Fuĝo for de libereco

libro far Eriko Fromm
Fuĝo for de libereco
Aliaj projektoj
Fuĝo for de libereco en Vikipedio

Fuĝo for de libereco (angle: Escape from Freedom) estas la verko de germana, usona psikologo Erich Fromm, eldonita en 1941 kaj dediĉita al la libereco kaj timo de gxi kiun spertas moderna homo.

Citaĵoj redakti

 
« La homa cerbo vivas en la dudeka jarcento; koro de plejparto de la homoj — ankoraŭ en la ŝtonepoko»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Progreso de socia psikologio necesas por kontraŭstari danĝerojn, kaŭzitajn de progreso de fiziko kaj medicino»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …kiam certa klaso strebis al sia propra liberiĝo, ĝi kredis ke luktas por la libereco ĝenerale kaj tiel povis idealigi siajn celojn, povis allogi al sia flanko ĉiujn subpremitojn, en ĉiu el kiuj vivis la revo pri liberiĝo. Tamen dum longa, fakte senĉesa lukto por libereco tiuj klasoj, kiuj unue batalis kontraŭ subpremado, unuiĝis kun malamikoj de libereco tuj post kiam la venko estis akirita kaj aperis novaj privilegioj, kiujn necesis defendi. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Se oni atakas liberecon je la nomo de kontraŭfaŝismo, do minaco ne iĝas malpli granda ol kaze de atako je la nomo de faŝismo mem. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Efektive Freŭdo kaj liaj lernintoj havis nur tre naivan imagon pri procezoj, okazantaj en la socio; plejparto de liaj provoj de aplikado de psikologio al la socialaj problemoj kondukis al eraraj konstruoj… »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Neniu antaŭ Freŭdo tiom atentis observadon kaj esploradon de senraciaj, subkonsciaj fortoj, grandparte difinantaj la homan konduton. Li kaj liaj sekvantoj en la moderna psikologio ne nur malkovris subkonscian tavolon en la homa psiko — kies ekzistado mem estis neata de raciistoj — sed ankaŭ montris, ke tiuj ĉi senraciaj fenomenoj subiĝas al certaj leĝoj kaj pro tio oni povas ilin sufiĉe racie klarigi. Li instruis al ni kompreni lingvon de la sonĝoj kaj somataj simptomoj, lingvon de malkongruaĵoj en la homa konduto. Li malkovris ke tiuj ĉi malkongruaĵoj — same kiel la tuta strukturo de la karaktero — reprezentas reagojn al influo de la ekstera mondo, speciale al tiuj, kiuj okazis en frua infanaĝo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Freŭda koncepto de la homaj rilatoj fakte kopias sistemon de la rilatoj ekonomiaj»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Alivorte la socio realigas ne nur funkcion de subpremado, kvankam ankaŭ ĝin, sed ankaŭ funkcion de kreado de la personeco. Homa naturopasioj de la homo kaj liaj anksioj — estas produkto de kulturo; fakte la homo mem estas la plej grava atingo de tiuj senĉesaj homaj klopodoj, kies registron ni nomas la historio»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Necesas distingi la “statikan” kaj “dinamikan” adaptiĝon. La statika ni nomas tiun adaptiĝon, ĉe kiu karaktero de la homo restas senŝanĝa kaj nur manifestiĝas iuj novaj kutimoj, ekzemple transiro de la ĉina manĝmaniero per bastonetoj al la eŭropa — per forko kaj tranĉilo… Ekzemplo de la dinamika adaptiĝo povas esti kiam infano subiĝas al severa, rigora patro; li tro timas la patron por konduti alie kaj iĝas “obeema”. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Ĉiu neŭrozo estas ekzemplo de tia dinamika adaptiĝo al tiaj kondiĉoj, kiuj estas por individuo senraciaj — speciale en frua infanaĝo — kaj ĝenerale dirite malbonaj por kresko kaj evoluo de infano»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …la homo superkreskas sian originan unuecon kun naturo kaj kun aliaj homoj, la homo iĝas “individuo” — kaj ju pli for iras tiu ĉi procezo, des pli kategoria estas alternativo, alfrontata de la homo. Li devas sukcesi reunuiĝi kun la mondo en spontaneeco de la amo kaj krea laboro aŭ trovi por si iun apogilon helpe de tiaj ligoj kun tiu ĉi mondo, kiuj detruas liajn liberecojn kaj individuecon. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …la unua aspekto de la kreskanta individueco estas evoluo de la personeco. Limoj de kresko de individuiĝo kaj evoluo de la personeco iugrade estas difinataj ankaŭ de individuaj kondiĉoj, sed ĉefe — de tiuj socialaj. Diferencoj inter individuoj en ĉiu socio ŝjanas gravaj, sed en ĉiu socio ekzistas certa limo de individuiĝo, kiun normala individuo ne povas transiri. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Infano ne povas fizike reveni en la patrinan sinon; same ne eblas renversi ankaŭ psikologian procezon de individuiĝo. Provoj de tia reveno neeviteble akceptas formon de subiĝo, ĉe kiu tamen neniam malaperas kontraŭdiroj inter potenco kaj infano, subiĝanta al tiu potenco. Konscie infano povas konsideri sin kontentigita, sed subkonscie li sentas, ke li pagas senton de sekureco per plenvaloreco kaj forto de sia personeco. Finfine subiĝo sekvigas inversan rezulton: malcerteco de infano kreskas kaj samtempe en li evoluas malamikeco kaj ribelemo, kiuj estas des pli danĝeraj, ke ili estas direktitaj kontraŭ homoj, de kiuj li plu dependas (aŭ iĝis dependa). »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …la homa ekzistado kaj libereco ekde komenco estas nedisigeblaj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …biologia malperfekteco de la homo kreis kondiĉojn por apero de civilizo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Ĉe la bestoj haveblas seninterrompaj ĉenoj de refleksaj reagoj, kiuj komenciĝas de stimulo, ekzemple de malsato, kaj kaŭzas pli aŭ malpli strikte difinitan konduton, ebligantan seniĝi je tiu streĉiĝo, kaŭzita de la stimulo. Ĉe la homo tiuj ĉenoj estas rompitaj. Stimuloj ĉeestas, sed vojoj de ilia kontentigado estas “malfermaj”, do la homo devas elekti inter diversaj agoj; li komencas pensi. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Rompo de malpermeso, la origina peko, en pozitiva homa senco estas la unua ago de elekto, ago de libereco, do la unua homa ago ĝenerale. Laŭ mito formale la peko konsistis en tio, ke la homo enkmanĝis de la arbo de la sciado. Do la ago de malsubiĝo, ago de libereco estas rekte ligata al komenco de la homa pensado»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …historio de la homaro estas historio de konflikto kaj malordo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Historio de Eŭropo kaj Ameriko ekde la fino de mezepoko estas historio de kompleta apartiĝo de individuo. Tiu procezo komenciĝis en Italio en la epoko de la Renesanco kaj evidente atingis sian pinton nur nun. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …kondiĉoj de la epoko de la Reformacio estis oble pli proksimaj al la nuntempaj ol tio ŝajnas de la unua rigardo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La Reformacio estas unu el la fontoj de la ideo de libereco kaj aŭtonomio de la homo en tiu formo, kiel tiu ĉi ideo estas prezentita en la nuntempaj demokratioj. Ĉiam estas substrekata nome tiu ĉi aspekto de la Reformacio, speciale en nekatolikaj landoj. Ĉe tio tamen oni forgesas pri alia aspekto de la Reformacio: pri ĝia akcento je pekeco de la homa naturo, je mizereco kaj senhelpeco de individuo, je neceso de subiĝo de individuo al ekstera forto. