan tempon, rigardante tion, kio okazas tie, kiaj novaj armilsistemoj estis havigitaj? Poste oni, sub la sekurigo fare de tiuj novaj armilsistemoj, puŝos la radikalulojn solvi la demandon en Donbaso en armita maniero, kaj, cetere, ankaŭ en Krimeo. Kial oni subtenis la „Krimean Platformon“? Dum en la kuliso oni diras: „Nu ĉio, ni forgesu pri Krimeo“. Ne! Ili puŝas ankaŭ tien. » « Второй вариант – это в целом создание (я уже говорил это в своей статье) на этой территории такой «анти-России» с постоянной накачкой современным оружием, с промыванием мозгов населению. Представляете, как в исторической перспективе Россия должна жить, жить дальше? Всё время с оглядкой, что там происходит, какие новые системы вооружения поставлены? А потом под прикрытием этих новых систем вооружения толкнуть радикалов и на решение вопроса в Донбассе вооружённым путём, и, кстати говоря, по Крыму. «Крымскую платформу» зачем поддержали? Если так в кулуарах говорят: «Ну ладно, с Крымом всё, забыли». Нет! Толкают и туда тоже. »
— Vladimir Putin, [La granda preskonferenco de la 23-a de decembro 2021, respondo al la demando de Irada Zejnalova pri eventuala milito, multe diskutata en okcidentaj amaskomunikiloj][1]
 
« Sed ni ja devas pensi pri la perspektivoj de nia sekureco, eĉ ne hodiaŭa aŭ venontsemajna, sed en la proksima perspektivo. Kiel Rusio do devas vivi kun ĉi tio? La tutan tempon atendante, kio okazos tie kaj kiam ili „batos“? » « Но мы же должны думать о перспективах обеспечения своей безопасности даже не на сегодняшний день и не на следующей неделе, а на ближайшую перспективу. Как Россия должна жить-то с этим? Всё время с оглядкой, что там будет и когда «долбанут»? »
— Vladimir Putin, [La granda preskonferenco de la 23-a de decembro 2021, respondo al la demando de Irada Zejnalova pri eventuala milito, multe diskutata en okcidentaj amaskomunikiloj][1]
 
« Estas grava problemo. Mi ĵus parolis pri niaj planoj pri infrastruktura evoluo, socia politiko kaj sanprotektado. Ĉu gravas ĉio ĉi, se kondukos al la konfliktoj, pri kiuj vi ĵus demandis? Ne estas tamen nia elekto, ni ne volas tion. » « Это серьёзный вопрос. Я сейчас говорил о наших планах инфраструктурного развития, социальной политики, здравоохранения. Что это всё значит, если это всё приведёт к конфликтам, о которых Вы сейчас спросили? Но это не наш выбор, мы этого не хотим. »
— Vladimir Putin, [La granda preskonferenco de la 23-a de decembro 2021, respondo al la demando de Irada Zejnalova pri eventuala milito, multe diskutata en okcidentaj amaskomunikiloj][1]
 
« Ĝuste tial mi respondis al la propono de prezidento Biden, kiu en [la ĵusa] telefona interparolo proponis nomumi respondecajn reprezentantojn por diskuti pri temoj de strategia stabileco[5]. Estas klare, ke unu el la plej gravaj elementoj hodiaŭ estas stabileco kaj sekureco, certigo de sekureco en ĉi tiu areo, en ĉi tiu direkto. Ni devas kompreni, kiel nia sekureco estos garantiita. Tial, sen ajnaj ruzoj, ni rekte levis la demandon, ke estu neniu plia movado de NATO en la orienton. La pilko estas sur ilia flanko. Ili devas ion respondi al ni. » « Именно поэтому я и ответил на предложение Президента Байдена, который в телефонном разговоре предложил назначить ответственных представителей для того, чтобы вести переговоры по вопросам стратегической стабильности. Ясно, что один из важнейших элементов сегодня – это стабильность и безопасность, обеспечение безопасности на этом участке, на этом направлении. И мы должны понять, как будет обеспечена наша безопасность. Поэтому без всяких хитростей мы просто прямо поставили вопрос, что никакого движения НАТО на восток дальше быть не должно. Мяч на их стороне. Они должны нам что-то ответить. »
— Vladimir Putin, [La granda preskonferenco de la 23-a de decembro 2021, respondo al la demando de Irada Zejnalova pri eventuala milito, multe diskutata en okcidentaj amaskomunikiloj][1]
 
