Bosnia milito

interetna milito de 1992 ĝis 1995 en Bosnio-Hercegovino

Bosnia milito okazis en 1992-1995 en Bosnio kaj Hercegovino.

Bosnia milito
Bosnia milito
Bosnia milito
Aliaj projektoj
Bosnia milito en Vikipedio
Bosnia milito en Komuneja kategorio

Citaĵoj

redakti

Henry Kissinger

redakti
 
« Maldeziro de la usona gvidantaro kompreni kaj solvi la problemon, kiu havas historiajn radikojn, enigis ĝin je senfunda abismo de balkaniaj perturboj. En alparolo al la popolo de Bosnio Bill Clinton komparis ĝian staton kun la stato de Usono dum la enlanda milito, el kiu Usono eliris "kompreninte ke ekzistas grandaj avantaĝoj, kiuj rezultiĝas el eltrovo de komunaj vidpunktoj". La analogio estis tute malĝusta. La Usona enlanda milito daŭris ĝis la venka fino; ĝia rezulto estis ne kompromiso, sed senkondiĉa kapitulaco»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Profunde enradikiĝinta malamo de ĉiu flanko al la du aliaj daŭris longan tempon, ĉar ilia konflikto pli proksimas al la Tridekjara milito ol al iu ajn alia nuntempa politika konflikto. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Por malobservi embargon de Unuiĝintaj Nacioj je liverado de armiloj, kiun ĝi ne deziris rompi rekte, administracio de Bill Clinton en 1994 asistis sekretan sendadon de armiloj el Irano al Bosnio, elirante el tio ke principo de pluretneco en Bosnio estos konsiderata pli grava ol strategia celo kontraŭstari la radikale fundamentisman Iranon. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Agnosko de la sendependa ŝtato Bosnio fare de NATO en 1992 neeviteble sekvigis komencon de la enlanda milito, ne ekvivon de la nova lando. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« [ekde averto al Slobodan Miloŝeviĉ en 1992] Dum sekvaj kvin jaroj administracio de Bill Clinton kaj NATO "parolis laŭte, tamen minacis per vergeto", dirante per la vortoj de brita historiisto Timothy Garton Ash, eble la plej sinsekva sagaca observanto de la Balkania krizo. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Samuel P. Huntington

