Rilatoj de Japanio kaj Usono

Rilatoj de Japanio kaj Usono ampleksas politikajn, ekonomiajn kaj aliajn rilatojn inter Japanio kaj Usono.

Rilatoj de Japanio kaj Usono
Rilatoj de Japanio kaj Usono
Rilatoj de Japanio kaj Usono
Aliaj projektoj
Rilatoj de Japanio kaj Usono en Vikipedio
Rilatoj de Japanio kaj Usono en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

Zbigniew Brzeziński redakti

 
« [pri Orienta Azio] Tamen en pli malproksima estonteco, laŭ ĉinaj strategiaj kalkuloj, la usona hegemonio ne povos daŭri… Tio donos al Ĉinio eblecon kunpuŝigi Usonon kaj Japanion unu kontraŭ la alia, kiel ĝi jam faris antaŭe, kunpuŝiginte Usonon kaj Sovetunion. Laŭ opinio de Pekino, venos tempo kiam Usono komprenos ke por konservi sian influon en Azio-Pacifika regiono ĝi ne havos alian elekteblon krom sin turni al sia natura partnero en la kontinenta Azio [do al Ĉinio]. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« …Japanio restas (almenaŭ nuntempe) fakte usona protektorato. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« La nuna usona timo antaŭ dominado de Ĉinio memorigas la relative antaŭnelongan usonan paranojon rilate Japanion. La japanofobio transformiĝis nun je ĉinofobio»
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« Disvastiĝinta ideo, ke Ĉinio estas la sekva mondpotenco, naskas paranojon rilate Ĉinion kaj stimulas en Ĉinio gigantomanion. Timoj antaŭ la agresema kaj antagonisma Ĉinio, kiu baldaŭ iĝos plia mondpotenco, estas en plej bona kazo antaŭtempaj kaj en plej malbona kazo povos iĝi sinrealiganta aŭguro. Do, organizado de koalicio kun celo kontraŭstari leviĝon de Ĉinio ĝis nivelo de mondpotenco kaŭzus malajn rezultojn. Tio garantius nur ke la regione influa Ĉinio iĝus malamika. Samtempe ĉia tia klopodo estigus streĉiĝon de la usono-japanaj rilatoj, ĉar plejparto de la japanoj certe estus kontraŭ tia koalicio. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« [pri Sud-Koreio] Iu ajn unuflanka foriro de la usonanoj supozeble ne nur rapidigus novan militon, sed plej verŝajne signalus pri fino de la usona milita ĉeesto en Japanio. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« Nome tra proksimaj politikaj rilatoj kun Japanio, Usono povos memfide ekiri renkonte al streboj de Ĉinio en la regiono, kontraŭante ĉe tio elmontrojn de ĝia arbitrado. Nur sur tiu ĉi bazo povas esti atingita komplika triflanka kompromiso, inkluzivanta povon de Usono je la monda nivelo, dominantan pozicion de Ĉinio en la regiono kaj gvidan pozicion de Japanio je la internacia nivelo. Tamen tiu ĝenerala geostrategia kompromiso povas esti detruita de neracia vastigo de milita kunlaboro de Usono kaj Japanio. Japanio ne devas ludi rolon de nesinkigebla aviadila ŝipo en Fora Oriento, ĝi ankaŭ ne devas esti la ĉefa milita partnero de Usono en Azio aŭ potenciale gvidanta ŝtato en Azia regiono. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« Lukto kontraŭ la ŝtatoj de la “akso” dum la Dua mondmilito (kaj sekvinta apero de la juda ŝtato) stimulis ĉe la usonaj judoj strebon identigi sin kun interesoj de Israelo, dum la italaj kaj japanaj enmigrintoj klopodis substreki mankon de iuj ajn politikaj ligoj kun siaj eksaj patrujoj. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« En la dua duono de la 1980-aj jaroj Japanio estis konsiderata leviĝanta superpotenco. Aĉeto de Rockfeller Centro en Novjorko fare de Japanio kaŭzis en Usono timojn ke Japanio tre baldaŭ povos okupi lokon de Usono kiel la plej vivkapabla kaj noviga ekonomia potenco»
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« [pri la usona-japana traktato pri defendo] Tiu traktato, laŭ kiu Usono fakte sin devigis garantii defendon de Japanio, fakte transformis Japanion je usona protektorato, ĉar ĝi ne enhavis reciprokajn sindevigojn de Japanio koncenre defendon de Usono, kiaj ekzistas en NATO»
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« Meze de la 20-a jarcento Usono distingiĝis per relativa facilanimeco kaj unue ne tro rimarkis novan rolon de Japanio en la monda ekonomio. Tamen en la 1980-aj kaj komence de la 1990-aj jaroj Japanio subite transformiĝis je fonto de maltrankvilo… Japanion kiel “superŝtaton” oni priparolis iel kaj tiel kaj en panikaj publikaĵoj de amaskomunikiloj, kaj en demagogiaj paroladoj en la kongreso. La panikon, kiu iom moderiĝis nur post la “perdita” por Japanio jardeko de la 1990-aj, grave malrapidiginta ĝian ekonomian kreskon, nutris sciencaj teorioj, aŭgurantaj ke la Lando de Leviĝanta Suno kondamnos la usonan ekonomion al neevitebla subiro. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
 