« Ĉi-rilate mi ŝatus emfazi, ke, entute, ni vidas ĝis nun pozitivan reagon. La usonaj partneroj diras al ni, ke ili pretas komenci ĉi tiun diskuton, ĉi tiujn interparolojn tuj en la komenco de la jaro, en Ĝenevo. Reprezentantoj de ambaŭ flankoj estis nomumitaj. Mi esperas, ke la evoluo de la situacio sekvos ĝuste tiun ĉi vojon. » « В этой связи хотел бы подчеркнуть, что в целом мы видим пока положительную реакцию. Американские партнёры нам говорят о том, что они готовы к началу этой дискуссии, этих переговоров в самом начале года в Женеве. Представители с обеих сторон назначены. Надеюсь, что развитие ситуации пойдёт именно по этому пути. »
— Vladimir Putin, [La granda preskonferenco de la 23-a de decembro 2021, respondo al la demando de Irada Zejnalova pri eventuala milito, multe diskutata en okcidentaj amaskomunikiloj][1]

Pri li redakti

Zbigniew Brzeziński redakti

 
« Evoluo de rilatoj de Rusio kaj Usono komenciĝis de malkutima starto baldaŭ post la unua inaŭguracio de George W. Bush. Meze de 2001 la nova prezidanto faris vojaĝon al Eŭropo dum kiu en la ĉefurbo de Slovenio li havis mallongan renkontiĝon kun nova prezidanto de Rusio Vladimir Putin, eks-kolonelo de KGB. La renkontiĝo daŭris 90 minutojn. Duonon de tiu tempo okupis oficiala interpretado, kio signifas ke ĉiu flanko parolis po iom pli ol 20 minutojn. Post la renkontiĝo la prezidanto diris al la mirigitaj reprezentantoj de la tutmonda gazetaro: “Mi ekrigardis al tiu ĉi homo en la okulojn. Kaj mi sukcesis eksenti lian animon”. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« George W. Bush ne ŝanĝis sian opinion pri Putin malgraŭ renaskiĝo de aŭtoritataj tendencoj. Akceptante lin en Camp David en 2003, Bush laŭdegis la rusian gvidanton pro lia “koncepto de Rusio kiel lando, ekzistanta pace en siaj novaj limoj, kun siaj najbaroj kaj kun la tuta mondo, kiel lando, en kiu prosperas demokratio, libereco kaj regado de la juro”. Tio okazis proksimume kvar jarojn post kiam Putin komencis kruelan subpremadon de la ĉeĉenoj, kiu kostis al ili 200 mil vivojn»
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« Inter Vladimir Putin kaj Hu Jintao formiĝis sento de persona simpatio, kies radikoj kuŝas en la same malvarmaj, sed efikaj stiloj de burokratia regado»
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« [pri Vladimir Putin] La ŝtato, kiun li elpensis, havas rimarkindan similecon al la faŝismaj eksperimentoj en Italio: la ekstreme aŭtoritata (sed ne totalisma), kun specifa simbiozo de supera potenco kaj komerca oliĝarĥio, sekvanta ideologion, bazitan sur apenaŭ maskita troigita ŝovinismo»
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]