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Ĉiuj ekonomiaj kaj sociaj fortoj, karakteraj pro la nuntempa socio, burĝonis ene de tiu mezepoka jam en la 12-a, 13-a kaj 14-a jarcentoj»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« [pri mezepoko] Kvankam tiutempe ne ekzistis individuismo en la nuna senco de nelimigita elekto de vivovojoj (tiu libereco de elekto grandparte estas abstrakta), tamen havevblis sufiĉe multe da manifestiĝoj de konkreta individuismo en reala vivo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« [pri mezepoko] En rilato al dio estis oble pli da konfido kaj amo, ol dubo kaj timo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La mezepoka socio ne senigis individuon je libereco jam pro tio, ke “individuo” mem ankoraŭ ne ekzistis. La homo estis ankoraŭ ligita al la mondo per originaj ligoj; li rigardis sin mem tra prismo de sia socia rolo (kiu estis samtempe lia natura rolo), ne kiel individuan personecon»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Al Italio, laŭ vortoj de Burckhardt, apartenas “unuanaskiteco rilate evoluon de la personeco en la eŭropa familio” kaj la italo estas la unua individuo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La Renesanco estis kulturo de riĉa kaj pova klaso, kiu trafis pinton de la ondo, levita je ŝtormo de novaj ekonomiaj fortoj. Ordinara popolo, ricevinta nek novan riĉaĵon, nek novan potencon, transformiĝis je senvizaĝa amaso, perdinta certecon de sia antaŭa stato; al tiu amaso oni flatis aŭ minacis, sed potenculoj ĉiam manipulis kaj ekspluatis ĝin. Flanko ĉe flanke kun nova individuismo leviĝis ankaŭ nova despotismo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Haveblas kialoj dubi, ke plenrajtaj mastroj de kapitalismo de la Renesanco estis tiom feliĉaj kaj memfidaj kiel oni tion ofte prezentas. Evidente nova libereco alportis ne nur kreskintan fortosenton, sed ankaŭ kreskintajn izolitecon, dubojn, skeptikismon kaj, sekve de ĉio ĉi, angoron. Tiun kontraŭdiron ni trovas en filozofiaj verkoj de humanistoj. Ili substrekas homan dignon, individuecon kaj forton, sed en ilia filozofio montriĝas malcerteco kaj despero»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …pri pasia strebo al gloro. Se vivosenco iĝis dubinda, se rilatoj kun la aliaj kaj kun si mem ne donas certecon, do gloro iĝas unu el rimedoj, kapablaj senigi la homon je duboj»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Sed kvankam ideoj de la Renesanco havis gravan influon sur pluan evoluon de la eŭropa pensado, tamen ĉefajn radikojn de la nuntempa kapitalismo, ĝiaj ekonomia strukturo kaj spirito, ni trovas ne en la itala kulturo de la malfrua mezepoko, sed en ekonomia kaj socia situacio de Centra kaj Okcidenta Eŭropo kaj en kreskintaj el tio doktrinoj de Lutero kaj Kalvino»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Kulturo de la Renesanco reprezentis socion de relative altevoluinta komerca kaj industria kapitalismo… La Reformacio inverse estis ĉefe religio de kamparanoj kaj malsupraj tavoloj de la urba socio»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Kiel montris Max Weber, la bazo de la nuntempa kapitalisma evoluo de la okcidenta mondo iĝis urba meza klaso»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Mezepoka komerco, kiel montris Sombart, estis farata ĉefe de multo da etaj entreprenistoj. Pogranda kaj pomalgranda komercoj ankoraŭ ne apartiĝis unu de la alia… »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Timo kaj malamo, kun kiuj meza klaso traktis riĉajn monopolistojn en la 15-16-a jarcentoj, grandparte memorigas sentojn de la nuna meza klaso rilate monopolojn kaj povegajn kapitalistojn»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Fine de la mezepoko la vivo saturiĝis je la sento de maltrankvilo. Aperis nuntempa nocio de tempo, minutoj akiris valoronLaboro ĉiam pli transformiĝis je la plej altan valoron. Evoluis nova rilato al la laboro — tiom postulema, ke en la meza klaso estiĝis indigno pri ekonomia neefikeco de ekleziaj institucioj. Almozantaj monaĥaj ordenoj estigis indignon: se ili estas neproduktivaj — ili estas malmoralaj. Produktiveco akiris rolon de unu el plej altaj moralaj valoroj. Samtempe strebo al riĉeco kaj materia sukceso iĝis totala pasio»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« [pri la Renesanco] Individuo iĝis soleca; ĉio nun dependis ne de garantioj de lia tradicia statuso, sed de liaj propraj penoj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La fakto ke kapitalismo akiris decidan rolon signifis dependecon de la ekonomia, do ankaŭ de persona sorto de ĉiu je iuj fortoj, starantaj super la personeco. Kapitalo “ĉesis esti servisto kaj transformiĝis je mastro…”[1]»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Bazara tago transformiĝis je juĝotago por produktoj de la homa laboro»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« [pri luteranismo kaj kalvinismo] Tio estis religioj ne de riĉa supera klaso, sed de mezaj urbanoj, urbaj malriĉuloj kaj kamparanoj»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Esplorante psikologian signifon de religiapolitika doktrino, necesas unuavice kompreni, ke psikologia analizo tute ne okupiĝas je pridispitado de vereco de tiu doktrino. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …en karaktero de gvidanto pli klare manifestiĝas trajtoj de karaktero de liaj adeptoj… »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« [pri Lutero] …li mem — kiel personeco — estis tipa reprezentanto de la “aŭtoritata karaktero”, kiu estos priskribita malsupre. Edukita de ege severa patro, spertinta dum infanaĝo nek amon, nek senton de certeco, li tutan vivon montris duoblan rilaton al la potenco: li mamamis ĝin, ribelis kontraŭ ĝi, sed samtempe admiris ĝin kaj strebis subiĝi al ĝi. Dum tuta sia vivo li unu potencon malamis, sed alian adoris; junaĝe tio estis la patro kaj monaĥejaj instruistoj, poste — papo kaj laikaj princoj. Li estis plena je sento de soleco, senhelpeco, kolero kaj samtempe sopiris ordoni. Li estis turmentata je duboj kiel povas esti turmentata nur homo, bezonanta devigadon, kaj ĉiam serĉis ion kio povus doni al li internan stabilecon, senigi lin je tiu turmento. Li malamis la aliajn, speciale “plebaron”, malamis sin mem, malamis la vivon kaj el tiu ĉi malamo elkreskis pasia kaj despera strebo esti amata. Lia tuta vivo pasis en seninterrompaj duboj, en interna izoliteco; sur tiu ĉi bazo li sukcesis iĝi heroldo de tiuj sociaj grupoj, kiuj troviĝis en la sama psikologia stato. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …teologio de Lutero esprimis sentojn de la meza klaso, kiu luktante kontraŭ la povo de eklezio kaj indignante pri nova mona klaso, sentis minacon de kreskanta kapitalismo kaj estis trafita je la sento de senhelpeco kaj mizereco. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Lutero opiniis, ke malbono interne propras al naturo de la homo kaj direktigas lian volon tiel ke neniu homo kapablas fari ion bonan, elirante el sia propra naturo. Naturo de la homo estas malica kaj malvirta (“naturaliter et inevitabiliter mala et vitiata natura”)[2]»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Diotima homo ne havas “liberan volon”: li estas kaptito, sklavo kaj servisto de la dia volo aŭ de la volo de satano[3]»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Pasia strebo al certeco, kiun ni trovas ĉe Lutero, spegulas ne sinceran kredon, sed neceson subpremi neelteneblan dubon»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Dubo esta deira punkto de la nuntempa filozofio… »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Reprezentanto de la meza klaso estis same senhelpa fronte al novaj ekonomiaj fortoj kiel la pentrita de Lutero homo fronte al dio»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La “kredo” de Lutero konsistis en konvinko, ke amo estas donata koste de rezigno je propra volo; tiu decido havas multon komunan kun principo de kompleta subiĝo de individuo al la ŝtatogvidanto»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Opinioj de Lutero mem pri ekonomiaj aferoj eĉ pli ol opinioj de Kalvino, restis tipe mezepokaj»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Por Kalvino ekzistis du kategorioj de homoj: tiuj kiuj estos savitaj kaj tiuj kiuj estos eterne damnitaj. Ĉar tiu ĉi sorto estas destinita jam antaŭ naskiĝo, neniu kapablas ĝin ŝanĝi eĉ ion ajn li faru dum sia vivo. Do la homa egaleco estas principe neata: la homoj estas kreitaj malegalaj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« [pri kalvinismo] Per neniuj penoj la homo povas ŝanĝi sian sorton, sed la fakto mem de liaj penoj estas signo de lia aparteno al la savitaj. Virtoj, kiujn devas havi la homo, estas modesteco kaj modereco (sobrietas), justeco (iustitia) en tiu senco ke ĉiu devas ricevi destinitan por li parton, kaj pieco (pietas), kuniganta la homon kun dio»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« [pri kalvinismo] Tiel ekonomia sukceso transformiĝis je la signo de dia favoro, kaj malsukceso — je la signo de malbeno. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« [pri kalvinismo] Tiel la penoj kaj laboro akiris tute senracian karakteron. Ili ne povas ŝanĝi la sorton, antaŭdestinitan de dio, ne dependantan de iuj ajn penoj de la homo, sed servas sole kiel rimedo por anticipe ekscii tiun antaŭdestinitan sorton. Samtempe la febra agado helpas regi neelteneblan senton de senhelpeco»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Mankas duboj ke kapitalismo ne povus evolui, se la ĉefa parto de la homa energio ne estus direktita al laboro. En historio mankas alia periodo, kiam liberaj homoj tiom komplete fordonus sian energion al unusola celo — laboro. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« [pri la Renesanco] Reprezentantoj de la meza klaso estis konservativemaj; ili volis stabiligi la socion, ne subfosi ĝin; ĉiu el ili esperis prosperi kaj partopreni en komuna evoluo. Pro tio ilia malamikeco ne povis manifestiĝi malkaŝe, eĉ konscii ĝin ne eblis: ĝin necesis subpremi. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Lutero kaj Kalvino enkorpigis tiun totalan malamikecon. La afero konsistas ne nur en tio, ke ili mem — persone — apartenis al la plej grandaj hommalamantoj inter la ĉefaj historiaj personoj, almenaŭ inter la religiestroj. Oble pli gravas ke iliaj instruoj estis trasorbitaj je spirito de malamikeco kaj povis esti allogaj nur por la homoj, trafitaj de la sama streĉa subpremita malamikeco. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« [pri luteranismo kaj kalvinismo] Bildo de dio-despoto, kiu bezonas senliman potencon super la homoj, ilian obeemon, ilian humiliĝon — tio estas projekcio de propra enviemo kaj malamikeco de la meza klaso»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Kalvino suspekteme traktis riĉecon, sed estis senkompata al malriĉeco. Kaj poste ni nemalofte renkontas en kalvinismo avertojn kontraŭ amikemo al eksterlandano, kruelecon rilate malriĉulon kaj ĝeneralan atmosferon de suspektemo rilate la homojn. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« ...traktado de la aliaj kaj la traktado de si mem ne estas kontraŭaj; ili estas principe paralelaj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …la “devosento”, kiun ni vidas en la vivo de la nuntempa homo ekde la Reformacio ĝis niaj tagoj — same en la religia kaj laika raciigoj — estas forte markita je malamikeco rilate sin mem. La “konscienco” estas gardisto, starigita ĉe la homo de li mem. Ĝi igas lin agi laŭe al deziroj kaj celoj, kiujn li mem konsideras la siaj, dum efektive ili estas internigaĵoj de eksteraj sociaj postuloj. Ĝi pelas lin krude kaj kruele, malpermesante al li ĝojon kaj feliĉon, transformante lian vivon je elaĉeto de iu enigma peko»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La vera modesteco, la vera devosento rilate la homojn estas nekombineblaj kun malestimo kaj malamo rilate ilin; sed sinhumiligo kaj sinneanta “konscienco” estas nur unu el flankoj de malamikeco, la alia flanko estas malamo kaj malestimo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« En protestantismo trovis sian esprimon sentoj de propra mizereco kaj indigno; protestantismo detruis kredon je senkondiĉa amo de dio; ĝi instruis al la homo malestimon kaj malfidon al si mem kaj al la aliaj; ĝi transformis la homon el celo je rimedo; ĝi kapitulacis antaŭ laika potenco, rezigninte je ideo ke la ekzistanta potenco ne devas kontraŭi moralajn normojn kaj pravigante ajnan potencon per la fakto mem de ĝia ekzistado. Do protestantismo rezignis je la bazaj elementoj de la judo-kristana tradicio. Ĝiaj doktrinoj bildigis la homon, dion kaj la mondon tiel, ke novaj sentoj de senhelpeco kaj mizereco ŝajnis naturaj, estiĝis impreso kvazaŭ tiuj ĉi sentoj devenas de neŝanĝeblaj ecoj de la homo, kvazaŭ li devas sperti tiujn sentojn. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Ĝis homo ne akiris kapablon pensi originale, tio estas memstare, ne havas sencon postuli, ke neniu malhelpu esprimon de liaj pensoj»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …ni estas ravitaj je kresko de libereco de la fortoj eksteraj rilate al ni kaj, kvazaŭ blinduloj, ne vidas tiujn internajn obstakojn, devigojn kaj timojn, kiuj pretas senigi de iu ajn senco ĉiujn venkojn, faritajn de libereco super ĝiaj tradiciaj malamikoj. Rezulte de tio ni emas opinii, ke problemo de libereco konsistas sole en garantii ankoraŭ pli da sama libereco, kiu estas jam ricevita de ni dum la epoko de la Nova historio; ni opinias ke defendo de libereco de tiuj fortoj, kiuj atencas ĝin, estas la sola necesa afero. Ni forgesas ke la problemo de libereco estas ne nur kvanta, sed ankaŭ kvalita. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Protestantismo donis stimulon al spirita liberiĝo de la homo. Kapitalismo daŭrigis tiun liberiĝon en psikologia, socia kaj politika sferoj. Ekonomia libereco estis la fundamento de tiu ĉi evoluo kaj la meza klaso — ĝia adepto. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Individuisma traktado de dio estis psikologia preparado al individuismo de la homo en laika vivo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Ĉe kapitalismo ekonomia agado, sukceso kaj materiala profito iĝis celo en si mem. Sorto de la homo konsistas en tio, ke akceli kreskon de ekonomia sistemo, multigi kapitalon — kaj ne por celoj de propra feliĉo, sed por la kapitalo mem. La homo transformiĝis je elemento de giganta ekonomia maŝino. Se li havas grandan kapitalon, do li estas granda dentorado; se li havas nenion — li estas bolteto; sed ajnakaze li estas nur elemento de la maŝino kaj servas al celoj, eksteraj rilate lin mem. Tiu preteco subigi sian personecon al eksterhomaj celoj estis fakte pretigita de la Reformacio»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Transformiĝo de individuo en ilo por atingado de ekonomiaj celoj radikas en specifaĵoj de la kapitalisma produktadmaniero, ĉe kiu akumulado de kapitalo iĝis la sola celo de la ekonomia aktivado. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …en ĉiu socio spirito de la kulturo estas ĝenerale difinata de la spirito de dominantaj sociaj grupoj. Parte tio okazas ĉar tiuj grupoj kontrolas edukan sistemon, lernejon, eklezion, gazetaron, teatron kaj tiel havas eblecon trudi siajn ideojn al la tuta loĝantaro; sed krome tiuj regantaj grupoj havas ankaŭ tian prestiĝon, ke malsupraj klasoj volonte pretas akcepti iliajn valorojn, imiti ilin, psikologie identigi sin kun ili. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« [pri amo en protestantismo] De teoria vidpunkto ĉi tie okazas eraro en kompreno de la naturo de la amo. Amo estas ne kreata de iu specifa “objekto”, sed estas konstante ceestanta faktoro ene de persono, kiu nur “aktiviĝas” je certa objekto. Same kiel malamo estas pasia deziro neniigi, ankaŭ amo estas pasia fortiĝo de “objekto”; tio estas ne “afekcio”, sed interna parenceco kaj aktiva strebo al feliĉo, evoluo kaj libereco de la objekto de amo. Amo estas preteco, kiu principe povas turniĝi al iu ajn, inkluzive nin mem. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …amo al certa “objekto” estas nura aktualigo kaj koncentriĝo de konstante ĉeestanta interna amo, kiu laŭ tiuj aŭ aliaj kialoj turniĝis al tiu ĉi homo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Egoismo estas ne amo al si mem, sed ĝia rekta kontraŭo. Egoismo estas speco de avideco kaj, kiel ĉia avideco, ĝi inkluzivas nesatigeblecon, sekve de kiu vera kontentigo estas principe neatingebla. Avideco estas senfunda, elĉerpanta homon puto; la homo malŝparas sin en senfinaj klopodoj kontentigi tian bezonon, kia neniam estas kontentigita. Atenta observado montras, ke egoisto, kvankam li ĉiam pene okupiĝas pri si mem, neniam estas kontenta. Li ĉiam estas maltrankvila, lin ĉiam pelas timo ie ion ne ricevi, ion perdi, de io seniĝi; li plenas je brulanta envio al ĉiu, kiu ekhavis pli. Se rigardi lin eĉ pli proksime, ekrigardi dinamikon de subkonscio, ni trovos, ke la homo de tia tipo estas tute ne kontenta pri si mem, ke profunde de sia animo li malamas sin. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« “Persono”, kies interesojn celas nuntema homo, estas socia “mio”; tiu ĉi “persono” konsistas ĉefe el rolo, prenita de individuo por si, kaj efektive estas nura subjektiva kamuflaĵo de lia objektiva socia funkcio. Nuntempa egoismo estas avideco, devenanta el frustriĝo de vera persono kaj direktita je fortiĝo de la persono socia. Por la nuntempa homo ŝajnas karaktera la plej alta grado de fortiĝo de la persono mem; efektive lia tuteca persono estas malfortiĝinta, reduktita al nur unu segmento de la tuto — al intelekto kaj voloforto dum ĉiuj aliaj komponantoj de lia persono estas tute fortranĉitaj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Racieco de produktada sistemo en teknologia sfero apudas malraciecon de la sama sistemo en socia sfero. La homojn regas ekonomiaj krizoj, senlaboreco, militoj. La homo konstruis sian mondon; li konstruis domojn kaj fabrikojn, li produktas aŭtojn kaj vestojn, kultivas grenon kaj fruktojn. Sed li estas fremdiĝinta de produktoj de sia laboro, li ne plu estas mastro de la konstruita de li mondo, inverse, tiu ĉi mondo, kreita de la homo, transformiĝis je la mastro, antaŭ kiu la homo kliniĝas, provante ĝin iel favorigi aŭ laŭeble superruzi. Per siaj manoj la homo kreis por si dion»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« [pri la nuntempa homo] Al li mankas iu ajn certeco pri propra valoro, sendependa de lia populareco kaj merkata sukceso. Se pri li haveblas postulo, do li konsideras sin “io”; se li ja estas nepopulara, do ankaŭ en siaj propraj okuloj li estas nenio. Tiu dependeco de memestimo de sukceso de proponata “persono” klarigas, kial por la nuntempa homo populareco iĝis tiom grava. De ĝi dependas ne nur sukceso en praktikaj aferoj, sed ankaŭ kapablo de la homo konservi memestimon; sen ĝi la homo falas je abismon de neplenvaloreco. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Koncentriĝo de kapitalo (ne de riĉeco) en certaj sektoroj de ekonomia sistempo limigis eblecojn de sukceso de la privata iniciato. Kie venkas monopolisma kapitalo, la ekonomia sendependeco de plimulto jam finiĝis. Por tiuj kiuj plu luktas — speciale por plejparto de la meza klaso — tiu lukto akiras karakteron de batalo kontraŭ fortoj tiom superantaj, ke antaŭaj kuraĝo kaj kredo je iniciato estas anstataŭataj de sentoj de senespero kaj senhelpeco. Grupeto da monopolistoj havas enroman, kvankam neevidentan potencon super la tuta socio; sorto de plejparto de la socio dependas de decidoj de tiu ĉi grupo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Eta aŭ meza entreprenisto, alfrontanta minacon flanke de granda kapitalo, en certaj kazoj povas sukcese daŭrigi sian komercon: kaj ricevadi profiton kaj konservadi sendependecon, sed pendanta super li minaco ege fortigis lian senton de malcerteco. Ĝis nun li luktis kontraŭ egaluloj, sed en konkurenca lukto kontraŭ monopoloj li staras kontraŭ gigantoj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Kiom plenas je la sentoj de timo kaj malgraveco amaso de mezaj usonanoj, bone videblas je populareco de animaciaĵoj pri Mickey Mouse. Ĉiam la sama historio de tiuj ĉi filmoj — ĉe sia abundeco de variaĵoj — konsistas en tio, ke iun tre etan persekutas io subpreme forta, grandega, minacante mortigi aŭ engluti la etulon. La etulo forkuras, finfine li sukcesas saviĝi aŭ eĉ iel damaĝi sian malamikon. Homoj ne emus konstante spekti la samon, eĉ se en diversaj variaĵoj, se tiu ĉi historio ne tuŝus ion tre proksiman al ilia propra emocia vivo. Evidentas ke la eta estaĵo, persekutata de kruela kaj forta malamiko estas la spektanto mem; nome tiel sentas sin li, kun tia situacio li identigas sian propran. Sed tio kompreneble ne povus havi konstantan allogon, se ne okazus la feliĉa fino»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Granda nombro de problemoj, je la unua rigardo nesolveblaj, tuj malaperas post kiam ni kuraĝas rezigni je imago, ke la homoj ĉiam konscias motivojn de siaj agoj, pensoj kaj sentoj; efektive iliaj veraj motivoj ne nepre estas tiaj kiaj al ili ŝajnas»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Esplorante psikologion de persono kiel fundamenton por kompreno de la priskologio socia, ni faras ion similan al esplorado de objekto sub mikroskopo. Tio ebligas al ni eltrovi tiujn detalojn de psikologiaj mekanismoj, kiujn ni renkontos en grandskalaj manifestiĝoj en procezo de socia evoluo. Se analizo de la socio-psikologiaj fenomenoj ne apogas sin sur detalan esploradon de la individua konduto, ĝi perdas empirian karakteron, do ankaŭ fundamentecon. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Fenomenoj, observataj ĉe neŭrozuloj, principe ne diferenciĝas de la fenomenoj, kiujn ni renkontas ĉe la homoj “normalaj”. Nur ĉe la neŭrozuloj tiuj ĉi fenomenoj manifestiĝas pli klare, pli laŭte kaj ofte estas pli alireblaj al konscio de la homo mem, dum la normalaj homoj ne konscias iujn ajn problemojn, kiuj postulus esploradon. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …neŭrozulo povas esti karakterizita kiel homo, kiu ne kapitulacis en lukto por sia personeco. Kompreneble lia provo savi individuecon estis malsukcesa, anstataŭ kreema esprimo de sia persono li trovis saviĝon en neŭrozaj simptomoj aŭ en foriro en la mondon de fantazioj; tamen de vidpunkto de la homaj valoroj tia homo estas malpli kripligita ol tiu “normala”, kiu tute perdis sian individuecon. Kompreneble ekzistas homoj, ne perdintaj dum procezo de adaptiĝo sian individuecon, sed ne iĝintaj ĉe tio neŭrozuloj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Ofte tio okazas interalie en rilatoj de gepatroj kun infanoj. Ĉi tie rilato de dominado (kaj posedado) aperas kutime sub aspekto de “natura” zorgemo kaj strebo de gepatroj “protekti” sian idon. Oni lin metas en oran kaĝon, li povas havi ĉion kion li deziras, sed nur ĉe tiu kondiĉo, ke li ne deziros forlasi la kaĝon. Rezulte de tio ĉe kreskinta infano ofte formiĝas profunda timo antaŭ amo, ĉar por li “amo” signifas kaptitecon kaj malliberigon. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Adler ne povas enrigardi pli for ol alceleco kaj racia kaŭzeco de la homa konduto, kaj pro tio, kvankam li faris valoran kontribuon en esploradon de mekanismoj de motivado, li por ĉiam restas sur surfacoo de la fenomenoj kaj neniam penetras, kiel Freŭdo en profundaĵojn de senraciaj impulsoj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Kvankam ideoj de Reich estas bazitaj sur la origina koncepto de Freŭdo — la teorio de “libido” — li indikas, ke masoĥisto finfine strebas al ĝuo, ke farata al li doloro estas flankaj rezultoj, ne la celo en si mem. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Iuj ajn empiriaj observoj de masoĥistoj, inkluzive psikanalizajn, donas nerefuteblajn konfirmojn, ke tiuj ĉi homoj estas plenaj je timo de soleco kaj je sento de propra sensignifeco. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Ĉiuj diversaj formoj de masoĥismaj streboj estas direktitaj al unu afero: seniĝi je propra personeco, perdi sin; alivorte, seniĝi je la ŝarĝo de libereco.
