Samuel P. Huntington

usona politiksciencisto

Redaktata

Samuel P. Huntington
Samuel P. Huntington (2004 World Economic Forum).jpg
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Biografio en Vikipedio
Commons-logo.svg Plurmedioj en Komuneja kategorio

Samuel P. Huntington (1927-2008) estis fama usona politikologo, geopolitikisto.

CitaĵojRedakti

Kontraŭstaro inter CivilizaciojRedakti

  Pliaj citaĵoj ĉe Kontraŭstaro inter Civilizacioj.
 
« Somere 1993 magazino Foreign Affairs publikigis mian artikolon titolitan “Kontraŭstaro inter civilizacioj”. Laŭ redaktoroj de Foreign Affairs, tiu ĉi artikolo dum tri jaroj ricevis pli grandan resonancon ol iu ajn publikigita de ili ekde la 1940-aj»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Mi rimarkigu ke unu el konstrukciaj vojoj starigi demandon estas proponi hipotezon. La artikolo, en kies titolo troviĝis ignorita de ĉiuj demandosigno, estis provo fari tion. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Mi ne celis verki sociologian studaĵon. Inverse, la libro estis konceptita kiel traktado de la tutmonda politiko post la Malvarma milito»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Popoloj kaj nacioj provas respondi la plej simplan demandon: kio ni estas… Sen difini propran identecon, homoj ne povas uzi la politikon por atingi siajn celojn. Ni ekscias kio ni estas nur post ekscii kio ni ne estas kaj nur poste ni ekscias kontraŭ kiu ni estas. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« La ĉefaj ludantoj sur la monda politika kampo restas naciaj ŝtatoj»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Kialoj de fiasko de la provoj starigi demokration en plejparto de la islama mondo grandparte sin kaŝas en la islama kulturo»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Landoj kun okcidenta-kristanaj radikoj atingas sukceson en ekonomia evoluo kaj starigo de demokratio; perspektivoj de ekonomia kaj politika evoluo en ortodoksaj landoj estas nebulaj; perspektivoj de islamaj landoj estas tute malĝojaj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Je pli alta nivelo konfliktoj inter malriĉaj kaj riĉaj estas malpli probablaj, ĉar, escepte de specialaj cirkonstancoj, al malriĉaj landoj mankas politika unueco, ekonomia potencialo kaj milita povo por defii riĉajn ŝtatojn… internacia klasa milito inter la malriĉa Sudo kaj la prospera Okcidento estas same malproksima de realo kiel la harmonia mondo»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Diferencoj je bonstato povas kaŭzi konfliktojn inter socioj, sed kiel montras faktoj, tio okazis precipe tiam, kiam riĉaj kaj pli povaj provas konkeri aŭ kolonii pli malriĉajn kaj patriarkecajn landojn. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Dum kvin jaroj post la falo de la Berlina muro la vorto “genocido” aŭdiĝis oble pli ofte ol dum iuj ajn kvin jaroj de la Malvarma milito»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Entute en la mondo post la Malvarma milito estas sep aŭ ok ĉefaj civilizacioj»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Dum 40 jaroj en la sfero de la internaciaj rilatoj estis kutime pensi kaj agi kadre de tre simpligita, sed tre utila paradigmo de la tutmondaj rilatoj de la tempo de la Malvarma milito… kiel simpla modelo de la tutmonda politiko ĝi ebligis pritrakti pli da gravaj eventoj ol ĉiuj ĝiaj konkurantoj, ĝi estis deira punkto por kompreno de la internaciaj aferoj kaj sekve de tio ĝi estis akceptita praktike ĉie kaj formis rigardon al la monda politiko dum du generacioj»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Momento de eŭforio post la fino de la Malvarma milito kreis iluzion de harmonio kaj baldaŭ evidentiĝis, ke tio estis ĝuste iluzio. La mondo iĝis alia kompare al komenco de la 1990-aj jaroj, sed ne nepre pli paca. Ŝanĝoj estis neeviteblaj; progreso ne. Similaj iluzioj de harmonio por mallonge estis disflorantaj fine de ĉiu granda konflikto en la 20-a jarcento»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Unueco de ne-Okcidento kaj dikotomeco “OrientoOkcidento” estas mitoj kreitaj de la Okcidento. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Anstataŭ esprimo “Oriento kaj Okcidento” pli konvenas uzi “Okcidento kaj la aliaj”, kio almenaŭ supozigas ekzistadon de pluraj ne-Okcidentoj. La mondo estas tro malsimpla por ke oni povu en plejparto de la kazoj simple dividi ĝin ekonomie je la Nordo kaj Sudo kaj kulture — je la Oriento kaj Okcidento. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« En la mondo post la Malvarma milito la ŝtatoj ĉiam pli difinas siajn interesojn konsiderante civilizaciojn. Ili kunlaboras kaj alianciĝas kun ŝtatoj, kiuj havas similan aŭ komunan kulturon, kaj ili konfliktas oble pli ofte kontraŭ landoj de alia kulturo. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« …multaj iĝis atestantoj de laŭgrada formorto de malmola ŝtato — “biliarda globo”, ĝenerale agnoskita ekde la tempo de la Vestfalia paco de 1648, kaj apero de malsimpla, diversa kaj plurnivela internacia ordo, kiu tre similas al tiu mezepoka»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« En la mondo efektive regas anarĥio, abundas intergentaj kaj naciaj konfliktoj, sed konfliktoj kiuj estas plej danĝeraj por stabileco estas konfliktoj inter ŝtatoj aŭ iliaj grupoj, kiuj apartenas al malsamaj civilizacioj»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Dum la statistika aliro prioritatigas eblecon de rusia-ukraina milito, la civiliza aliro malaltigas ĝin ĝis minimumo kaj substrekas eblecon de splitiĝo de Ukrainio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« …malnova ideo pri ekzistado de unusola civilizacio denove montriĝas en deklaroj ke kvazaŭ ekzistas universala civilizita mondo»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Germanaj pensantoj de la 19-a jarcento markis klaran limon inter la nocioj “civilizacio”, kiu inkluzivis teknikon, teknologion kaj materialajn faktorojn, kaj “kulturo”, kiu supozigis valorojn, idealojn kaj plej altajn intelektajn, artajn kaj moralajn kvalitojn de la socio. Tiu divido ĝis nun estas akceptita en Germanio, sed nenie aliloke. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« El ĉiuj objektivaj elementoj, difinantaj civilizacion, la plej grava tamen estas religio… »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Civilizacio estas la plej alta kultura valoro»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Sed tamen ne eblas egaligi civilizaciojn kaj rasojn. Homoj de la sama raso povas esti dividitaj je malsamaj civilizacioj; homojn de malsamaj rasoj povas unuigi unu civilizacio. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« …civilizacioj estas kulturaj unuiĝoj, ne politikaj, ili mem ne okupiĝas pri subtenado de ordo, restarigo de justeco, kolektado de impostoj, militado, aliancado kaj faras nenion el tio, pri kio okupiĝas registaroj»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Japanio estas civilizacio kiu estas la ŝtato»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« En sia artikolo en magazino Forreign Affairs mi nomis tiun ĉi civilizacion konfucea. Pli ĝusta termino tamen estas “sina civilizacio”. Malgraŭ la konfuceismo estas la ĉefa komponanto de la ĉina civilizacio, la ĉina civilizacio estas pli granda ol instruo de Konfuceo kaj ne limiĝas ankaŭ de Ĉinio kiel politika ento. La termino “sina”, kiun uzis multaj sciencistoj, konvene priskribas komunan kulturon de Ĉinio kaj ĉinaj komunumoj en Sud-Orienta Azio kaj ĉie ekster Ĉinio, kaj ankaŭ parencajn kulturojn de Vjetnamio kaj Koreio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« En tiu aŭ alia formo hinduismo estis en la centro de formiĝo de la kulturo de Hindustano ekde la dua jarmilo de komuna erao. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Latinamerikon oni povas konsideri subcivilizacio ene de la okcidenta civilizacio aŭ kiel apartan civilizacion, proksime ligitan al la Okcidento kaj ne decidintan ĉu ĝi apartenas al la Okcidento aŭ ne. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Do la Okcidento inkluzivas Eŭropon, Nordamerikon kaj ankaŭ landojn enloĝatajn de enmigrintoj el Eŭropo, do Aŭstralion kaj Nov-Zelandon»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Se Usono de la 19-a jarcento sentis sin malsama ol Eŭropo kaj kontraŭstaranta al ĝi, do Usono de la 20-a jarcento difinas sin kiel parto kaj sendube gvidanto de pli komuna identeco — de la tuta Okcidento, kiu inkluzivas Eŭropon. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Okcidento estas la sola civilizacio, kiu difinas sin laŭ kompasdirekto, ne laŭ nomo de iu popolo, religio aŭ geografia regiono. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Plejparto de la plej gravaj sciencistoj, esplorantaj civilizaciojn, krom Fernand Braudel, ne agnoskas ekziston de aparta afrika civilizacio. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Tra la tuta Afriko ankoraŭ fortas memdifino surbaze de triba identeco, sed inter la afrikanoj rapide kreskas sento de afrika identeco kaj evidente Subsahara Afriko povas iĝi aparta civilizacio, verŝajne kun Sud-Afriko kiel akso-ŝtato. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« El kvin “mondreligioj” de Max Weber kvar — kristanismo, islamo, hinduismo kaj konfuceismo — estas ligitaj al la ĉefaj civilizacioj»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Eŭropa kristanismo ekformiĝis kiel aparta civilizacio en la 8-a9-a jarcentoj»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Eŭropanoj aŭ eksaj eŭropaj kolonioj (en ambaŭ Amerikoj) estis regantaj 35% de la tera surfaco en 1800, 67% en 1878, 84% en 1914. En 1920, post divido de la Otomana imperio inter Britio, Francio kaj Italio, tiu procento eĉ pli kreskis. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Nur la rusa, japana kaj etiopia civilizacioj sukcesis kontraŭstari rabian atakon de la Okcidento kaj subteni memsufiĉan sendependan ekzistadon. Dum 400 jaroj rilatoj inter la civilizacioj konsistis je subigado de la aliaj socioj al la okcidenta civilizacio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Okcidento konkeris la mondon ne pro supereco de siaj ideoj, valorojreligio (al kiu estis konvertita nur malgranda kvanto de reprezentantoj de aliaj civilizacioj), sed ĉefe per supereco je aplikado de organizita perforto. Loĝantoj de la Okcidento ofte forgesas tiun ĉi fakton; loĝantoj de ne-Okcidento neniam forgesos tion. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« En 1910 la mondo estis pli unueca politike kaj ekonomie ol en iu ajn alia periodo de la homa historio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« …inter la eŭropaj ŝtatoj paco estis escepto, ne regulo. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« En 1917 sekve de la rusa revolucio al konfliktoj inter naciaj ŝtatoj aldoniĝis konflikto de ideologioj, unue inter faŝismo, komunismo kaj liberala demokratio, poste inter la du lastaj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« …kiel ŝatas diri historiistoj, finiĝis “ekspansio de la Okcidento” kaj komenciĝis “ribelo kontraŭ la Okcidento”. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Fine de la 20-a jarcento la Okcidento transiris de la fazo de militanta ŝtato kiel etapo de civiliza evoluo al la fazo de universala ŝtato. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Neniu alia civilizacio [krom tiu okcidenta] naskis sufiĉe gravan politikan ideologion. Okcidento siavice neniam naskis ĉefan religion. Ĉiuj ĉefaj religioj naskiĝis en ne-okcidentaj civilizacioj kaj plejparte pli frue ol la okcidenta civilizacio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Dum la mondo foriras de la dominado de la Okcidento, foriras ideologioj kiuj simbolis la malfruan okcidentan civilizacion, kaj ilian lokon okupas religiaj kaj aliaj formoj de kultura identeco»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Interciviliza kontraŭstaro de politikaj ideoj, naskita de la Okcidento, nun estas forpuŝata de la interciviliza kontraŭstaro de kulturoj kaj religioj»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« [pri avertoj de Fernand Braudel kaj Arnold J. Toynbee] Iluzioj kaj antaŭjuĝoj, pri kiuj avertis nin tiuj ĉi sciencistoj, ankoraŭ vivas kaj fine de la 20-a jarcento disfloris kaj transformiĝis je disvastiĝinta kaj limigita laŭ sia senco koncepto, laŭ kiu la eŭropa civilizacio de la Okcidento estas universala civilizacio de la mondo»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Proponata argumento laŭ kiu disvastigado tra la mondo de popkulturo kaj konsumaj varoj simbolas triumfon de la okcidenta civilizacio, estas vulgarigo de la okcidenta kulturo. La esenco de la okcidenta civilizacio estas Magna Carta, ne Magna MacDonald’s. La fakto de loĝantoj de ne-Okcidento povas manĝi hamburgeron tute ne signifas ke ili akceptos ankaŭ la Ĥartion. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Usona regado de la tutmonda kina, televida kaj videa industrioj eĉ superas ĝian dominadon en aviadila industrio. 88 el 100 la plej spektataj filmoj en la mondo en 1995 estis usonaj kaj du usonaj kaj du eŭropaj organizoj dominis en la sfero de kolektado kaj diskonigado de novaĵoj mondnivele. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Parto de la angloparolantoj en la mondo reduktiĝis de 9,8% en 1958 ĝis 7,6% en 1992. Procentaĵo de loĝantaro de la mondo parolanta en la kvin ĉefaj eŭropaj lingvoj (la angla, franca, germana, portugala, hispana) malkreskis de 24,1% en 1958 ĝis 20,8% en 1992. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« [pri la angla] …lingvo, kiu ne estas gepatra por 92% de la monda loĝantaro, ne povas esti mondolingvo»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Uzado de la angla lingvo tamen estas interkultura komunikilo; ĉi tie estas supozata ekzistado de diversaj kulturoj. Tio estas komunikilo, ne signo de identeco aŭ komuneco. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Kiel rimarkigis la gvida esploristo-lingvisto Joshua Fishman, lingvo pli probable estos akceptita kiel lingua franca aŭ universala lingvo de vasta komunikado, se ĝi ne estas identigata kun konkreta etna grupo, religioideologio… Uzado de la angla kiel interkultura komunikilo helpas do konservi diferencojn en kultura identeco de la popoloj. Nome pro tio ke homoj deziras konservi sian propran kulturon, ili uzas la anglan por komuniki kun reprezentantoj de la aliaj kulturoj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« …parto de la angloparolantoj en la barata loĝantaro restas sufiĉe stabila — de 2 ĝis 4%. Ekster la malvasta elito, uzanta anglalingan dokumentaron, la angla eĉ ne ludas la rolon de lingua franca»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« [pri postkoloniisma epoko] Post akiro de sendependeco tamen elitoj de tiuj ĉi landoj bezonis diferencigi sin de simpla popolo de siaj socioj. Rimedo estis trovita: libera posedo de la angla, franca kaj aliaj okcidentaj lingvoj. Rezulte de tio al reprezentantoj de ne-okcidentaj elitoj ofte oble pli facilas komuniki kun loĝantoj de la Okcidento kaj unu kun alia ol kun popolo de sia lando (simila situacio estis en la Okcidento en la 17-a18-a jarcentoj, kiam aristokratoj el diversaj kortegoj bonege komunikis unu kun alia en la franca, sed ne konis sian nacian lingvon). »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« La araba forpremas la francan en Nordafriko, la urdua okupas lokon de la angla kiel lingvo de administrado kaj edukado en Pakistano, kaj en Barato amaskomunikiloj, uzantaj lokajn lingvojn, anstataŭas tiujn anglalingvajn. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Fakte venkas Mahometo. Kristanismo disvastiĝas unuavice per konvertado de adeptoj de aliaj religioj dum islamo — samtempe per konvertado kaj reproduktado. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Ne-Okcidentoj konsideras okcidenta tion, kion la Okcidento konsideras universala»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« …ekzistas teorio… ke falo de sovetia komunismo signifas finon de la historia lukto kaj totalan venkon de liberala demokratio en la tuta mondo. Tiu argumento suferas eraron de elekto, kiu radikas en konvinko de la tempo de la Malvarma milito, ke la sola alternativo al komunismo estas liberala demokratio kaj ke la morto de la unua sekvigas universalecon de la dua. Tamen estas evidente ke ekzistas pluraj formoj de aŭtoritatismo, naciismo, korporaciismomerkata komunismo (kiel en Ĉinio), kiuj bone fartas en la nuntempa mondo. Kaj, kio estas pli grava, ke ekzistas ĉiuj religiaj alternativoj, kiuj troviĝas ekster la mondo de laikaj ideologioj. Religio en la nuna mondo estas unu el la centraj, verŝajne la ĉefa forto kiu motivas kaj mobilizas la homojn. Naiva stulteco estas penso ke la falo de la sovetia komunismo signifas definitivan venkon de la Okcidento en la tuta mondo, la venkon sekve de kiu la islamanoj, ĉinoj, hindoj kaj aliaj popoloj impetos al brakumoj de la okcidenta liberalismo kiel la sola alternativo. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Faktoj ne konfirmas liberlisman, internaciisman supozon ke komerco kunportas pacon»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Homoj difinas sian identecon per tio kio ili ne estas. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« …agrikulturo, kiu dependas de konstruado kaj ekspluatado de masivaj irigaciaj sistemoj, sekvigas aperon de centralizita burokrateca potenco. Apenaŭ povas esti alie. Fekunda grundo kaj bona klimato plej probable stimulos evoluon de agrikulturo, bazita sur grandaj plantejoj kaj, kiel logika sekvo, formiĝos malmultnombra klaso de bonstataj terposedantoj kaj granda klaso de kamparanoj, sklavoj aŭ servutuloj, kiuj laboras en plantejoj. Kondiĉoj mlfavoraj por grandskala agrikulturo povas stimuli formiĝon de socio de sendependaj farmistoj. Mallonge dirite, en la agrikulturaj socioj strukturo de la socio estas difinita de geografio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« La okcidenta civilizacio ekformiĝis en la 8-a9-a jarcentoj kaj akiris specifajn trajtojn en sekvaj jarcentoj. Okcidento estis la Okcidento longe antaŭ ol ĝi iĝis moderna. Centraj karakterizoj de la Okcidento, kiuj diferencigas ĝin de la aliaj civilizacioj, aperis antaŭ ĝia moderniĝo. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Okcidenta kristanismo, unue katolikismo, kaj poste katolikismo kaj luteranismo, estas sendube la plej grava historia specifaĵo de la okcidenta civilizacio. Dum plejparto de la unua jarmilo tio, kio nun estas konata kiel la okcidenta civilizacio, nomiĝis okcidenta kristanismo. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Okcidento diferenciĝas de plejparto de la aliaj civilizacioj per sia plurlingveco. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Dum la tuta okcidenta historio unue eklezio ĝenerale kaj poste pluraj eklezioj ekzistis aparte de la ŝtato… Nur en la hinda civilizacio estis same klara divido je religio kaj politiko. En islamo dio estas cezaro; en Ĉinio kaj Japanio cezaro estas dio, en ortodoksismo cezaro estas malsupera partnero de dio… Tiu divido de la povoj netakseble kontribuis al evoluo de libereco en la Okcidento»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« En Ĉinio dum lastaj jaroj de la regado de dinastio Qing devizo iĝis Ti-Yong — “ĉina saĝeco por fundamentaj principoj, okcidenta saĝeco por praktika aplikado”. En Japanio tia devizo iĝis Wakon Yosei — “japana spirito kaj okcidenta tekniko”. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« …dum fruaj etapoj de la ŝanĝoj okcidentigo subtenas modernigon. En pli postaj etapoj la modernigo stimulas renaskiĝon de loka kulturo. Tio okazas je du niveloj. En la socia nivelo modernigo akcelas ekonomian, militan kaj politikan povon de la socio ĝenerale kaj instigas homojn de tiu ĉi socio ekkredi je sia kulturo kaj eksenti sian kulturan fortecon. En individua nivelo modernigo kreas senton de fremdiĝo kaj disfalo, ĉar rompiĝas tradiciaj ligoj kaj sociaj rilatoj, kio kaŭzas krizon de identeco, kaj la solvon de tiuj ĉi problemoj donas religio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« La esploristoj unuece opinias ke prunto de budhismo el Hindio, fare de Ĉinio, ne sekvigis “hindiigon” de Ĉinio. Ĉinoj adaptis budhismon por la ĉinaj celoj kaj taskoj. La ĉina kulturo restis la ĉina. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Krom Japanio ankaŭ Singapuro, Tajvano, Sauda Arabio kaj malpli grande Irano iĝis modernaj sen iĝi okcidentaj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Modernigo ne postulas iun konkretan politikan ideologion aŭ instituciojn: balotoj, naciaj limoj, civilaj organizoj kaj aliaj atributoj de la okcidenta vivo ne necesas por ekonomia kresko. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Modernigo inverse forigas tiujn ĉi kulturojn kaj reduktas relativan influon de la Okcidento. En la fundamenta nivelo la mondo iĝas pli moderna kaj malpli okcidenta. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Post la disfalo de Sovetunio malaperis la sola serioza konkuranto de la Okcidento kaj rezulte de tio aspekto de la mondo estas difinata de celoj, prioritatoj kaj interesoj de la ĉefaj eŭropaj nacioj, eble, ĉe fojfoja partopreno de Japanio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Okcidento estas la sola civilizacio, kiu havas gravajn interesojn en ĉiuj aliaj civilizacioj aŭ regionoj, kaj ankaŭ havas eblecon influi la politikon, ekonomion kaj sekurecon de ĉiuj aliaj civilizacioj aŭ regionoj. Socioj el la aliaj civilizacioj kutime bezonas helpon de la Okcidento por atingi siajn celojn aŭ defendi siajn interesojn. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« …Ĉinio poiomete formiĝas kiel socio, kiu plej verŝajne defios la Okcidenton en lukto pri tutmonda dominado»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Por leviĝo de la okcidenta povego necesis 400 jaroj. La falo povus daŭri same longe. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Falo de la Okcidento ankoraŭ troviĝas en la unua, malrapida fazo, sed en iu momento ĝi povos draste akceli. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Malsame ol multaj aliaj civilizacioj, la Okcidento havas du centrojn de la potenco. Falo komenciĝinta en 1900, kiun atestis Hedley Bull, estis fakte la falo de la eŭropa komponanto de la okcidenta civilizacio… Tamen en 1940 komenciĝis la usona fazo de la okcidenta dominado… »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Kiam teritoria ekspansio de la Okcidento atingis sian apogeon en 1920, ĝi rekte regis teritorion je ĉirkaŭ 25,5 milionoj da kvadrataj mejloj — preskaŭ duonon de la tera surfaco. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« En 1900 loĝantoj de la Okcidento konsistigis ĉirkaŭ 30% de la suma loĝantaro de la mondo kaj okcidentaj registaroj regis preskaŭ 45% de la loĝantaro (en 1920 tiu cifero kreskis ĝis 48%). En 1993 okcidentaj registaroj regis, escepte de etaj restaĵoj de la imperio kiel Honkongo, nur loĝantojn de la Okcidento. Loĝantaro de la Okcidento konsistitigs iom pli ol 13% de la homaro kaj komence de la sekva jarcento ĝia parto devos reduktiĝi ĝis 11%, kaj poste ĝis 10% en 2025. Laŭ suma nombro de loĝantaro la Okcidento okupis en 1993 la kvaran lokon post la sina, islama kaj hinda civilizacioj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Socie mobilizitaj socioj estas pli fortaj socioj. En 1953, kiam malpli ol 15% irananoj estis alfabetaj kaj malpli ol 17% loĝis en urboj, Kermit Roosevelt kaj kelkaj agentoj de CIA sufiĉe facile subpremis ribelon kaj revenigis al la ŝaĥo lian tronon. En 1979, kiam 50% de la irananoj estis alfabetaj kaj 47% loĝis en urboj, neniu apliko de usona milita povo jam povintus deteni la tronon sub la ŝaĥo. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« …industriigo de la Okcidento sekvigis malindustriigon de la alia mondo. En 1913 produktado de varoj de prilabora industrio de neokcidentaj landoj estis egala al proksimume du trionoj de tiu indico en 1800. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« En 1980 parto de la Okcidento en fabrikado de produktoj de prilabora industrio estis 57,8% de tiu tutmonda kaj estis proksimume egala al la indico, atingita antaŭ 120 jaroj, en la 1860-aj»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Ŝajnas tre probabla, ke dum plejparto de la historio Ĉinio havis la plej grandan ekonomion en la mondo. Disvastigo de teknologioj kaj ekonomia evoluo de neokcidentaj socioj en la dua duono de la 20-a jarcento sekvigas revenon al tiu ĉi historia skemo. Tio estos malrapida procezo, sed meze de la 21-a jarcento, se ne pli frue, distribuo de la ekonomiaj produktoj kaj de fabrikado de varoj de prilabora industrio inter la ĉefaj civilizacioj estos plej verŝajne simila al situacio en 1800. La ducentjara “salto” de la Okcidento en la monda ekonomio venos al sia fino. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Krom Rusio nur Ukrainio heredis signifan militan potencialon. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« …milita potencialo, konsiderante armilojn de amasa detruado, kreskas tutmonde. Dum landoj evoluas ekonomie, ili kreskigas produktadon de armiloj. Inter 1960 kaj 1980 ekzemple nombro de landoj — membroj de la tria mondo, produktantaj ĉasaviadilojn, kreskis de unu ĝis ok, tankojn — de unu ĝis ses, helikopterojn — de unu ĝis ses kaj taktikajn misilojn — de nulo ĝis sep. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« [pri la Golfa milito] Por atingi venkon super Irako, Usono devis sendi al la Persa golfo 75% de funkciantaj taktikaj aviadiloj, 42% de la modernaj tankoj, 46% de la aviadilŝipoj, 37% de la militistoj de la armeo kaj 46% de la mara infanterio. Kaze de signifa redukto de la armitaj fortoj, estonte Usono kun peno povos fari unu, maksimume du intervenojn kontraŭ regionaj ŝtategoj ekster la okcidenta hemisfero»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Distribuo de la kulturoj en la mondo spegulas distribuon de la potenco. Komerco povas sekvi la flagon, tamen kulturo ĉiam sekvas la potencon. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Milda potenco iĝas potenco nur kiam ĝia bazo estas malmilda potenco. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Malfortiĝo de ekonomia kaj milita potenco kaŭzas malcertecon je propraj fortoj, krizon de identeco kaj provojn trovi en aliaj kulturoj ŝlosilojn al ekonomia, milita kaj politika sukceso»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Komunisma ideologio estis alloganta homojn tra la tuta mondo en la 1950-aj kaj la 1960-aj jaroj, kiam ĝi asociiĝis kun ekonomia sukceso kaj milita povo de Sovetunio. Tiu allogeco forvaporiĝis samtempe kun stagnado de la sovetia ekonomio, kiu estis jam malkapabla subteni militan potencialon de Sovetunio. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Homoj kiuj laŭdegas avantaĝojn de universala civilizacio tamen malemas paroli pri avantaĝoj de universala imperio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Samtempe kun malkresko de la okcidenta povo malkreskas ankaŭ kapablo de la Okcidento trudi okcidentajn imagojn pri homaj rajtoj, liberalismo kaj demokratio al la aliaj civilizacioj, kaj ankaŭ malkreskas allogeco de tiuj ĉi valoroj por la aliaj civilizacioj. Ĝi jam malkreskis. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Dum kelkaj jarcentoj neokcidentaj popoloj estis enviantaj ekonomian prosperon, teknologian perfektecon, militan povon kaj politikan unuecon de la okcidentaj socioj. Ili serĉis sekreton de tiu ĉi sukceso en la okcidentaj valoroj kaj institucioj, kaj kiam ili eltrovis tion kion ili konsideris ŝlosilo, ili provis apliki ĝin en siaj socioj. Por iĝi riĉaj kaj povaj ili devis iĝi similaj al la Okcidento. Tamen nun tiuj ĉi kemalismaj opinioj en Orienta Azio malaperis. Loĝantoj de Orienta Azio atribuas sian rapidan ekonomian evoluon ne al importado de okcidenta kulturo, sed pli al fideleco al sia tradicia kulturo. Ili atingas sukcesojn, laŭ ilia opinio, ĉar ili diferenciĝas de la Okcidento. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Angla advokato Muhammad Ali Jinnah iĝis pakistanano Quaid-i-Azam, Harry Lee iĝis Lee Kuan Yew. Ateisto Jinnah iĝis fervora adepto de islamo kiel bazo de la Pakistana ŝtato. Angligita Lee lernis la ĉinan kaj iĝis fervora adepto de konfuceismo. Kristanino Bandaranaike konvertiĝis al budhismo kaj iĝis adepto de la sinhala naciismo»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Indiĝenigon asistas demokratia paradokso: akcepto de okcidentaj demokratiaj institucioj fare de neokcidentaj socioj stimulas kaj venigas al potenco naciismajn kaj kontraŭokcidentajn politikajn movadojn. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Politikistoj en neokcidentaj socioj ne gajnas balotojn montrante kiom okcidentaj ili estas. Antaŭbalota konkuro inverse igas ilin apelacii al la aferoj, kiujn ili konsideras la plej popularaj kaj tiuj temoj kutime estas ligitaj al etnaj, naciaj kaj religiaj aferoj. Rezulto estas unuiĝo de la popolo kontraŭ elitoj, edukitaj en la Okcidento kaj orientitaj al la Okcidento. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Ni ĉeestas la “finon de la progresa epoko”, kiam dominis la okcidenta ideologio, kaj ni eniras la epokon en kiu multnombraj kaj diversaj civilizacioj estos interagantaj, konkurantaj, kunvivantaj kaj adaptiĝantaj unu al alia. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Historie Sud-Koreio estis plejparte budhisma lando kie kristanoj en 1950 estis ĉirkaŭ 1-3% de la loĝantaro. Kiam en Sud-Koreio komenciĝis aktiva ekonomia kresko, akompanata de grandskala urbigo kaj diferencigo de la profesioj, evidentiĝis ke budhismo ne sufiĉas… En la 1980-aj jaroj kristanoj, plejparte presbiteranoj kaj katolikoj, konsistigis ne malpli ol 30% de la loĝantaro de Sud-Koreio. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« [pri Latinameriko] Nombro de protestantoj tie kreskis de proksimume 7 milionoj da homoj en 1960 ĝis 50 milionoj en 1990. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Disvastiĝo de protestantismo inter la malriĉularo de Latinameriko estas fakte ne anstataŭigo de unu religio per alia, sed ĉefe drasta kresko de religia fideleco kaj partopreno, okazantaj dum formalaj kaj pasivaj katolikoj iĝis aktivaj kaj ardaj evangeliistoj. Tiel en Brazilo komence de la 1990-aj jaroj 20% de la loĝantaro konsideris sin protestantoj, 73% katolikoj, sed dimanĉe en protestantaj preĝejoj estis pli ol 20 milionoj da homoj dum en la katolikaj ĉirkaŭ 12 milionoj. Same kiel aliaj mondreligioj, kristanismo trapasas etapon de renaskiĝo, ligita al moderniĝo, kaj en Latinameriko ĝi prenis formon pli protestantan ol katolikan. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Kaze de islamanoj, same kiel kaze de la aliaj grupoj, religia renaskiĝo estas urbiga fenomeno, kiu allogas homojn moderne orientitajn, bone edukitajn kaj farantajn karieron en profesioj, registaro kaj komerco»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]


 
« Inter la islamanoj ofte junularo estas religiema dum iliaj gepatroj estas ateistoj»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« …neokcidentaj religioj estas la plej forta manifestiĝo de kontraŭokcidentismo en la neokcidentaj socioj. Tia renaskiĝo estas ne rifuzo de moderneco, sed rifuzo de la Okcidento kaj de laika, relativisma, degeneranta kulturo, kiu asociiĝas kun la Okcidento. Tio estas rifuzo de tio, kio estis nomita “orientoksigo” de la neokcidentaj socioj. Tio estas deklaracio pri kultura sendependeco disde la Okcidento, fiera deklaro: “Ni estos modernaj, sed ni ne iĝos vi”. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Identigado de bonfarto kun la Okcidento kaj de malbonfarto kun la ne-Okcidento ne postvivos la 20-an jarcenton. Rapideco de tiu ĉi transformiĝo ŝokas. Kiel rimarkigis Kishore Mahbubani, por duobligi pokapan enspezon Britio kaj Usono bezonis respektive 48 kaj 47 jarojn dum Japanio faris tion dum 33 jaroj, Indonezio dum 17, Koreio dum 11, Ĉinio dum 10. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Dum japanoj en la periodo de Meiĵi-restarigado akceptis politikon de “malproksimiĝo de Eŭropo kaj proksimiĝo al la Okcidento”, japanoj de la fino de la 20-a jarcento danke al kultura renaskiĝo sekvas politikon de “malproksimiĝo de Usono kaj proksimiĝo al Azio”. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Loĝantoj de Azio, laŭ esprimo de alia azia gvidanto, nun vivas “fine de la epoko de adorado kaj komence de la epoko de kontestado” en siaj rilatoj kun Usono»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Povaj landoj strebas al universalismo, malfortaj socioj — al apartiĝo. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Kultura fortiĝo sekvas la materialan sukceson; forta potenco naskas mildan povon»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« La centra spirito same de Reformacio kaj la islama renaskiĝo, estas fundamenta reformo»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Islamigo kutime okazas unue en kultura sfero, poste ĝi transiras al la socia kaj politikaj sferoj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« [pri islama renaskiĝo] Same kiel en la plej revoluciaj movadoj, ĝian kernon konsistigas studentoj kaj intelektularoIslamo estis speciale alloga por studentoj de teknikaj altlernejoj, inĝenieraj fakultatoj kaj sciencaj fakoj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Islamistoj ofte sukcesis ricevi signifan subtenon ankaŭ de virinoj»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Vicoj de islamaj aktivuloj “verŝajne konsistas el neproporcie granda nombro de la plej edukitaj kaj kapablaj gejunuloj en siaj landoj”, inkluzive de kuracistoj, advokatoj, inĝenieroj, sciencistoj, instruistoj kaj ŝtatoficistoj»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« [pri la islama mondo] Preskaŭ en ĉiuj landoj de la mezo de la 1990-aj jaroj la plej probabla sukcedinto estas reĝimo de islamisma tipo. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Islamismo iĝis funkcia anstataŭigo de demokratia opozicio al aŭtoritatismo en la kristanaj landoj kaj tio okazis grandparte sekve de la samaj kialoj: socia mobiliziĝo, perdo de efika potenco fare de aŭtoritataj reĝimoj, kaj ankaŭ ŝanĝo de internaciaj cirkonstancoj (inkluzive de kresko de la naftoprezoj, kiu kontribuis pli al islamismaj ol al demokratiaj tendencoj en la islama mondo). »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Laika opozicio estas oble pli sentema al reprezalioj ol iu ajn religia opozicio. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« …religia renaskiĝo ne povas daŭri etenre kaj en iu etapo la islama renaskiĝo malkreskos kaj malaperos. Tio plej verŝajne okazos post kiam demografia impulso, nutranta ĝin, malfortiĝos en la dua aŭ tria jardekoj de la 21-a jarcento. En tiu tempo vicoj de aktivuloj, batalantoj kaj migrantoj reduktiĝos kaj alta nivelo de kontraŭdiroj ene de islamo kaj ankaŭ inter la islamanoj kaj la aliaj socioj plej verŝajne malkreskos. Rilatoj inter islamo kaj la Okcidento ne iĝos proksimaj, sed ili iĝos malpli konfliktaj, kaj kvazaŭmilito plej verŝajne cedos lokon al malvarma milito aŭ eble eĉ al malvarma paco»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« …en la eksa Sovetunio ortodoksaj Belorusio, Moldavio kaj Ukrainio tendencas proksimiĝi al Rusio… »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Du Koreioj maldecideme, sed senhalte direktiĝas al unuiĝo»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Regionoj servas kiel bazo por kunlaboro nur tiam, kiam geografio koincidas kun kulturo»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Oni povas apartigi kvar gradojn de ekonomia integrado (laŭ kresko):