Aleksej Navalnij redakti

 
« Mi multon pardonus al Vladimir Putin se li estus la rusa Lee Kuan Yew. Jes, li establus totalisman politikon, sed ĉe tio persekutus la friponojn. Sed Putin ne povas iĝi la rusa Lee Kuan Yew. li eĉ ne povas iĝi la rusa Lukaŝenko» « Я бы многое простил Путину, если бы он был русским Ли Куан Ю. Да, он установил бы тоталитарную политику, но при этом гонял бы жуликов. Но Путин не может стать русским Ли Куан Ю. Он даже не может стать русским Лукашенко. »
— Aleksej Navalnij, [Citaĵoj ĉe Esquire la 29-an de novembro 2011][6]
 
« Mi tre dezirus ekscii, kiom sincere Putin je ĉio ĉi kredas. Kiom sincere li opinias, ke la kreita de li sistemo daŭros. Speciale post kiam li vidis kadrojn de la ekzekuto de Kadafi. Tiu ja ankaŭ estis povega bubo. » « Я бы очень хотел узнать, насколько искренне Путин во все это верит. Насколько искренне он считает, что созданная им система продержится. Особенно после того, как он увидел кадры казни Каддафи. Тоже ведь был крутой парень. »
— Aleksej Navalnij, [Citaĵoj ĉe Esquire la 29-an de novembro 2011][7]
 
« Putin havas certajn meritojn. Mi memoras ke en nia militurbeto, kie mi loĝis kun gepatroj, estis sufiĉe evidenta bandito, kiun obeis eĉ milico. Tio estis kartvelo, kiu marŝis en blankaj ŝtrumpetoj kaj ĉiuj oficiroj, kiuj marŝis kun armiloj, nenion povis fari kontraŭ li, ĉar li estis la ĉefo. Kaj nun mankas tiu kartvelo, kaj iusence tio efektive estas merito de Putin. » « У Путина есть кое-какие заслуги. Я помню, что в нашем военном городке, где я жил с родителями, был вполне конкретный бандит, которого слушалась даже милиция. Это был грузин, который ходил в белых носках, а все офицеры, которые ходили с оружием, ничего не могли с ним сделать, потому что он был главный. А сейчас нет этого грузина, и в каком-то смысле это действительно заслуга Путина. »
— Aleksej Navalnij, [Citaĵoj ĉe Esquire la 29-an de novembro 2011][8]
 
« Putin tutcerte havas humursenton. Ĉe la homo, sukcesinta uzurpi la potencon en la 140-miliona lando, devas esti evoluintaj intelektaj kapabloj, akompane de kiuj ĉiam iras humursento. » « У Путина точно есть чувство юмора. У человека, сумевшего узурпировать власть в 140-миллионной стране, должны быть развитые интеллектуальные способности, в комплекте с которыми обязательно идет чувство юмора. »
— Aleksej Navalnij, [Citaĵoj ĉe Esquire la 29-an de novembro 2011][9]
 
« Mi plurfoje diris kaj plu asertas: la potenco de Putin baziĝis ne sur iuj "fortuloj" [armeo, polico kaj sekurecservoj], sed sur reala subteno de la loĝantaro. Dum 12 jaroj ĉe la stirilo li ĝin konsumis, interŝanĝis kontraŭ komforta ekzistado, kontraŭ miliardoj da dolaroj por siaj amikoj. Li plu estas populara politikisto, sed ne nacia gvidanto. » « Я много раз говорил и продолжаю утверждать: власть Путина основывалась не на каких-то там «силовиках», а на реальной поддержке населения. За 12 лет у руля он её проел, обменял на комфортное существование, на миллиарды долларов для своих друзей. Он по-прежнему популярный политик, но не национальный лидер. »
— Aleksej Navalnij, [Intervjuo al Boris Akunin, la 3-an de januaro 2012][10]
 
