Jaser ARAFAT (ياسر عرفات) (naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1929 en Kairo kiel Abd al-Rahman Abd al-Ra'uf Arafat al-Qudwa al-Husaini (محمد عبد الرؤوف القدوة الحسيني) kaj mortis la 11-an de novembro 2004 en Clamart - Francio) estis palestina politikisto kaj ekde la 12-a de februaro 1996 prezidento de la registaro de la Palestina Aŭtonomio. Li estis ankaŭ konata per la batalnomo Abu Amar (ابو عمّار).

Jaser Arafat
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio
Medaglia del Premio Nobel
Medaglia del Premio Nobel
Pri paco (1994)

Citaĵoj redakti

 
« Hodiaŭ mi venas portanta olivbranĉon en unu mano, kaj la liberecan armilon en la alia. Ne lasu la olivbranĉon fali el mia mano. Mi ripetas, ne lasu la olivbranĉon fali de mia mano. »

Pri la aŭtoro redakti

 
« [pri politiko de Usono rilate la araba-israelan konflikton dum oficperiodoj de George W. Bush] …usona-israela komploto por forpuŝo de palestina gvidanto Jaser Arafat de politika scenejo, ĉar li estis konsiderata obstaklo por la usona-israela politiko [...] »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« Honoro kaj eterna gloro al la neforgesebla kaj heroa batalanto Jaser Arafat. Nenio povos forigi lian nomon el la historio de la grandaj batalantoj por la libereco de la popoloj. »
— Fidel Castro
 
« Dum preskaŭ kvar jardekoj, li esprimis kaj simbolis en sia persono la naciajn aspirojn de la palestina popolo. »
— Ĝenerala sekretario de UN Kofi Annan
 
« Israela ĉefministro Jicĥak Rabin, same kiel Jaser Arafat, preferus la venkon. Ili kontentiĝis per interkonsento en Oslo pro tio, ke ĉiu el ili venis al kompreno ke li ne havas alian elekteblon. Israelo estis tro forta por ke oni povu venki ĝin milite, kaj la Organizaĵo por Liberigo de Palestino havis tro multe da internaciaj subtenantoj por ke oni povu venki ĝin politike»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Jaser Arafat estis unu el la elstaraj liberecbatalantoj de ĉi tiu generacio, kiu donis sian tutan vivon al la afero de la palestina popolo. »
— Nelson Mandela

Vidu ankaŭ redakti