Jicĥak RABINYitzhak RABIN (naskiĝis la 1-an de marto 1922 - mortis la 4-an de novembro 1995) estis israela generalo kaj politikisto. Rabin, naskiĝinta en Jerusalemo, estis la unua ĉefministro de Israelo naskiĝinta en la lando.

Jicĥak Rabin
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Mi, kiu sendis armeojn al fajro kaj soldatojn al ilia morto, diras hodiaŭ: Ni veturas al milito, kiu ne havas viktimojn, nek vunditojn, nek sangon, nek suferon. Ĝi estas la sola milito, kiu oni plezure partoprenas - la milito por paco»
— Jicĥak Rabin
 
« Militaj tombejoj en ĉiuj anguloj de la mondo estas silenta atesto pri la malsukceso de naciaj gvidantoj sanktigi homan vivon. »
— Jicĥak Rabin

Pri la aŭtoro redakti

 
« Vizito de israela ĉefministro Jicĥak Rabin al la Blanka Domo en marto [1977] okazis malsukcese, Rabin eĉ rifuzis proponon de Jimmy Carter ekrigardi lian dormantan en sia ĉambro filinon Amy. Kolera reago de Rabin evidente pruvis kiom persista estis Carter [...] Vizito de prezidanto de Egiptio Anŭar al-Sadat al la Blanka Domo en aprilo inverse pasis “bonege”, kreinte humoron por la paca reguligado dum sekvaj du jaroj. »
— David Ignatius, Solvado de la araba-israela konflikto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Israela ĉefministro Jicĥak Rabin, same kiel Jaser Arafat, preferus la venkon. Ili kontentiĝis per interkonsento en Oslo pro tio, ke ĉiu el ili venis al kompreno ke li ne havas alian elekteblon. Israelo estis tro forta por ke oni povu venki ĝin milite, kaj la Organizaĵo por Liberigo de Palestino havis tro multe da internaciaj subtenantoj por ke oni povu venki ĝin politike»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« La atingita per intertraktoj kunekzistado de Israelo kaj de la araba loĝantaro de Palestino transformiĝis je la sola praktike realigebla varianto. Nelonge antaŭ sia murdo Jicĥak Rabin tiel esprimis tion al aŭstralia ministro pri eksteraj aferoj Gareth Evans, gratulinta lin pro tio ke li elektis la vojon de la paca procezo: "Ne mi elektis, — diris Rabin, — sed oni devigis min". »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Vidu ankaŭ redakti