« Estus tute sensence nei, ke en la unuaj jaroj de sia prezidenta ofico Putin faris ĝustajn aferojn. Ekzemple, imposta reformo. Eble oni preparis ĝin antaŭe, sed Putin ĝin realigis. Estis komencita administra reformo. Mi ekde komenco, ekde 1999 konsideris min inter homoj, kiuj estas kontraŭuloj de Putin, principaj kontraŭuloj. Sed estus stulte nei, ke estis faritaj iuj ĝustaj aferoj. » « Совершенно бессмысленно отрицать, что в первые годы своего президентства Путин сделал правильные вещи. Например, налоговая реформа. Может быть, ее готовили до этого, но Путин ее реализовал. Была начата административная реформа. Я с самого начала, с 1999 года относил себя к людям, которые являются противниками Путина, принципиальными противниками. Но глупо отрицать, что были сделаны правильные вещи какие-то. »
— Aleksej Navalnij, [Intervjuo ĉe Eĥo de Moskvo la 15-an de oktobro 2014][11]
 
« Putin sendube estas elstara politika aganto kaj li atingis grandan lertecon en sfero de manipulado de socia konscio. Sed estus stulte tion nei. » « Путин, безусловно, является выдающимся политическим деятелем и он достиг большого умения в области манипулирования общественным сознанием. Но это глупо было бы отрицать. »
— Aleksej Navalnij, [Intervjuo ĉe Eĥo de Moskvo la 15-an de oktobro 2014][12]
 
« Mi ne kredas je ĉiuj ĉi paroladoj, ke Putin ĉesis pensi pri la mono, ke li pensas pri io granda, pri restarigo de Sovetunio ktp — ĉio ĉi estas stultaĵoj. Ĉio ĉi okazas sole pro tio, ke Putin deziras resti ĉe la potenco kaj deziras sian potencon cementi. Ĝuste li memoras Gorbaĉovon tre bone kaj li komprenas perfekte, ke iuj ajn politikaj malseverecoj kaj paŝetoj kondukos al tio, ke nenio restos de lia potenco. Pro tio oni malgraŭ ŝajne alta populareco [de Putin] tamen ne allasas [liajn konkurantojn ] al balotoj» « Я не верю во все эти разговоры, что Путин перестал думать о деньгах, а думает о чем-то великом, о восстановлении Советского Союза и так далее — все это ерунда. Все это происходит исключительно потому, что Путин хочет остаться у власти и хочет свою власть цементировать. Он-то как раз Горбачева помнит очень хорошо, и он понимает отлично, что любые политические поблажки и шажки приведут к тому, что он его власти ничего не останется. Поэтому вроде бы, несмотря на высокие рейтинги, на все равно на выборы не пускают. »
— Aleksej Navalnij, [Intervjuo ĉe Eĥo de Moskvo la 15-an de oktobro 2014][13]
 
« La sola kialo, pro kiu Putin havas iujn procentojn [de populareco], kaj la Unueca Rusio havas iujn procentojn estas ke ili ne allasas nin al la balotoj. Nu ĝenerale, ne nur min. » « Единственная причина, по которой у Путина есть какие-то проценты, и у Единой России есть проценты — потому что они не пускают нас на выборы. Ну, обобщенно, не только меня. »
— Aleksej Navalnij, [Intervjuo ĉe Eĥo de Moskvo la 14-an de januaro 2015][14]
 
« [pri Vladimir Putin] Tio estas homo avida, absolute cinika. Sed li estas certe homo elstara — tiuaspekte. » « Это человек алчный, абсолютно циничный. Но он, конечно, человек выдающийся — в этом плане. »
— Aleksej Navalnij, [Intervjuo ĉe Radio Libero la 28-an de majo 2015][15]
 
« La rusia popolo ne subtenas Putinon. Li estas ordinara aŭtoritata gvidanto kiel Lukaŝenko en BelorusioMaduro en Venezuelo. Putin staras ĉe la potenco, ĉar li tenas sub kontrolo la juĝejan sistemon, balotojn kaj amaskomunikilojn» « Российский народ не поддерживает Путина. Он обычный авторитарный лидер, как Лукашенко в Беларуси или Мадуро в Венесуэле. Путин стоит у власти, потому что держит под контролем судебную систему, выборы и средства массовой информации. »
— Aleksej Navalnij, [Intervjuo ĉe Bild la 18-an de marto 2018][16]
 