…masoĥisma “solvo” nenion solvas, same kiel ĉiaj neŭrozaj simptomoj; individuo seniĝas nur je konsciata sufero, sed la interna konflikto restas, kaj kun ĝi ankaŭ kaŝita malkontento. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Mi proponus nomi la komunan celon de sadismo kaj masoĥismo simbiozo. Simbiozo en psikologia senco de la vorto estas unio de iu persono kun alia persono (aŭ alia ekstera forto), en kiu ĉiu flanko perdas tutecon de sia “mio” tiel ke ambaŭ iĝas tute dependaj unu de la alia. Sadisto same forte bezonas sian objekton kiel masoĥisto la sian. En ambaŭ kazoj propra “mio” malaperas. En unu kazo mi diluiĝas en ekstera forto — kaj mi ne plu ekzstas; en alia — mi diskreskas koste de enkorpigo en min de alia homo, akirante ĉe tio forton kaj certecon, kiuj antaŭe mankis al mi mem. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Homo ne estas nur sadisto aŭ nur masoĥisto; inter aktiva kaj pasiva flankoj de simbioza komplekso ekzistas konstantaj ŝanceliĝoj kaj ofte malfacilas difini, kiu el tiuj ĉi flankoj agas en tiu ĉi momento, sed en ambaŭ kazoj individueco kaj libereco estas perditaj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …sadismo kaj detruemo estas ne identaj, kvankam ofte estas interligitaj. Detruema persono strebas al detruado de objekto, do al seniĝo de ĝi; sadisto ja strebas regi la objekton kaj pro tio suferas kaze de ĝia perdo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Tre ofte — kaj ne nur en ordinara vortuzado — sadomasoĥismo estas konfuzata kun amo. Speciale ofte kiel manifestiĝojn de amo oni konsideras masoĥismajn fenomenojn. Kompleta abnegacio por alia homo, rezigno profite al li de propraj rajtoj kaj postuloj — ĉio ĉi estas prezentata kiel ekzemplo de “granda amo”; oni opinias ke por amo ne ekzistas pli bona pruvo ol ofero kaj preteco rezigni de si mem por amata homo. Sed efektive “amo” en tiaj kazoj estas masoĥisma ligiteco kaj radikas en bezono de simbiozo. Se ni komprenas kiel amon pasian kaj aktivan fortiĝon de la ĉefa esenco de alia homo, union kun tiu homo surbaze de sendependeco kaj plenvaloreco de ambaŭ personoj, do masoĥismo kaj amo estas kontraŭaj unu al la alia. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Sed en la plsikologia senco sopiro de potenco radikas ne en forto, sed en malforteco. En ĝi manifestiĝas malkapablo de la persono elteni sole kaj vivi per sia propra forto. Tio estas despera provo akiri anstataŭigilon de la forto, kiam la vera forto malsufiĉas. La potenco estas dominado super iu; la forto estas kapablo al agado, potenco. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La impotenteco — se apliki tiun ĉi terminon ne nur al la seksa sfero, sed ankaŭ al ĉiuj sferoj de la homaj eblecoj — kaŭzas sadisman strebon al la dominado. Dum kaj ĉar individuo estas forta, do kapabla realigi siajn eblecojn surbaze de libereco kaj tuteco de sia persono, li ne bezonas dominadon super la aliaj kaj ne strebas al potenco. La potenco estas perverso de forto, same kiel seksa sadismo estas perverso de la seksa amo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Por grandega parto de malsupraj tavoloj de la meza klaso en Germanio kaj en aliaj eŭropaj landoj, sadismo-masoĥisma karaktero estas tipa; kaj, kiel estos montrite, nome en karakteroj de tiu ĉi tipo trovis plej viglan reagon la nazia ideologio. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Fakte la tuta nuntempa pensado — de protestantismo ĝis la filozofio de Kant — estas anstataŭigado de ekstera potenco per la potenco internigita. Leviĝinta meza klaso atingis unu politikan venkon post alia, kaj la ekstera potenco estis perdanta sian prestiĝon, sed ĝian lokon estis okupanta persona konscienco. Tiu anstataŭigo al multaj ŝajnis venko de libereco»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Sed analizo montras, ke konscienco regas ne malpli severe ol la ekstera potenco kaj eĉ pli, ke enhavo de la ordonoj de la konscienco ofte tute malkongruas al postuloj de etikaj normoj rilate la homan dignon. Per sia severeco la konscienco povas superi la eksteran potencon: ja homo perceptas ĝiajn ordonojn kiel siajn proprajn. Kiel do li ribelu kontraŭ sin mem? »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Anstataŭ videbla potenco regas la potenco “anonima”. Ĝi havas multajn maskojn: racio, scienco, mensa sano, normaleco, publika opinio; ĝi postulas nur tion, kio estas evidenta. Ŝajnas ke ĝi uzas ne premon, sed nur mildan admonon»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Anonima potenco estas pli efika ol la malkaŝa, ĉar neniu eĉ suspektas ke ekzistas iu ordono, ke atendeblas ĝia plenumo. Kaze de la ekstera potenco estas klare, ke ordono haveblas, estas klare, kiu faris ĝin; kontraŭ tiu potenco oni povas lukti, en procezo de lukto povas evolui personaj kuraĝo kaj sendependemo. Kaze de internigita potenco mankas komandestro, sed almenaŭ ordono mem restas videbla. Kaze de anonima potenco malaperas ankaŭ la ordono. Oni kvazaŭ estas sub pafado de nevidebla malamiko: mankas iu kontraŭ kiu oni povus batali. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Por la aŭtoritata karaktero ekzistas, tiel diri, du genroj: fortaj kaj senfortaj. La forto aŭtomate estigas lian amon kaj pretecon subiĝi sendepende de tio, kiu ĝin montris. La forto allogas lin ne por tiuj valoroj, kiuj staras malantaŭ ĝi, sed per si mem, ĉar ĝi estas forto. Kaj same kiel la forto aŭtomate estigas lian “amon”, la senfortaj homojorganizaĵoj aŭtomate estigas lian malestimon. Ĉe unu nur vido de malforta homo li sentas deziron ataki, subpremi, humiligi. La homo de alia tipo teruriĝas pro la ideo mem ataki la malfortulon, sed la aŭtoritata persono sentas des pli grandan furiozon, ju pli senhelpa estas lia viktimo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Tamen lukto de la aŭtoritata karaktero kontraŭ potenco estas fakte fanfaronado. Tio estas provo firmigi sin, superi senton de propra senhelpeco, sed revo subiĝi, ĉu konsciata aŭ ne, ĉe tio konserviĝas. La aŭtoritata karaktero neniam estas “revoluciulo”, mi nomus ĝin “ribelulo”. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La aŭtoritata karaktero ŝatas kondiĉojn, limigantajn liberecon de la homo, li kun plezuro subiĝas al la sorto»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La aŭtoritata persono genuiĝas antaŭ la pasinteco: kio estis — tio estos eterne; deziri ion kio ankoraŭ ne ekzistis, labori por io nova — tio estas frenezokrimo. Miraklo de kreado — kaj kreado ĉiam estas miraklo — ne enkadriĝas je lia kompreno. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Koncepto de la origina peko, premanta ĉiujn postajn generaciojn, estas tre karaktera por la aŭtoritata pensmaniero. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Komuna trajto de la tuta aŭtoritata pensado konsistas en konvinko, ke la vivo estas difinata de la fortoj, troviĝantaj ekster la homo, ekster liaj interesoj kaj deziroj. La sola ebla feliĉo konsistas en subiĝo al tiuj ĉi fortoj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La aŭtoritata persono akiras forton por la agado, nur sin apogante sur la superan forton. Ĝi devas esti nevenkebla kaj neŝanĝebla. Manko de forto servas por tia homo kiel senerara signo de kulpo kaj neplenvaloreco; se la potenco, je kiu li kredas, montras signon de malforteco, do liaj amo kaj estimo transformiĝas je malestimo kaj malamo. Al li mankas “ofensiva forto”, ebliganta ataki establiĝintan potencon, sen antaŭe sklaviĝi al alia, pli forta potenco. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« En la aŭtoritata filozofio ne ekzistas nocio de egaleco. La homo kun aŭtoritata karaktero povas foje uzi la vorton “egaleco” en ordinara parolo — aŭ por sia profito — sed por li tiu vorto ne havas iun ajn realan sencon, ĉar ĝi markas la nocion, kiun li ne kapablas kompreni. La mondo konsistas por li el homoj, havantaj aŭ ne havantaj la forton kaj potencon, do el la superuloj kaj subuloj. Sadismo-masoĥismaj streboj kondukas lin al tio, ke li kapablas nur al dominado aŭ subiĝo; li ne povas senti solidarecon. Ajnaj diferencoj — ĉu tio estas genroraso — por li nepre estas signo de supereco aŭ neplenvaloreco. Diferenco, kiu ne havus tian sencon, por li estas simple neimagebla. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Gravas memori, ke kiam al realaj homoj estas donata rolo de “magia helpanto”, do al ili estas atribuataj magiaj ecoj; graveco, kiun akiras tiuj ĉi homoj, estas sekvo de tiu ĉi rolo. Procezo de personigo de “magia helpanto” ofte observeblas en tio, kio nomiĝas “amo ekde la unua rigardo”. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Se “magia helpanto” estas personigita en viva homo, do pli aŭ malpli frue okazos elreviĝo je li, ĉar tiu homo ne pravigis esperojn, kiujn oni ligis kun li. La esperoj estis iluziaj ekde komenco, do la elreviĝo estas neevitebla: neniu reala homo povas pravigi fabelajn atendojn. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Observado montras, ke esencon de ĉiu neŭrozo — same kiel de normala evoluo — konsistigas lukto por libereco kaj sendependeco. Por multaj normalaj homoj tiu lukto jam estas malantaŭe; oferinte sian personecon, ili iĝis bone adaptitaj kaj estas konsiderataj normalaj. La neŭrozulo estas homo, plu rezistanta al kompleta subiĝo, sed samtempe ligita al la figuro de “magia helpanto”, kiun ajn formon “li” ne akirus. La neŭrozon oni ĉiam povas kompreni kiel provon — malsukcesan provon — solvi la konflikton inter nesuperebla interna dependeco kaj strebo al libereco. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Detrui la mondon estas la lasta, despera provo malebligi al tiu ĉi mondo detrui min. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La vivo havas propran dinamikon: homo devas kreski, li devas montri sin, devas travivi sian vivon. Evidente se tiu tendenco estas subpremata, energio, direktita al la vivo, disfalas kaj transformiĝas je energio, direktita al detruado. Alivorte la strebo al la vivo kaj la inklino al detruado estas ne reciproke sendependaj faktoroj, sed estas ligitaj je inversa dependeco. Ju pli manifestiĝas strebo al la vivo, ju pli plene la vivo realiĝas, des malpli fortaj estas detruaj tendencoj; ju pli strebo al la vivo estas subpremata, des pli forta estas inklino al detruado. Detruemo estas rezulto de netravivita vivo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Demandu ordinaran leganton de ĵurnalo, kion li pensas pri iu politika problemo, kaj li prezentos al vi kiel “propran” opinion pli aŭ malpli ĝustan rerakonton de la legita; sed ĉe tio — kio estas sola por li grava afero — li kredas, kvazaŭ ĉio dirita de li estas rezulto de lia propra pensado»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Tre multaj, rigardante al iu fama pejzaĝo, fakte reproduktas en memoro ĝian bildon, kiu plurfoje trafis iliajn okulojn, ekzemple sur poŝtaj bildkartoj. Ili rigardas la pejzaĝon, sincere kredante, ke ili vidas ĝin, sed efektive ili vidas tiujn bildkartojn. Se ĉe ili okazos iu evento, kiun ili partoprenis, iu ajn koncerto, spektaklo aŭ politika manifestacio, kiun ili ĉeestis — ĉio ĉi iĝas por ili reala nur post kiam ili legos pri tio en ĵurnalo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Subpremado de la kritika pensado komenciĝas kutime en frua aĝo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Plejparto de la homoj estas konvinkitaj, ke se ilin ne devigas malkaŝe iu ekstera forto, do iliaj decidoj estas iliaj propraj, kaj se ili ion deziras, tio estas iliaj propraj deziroj. Tia imago pri si mem estas unu el niaj plej grandaj iluzioj»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Freŭdo substrekis subpremadon de “malbonajpensoj; evidente li ne rimarkis, kiom ofte estas subpremataj la “bonaj” pensoj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Verŝajne por averaĝa homo ekzistas nenio pli peza ol senti sin sola, apartenanta al neniu granda grupo, kun kiu li povus sin identigi. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« En multaj kazoj homoj, havantaj nenion komunan kun naziismo, defendas naziismon de kritiko de la eksterlandanoj, ĉar ili konsideras ĝin atakoj kontraŭ Germanio»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …la plej grava aksiomo de la politika propagando: ĉiuj atakoj kontraŭ [Nazia] Germanio kiel ŝtato, ĉia propagando, kalumnianta “germanojn” (kiel kromnomo “hunoj” dun la pasinta milito), nur fortigas lojalecon de tiuj, kiuj ankoraŭ ne komplete sin identigas kun la nazia sistemo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Kontraŭe al negativa aŭ indiferenta pozicio de la laborista klaso, liberala kaj katolika burĝaro, malsupraj tavoloj de la meza klaso (etaj butikistoj, metiistoj, ŝtatoficistoj) ĝoje bonvenigis la nazian ideologion. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« [pri la malsupra parto de la meza klaso] Tiuj homoj ĉiam distingiĝis je mallarĝeco de vidpunktoj, suspektemo kaj malamo al nekonatulo, dum konatulo ĉiam estigis ĉe ili envieman scivolemon, kaj la envio ĉiam raciiĝis kiel malestima indigno; ilia tuta vivo baziĝis sur malabundeco — ne nur en la ekonomia, sed ankaŭ en la psikologia sencoj»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Indigno kontraŭ la Versajla traktato havis la ĉefan bazon en la malsupraj tavoloj de la meza klaso; ĉe tio naciismaj pasioj estis raciigo, transforminta senton de socia neplenvaloreco je la sento de neplenvaloreco nacia»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« [pri Hitlero] Li estis tipa reprezentanto de la malsupraj tavoloj de la meza klaso — li estis nenio kaj havis neniujn perspektivojn en la estonteco. Kaj li tre forte sentis sian rolon de pario. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« [pri Germanio en la 1920-aj jaroj kaj konduto de superaj klasoj] Ili diris, ke demokratio ne funkcias. Efektive oni povus diri, ke la demokratio funkcias tro bone: la parlamento sufiĉe adekvate reprezentis respektivajn interesojn de diversaj klasoj de la landa loĝantaro kaj ĝuste pro tio la parlamenta sistemo iĝis malkongrua al la interesoj de grandaj industriistoj kaj duonfeŭdaj terposedantoj, ne dezirintaj perdi siajn privilegiojn»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La naziisma sistemo estas “perfektigita” variaĵo de la antaŭmilita germana imperiismo; la nazioj daŭrigas la aferon de la falinta monarĥio. (Cetere la respubliko ankaŭ preskaŭ ne ĝenis la evoluon de la monopolisma kapitalismo en Germanio, eĉ helpis al ĝi laŭeble). »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Hitlero evidentiĝis tiom efika ilo pro tio, ke en li kombiniĝis trajtoj de la indignita kaj kolerigita eta burĝo, kun kiu malsupraj tavoloj de la meza klaso povus identigi sin emocie kaj socie, kaj trajtoj de renegato, preta servi al la interesoj de la germanaj industriistoj kaj junkroj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Naziismo neniam havis verajn politikajnekonomiajn principojn; la sola principo de naziismo estas ĝia radikala oportunismo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« En “Mein KampfHitlero plurfoje montris sian sadisman strebon al potenco»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La respublika registaro esperis “pacigi” la naziojn per sia toleremo, sed nome tiu ĉi manko de forto kaj firmeco kreskigis ilian malamon. Hitlero malamis la Vajmaran respublikon, ĉar ĝi estis malforta; li fasciniĝis pri industriestroj kaj militestroj, ĉar ili havis la potencon kaj forton. Li neniam ekbatalis kontraŭ establiĝinta forta potenco kaj atakis nur tiujn grupojn, kiujn li konsideris sendefendaj. La “revolucio” de Hitlero — same kiel la “revolucio” de Mussolini — okazis sub protektado de la ekzistinta potenco, kaj iliaj plej ŝatataj malamikoj estis tiuj, kiuj ne povis defendi sin. Oni povas eĉ supozi, ke rilato de Hitlero al Britio ankaŭ estis formita interalie je tiu ĉi psikologia komplekso. Dum li konsideris Anglion forta, li amis ĝin kaj fasciniĝis pri ĝi. Sed kiam li konvinkiĝis je malforteco de la brita pozicio — dum Munkeno kaj post ĝi — lia amo transformiĝis je malamo kaj strebo detrui Anglion. De tiu ĉi vidpunkto “pacigo” estis la politiko, kiu devus inspiri nome malamikecon, ne pacemon. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …masoĥismajn inklinojn oni povas trovi ankaŭ ĉe Hitlero mem. Superaj fortoj, antaŭ kiuj li genuiĝas estas Dio, Sorto, Neceso, Historio kaj Naturo. Efektive ĉiuj ĉi vortoj signifas por li la saman aferon: simbolon de subpremanta forto. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Procezo de detruado de la mezepoka socio daŭris kvarcent jarojn kaj en nia tempo finiĝas. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Sed rajto esprimi siajn pensojn havas sencon nur en tiu kazo, se ni kapablas havi proprajn pensojn; libereco de la ekstera potenco iĝas firma posedaĵo nur en tiu kazo, se internaj psikologiaj kondiĉoj ebligas al ni firmigi nian individuecon»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Ni komencu de tio, ke ĉe plejparto de la infanoj estiĝas certa malamikeco kaj ribelemo: rezulto de iliaj konfliktoj kun ĉirkaŭa mondo, limiganta ilian ekspansiecon, ĉar ili — la malforta flanko — devas subiĝi. Unu el la ĉefaj taskoj de la eduka procezo konsistas en likvidado de tiu antagonisma reago. Metodoj ĉe tio estas malsamaj: de minacoj kaj punoj, timigantaj infanon, ĝis subaĉetoj kaj “klarigoj”, kiuj hezitigas lin kaj devigas rezigni je malamikeco. Unue la infano rezignas je esprimo de siaj sentoj, kaj fine — de la sentoj mem…
