« Do oni devas nek bridi, nek pacigi Ĉinion. Ĝin necesas trakti kun estimo kiel la plej grandan evoluontan ŝtaton en la mondo kaj — almenaŭ ĝis nun — kiel sufiĉe sukcesan… Do estus racie akcepti Ĉinion kiel anon de la “granda sepopo”… »
« Sekvante internajn politikajn konsiderojn, Usono sinsekve konservadis altajn protektismajn barierojn por agrikulturaj produktoj kaj faris striktajn kvotojn por importo de ŝtalo kaj teksaĵoj el pli malriĉaj landoj, despere klopodantaj eniri la usonan merkaton. La evoluontaj landoj daŭre petas Usonon malaltigi la komercajn barierojn, sed al ili mankas fortoj por esti aŭditaj. »
« …la tiel nomata tria mondo post malapero de la “dua mondo”, perdis sian politikan rolon. La tria mondo, kiun oni ofte nomas bloko de nealiancitaj landoj, perdis strategian signifon ankaŭ pro tio ke post la disfalo de Sovetunio la nocio “nealianciĝo” perdis sian sencon. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
« Malgraŭ oficiala retoriko pri kompato, Usono, se kalkuli ekonomian helpon laŭe al pokapa enspeznivelo, restas inter la plej avaraj donacintoj por la plej malriĉaj landoj de la mondo. »
« [pri ekologio] Ĉinoj kaj baratanoj ekzemple povas diri tiel: “Facilas por vi proponi limigojn, ĉar vi jam trapasis industrian periodon, elĵetis al atmosfero enorman kvanton de poluaĵoj kaj nenion pagis pro tio. Kaj nun okazas ke ni devas pagi por evoluo altan prezon? Dankon, ni ne deziras”. »
« Kiam mi kiel infano venis al Usono, loĝantaro de Usono estis 120 milionoj da homoj. Nun ni estas 300 milionoj. Nian vojon al riĉeco ne eblas ripeti en Barato, Ĉinio aŭ Afriko, kie jam loĝas centmilionoj kaj kelkloke miliardoj da homoj, kaj vivas en malriĉeco. »
« Je pli alta nivelo konfliktoj inter malriĉaj kaj riĉaj estas malpli probablaj, ĉar, escepte de specialaj cirkonstancoj, al malriĉaj landoj mankas politika unueco, ekonomia potencialo kaj milita povo por defii riĉajn ŝtatojn… internacia klasamilito inter la malriĉa Sudo kaj la prospera Okcidento estas same malproksima de realo kiel la harmonia mondo. »
« Diferencoj je bonstato povas kaŭzi konfliktojn inter socioj, sed kiel montras faktoj, tio okazis precipe tiam, kiam riĉaj kaj pli povaj provas konkeri aŭ kolonii pli malriĉajn kaj patriarkecajn landojn. »
« …milita potencialo, konsiderante armilojn de amasa detruado, kreskas tutmonde. Dum landoj evoluas ekonomie, ili kreskigas produktadon de armiloj. Inter 1960 kaj 1980 ekzemple nombro de landoj — membroj de la tria mondo, produktantaj ĉasaviadilojn, kreskis de unu ĝis ok, tankojn — de unu ĝis ses, helikopterojn — de unu ĝis ses kaj taktikajn misilojn — de nulo ĝis sep. »
«Stalin neniam riskis sovetian aŭtoritaton en la “tria mondo”. Li opiniis ke tiuj teritorioj troviĝas for de lia lando kaj estas tro malstabilaj, gvidantoj de tiuj landoj estas malfacile kontroleblaj kaj Sovetunio estis ankoraŭ ne sufiĉe forta por engaĝiĝi je aventuroj en malproksimaj distancoj – kvankam eble kun tempopaso kresko de sovetia milita povo povus ŝanĝi lian aliron. »
« ...la tutmondiĝo portas riskon de tio, ke la evoluontaj landoj komencos evoluigi dunivelan ekonomion. Eble 20% de ilia ekonomio iĝos parto de la internacia sistemo kaj tio estos plej ofte elementoj de grandaj plurnaciaj kompanioj. La aliaj — kaj verŝajne plejparto de la loĝantaro — restos for de la procezo, ne ricevinte aliron al la enspezoj, laboro kaj eblecoj, kiujn donas la tutmondiĝo. Tia ambigueco kaŭzas malkontenton, negativan rilaton al Usono kaj sociajn tumultojn, speciale se kaze de ekonomia recesio la usona ekonomio falas pli ol oni prognozis. »
« [pri reformoj sugestataj de evoluintaj landoj al tiuj evoluontaj] Tamen subtenantoj de nova aliro ofte evidente forgesas historiajn lecionojn, kiuj montras ke por efektivigo de reformoj necesis en iliaj propraj landoj pluraj jardekoj. »
« Kompanioj de la evoluontaj merkatoj kadre de internacia konkurenco alfrontas du perspektivojn — suferi malvenkon aŭ iĝi parto de internacia korporacio. »
« Dume la ekonomio de la tipa evoluonta lando duiĝas: unu grupo de entreprenoj integriĝas je la tutmonda ekonomio, plejparte regata de internaciaj korporacioj; la aliaj, fortanĉitaj de la tutmondiĝo, dungas multe da laborfortoj laŭ plej malalta prezo kaj sen iuj ajn sociaj perspektivoj. »
« Ekzistas danĝero de formiĝo de konstanta malalta klaso mondskale, speciale en la evoluontaj landoj, kio ege malfaciligos eltrovon de politika interkonsento sur kiu sin bazas interna stabileco, internacia paco kaj tutmondiĝo. »
« Eĉ se plurflanka internacia komerco estos rapide evoluanta, la gvidantoj de la industria mondo ne devas preteratenti politikandefion. Ili devas memori kiom multaj jardekoj necesis por ke la usona modelo poiomete akiru la nunajn formojn. Tio kio efikis en Usono, ne povas esti ripetita en la tuta evoluonta mondo ekzakte kaj certe ne kun tia rapideco por preventi inversan politikan reagon direktitan kontraŭ la tutmondiĝo. »
« Rilate temperaturon de komunikiloj, subevoluintaj landoj estas malvarmaj kaj ni estas varmaj. “Ĝisosta urbano” varmas kaj kamparano malvarmas. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Hodiaŭ Rusio montris, malsame ol la malsukcesinta tion montri Romio, ke militismo mem estas la ĉefa vojo de teknika klerigado kaj akcelado de subevoluintaj regionoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« En Unuiĝintaj Nacioj ĝuste nun ekzemple senteblas… ke UN estas regata de la subevoluintaj landoj kaj je iliaj interesoj. Kaj ĉar ĝuste la subevoluintaj landoj regas la buĝeton kaj personaron, ili kontraŭos ŝanĝojn en UN kiel tio okazis antaŭ du jaroj, kiam Kofi Annan provis reformi UN, farinte ĝin pli efika. (Certe la ĉefa kulpulo de la fiasko estis Usono, kiu prezentis pli ol 700 amendojn al liaj proponoj kelkajn tagojn antaŭ ilia voĉdonado). »
« Reduktado de troa konsumado en la industrie evoluintaj landoj estas nepraĵo, se ili volas hlepi al la industrie subevoluintaj landoj, kaj ili devas voli helpi al ili se ili strebas konservi la pacon. »