redakti
 
« Manko de aksa islama ŝtato, kiu povus oficiale kaj laŭleĝe subteni bosnianojn, same kiel Rusio serbojn kaj Germanio kroatojn, igis Usonon provi ludi tiun ĉi rolon. Neefikeco de tiaj agoj klarigeblas per tio, ke Usono ne havis strategiajn interesojn ene de la limoj de eksa Jugoslavio, nek kulturajn rilatojn kun Bosnio, kaj eŭropanoj kontraŭis establon de islama ŝtato en la teritorio de Eŭropo. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Fortiĝo de religia identeco, kaŭzita de milito kaj etnaj purigadoj, preferoj de ŝtatestroj kaj subteno kaj premo fare de aliaj islamaj ŝtatoj, malrapide sed senhalte estis transformantaj Bosnion el la balkana Svislando je la balkana Irano»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Ŝlosilan rolon en formiĝo de la germana publika opinio pri la agnosko de Kroatio kaj Slovenio ludis bavariaj amaskomunikiloj. “Kiam komenciĝis serioza milito [kontraŭ serboj], — rimarkigis Flora Lewis [en 1994], — televidajn raportaĵojn por la tuta Germanio provizis bavaria televido, kiu grandparte troviĝis sub forta influo de la tre konservativisma bavaria registaro kaj de memfida bavaria katolika eklezio, kiu havis proksimajn rilatojn kun la eklezio en Kroatio. Raportado pri la eventoj estis ege unuflanka”. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Germanio premis Eŭropan Union por ke ĝi agnosku sendependecon de Slovenio kaj Kroatio kaj poste, garantiinte plenumon de tiu ĉi decido, ĝi mem hastis agnoski ilin, ĉe tio ĝi faris tion pli frue ol EU en decembro 1991. “Dum la tuta daŭro de la konflikto, — kundividis en 1995 siajn observojn germana sciencisto, — Bonno konsideris Kroation kaj ĝian estron Franjo Tuđman protektatoj de la germana ekstera politiko; lia senprudenta konduto ĉagrenas, sed li pli povas kalkuli pri senŝanĝa subteno de Germanio”. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Papo deklaris ke Kroatio estas “bastiono de [okcidenta] kristanismo” kaj hastis diplomatie agnoski ambaŭ landojn [ Kroation kaj Bosnion ] pli frue ol tion faris Eŭropa Unio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Sunaisma kaj ŝijaismaj, fundamentismaj kaj pure laikaj, arabaj kaj ne-arabaj islamaj landoj de Maroko ĝis Malajzio — ĉiuj unuiĝis subtene al Bosnio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Unuiĝo de la islamanoj subtene al Bosnio havis grandegan influon al la paso de la milito… Kaj danke al ĝi Usono ekhavis kialon kunsente trakti la bezonojn de bosnianoj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Fakte ĝis 1878 (kaj ĝis 1908 surpapere) Bosnio estis parto de la Otomana imperio kaj bosniaj elmigrintoj kaj rifuĝintoj konsistigas proksimume 5% de la loĝantaro de Turkio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Tuj post la komenco de la milito bosnia registaro invitis muĝahidojn kaj suma nombro de la volontuloj, kiel oni raportis, atingis 4 000 — ili pli multis ol eksterlandanoj, batalintaj por serbojkroatoj»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« [pri helpo de Irano al Bosnio] Parto de la militaj kargoj estis direktita per aviado rekte al Bosnio, sed plejparto de la liverado okazis per Kroatio: per aviado al Zagrebo kaj plu surtere aŭ mare tra Splito aŭ aliaj kroataj havenoj kaj plu surtere. Permeson por tia transporta itinero kroatoj donis ne senprofite — laŭ raportoj, trionon de ĉiuj kargoj ili lasis por si kaj, memorante ke estonte eble ili mem devos militi kontraŭ Bosnio, ili malpermesis transportadon de tankoj kaj peza artilerio tra sia teritorio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Mono, homoj, helpo pri milita instruado kaj armiloj el Irano, Sauda Arabio, Turkio kaj aliaj islamaj landoj ebligis al bosnianoj transformi tion, kion ĉiuj nomis armeo de “kanajlaro” je sufiĉe bone ekipitaj kaj trejnitaj armitaj fortoj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« En iu ajn konflikto ekster sia lando usonanoj strebas difini fortojn de la bono kaj malbono kaj okupi flankon de la unuaj. Kruelaĵoj de serboj komence de la milito kaŭzis tion, ke oni bildigis ilin kiel “malbonajn bubojn”, kiuj murdas senkulpulojn kaj faras genocidon, dum la bosnianoj sukcesis prezenti sin kiel senpovajn viktimojn… Por usonanoj la bosnianoj, laŭ esprimo de Rebecca West, transformiĝis je “favoratoj, je tiu balkana popolo, kiu enradikiĝis en iliaj animoj kiel suferanta kaj senkulpa, kiu eterne estas viktimo de buĉado kaj neniam ĝia faranto”. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Usona elito ankaŭ favore traktis la bosnianojn, ĉar ĝi ŝatis la ideon de la pluretna lando kaj en fruaj etapoj de la milito bosnia registaro sukcese ekspluatis tiun ĉi bildon. Dum la milito usona politiko restis senŝanĝe ligita al la pluretna Bosnio, malgraŭ la fakto ke bosniaj serboj kaj bosniaj kroatoj plejparte estis rifuzantaj tian ŝtatsistemon. Malgraŭ la fakto ke kreado de la pluretna ŝtato estas tute evidente malebla, se — kiel opiniis usonanoj — unu etna grupo faras genocidon rilate la alian, en menso de la usona elito tiuj kontraŭdiraj imagoj pace kunvivis, naskante profundan kunsenton al lukto de la bosnianoj. Usona idealismo, emo al moraligo, humanismaj instinktoj, naiveco kaj malklereco rilate Balkanion, kaŭzis ke Usono okupis pozicion porbosnian kaj kontraŭserban. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Ne dezirante agnoski la militon tia kia ĝi estis, usona registaro forpuŝis de si siajn aliancanojn, longigis la sangoverŝadon kaj kontribuis al apero en Balkanio de la islama ŝtato, grande influata de Irano»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« La Bosnia milito estas la plej sanga epizodo de daŭra kontraŭstaro de civilizacioj»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Se meti flanken retorikajn parolojn, Usono estis helpanta al bosnianoj sole per tio, ke ĝi ignoris liveradon de armiloj fare de Irano kaj aliaj islamaj landoj malgraŭ embargo»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Kaj masko de la viktimo, sub kiu bosnianoj sukcesis kaŝi sin, plu malfaciligis al Usono premadon de la nepacigeblaj. Do bosnianoj povis rifuzadi proponojn pri paco, helpe de siaj islamaj amikoj kreskigadis militpovon kaj finfine ili transkaptis iniciaton kaj revenigis signifajn teritoriojn perditajn pli frue. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Aliaj aŭtoroj

redakti
 
« Ni ne havas hundon en tiu interbatiĝo. »
— James Baker, Citita laŭ: Zbigniew Brzeziński. Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2008]

Vidu ankaŭ

redakti