Ekonomio de Usono

(Alidirektita el Usona ekonomio)

Ekonomio de Usono estas aro de ĉiuj produktaj kaj servaj rimedoj de Usono.

Ekonomio de Usono
Ekonomio de Usono
Ekonomio de Usono
Aliaj projektoj
Ekonomio de Usono en Vikipedio
Ekonomio de Usono en Komuneja kategorio
Ekonomio de Usono en Vikinovaĵoj

Citaĵoj redakti

Zbigniew Brzeziński redakti

 
« Malamika Azio kaj koncentrita je si mem Eŭropo en iu momento povos perdi intereson al plua financado de la usona ŝuldo»
— Zbigniew BrzezińskiDua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« La konsumisma kulturo kaj malekvilibrigo de ekonomio, aperintaj ĉe Clinton kaj daŭrintaj ĉe George W. Bush rezultis en tio, ke lime de jarcentoj krevis sapveziko de la valorpapera merkato, kaj malpi ol jardekon poste komenciĝis grandskala financa krizo. La detrua unuflanka kurso de George W. Bush rezultigis la dekjaran militon en Proksima Oriento kaj disfalon de la ekstera politiko de Usono ĝenerale. La financa katastrofo de 2008 preskaŭ metis la landon en la nova ekonomia depresio, iginte Usonon — kaj plejparton de la Okcidento — ekpensi pri tio, kiom damaĝajn sekvojn kaŭzas sendetena konsumado. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]

Henry Kissinger redakti

 
« Ŝajne senfina ekonomia evoluo de Usono neeviteble iam komencos malkreski. La demando konsistas nur je la tempo kaj profundeco de la malkresko. En la momento de la verkado de tiu ĉi libro (printempo de 2001) cirkulas vaste akceptita kredo ke Usono jam eniris sian falon kaj malcerteco koncernas ĉefe demandon pri la tiel nomata mola falo. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« La respondeculoj pri la ekonomio — la Usona Departemento de la Trezorejo, grandaj investantoj, bankistoj kaj konsilioj de direktoroj de gigantaj plurnaciaj korporacioj — ne pridubas probablecon de la malkresko. Tamen ili ne hastas por agi por ne stimuli fakte tion, kion ili penas prokrasti — esperante ke tiumtempe ili jam ne plu laboros en tiuj ĉi oficejoj. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Usona modelo supozigas ke kapitalo estas relative malmultekosta kaj laborforto sufiĉe kosta, do sukceso en konkurenca lukto finfine dependas de altiĝo de produktiveco, subtenita per konstanta teknologia progreso. Kompara avantaĝo estas atingata per reduktado ĝis laŭeble plej malalta grado de uzado de laborfortoj en plejparto de produktadaj procezoj... Tamen sperto de multaj aliaj landoj ankaŭ montris ke malfacilas ekfunkciigi la usonan modelon pli rapide. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Vidu ankaŭ redakti