« Wilsonismo enkorpigis en si la ĉefan dramon de Usono sur la monda scenejo: la usona ideologio iusence estis revolucia dum la usonanoj mem hejme konsideris sin homoj, sufiĉe kontentaj je status quo. La usonanoj, emaj al transformado de eksterpolitikaj aferoj al lukto inter bono kaj malbono kutime sentas sin malkomforte kiam ili devas alfronti kompromisojn, same kiel kaze de partaj kaj nekonvinkaj rezultoj. La fakto ke Usono evitas serĉadon de grandskalaj geopolitikaj transformadoj ofte asocias ĝin kun defendado de teritoria kaj foje ankaŭ politika status quo. Kredante je la ordo bazita sur leĝoj, ĝi apenaŭ kapablas interpacigi kredon je pacaj ŝanĝoj kaj la historian fakton ke preskaŭ ĉiuj gravaj ŝanĝoj en la historio estis ligitaj al perforto kaj renversoj. »
« Tute neimageble, sed la prezidanto plej adorata de Richard Nixon – kvankam liaj propraj principoj estis sufiĉe malproksimaj de wilsonismo – estis ĝuste Woodrow Wilson. »
« Wilsonistoj deziris transformi la internacian sistemon helpe de aktiva partoprenado en la mondaj aferoj; Jacksonistoj tute ignoris manovrojn de la eŭropa povopolitiko, se ĝi ne minacis malkaŝe la sekurecon kaj valorojn de Usono. Sed tuj post kiam tio okazis, la Jacksonistoj iĝis nepacigeblaj. »