Tia reago baldaŭ malakriĝas; ne tro multe da tempo necesas por ke infano atingu “maturecon” de averaĝa plenkreskulo kaj perdu kapablon diferencigi dignan homon de aĉulo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …jam en la frua etapo de edukado oni instruas infanon montri sentojn, kiuj tute ne estas liaj sentoj. Oni instruas lin ami la homojn (nepre ĉiujn), oni instruas esti nekritike amikeca, rideti ktp. Sed dum la edukado infanaĝe la homo estas “ŝlifita” ne komplete, do poste socia premo kutime kompletigas la aferon. Se vi ne ridetas, do oni diras pri vi ke vi estas “ne tre afabla homo”, sed vi devas esti sufiĉe afabla por vendi siajn servojn kiel vendisto, kelnerokuracisto. Nur tiuj, kiuj troviĝas je la pleja supro de la socia piramido kaj tiuj, kiuj estas en la pleja malsupro — kiu vendas nur sian fizikan laboron — povas ebligi al si esti ne speciale “afablaj”. Amikeco, gajeco kaj ĉiuj aliaj sentoj, kiuj esprimiĝas en rideto, iĝas aŭtomata respondo; oni ŝaltas kaj malŝaltas ilin kvazaŭ elektran lampon. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« En nia socio la emocioj estas ĝenerale subpremitaj. Mankas ajna dubo, ke krea pensado — same kiel ĉiu alia kreado — estas nedisigeble ligitaj al la emocio. Tamen en niaj tagoj idealo konsistas ĝuste en vivi kaj pensi sen la emocioj. “Emocieco” iĝis sinonimo de malekvilibro aŭ mensa malsano. Akceptinte tiun ĉi normon, individuo grave malfortigis sin: lia pensado iĝis magra kaj plata. Samtempe, ĉar la emociojn ne eblas subpremi komplete, ili ekzistas en plena malkonekto kun la intelekta flanko de la persono; rezulto estas ĉipa sentimentaleco, per kiu oni nutras milionojn da sento-sopirantaj konsumantoj je kino kaj popularaj kantoj»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« En tiuj socioj, kie procezo de individuiĝo ankoraŭ ne tiom progresis, la fino de individua ekzistado prezentiĝas kiel malpli grava problemo, ĉar malpli evoluinta estas la sento mem de individua ekzistado. La morto ankoraŭ ne estas perceptata kiel io radikale diferenca de la vivo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Nia epoko simple neas la morton, kaj kun ĝi unu el bazaj flankoj de la vivo. Anstataŭ transformi konsciadon de la morto kaj suferoj je unu el plej fortaj stimuloj al la vivo — je bazon de la homa solidareco, je katalizilo, sen kiu ĝojo kaj entuziasmo perdas intensecon kaj profundecon — la individuo devas subpremadi tiun ĉi konsciadon. Sed, same kiel ĉe ĉiu subpremado, kaŝi ne signifas ekstermi. Timo de la morto vivas en ni, vivas malgraŭ provoj nei ĝin, sed la subpremado kondukas al ĝia steriligo. Tiu timo iĝas unu el kaŭzoj de malriĉeco de niaj travivaĵoj, de nia senhalta postkurado je la vivo kaj ĝi klarigas — mi kuraĝe asertos tion — neimageblajn sumojn, kiujn pagas niaj homoj por siaj entombigoj»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …psikiatrio, riĉiĝinta per atingoj de Freŭdo, transformiĝis je ilo, servanta al komuna tendenco de manipulado de personeco. Danke al klopodoj de multaj psikiatroj, inkluzive psikanalizistojn, estis kreita bildo de “normala” homo, kiu neniam estas tro malĝoja, tro kolera aŭ tro ekscitita. Trajtojn de karaktero aŭ tipojn de personeco, malkongruajn al tiu normo, oni mallaŭde markas kiel “infanecaj” aŭ “neŭrozaj”. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Ekzistas aĉa superstiĉo, ke homo atingas konon de realo, lernante laŭeble pli da faktoj. En la kapojn de la lernantoj estas enigataj centoj da disaj, ne interligitaj faktoj; ilia tuta tempo kaj tuta energio estas malŝparataj por parkerado de tiu ĉi amaso da faktoj dum por pensado jam haveblas nek tempo, nek fortoj»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …ĉia vero estas konsiderata relativa. Vero estas rigardata kiel metafizika nocio; se iu diras, ke li deziras trovi la veron, do “progresemaj” pensantoj de nia jarcento konsideras lin postrestinta. Oni asertas, ke vero estas io tute subjektiva, preskaŭ afero de la gusto; ke scienca pensado devas esti apartigita de la subjektivaj faktoroj; ke ĝia tasko konsistas en esplorado de la mondo senpartie kaj sen interesiĝo; ke sciencisto devas aliri la faktojn kun sterilaj manoj kiel kirurgo al la paciento ktp. Tiu relativismo, kiu ofte sin prezentas sub la nomo de empiriismopozitivismo kaj referencas al neceso de preciza uzado de la vortoj, kaŭzas tion, ke la pensado perdas sian ĉefan stimulon — interesiĝon de la pensanto; la sciencisto transformiĝas je maŝino por registrado de la “faktoj”. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« En infanaĝo ĉiu homo trapasas etapon de malforteco kaj la vero estas la plej forta armilo de la malfortuloj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Iluzioj pri si povas servi kiel lambastonoj por tiuj, kiuj ne povas iri sen ili, sed ĝenerale ili malfortigas la personecon. La plej alta forto de la individuo baziĝas sur maksimuma evoluo de sia personeco, kaj tio supozigas maksimuman komprenon de si mem. “Komprenu sin mem” — tio estas unu el la ĉefaj reguloj por la forto kaj feliĉo de la homo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …plejparto de problemoj de la privata kaj socia vivo estas tre simplaj, tiom simplaj, ke kompreni ilin povus fakte ĉiu. Oni bildigas ilin — kaj ofte intence — tiom komplikaj por montri, ke orientiĝi en ili povas nur “fakulo”, kaj eĉ li nur en sia mallarĝa fako; kaj tio senigas la homojn je kuraĝo kaj deziro pensi memstare, subfosas ilian kredon je sia kapablo mediti pri aktualaj problemoj. La individuo sentas sin senespere droninta en ĥaosa amaso da faktoj kaj kun kortuŝa pacienco atendas, ke “fakuloj” decidu kion li faru. Rezulto de tia influo estas ambigua: unuflanke cinikismo kaj skeptikismo rilate ĉion, kio estas skribata kaj dirata, aliflanke — infaneca fido al ĉio, kio estos dirita kun sufiĉa aplombo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Alia faktoro, paralizanta kapablon al la kritika pensado, iĝas detruado de tuteca bildo de la mondo. La faktoj perdas tiun specifan econ, kiun ili havus, estante elementoj de ĝenerala bildo, kaj akiras abstraktan, kvantan karakteron; ĉiu fakto transformiĝas je unu plia fakto, ĉe tio grava ŝajnas nur tio, ĉu ni konas ilin pli aŭ malpli. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Ni ĉesas ekscitiĝi; nia rilato al ĉio, kio okazas en la mondo, iĝas indiferenta. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Nia tuta energio estas malŝparata por atingi tion, kion ni deziras, kaj plejparto de la homoj neniam ekpensis pri origino de tiu ĉi agado: ĉu ili scias kion ili efektive deziras, ĉu ili mem deziras atingi la celojn, al kiuj ili strebas. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Energian aktivadon oni ofte traktas kiel signon de memstara agado, sed ni scias, ke tia agado povas esti ne pli memstara ol konduto de aktoro aŭ de hipnotita homo. Kiam estas prezentata spektaklo, ĉiu aktoro povas tre energie ludi sian rolon kaj eĉ enigi iujn frazojn aŭ detalojn de la agado, kreitajn de li. Sed ĉe tio li tamen nur ludas taskitan al li rolon. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Dum la moderna historio potenco de la eklezio estis anstataŭigita je potenco de la ŝtato, la potenco de la ŝtato — je potenco de la konscienco, kaj en nia tempo tiu lasta estis forpremita de anonima potenco de racio kaj publika opinio, kiuj transformiĝis je konformigiloj. Liberiĝinte de iamaj malkaŝaj formoj de la potenco, ni ne rimarkas ke ni iĝis viktimoj de la potenco de la nova tipo. Ni transformiĝis je robotoj, sed vivas influataj de iluzio, ke ni estas memstaraj individuoj»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La nuntempa homo ŝajnigas kontenton kaj optimismon, sed profunde de la animo li estas malfeliĉa, preskaŭ rande de despero. Li spasme kroĉiĝas al ĉio individua, li deziras esti “ne kiel ĉiuj”, ja mankas pli bona rekomendo por io ajn ol la vortoj “tio estas io specifa”. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La nuntempa homo soifas la vivon, sed ĉar li estas roboto, la vivo ne povas signifi por li spontanean agadon, do li kontentiĝas je iuj ajn surogatoj de ekscitiĝo: drinkado, sporto aŭ travivado de aliulaj kaj elpensitaj pasioj sur ekrano. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Malgraŭ ŝajno de optimismo kaj iniciatemo la nuntempa homo estas premita je profunda sento de senhelpeco, do li pasive kvazaŭ paralizita renkontas proksimiĝantajn katastrofojn. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Se rilate “normalan” homon nin interesos nur lia ekonomia bonfarto, se ni malatentos subkonscian suferon de averaĝa aŭtomatizita homo, ni ne povos kompreni tiun danĝeron, devenantan el la homa karaktero, kiu minacas nian kulturon: pretecon akcepti iun ajn ideologion kaj iun ajn gvidanton kontraŭ promeso de ekscita vivo, kontraŭ propono de politika strukturo kaj simboloj, donantaj al la vivo de la individuo iun ŝajnon de la senco kaj ordo. Despero de la homoj-robotoj estas nutra medio por la politikaj celoj de faŝismo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …pozitiva libereco de la personeco konsistas en spontanea aktivado de la tuta tuteca personeco de la homo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Spontanea aktivado estas libera agado de la personeco; ĝia difino inkludas laŭvortan signifon de latina vorto sponte — per si mem, laŭ propra iniciato. Sub la agado ni komprenas ne “faradon de io ajn”; temas pri krea aktivado, kiu povas manifestiĝi en emocia, intelekta kaj senta vivo de la homo, kaj ankaŭ en lia volo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Tamen pozicio de artisto estas malfirma, ĉar lia individueco, spontaneeco estas aprezataj nur tiu kazo, se li prosperas; se li ne povas vendi siajn artaĵojn, li restas por siaj samtempuloj strangulo kaj “neŭrozulo”. Tiusence artisto okupas en la historio la saman pozicion kiel revoluciulo: sukcesinta revoluciulo estas ŝtata aganto, dum malsukcesinta estas krimulo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Alia ekzemplo de spontaneeco estas etaj infanoj. Ili kapablas senti kaj pensi efektive propramaniere: tiu senpereco manifestiĝas en tio, kion ili parolas, kiel ili kondutas. Mi certas, ke tiu allogeco, kiun havas infanoj por plejparto de plenkreskuloj (krom diversaj sentimentalaj kialoj) klarigeblas nome per spontaneeco de la infanoj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La personeco estas forta nur dum ĝi estas agema. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …gravas nome la agado per si mem, ne ĝia rezulto. En nia socio estas akceptita kontraŭa opinio»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Homo ĉasas fantomon, iluzian feliĉon nomatan Sukceso, kiu ĉiufoje lasas lin elreviĝinta, tuj post kiam ŝajnis al li ke li atingis finfine kion li deziris. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …en la vivo haveblas nur unu senco — la vivo mem. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Ĉiuj veraj idealoj havas komunan trajton: ili esprimas strebon al io, kio ankoraŭ estas ne atingita, sed necesas por evoluo kaj feliĉo de individuo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Racia potencoaŭtoritato — same kiel vera idealo, havas kiel celon evoluon de la individuo; do ĝi neniel povas konflikti kun la individuo, kun liaj veraj — ne patologiaj — streboj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Estonteco de demokratio dependas de realigo de individuismo, kiu estis ideologia celo de la tuta spirita evoluo de la Moderna tempo ekde la epoko de la Renesanco. Kultura kaj politika krizo de niaj tagoj klarigeblas ne per tio, ke iĝis tro multe da individuismo, sed per tio ke nia tiel nomata individuismo transformiĝis je malplena ŝelo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Dum neniu el antaŭaj historiaj periodoj tiuj celoj estis atingeblaj; ili laŭbezone restis nur ideologiaj celoj, ĉar ne ekzistis materiala bazo, necesa por evoluo de la vera individuismo. Kapitalismo kreis tiun premison. Problemo de produktado jam estas solvita — almenaŭ ĝenerale; ni jam povas klare imagi estontan socion de la komuna abundo, en kiu lukto pri ekonomiaj privilegioj ne estos kaŭzata de ekonomia neceso. Problemo, kiun ni alfrontas hodiaŭ, konsistas en tia organizado de sociaj kaj ekonomiaj fortoj, ke la homo — ano de la organizita socio, iĝu mastro de tiuj ĉi fortoj, ne ilia sklavo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Antaŭ ĉio ni povas oferi eĉ ne unu el atingoj de la nuntempa demokratio: ni devas konservi la ĉefan el ili — reprezentan registaron, elektatan de la popolo kaj respondecan antaŭ ĝi, kaj ankaŭ ĉiujn rajtojn, garantiitajn de konstitucio al ĉiu civitano. Ni ne povas oferi ankaŭ novan demokratian principon, kiu asertas ke neniu devas malsati, ke la socio respondecas pri ĉiuj siaj anoj, ke neniu estos devigita — per timo de senlaborecomalsato — al subiĝo kaj perdo de la homa digno. Tiujn ĉefajn atingojn necesas ne nur konservi, sed fortigi kaj vastigi. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Neracia, senplana socio devas esti anstataŭigita per socio kun planita ekonomio, kiu ebligos unuigi kaj koncentri la fortojn de la tuta socio. La socio devas ekregi la sociajn procezojn same racie kiel ĝi ekregis la procezojn naturajn. La ĉefa kondiĉo por tio estas nuligo de kaŝa potenco de eta aro da aferistoj, manipulantaj ekonomion sen ajna respondeco antaŭ amaso da homoj, kies sortoj dependas de iliaj decidoj. Ni povas nomi tian socian ordon demokratia socialismo, sed gravas ne la nomo; gravas organizi racian ekonomian sistemon, kiu servus al la interesoj de la popolo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Individuo povas preni sur sin respondecon pri sia laboro kaj apliki sian krean pensadon nur je kondiĉoj de planita ekonomio, ĉe kiuj la tuta nacio racie ekregis la ekonomiajn kaj sociajn fortojn. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Malgraŭ malprivatigo de produktadaj rimedoj, la vortosocialismo” iĝis en Rusio falsa, ĉar tie vastajn amasojn de loĝantaro manipulas ĉiopova burokrataro; eĉ se tia sistemo de administrado kapablas agi je ekonomiaj interesoj de plejparto de la popolo, ĝi neeviteble malhelpas evoluon de libereco kaj individuismo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …neniam antaŭe la vortoj estis uzataj por kaŝado de la vero tiom abunde kiel hodiaŭ. Perfido de aliancanoj nomiĝas pacigo, milita agreso estas maskata kiel defendo kontraŭ atako, konkerado de etaj popoloj okazas sub la nomo de traktato pri amikeco kaj kruelega subpremado de la tuta nacio plenumiĝas je la nomo de nacional-socialismo. Objektoj de la samaj fiuzoj iĝis la vortoj “demokratio”, “libereco” kaj “individuismo”. Ekzistas nur unu ebleco difini veran diferencon inter demokratio kaj faŝismo. Demokratio estas sistemo, kreanta ekonomiajn, politikajn kaj kulturajn kondiĉojn por plena evoluo de la individuo. Faŝismo — kiel ajn ĝi sin nomus — estas la sistemo, iganta la individuon subiĝi al eksteraj celoj kaj malfortiganta evoluon de lia vera indiviueco. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Estas evidente ke unu el plej grandaj malfacilaĵoj en organizado de kondiĉoj por vera demokratio konsistas en kontraŭdiro inter planita ekonomio kaj aktiva kunlaborado de ĉiu individuo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Solvo de la problemo de kombinado de centralizado kaj malcentralizado estas unu el la ĉefaj taskoj, kiuj staras antaŭ la socio»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« En la socian karakteron eniras nur tiu tutaĵo de karakteraj trajtoj, kiu ĉeestas ĉe plejparto de anoj de tiu ĉi socia grupo kaj aperis rezulte de komunaj por ili travivaĵoj kaj ĝenerala vivmaniero»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Nocio de socia karaktero estas ŝlosila por kompreno de la sociaj procezoj. Karaktero — en dinamika senco de la analitika psikologio — estas specifa formo de la homa energio, aperanta dum procezo de dinamika adaptiĝo de homaj bezonoj al certa vivmaniero en certa socio»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Ofte okazas, ke iu socia grupo je nivelo de konscio akceptas iujn ideojn, sed tiuj ĉi ideoj efektive ne tuŝas la tutan naturon de tiu ĉi grupo pro specifeco de ĝia socia karaktero; tiaj ideoj restas nur sortimento de konsciitaj principoj, sed je kriza momento homoj montriĝas malkapablaj agi laŭe al siaj principoj. Kiel ekzemplo povas servi laborista movado en Germanio dum la venko de naziismo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« [pri Germanio en la 1930-aj jaroj] Unu el eraroj de radikalaj gvidantoj konsistis en tio, ke ili supertaksis la forton de siaj partioj: ili vidis kiom vaste estas disvastiĝintaj iliaj ideoj kaj ne rimarkis kiom supraĵe tiuj ideoj estas alproprigitaj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …ideo povas iĝi pova forto, sed nur tiam, kiam ĝi kongruas al specifaj bezonoj de la homoj de tiu ĉi socia karaktero»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …adaptiĝante al sociaj kondiĉoj, homo evoluigas en si tiujn karakterajn trajtojn, kiuj instigas lin deziri agi nome tiel, kiel li devas agi. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …anstataŭ subiĝo al malkaŝa potenco homo kreis en si internan potencon — konsciencondevosenton — kiu regas lin tiom efike, kiel neniam povus regi iu ajn ekstera potenco. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …la familion oni povas konsideri psikologia agento de la socio»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Ne nur dum la tuta historio plejparto de la homaro devis defendi sin de pli fortaj grupoj, subpremintaj kaj eskpluatintaj ĝin; ĉiu aparta homo ankaŭ trapasas dum sia evoluo — infanaĝe — tian periodon de senhelpeco. Ni opinias ke en tiu stato de senhelpeco formiĝas tiaj trajtoj kiel sento de justeco kaj vero, transformiĝante je potenciala kapablo, propra al la homo ĝenerale. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Graveco de “buŝaj” aŭ “anusajfantazioj kaj fizikaj sentoj en sekvaj [post la infanaĝo] jaroj konsistas ne en ligita al ili plezuro kaj nek en iu mistika sublimigo de tiu plezuro, sed en tio, ke ili esprimas starantan malantaŭ ili specifan rilaton al la mondo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La psikologio de Freŭdo estas psikologio de mizero, psikologio de malhavo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

Vidu ankaŭ redakti

  1. R. H. Tawney. Religion and the Reformation
  2. Martin Luther. Vorlesung uber den Romerbrief
  3. Martin Luther. The Bindage of the Will.