« Ĉiuj ĉirkaŭe scias ke la rusia potenco kaj Putin persone estas teruraj ŝtelistoj. Eĉ subtenantoj de Putin scias, ke li kaj la homoj ĉirkaŭ li estas ŝtelistoj. Sed ili pravigas tion per iuj aliaj aferoj, diras: "Ili estas teruraj ŝtelistoj, sed almenaŭ ilin timas la usonanoj", kaj ĉiajn aliajn stultaĵojn, kiujn ili gurdas. » « Все знают вокруг, что российская власть и Путин лично — это страшные воры. Даже сторонники Путина знают, что он и люди вокруг него — воры. Но они оправдывают это какими-то другими вещами, говорят: «Пусть они страшные воры, зато их боятся американцы», и всякие другие глупости, которые они повторяют. »
— Aleksej Navalnij, [Intervjuo ĉe Voĉo de Usono la 14-an de marto 2019][17]
 
« La potenco cedos al ni ĝuste tiom, kiom ni persiste postulos. Praktiko montras, ke alfrontinte realan reziston Putin cedas. » « Власть уступит нам ровно столько, сколько мы настоятельно потребуем. Практика показывает, что, столкнувшись с реальным сопротивлением, Путин отступает. »
— Aleksej Navalnij, [Intervjuo ĉe Sobesednik.ru la 5-an de decembro 2014][18]
 
« Mi certe dezirus normalan transiton de la potenco. Nun ŝanĝo de la potenco en Rusio, transiro de aŭtoritatismo al demokratio iusence estas revolucio, ĉar tio estas ŝanĝo de la politika sistemo. Sed certe mi ne dezirus iujn kataklismojn kaj homojn, kiuj kun armiloj kurus surstrate. Mi dezirus ke okazus normala, milda transito kaj transiro. Al Putin oni devas proponi sekurecon — al li, lia mono, lia familio kaj iu limigita nombro de proksimuloj. » « Я бы хотел, конечно, нормального транзита власти. Сейчас изменение власти в России, переход от авторитаризма к демократии в каком-то смысле является революцией, потому что это изменение политической системы. Но конечно, я бы не хотел каких-то потрясений и людей, которые с оружием бегали бы по улице. Я бы хотел, чтобы был нормальный, мягкий транзит и переход. Путину должна быть предложена безопасность — ему, его деньгам, его семье и какому-то ограниченному количеству близких людей. »
— Aleksej Navalnij, [Intervjuo ĉe Radio Libero la 28-an de majo 2015][19]

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« Putin eliris la mondon de sekretaj servoj. Avancado en tiu ĉi ombra mondo supozigas fortan fidelecon al la laboro por la bono de la lando kaj ĉeeston de malvarma analiza kapablo. Tio kondukas al la ekstera politiko simila al tiu, kiun dum jarcentoj realigis carismo, al kreskigo de popola subteno de misiisma rolo de Rusio kaj strebo domini super la najbaroj, se ili ne povas esti konkeritaj. Rilate la aliajn potencojn, estiĝas kombino de premado kaj stimulado, kies proporcio atingeblas helpe de skrupule ellaboritaj, paciencaj kaj singardaj manipuladoj je la sistemo de povekvilibro»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Tio kio estas konsiderata komuna politiko de la [Nordatlantika] alianco rilate Rusion ofte estas sentimentala interpreto de la personeco de la nuna rusia gvidanto. Iam tio estis Boris Jelcin kaj nun (almenaŭ je komenca etapo) Vladimir Putin. Tio ebligas al ĉiu ĝia membro libere efektivigi ŝtatan politikon kongrue al psikologiaj kriterioj, kiujn li ellaboras por si mem. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Referencoj redakti