« Nemalgravan rolon en konstruado de stabilaj partneraj rilatoj inter Usono kaj Ĉinio ludos Japanio… Do laŭgrada repaciĝo de Ĉinio kaj Japanio ankaŭ estas inter la ĉefaj interesoj de Usono. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]

Samuel P. Huntington redakti

 
« Komence de la 1990-aj japana-usonaj rilatoj komencis ĉiam pli ardiĝi… Usonaj oficialuloj, speciale en la administracio de Bill Clinton, insiste postuladis ĉiam pli grandajn cedojn flanke de Japanio; japanaj ŝtatoficistoj ĉiam pli obstine rezistis la postulojn…. Meze de la 1990-aj reciprokaj atakoj iĝis tiom akraj, ke gvidaj japanaj politikistoj komencis pridubi la militan ĉeeston de Usono en Japanio. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« 1991 iĝis grava mejloŝtono markinta turnon de la publika opinio, forĵetinta kliŝeojn de la Malvarma milito. En tiu ĉi jaro en la bildo de ambaŭ landoj lokon de Sovetunio okupis nova malamiko. Unuafoje en la listo de landoj, minacantaj usonan sekurecon, usonanoj metis Japanion antaŭ Sovetunio kaj unuafoje japanoj decidis ke Usono estas pli granda minaco al la sekureco de Japanio ol Sovetunio. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Simbola turnopunkto en la azia-usonaj rilatoj iĝis verŝajne la evento, kiun altranga japana ŝtatoficisto karakterizis kiel “granda trajno-akcidento”: en februaro 1994, kiam ĉefministro Morihiro Hosakawa respondis per rezoluta rifuzo al postulo de prezidanto Bill Clinton rilate strategian kreskigon de japana importado de usonaj industriaj varoj… Unu jaron poste japana ministro pri eksteraj aferoj substrekis la okazintan ŝanĝon, deklarinte ke en la epoko de ekonomia konkuranco inter la ŝtatoj kaj regionoj, japanaj naciaj interesoj estas oble pli gravaj ol strebo al la okcidenta identeco»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Japanio, kiel ni pruvis, kun tempopaso, suferante kaj kritike retaksante la valorojn, poiomete komencos distanciĝi de Usono, proksimiĝante al Ĉinio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Ĉiam pli kaj pli aperas duboj: en Japanio — rilate neceson de usona milita ĉeesto en la lando, kaj en Usono — rilate neceson de unuflankaj sindevigoj pri defendo de Japanio. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Henry Kissinger redakti

 
« Dum en Eŭropo Theodore Roosevelt konsideris Germanion la precipa minaco, en Azio lin zorgigis streboj de Rusio, pro kio li montris preferon al Japanio, la ĉefa kontraŭulo de Rusio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Usonaj ekonomikistoj kritikas malfortajn ecojn de la japana ekonomio kaj, komplikante taskon de siaj usonaj kritikantoj, japanoj ĝis nun obstine rifuzas akcepti insistajn preskribojn de usonanoj. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Japanio permesis loki usonajn militbazojn sur sia teritorio plejparte por defendi status quo en Koreio kaj ĝi timas ke la reunuiĝinta Koreio povus mobilizi sian socion per alvokoj al plurjarcentaj antipatioj rilate Japanion. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« [pri eventuala foriro de la usonaj trupoj el la reunuiĝinta Koreio] Siavice post foriro de tiuj ĉi trupoj estonteco de la usonaj militbazoj en Japanio iĝus problema. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« [pri politiko de Usono rilate Ĉinion] Azia versio de la politiko de detenado de la 1980-aj jaroj trovos ne tro multe da subtenantoj, eble escepte de Vjetnamio; do la afero estos traktata malĝuste. Plej verŝajne tio kaŭzos ke la aziaj landoj forturniĝos de Usono. Eblecoj de Usono influi Japanion grave reduktiĝos. Koreio transformiĝos je pulvora barelo. Landoj kun teritoriaj pretendoj eksentos novajn eblecojn por si. Eŭropaj aliancanoj de Usono volonte plenigos la politikan kaj ekonomian vakuon. Politiko, traktanta Ĉinion kiel malamikon ĉefe pro tio ke ĝia ekonomio kreskas kaj ĝia ideologio estas neakceptebla, finiĝos per izolado de Usono. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Alianco kun Japanio restas angulŝtono de la politiko de Usono en Azio»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Bonaj rilatoj kun Ĉinio — aŭ almenaŭ rilatoj, en kiuj Usono ne estas konsiderata la fonto de krizo — estas premiso de vivkapablo de la japano-usona alianco. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« Pli facilas malami la malamikon en kiu haveblas multe da bono ol la malamikon tute malbonan. Kiun ni malestimas, tiun malami ni ne povas. La japanoj havas antaŭ ni avantaĝon: ili estimas nin pli ol ni ilin. La usonanoj en la internacia politiko ne scias malami danke al denaska sento de supereco super ĉiuj eksterlandanoj… Se la usonanoj komencus malami la eksterlandanojn, tio estus signo de tio, ke ili perdis kredon je sia propra vivmaniero. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Vidu ankaŭ redakti