Intifado estas araba nomo de serio de ribeloj fare de palestinanoj kontraŭ israela okupado, la unua el kiuj okazis en 1987-1991.

Intifado
Intifado
Intifado
Aliaj projektoj
Intifado en Vikipedio
Intifado en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« Ariel Ŝaron gajnis baloton, ĉar perforto de intifado eksplodigis publikan opinion en Israelo. Siavice la intifado povus ne okazi, se Ŝaron ne aranĝus spektaklon kun sia vizito al Templa monto por senkreditigi pacigajn klopodojn de Barack Obama»
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« Malkapablo de Israelo fini la intifadon en 1987-1988 en Cisjordanio kaj en Gazaa Sektoro lasis al Israelo nur kvar eblecojn: etnaj purigadoj; anekso de Cisjordanio kaj kreado de ŝtato dividita surbaze de rasapartiga principo; inkluzivigo de la araba loĝantaro je la juda ŝtato aŭ iu formo de interkonsentita dislimigo de la du komunumoj — do akcepti la kreadon de la palestina ento, kiu iam nepre ricevos formon de la ŝtato. Etnaj purigadoj kaj apartigo estis nekombineblaj kun moralaj konvinkoj kaj politikaj bezonoj de Israelo. Israelo estis malpreta ankaŭ al la inkluzivigo de ĉiuj araboj de Cisjordanio je Israelo, ĉar tio detruus la judan karakteron de tiu ĉi ŝtato. La atingita per intertraktoj kunekzistado de Israelo kaj de la araba loĝantaro de Palestino transformiĝis je la sola praktike realigebla varianto. Nelonge antaŭ sia murdo Jicĥak Rabin tiel esprimis tion al aŭstralia ministro pri eksteraj aferoj Gareth Evans, gratulinta lin pro tio ke li elektis la vojon de la paca procezo: "Ne mi elektis, — diris Rabin, — sed oni devigis min". »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Vidu ankaŭ redakti