— zonoj de libera komerco;
— doganunioj;
— komunaj merkatoj;
— ekonomiaj unioj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Japanio estas lando-solulo kun malfortaj kulturaj ligoj kun siaj najbaroj kaj en 1995 eno-bloko ankoraŭ ne aperis. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« …ekonomia interagado en Orienta Azio draste fortiĝis. Tiu ekspansio baziĝas sur kulturaj ligoj inter orientaziaj ĉinaj komunumoj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Historie la Okcidento havis kutime kelkajn akso-landojn; nun ĝi havas du aksojn: Usono kaj franca-germana akso en Eŭropo, plus drivanta inter ili aldona povocentro forme de Britio. Islamo, Latinameriko kaj Afriko ne havas akso-landojn. Parte tio klarigeblas per imperiismo de la okcidentaj potencoj, kiuj estis kundividantaj Afrikon, Proksiman Orienton kaj en antaŭaj jarcentoj malpli grandskale ankaŭ Latinamerikon. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Brazilo por Latinameriko estas same kiel Irano por islamo»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Fine latinamerika civilizacio povos aldoniĝi al triaksa okcidenta civilizacio kaj iĝi ĝia subvarianto. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Paca transiro de Sud-Afriko de apartismo, industria potencialo de tiu ĉi lando, alta nivelo de ekonomia evoluo kompare al la aliaj afrikaj landoj, ĝia milita povo, naturaj resursoj kaj sistemo de politika regado kun partopreno de la blankuloj kaj nigruloj — ĉio ĉi faras Sud-Afrikan Respublikon klara gvidanto de Suda Afriko, probabla gvidanto de la angloparolanta Afriko kaj eventuala gvidanto de la tuta Subsahara Afriko»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Por ke disŝirita lando povu redifini sian civilizan identecon, devas esti plenumitaj almenaŭ tri kondiĉoj. Unue, politika kaj ekonomia elito de la lando devas entuziasme akcepti kaj subteni tiun ĉi strebon. Due, la socio devas almenaŭ silente aprobi la redifinon de la identeco (aŭ strebi al tio). Trie, dominantaj elementoj en la akcepta civilizacio (plej ofte tio estas la Okcidento) devas almenaŭ deziri akcepti la novkonvertiton. Procezo de redifinado de identeco povas esti longa, interrompa kaj doloriga politike, socie, institucie kaj kulture. Ĝis nun tiu procezo sukcesis nenie. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Petro la 1-a komencis kaj montris proksiman ligon, kiu en Rusio formiĝis inter modernigo kaj okcidentigo, unuflanke, kaj de despotismo aliflanke. Sekvante tiun ĉi Petro-modelon, Lenino, Stalino kaj malpli grandskale Katerino la 2-a kaj Aleksandro la 2-a ankaŭ provis diversajn rimedojn por modernigi kaj okcidentigi Rusion kaj por fortigi ĝian aŭtoritatan potencon. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Almenaŭ ĝis la 1980-aj jaroj demokratoj en Rusio estis plejparte okcidentemuloj, sed okcidentemuloj ne estis demokratoj. Historia leciono de Rusio konsistas en tio, ke premiso al la sociaj kaj ekonomiaj reformoj estis centralizo de la potenco»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Malsame ol la Otomana imperio, la Rusia imperio estis akceptita kiel la ĉefa kaj laŭleĝa partoprenanto de la eŭropa internacia sistemo. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Komunismo trovis idealan solvon de la problemo: Rusio diferenciĝis de la Okcidento kaj troviĝis en principa opozicio rilate ĝin, ĉar ĝi estis pli evoluinta ol la Okcidento. Ĝi la unua faris proletan revolucion, kiu baldaŭ devintus disvastiĝi tra la tuta mondo. Rusio iĝis enkorpigo de ne postrestinta azia pasinteco, sed de progresa sovetia estonteco. Efektive la revolucio ebligis al Rusio transsalti la Okcidenton, diferenciĝi de la aliaj ne ĉar “vi estas aliaj kaj ni ne estos kiel vi”, kiel tion asertis slavemuloj, sed ĉar “ni estas aliaj kaj baldaŭ vi estos kiel ni”, kiel tion deklaris la komunisma internacio. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« [pri la intermilita periodo] En plejparto de la Okcidento dominis marksisma perspektivo: komunismo kaj socialismo estis traktataj kiel tendenco de estonteco kaj en tiu aŭ alia formo estis ĝoje akceptataj de politikaj kaj intelektaj elitoj»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« …kiam rusoj ĉesis konduti kiel marksistoj kaj komencis konduti kiel rusoj, distanco inter ili kaj la Okcidento kreskis… Okcidenta demokrato povis havi intelektajn diskutojn kun sovetia marksisto. Sed fari tion kun rusa ortodoksa naciisto por li ne eblas. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Kontraŭstaro kontraŭ Sovetunio dum la Malvarma milito ne koncernis la demandon pri identeco de Turkio; sed la rilatoj kun la arabaj landoj post la Malvarma milito koncernas tiun ĉi demandon. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Rifuzinte Mekkon kaj estante rifuzita de Bruselo, Turkio kaptis la eblecon, kiu aperis post la disfalo de Sovetunio — sin turni al Taŝkento»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Turkio pro certaj obstakloj ankoraŭ ne povas iĝi komplete eŭropa lando, ĝi ne sukcesis ludi gvidan rolon en la tjurkaj eks-sovetiaj respublikoj, kaj heredaĵon de Mustafa Kemal Atatürk koruptas islamaj tendencoj — ĉio ĉi plej verŝajne plu estos difinanta statuson de Turkio kiel disŝirita lando. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Komence de la 1990-aj jaroj politikaj gvidantoj de Aŭstralio decidis ke estus bone por ilia lando forlasi la Okcidenton, redifini sin, iĝi azia socio kaj starigi proksimajn ligojn kun siaj geografiaj najbaroj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Aŭstralio povas probable iĝi la unua el multaj okcidentaj landoj, kiu provos disiĝi de la Okcidento por “adaptiĝi” al la kreskantaj neokcidentaj civilizacioj»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Sed se neokcidentaj socioj devos moderniĝi, ili devos sekvi propran vojon, ne tiun okcidentan, kaj imitante Japanion uzi ĉion kaj kalkuli pri siaj propraj tradicioj, institucioj kaj valoroj»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« …se okcidenta viruso penetris en alian socion, estas ege malfacile mortigi ĝin. La viruso estas vivema, sed ne mortiga: paciento postvivas, sed li ne resaniĝas komplete. Politikaj gvidantoj povas fari historion, sed ili ne povas eviti ĝin. Ili kreas disŝiritajn landojn, sed ili ne povas krei okcidentajn landojn. Ili povas infekti landon per kultura skizofrenio, kiu por longe estos ĝia precipa karakterizo. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« En la mondo formiĝos la ordo de la civilizacioj aŭ neniu. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« …en ĉiu regiono, kie haveblas dominanta ŝtato, paco povas esti atingita nur sub gvido de tiu ĉi lando. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Manko de aksa islama ŝtato, kiu povus oficiale kaj laŭleĝe subteni bosnianojn, same kiel Rusio serbojn kaj Germanio kroatojn, igis Usonon provi ludi tiun ĉi rolon. Neefikeco de tiaj agoj klarigeblas per tio, ke Usono ne havis strategiajn interesojn ene de la limoj de eksa Jugoslavio, nek kulturajn rilatojn kun Bosnio, kaj eŭropanoj kontraŭis establon de islama ŝtato en la teritorio de Eŭropo. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Eŭropo finiĝas tie, kie finiĝas okcidenta kristanismo kaj komenciĝas islamo kaj ortodoksismo»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« En la mondo de la Malvarma milito NATO estis organizo, kies celo estis garantii sekurecon de la okcidenta civilizacio. Post la fino de la Malvarma milito NATO ekhavis unu ĉefan kaj klaran celon: garantii sian ekzistadon, malebligi revenon de la politika kaj milita kontrolo de Rusio en Centra Eŭropo»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« …vastigo de NATO estas limigita de landoj, kiuj historie estas parto de la okcidenta kristanismo, kio garantias al Rusio, ke ĝi ne koncernos Serbion, Bulgarion, Rumanion, Moldavion, Belorusion kaj Ukrainion dum ĝi restas unueca. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Kia ajn estus la rolo de Turkio en NATO, ĝi ĉiam pli celas proprajn interesojn en Balkanio, araba mondo kaj Centra Azio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« En sia kontraŭstaro al Turkio grekoj ĉiam sentis sin defendantoj de kristanismo»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« …Grekio estas anomalio, fremdulo en okcidentaj organizoj. Ĝi neniam estis obeema membro de EU, nek de NATO, kaj ĉiam kun peno adaptiĝis al tradicioj kaj ordo en ambaŭ organizoj»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Post la disfalo de Sovetunio kaj malapero de la komunista minaco, Grekio ekhavis komunajn interesojn kun Rusio rilate kontraŭstaron al Turkio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Rusio kiel kerno (ekvivalento de Francio kaj Germanio) estas proksime ligita al interna cirklo, en kiu troviĝas du plejparte slavaj ortodoksaj respublikojBelorusio kaj Moldavio — kaj ankaŭ Kazaĥio, en kies loĝantaro 40% konsistigas rusoj, kaj Armenio, kiu historie estis fidela aliancano de Rusio. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« En 1995 Belorusio estis en ĉio krom sia nomo parto de Rusio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Ukrainio estas displitiĝinta lando kun du malsamaj kulturoj. Linio de splitiĝo inter la civilizacioj, apartigante la Okcidenton de ortodoksismo, iras ĝuste laŭ ĝia centro jam kelkajn jarcentojn. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Post la fino de la konkuro de du superpotencoj, tamen la “ĉina karto” perdis sian valoron kaj Ĉinio devis denove redifini sian rolon sur la mondscenejo. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Komence de la 1990-aj jaroj ĉinoj konsistigis 1% de la Filipinoj, sed respondecis pri 35% de la vendoj de la lokaj firmaoj. Meze de la 1980-aj en Indonezio ĉinoj konsistigis 2-3% de la suma loĝantaro, sed en iliaj manoj koncentriĝis ĉirkaŭ 70% de la loka privata kapitalo. 17 el 25 plej grandaj kompanioj estis kontrolataj de ĉinoj, kaj unu ĉina konglomeraĵo donis 5% de MEP de Indonezio. Ĉinoj konsistigas proksimume trionon de la loĝantaro de Malajzio, sed la ekonomio estas preskaŭ komplete en iliaj manoj. La tuta orientazia ekonomio ekster Japanio kaj Koreio estas fakte ĉina ekonomio. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« En Ĉinio konfido kaj fideleco dependas de personaj ligoj, ne de kontraktoj, leĝoj kaj aliaj skribitaj dokumentoj»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« En 1992, 80% de la rektaj eksterlandaj investoj en la ĉina ekonomio (11,3 miliardoj da dolaroj) estis faritaj de eksterlandaj ĉinoj, ĉefe el Honkongo (68,3%) kaj ankaŭ el Tajvano (9,3%), Singapuro, Makao kaj aliaj landoj. Japanio inverse investis nur 6,6% kaj Usono 4,6% de la totala sumo. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Meze de la 1990-aj ekonomia integriĝo de Honkongo kaj la ĉeftera Ĉinio praktike kompletiĝis kaj restis nur atendi la politikan integriĝon, okazontan en 1997. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« [pri Tajvano] Mallonge dirite, sindifino de nacia registaro de Respubliko Ĉinio evoluis tiele: registaro de la tuta Ĉinio — registaro de la parto de Ĉinio — registaro de ne-Ĉinio. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Evidente komence de la 21-a jarcento Tajvano devigite aŭ sekve de intertraktoj kaj plej verŝajne per kombino de tiu kaj alia, estos pli proksime integrita kun la ĉeftera Ĉinio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Dum sia unua vizito al Pekino, okazinta en la 1990-aj jaroj, Lee Kuan Yew ĉiam insistis ke la interparoloj okazu ne en la ĉina, sed en la angla. Apenaŭ li farus tion post du jardekoj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Triboj estas en la centro de la politiko de la arabaj ŝtatoj, multaj el kiuj, kiel diris Tasin Bashir, estas nuraj “triboj kun flagoj”. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Historie en Centra Azio ne ekzistis nacia identeco»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« En la araba mondo ekzistantaj ŝtatoj havas problemojn pri laŭleĝeco, ĉar plejparte ili estas rezulto de despotismaj, se ne kapricaj, agoj de eŭropa imperiismo»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Simile al revolucia movado, islama fundamentismo rezignas je nacia ŝtato por unueco de islamo, same kiel marksismo rifuzis ĝin por unueco de la proletaro de ĉiuj landoj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Leviĝo de la Okcidento subfosis la povon de la Otomana imperio, kaj de la Mogola imperio, kaj la kolapso de la Otomano imperio lasis islamon sen la aksa ŝtato. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Manko de la aksa ŝtato estas la ĉefa kialo de daŭraj internaj kaj eksteraj konfliktoj, propraj al islamo. Konscio sen unueco estas fonto de malforteco de islamo kaj fonto, de kiu venas minaco al la aliaj landoj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Tamen kio okazos se Turkio redifinos sin? En iu momento Turkio povos rezigni je sia prema kaj humiliga rolo de la petanto, peteganta la Okcidenton pri membriĝo en EU, kaj reveni al pli impresa kaj alta historia rolo de la ĉefa islama reprezentanto kaj antagonisto de la Okcidento. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Lerninte lecionojn de bono kaj malbono de okcidenta influo — sekularismon kaj demokrationTurkio povos atingi… rajton iĝi gvidanto de islamo. Sed por atingi tion, ĝi devas rezigni je la heredaĵo de Mustafa Kemal Atatürk eĉ pli decideme ol Rusio rezignis Lenin-ideojn. Eble por tio necesos gvidanto samskala kiel Atatürk, kiu unuigos la religian kaj politikan heredaĵojn por transformi Turkion el la disŝirita lando je la akso-ŝtato. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« La plej danĝeraj kontraŭstaroj estonte plej verŝajne okazos pro orgojlo de la Okcidento, maltoleremo de islamo kaj ĉina memfido»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« …la ĉefa problemo en rilatoj inter la Okcidento kaj la aliaj iĝis malkongruo inter streboj de la Okcidento — speciale de Usono — trudi universalan okcidentan kulturon kaj ĉiam malkreskanta kapablo fari tion. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Kio por la Okcidento estas universalismo, por la restaj estas imperiismo»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Okcidento provas kaj plu provos konservi sian altan pozicion kaj defendi siajn interesojn, nomante ilin interesoj de la “monda komunumo”. Tiu esprimo iĝis eŭfemismo (anstataŭiginte “liberan mondon”) kaj celas krei iluzion de laŭleĝeco en okuloj de la tuta mondo por la agoj spegulantaj interesojn de Usono kaj aliaj okcidentaj potencoj»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Helpe de la Internacia Mona Fonduso kaj aliaj ekonomiaj institucioj, la Okcidento subtenas siajn ekonomiajn interesojn kaj devigas la aliajn landojn realigi tiun ekonomian politikon, kiun ĝi konsideras akceptebla. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Homoj de ne-Okcidento ankaŭ ne perdas eblecon montri al malkongruo inter la principoj kaj agoj de la Okcidento. Hipokriteco, duoblaj normoj, ŝatata esprimo “jes, sed…” — jen la prezo de pretendoj pri universalismo. Jes, ni subtenas demokration, sed nur se ĝi ne venigas al potenco islaman fundamentismon; jes, principo de nedisvastigo [de nukleaj armiloj] devas koncerni Iranon kaj Irakon, sed ne Israelon; jes, libera komerco estas eliksiro de ekonomia kresko, sed nur ne en agrikulturo; jes, homaj rajtoj estas problemo en Ĉinio, sed ne en Sauda Arabio; jes, necesas urĝe rebati agreson kontraŭ la naftoriĉa Kuvajto, sed ne atakon kontraŭ la sennaftaj bosnianoj. Duoblaj normoj en praktiko estas neevitebla prezo de universalaj normaj principoj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Tempo, klopodoj kaj elspezoj, necesaj por kreado de unuaranga potencialo de kutimaj armiloj, bone stimulas neokcidentajn landojn al serĉado de aliaj rimedoj kontraŭstari al la Okcidento en sfero de kutimaj armiloj. Evidenta vojo por “tranĉi angulon” estas akiro de armiloj de amasa detruado kaj iliaj transportiloj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Se Saddam Hussein prokrastus sian invadon al Kuvajto por du-tri jaroj ĝis li ricevos nukleajn armilojn, en liaj manoj plej verŝajne estus Kuvajto kaj sufiĉe probable ankaŭ saudaj naftominejoj»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« [leciono de la Golfa milito] Se vi havas nukleajn armilojn, Usono ne militos kontraŭ vin. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Terorismo historie estis kaj restas armilo de malfortuloj, do de tiuj kiuj ne havas kutiman militpovon. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Ĉinio ludas ŝlosilan rolon en transdono de kutimaj tipoj de armiloj kaj armiloj de amasa detruado al multaj islamaj landoj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Laŭ iuj informoj, Ĉinio transdonis al Pakistano uranion por riĉigo, konsultis pri konstrukcio de la bombo kaj verŝajne donis al Pakistano eblecon eksplodigi sian nuklean armilon en ĉina testejo. Poste Ĉinio liveris al Pakistano M-11, balistikajn misilojn kun radiuso 300 km, kapablajn porti nukleajn armilojn, rompinte tiel sindevigojn antaŭ Usono. Reciproke Ĉinio ricevis de Pakistano teknologiojn de fuelŝarĝado en aero kaj misilojn Stinger. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Ekonomia kaj socia evoluo de neokcidentaj landoj, komerca stimulo por ĉiuj landoj okcidentaj kaj neokcidentaj, fari monon per vendado de armiloj, teknologioj kaj konsultado, kaj ankaŭ politikaj motivoj de eksaj ŝtatoj kaj regionaj potencoj rilate defendon de sia dominado en regiono — ĉio ĉi nuligas provojn de la Okcidento deteni disvatigon de [amasdetruaj] armiloj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Okcidento prezentas principon de nedisvastigo [de amasdetruaj armiloj] kiel kongruan al interesoj de ĉiuj nacioj rilate la internaciajn ordon kaj stabilecon. Tamen la aliaj nacioj konsideras la nedisvastigon kiel priservadon de interesoj de hegemonio de la Okcidento. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Multaj loĝantoj de Sud-Koreio traktas la nordkoreian [nuklean] bombon kiel korean bombon, kiu neniam estos uzita kontraŭ la aliaj koreoj, sed povas esti uzita por defendo de la korea sendependeco kaj koreaj interesoj kontraŭ Japanio kaj la aliaj potencialaj kontraŭuloj. Sudkoreaj ŝtatoficistoj kaj oficiroj videble atendas ke la unuiĝinta Koreio havos tian potencialon. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Kombino de norda nuklea armilo kaj suda industria potencialo ebligos al la unueca Koreio ricevi rolon de grava ludanto sur la sudazia scenejo. Rezulte de tio aperis granda abismo en traktado de la sama problemo: Vaŝingtono en 1994 vidis en Korea duoninsulo grandan krizon, dum Seulo rimarkis neniun krizon, kio kreis timigan abismon de nekompreno inter la du ĉefurboj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Barato kaj Pakistano pli facile traktas nuklean minacon unu de la alia ol usonajn proponojn redukti aŭ likvidi ambaŭ minacojn. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Iam politiko de Usono ŝanĝiĝos de kontraŭstaro al disvastigo [de nukleaj armiloj] al adaptiĝo al la disvastigo kaj se la registaro sukcesos seniĝi de la kliŝeoj de la Malvarma milito, ĝi klopodos ke limigita disvastigo servu al la usonaj kaj okcidentaj interesoj»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Disvastigo de la nukleaj armiloj kaj de aliaj tipoj de amasdetruaj armiloj estas la centra komponanto de la malrapida, sed neevitebla malkoncentriĝo de la povo en la plurciviliza mondo»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Se interkonsenton de Usono kun Nord-Koreio oni povas rajte nomi “kapitulaco post intertraktoj”, do la fakton ke Usono kapitulacis en lukto por homaj rajtoj en Ĉinio kaj aliaj landoj, oni povas nomi senkondiĉa kapitulaco. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Se demokratio venos al la novaj aziaj landoj, tio okazos ĉar ĉiam pli influa azia burĝaro kaj meza klaso ekdeziros tion. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Krom kelkaj latinamerikaj landoj, registaroj ne deziras aliĝi al lukto por tio, kion ili konsideras “imperiismaj homaj rajtoj”. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Malserioza supozo de la Okcidento, ke demokratie elektitaj registaroj estos porokcidentaj kaj strebantaj al kunlaboro, fiaskis en neokcidentaj socioj, kie balota kampanjo povas venigi al potenco kontraŭokcidentajn naciistojn kaj fundamentistojn»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Aliflanke post la revolucio en Irano la potencon prenis unu el plej demokratiaj reĝimoj en la islama mondo, kaj malfermitaj balotoj en multaj arabaj landoj, inkluzive de Sauda Arabio kaj Egiption, preskaŭ tutcerte venigos al potenco registarojn oble malpli simpatiajn de la vidpunkto de la Okcidento ol iliaj nedemokratiaj antaŭuloj. Tutnacie elektita registaro en Ĉinio povus esti ekstreme naciisma. Dum okcidentaj gvidantoj komencas kompreni ke demokratiaj procezoj en neokcidentaj socioj ofte venigas al potenco neamikajn al la Okcidento registarojn, ili unue klopodas influi tiujn ĉi balotojn, due, kun malpli granda entuziasmo luktas por demokratio en tiuj landoj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Se demografio estas sorto, do migrado de loĝantaro estas motoro de la historio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« [pri enmigrado al Francio] Malamikeca traktado koncernas ĉefe islamanojn. La vorto “enmigrinto” fakte iĝis sinonimo de islamo, kiu hodiaŭ estas la dua laŭgrande religio de Francio kaj spegulas kulturan kaj etnan rasismon, kies radikoj iras profunden je historio de Francio. Tamen, strikte dirite, la francoj estas zorgitaj ne tiom pri rasa pureco, kiom pri pureco kultura. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« En 1990 76% de la loĝantoj de Francio opiniis ke en la lando loĝas tro multe da araboj, 46% opiniis ke tro multe da nigruloj, 40% — tro multe da azianoj kaj 24% — tro multe da judoj. En 1994, 47% de la germanoj diris ke ili preferus ne havi najbarojn-arabojn, 39% ne deziris vidi polojn, 56% — turkojn, 22% — judojn. En Okcidenta Eŭropo antisemitismo, direktita kontraŭ la araboj, forpuŝis antisemitismon direktitan kontraŭ la judoj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Ekonomia progreso de Meksiko tutcerte estigos ĉe meksikanoj regajno-humoron. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Civilizacioj estas homaj triboj en ekstrema formo de evoluo kaj kontraŭstaro inter civilizacioj estas triba konflikto en tutmonda skalo. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Termino “la guerra fria” apartenas al hispanoj de la 13-a jarcento, per tiu esprimo ili karakterizis sian “malkvietan kunekzistadon” kun islamanoj en Mediteraneo»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Iuj reprezentantoj de la Okcidento, inkluzive de prezidanto Bill Clinton, asertis ke la Okcidento havas kontraŭdirojn ne kun islamo ĝenerale, sed sole kun maltoleremaj islamaj ekstremistoj. 14 jarcentoj de la historio atestas malon. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Kompare al longaj kaj profunde konfliktaj rilatoj inter islamo kaj kristanismo, konflikto de la 20-a jarcento inter liberala demokratio kaj marksismo-leninismo estas nur rapida, eĉ supraĵa historia fenomeno. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Islamo estas la sola civilizacio, kiu endanĝerigis la ekzistadon de la Okcidento, kaj tio okazis almenaŭ dufoje. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Konceptoj de ĝihado kaj krucmilito ne nur similas unu al alia, sed ankaŭ diferencigas tiujn du religiojn de la aliaj ĉefaj mondreligioj»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« …samtempaj kun la islama renaskiĝo klopodoj de la Okcidento transformi siajn valorojn kaj sociajn instituciojn je universalaj, strebo konservi siajn militan kaj ekonomian dominadon, kaj ankaŭ trudiĝi en konfliktoj en la islama mondo, kaŭzas furiozan indignon de islamanoj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Ĝis kiam islamo restas islamo (kia ĝi restos) kaj la Okcidento restas la Okcidento (kio pli dubindas), tiu fundamenta konflikto inter la du grandaj civilizacioj kaj propraj al ili vivmanieroj daŭros, difinante rilatojn inter tiuj ĉi civilizacioj estonte, same kiel ĝi difinis ilin dum lastaj 14 jarcentoj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« [en la islama mondo] Ĉiam pli ofte oni diras ke la Okcidento ne simple sekvas malperfektan falsan religion, kiu tamen estas “religio de Libro”, sed ke ĝi sekvas neniun religion. En la okuloj de la islamanoj okcidenta sekularismo, nereligiemo, do senmoraleco estas la malbono plia ol naskiĝinta ilin okcidenta kristanismo. Dum la Malvarma milito la Okcidento estis gluanta al sia malamiko etikedon “sendia komunismo”; en la epoko de intercivilizaj konfliktoj, sekvintaj la Malvarman militon, islamanoj konsideras sian malamikon “sendia Okcidento”. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« La unuaj postkoloniaj registaroj laŭ sia politika kaj ekonomia mondkoncepto, laŭ ekstera politiko kaj realigata ene de la lando kurso, estis orientitaj al la Okcidento, krom malmultaj esceptoj kiel AlĝerioIndonezio, kie sendependeco estis akirita rezulte de naciismaj revolucioj»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Fine de la 1980-aj jaroj la komunismaj reĝimoj en Orienta Eŭropo kolapsis — kiam evidentiĝis ke Sovetunio ne povas kaj nek estos liveranta al ili ekonomian aŭ militan subtenon. Se estus evidente ke la Okcidento ne plu subtenos siajn islamajn reĝimojn-satelitojn, ili plej verŝajne havus similan sorton»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Dum 15 jaroj inter 1980 kaj 1995, laŭ datumoj de la Ministerio pri defendo de Usono, Usono partoprenis en 17 militaj operacoj en Proksima Oriento, ĉiuj ili estis direktitaj kontraŭ islamanoj»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« La ĉefa problemo de la Okcidento estas tute ne islama fundamentismo. Ĝi estas islamo, alia civilizacio, kies popoloj estas konvinkitaj pri supereco de sia kulturo kaj kiujn turmentas la penso pri nekompleteco de ilia povo. Por islamo problemo estas tute ne CIA kaj nek la Ministerio pri defendo de Usono. Ĝi estas la Okcidento, alia civilizacio, kies popoloj estas konvinkitaj pri tutmonda, universala karaktero de sia kulturo kaj kies malkreskanta povo devigas ilin disvastigi sian kulturon tra la tuta mondo. Jen la ĉefaj komponantoj de tiu fuelo, kiu nutras la fajron de la konflikto inter islamo kaj la Okcidento. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Ekonomia kresko kaŭzas politikan malstabilecon ene de landoj kaj ankaŭ en rilatoj inter ili, ŝanĝante povekvilibron formiĝintan inter landoj kaj regionoj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Komence de la 1990-aj japana-usonaj rilatoj komencis ĉiam pli ardiĝi… Usonaj oficialuloj, speciale en la administracio de Bill Clinton, insiste postuladis ĉiam pli grandajn cedojn flanke de Japanio; japanaj ŝtatoficistoj ĉiam pli obstine rezistis la postulojn…. Meze de la 1990-aj reciprokaj atakoj iĝis tiom akraj, ke gvidaj japanaj politikistoj komencis pridubi la militan ĉeeston de Usono en Japanio. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« [pri rilatoj de Japanio kaj Usono] 1991 iĝis grava mejloŝtono markinta turnon de la publika opinio, forĵetinta kliŝeojn de la Malvarma milito. En tiu ĉi jaro en la bildo de ambaŭ landoj lokon de Sovetunio okupis nova malamiko. Unuafoje en la listo de landoj, minacantaj usonan sekurecon, usonanoj metis Japanion antaŭ Sovetunio kaj unuafoje japanoj decidis ke Usono estas pli granda minaco al la sekureco de Japanio ol Sovetunio. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Rilatoj de Usono kaj Ĉinio dum la fino de la 1980-aj kaj komenco de la 1990-aj ankaŭ iĝis ĉiam pli malamikaj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Ofte usonaj politikistoj agis kvazaŭ provokante Ĉinion… »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« De komenco kaj ĝis la fino japana ekonomio funkcias ne kiel diktas universalaj leĝoj de la okcidenta ekonomia scienco»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Usono atendis ke aziaj registaroj akceptos ĝin kiel gvidanton de la “monda komunumo” kaj eĉ se sen grava deziro, tamen konsentos apliki al siaj socioj okcidentajn principojn kaj moralajn valorojn. Azianoj ja aliflanke, kiel rimarkis asistanto de ŝtata sekretario Winston Lord, estis “grandparte memfidaj kaj fieris pri propraj atingoj” kaj opiniis ke oni traktos ilin kiel egalulojn, ĉar ili konsideris Usonon kiel “se ne tutmondan ordogardiston, do almenaŭ kiel internacian vartiston”. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Simbola turnopunkto en la azia-usonaj rilatoj iĝis verŝajne la evento, kiun altranga japana ŝtatoficisto karakterizis kiel “granda trajno-akcidento”: en februaro 1994, kiam ĉefministro Morihiro Hosakawa respondis per rezoluta rifuzo al postulo de prezidanto Bill Clinton rilate strategian kreskigon de japana importado de usonaj industriaj varoj… Unu jaron poste japana ministro pri eksteraj aferoj substrekis la okazintan ŝanĝon, deklarinte ke en la epoko de ekonomia konkuranco inter la ŝtatoj kaj regionoj, japanaj naciaj interesoj estas oble pli gravaj ol strebo al la okcidenta identeco»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« En plejparto de la kazoj tamen azia flanko traktis cedon kiel signon de malforteco de usonanoj kaj sekve plu rifuzadis usonajn postulojn. Tio estis speciale klare videbla en rilatoj kun Ĉinio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Usonaj kontraŭdiroj kun Ĉinio ampleksas pli vastan gamon da aferoj ol kaze de Japanio, inkluzive de ekonomiaj aferoj, homaj rajtoj, situacio en Tibeto, problemoj de Tajvano kaj la Sudĉina maro kaj disvastigo de [nukleaj] armiloj. Tamen la kontraŭdiroj inter Usono kaj Ĉinio ankaŭ inkluzivas pli fundamentajn aferojn. Ĉinio ne deziras akcepti la usonan dominadon; Usono ne deziras akcepti ĉinan hegemonion en Azio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« La vera kaŭzo de la konflikto inter Usono kaj Ĉinio estas radikala malsameco de iliaj pozicioj rilate tion, kia devas esti povekvilibro en Orienta Azio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Nuntempe Ĉinio estas survoje al la dominanta ŝtatego en Orienta Azio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« …Ĉinio, kiu dum la Malvarma milito kaŝe instigadis Japanion al kreskigo de milita povo, post la Malvarma milito persiste esprimas kreskintan zorgitecon pri evoluo de la japana milita potencialo. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« [ Ĉinio klopodos] subteni uzadon de la mandarena versio de la ĉina lingvo kiel dua lingvo kaj laŭgradan anstataŭigon per ĝi de la angla kiel lingvo de internacia komunikado en Orienta Azio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Senforma unuiĝo de Okcidenta Eŭropo, proksime ligita al Usono per kulturaj, politikaj kaj ekonomiaj ligoj, ne povas minaci la usonan sekurecon. Sed la unueca, povega kaj memfida Ĉinio povas. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Povekvilibro, historie tipa por Eŭropo, estis fremda por Azio. Ĝis apero en la regiono de okcidentaj potencoj meze de la 19-a jarcento internaciaj rilatoj en Orienta Azio estis sinocentraj, kiam ĉiuj aliaj landoj estis rangigataj depende de grado de ilia subiĝo al Pekino, kunlaboro kun Pekino aŭ aŭtonomio rilate Pekinon. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« En la 19-a kaj 20-a jarcentoj Tajlando estis konservanta sian sendependecon, adaptiĝante al la eŭropa kaj japana imperiismoj, kaj nun ĝi kondutas simile rilate Ĉinion, kaj tiu ĉi tendenco estas kreskanta pro potenciala minaco al la sekureco, kiu laŭ opinio de ĝiaj gvidantoj venas de Vjetnamio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Indonezio kaj Vjetnamio estas du landoj de Sud-Orienta Azio, kiuj plej multe pretas al kontraŭstaro kaj detenado de Ĉinio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Finfine por Vjetnamio “la plej malbona en la malbonaj alternativoj” povus esti konsiderado de la interesoj de Ĉinio kaj akcepto de varianto de “finlandigo”, kio kvankam “vundus fieron de la vjetoj, sed… garantius ilian postvivadon”. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« En la 1990-aj jaroj praktike ĉiuj orientaziaj landoj, escepte de Ĉinio kaj Nord-Koreio, esprimis sian subtenon de la daŭra milita ĉeesto de Usono en la regiono. Sed fakte, escepte de Vjetnamio, ili tendencis konsideri interesojn de Ĉinio. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Escepte de la periodo de la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj, kiam Japanio efeketivigis unuflankan politikon de konkerado de Orienta Azio, kies sekvoj estis katastrofaj, la lando historie strebis garantii sian sekurecon kreante aliancojn kun tiuj, kiuj estis konsiderataj dominanta tiutempe povo»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Same kiel ĉinoj, japanoj traktas la internacian politikon kiel ĥierarĥian, ĉar tia estas ilia interna politiko. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Ĉina hegemonio malaltigos malstabilecon kaj malkreskigos streĉitecon en Orienta Azio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Plej verŝajne en la nova [21-a] jarcento en la sudo de Ĉinio aperos grupoj, kiuj starigos antaŭ si politikajn celojn kaj kiuj se ne laŭ titoloj, sed fakte estos burĝonoj de politikaj partioj. Verŝajne tiaj grupoj havos proksimajn rilatojn kun ĉinoj en Tajvano, Honkongo kaj Singapuro kaj ĝuos ilian subtenon. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« [pri situacio en Orienta Azio] Elekto estas tia: aŭ povekvilibro koste de konflikto, aŭ paco, kies garantio estas hegemonio de unu lando. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Epoko, kiu komenciĝis post alveno de la Okcidento en la 1840-aj kaj 1850-aj jaroj, finiĝas. Ĉinio denove okupas sian lokon de regiona hegemono kaj la Oriento komencas ludi decan por ĝi rolon»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Laŭ sia esenco sufiĉe proksimaj restis rilatoj inter Pakistano, Irano kaj Ĉinio, kiuj kristaliĝis komence de la 1990-aj jaroj post vizitoj de preizdanto Yang Shangkun al Irano kaj Pakistano kaj de prezidanto Ali Akbar Haŝemi Rafsanĝani al Pakistano kaj Ĉinio. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Tamen la ardan entuziasmon, kaŭzitan de proksima kontraŭokcidenta alianco de la konfuceismaj kaj islamaj landoj, estis malvarmigita de la ĉina flanko, nome de deklaro de prezidento Jiang Zemin en 1995 ke Ĉinio ne faros aliancon kun iu ajn ŝtato. Oni supozas ke tia pozicio spegulas klasikan ĉinan mondkoncepton, laŭ kiu Ĉinio, estante la Meza imperio, la centra ŝtatego, ne bezonas formalajn aliancanojn kaj ke la aliaj ŝtatoj komprenu ke kunlaboro kun Ĉinio kongruas al iliaj interesoj»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Sud-Afriko, malsame ol Brazilo kaj Argentino, ne rezignis je milita nuklea programo; ĝi nur detruis la nukleajn armilojn, kiujn ĝi jam posedis. Tiujn armilojn kreis la blankula registaro por preventi eksterajn atakojn kontraŭ apartismo, kaj ĝi ne deziris lasi tiujn armilojn al la nigrula registaro, kiu povus uzi ĝin por aliaj celoj»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Malgraŭ klopodoj de Francio konservi proksimajn rilatojn kun siaj eksaj kolonioj, en Afriko evidente komenciĝis longdaŭra procezo de malokcidentigo: graveco kaj influo de la okcidentaj landoj falas, unuan lokon denove okupas indiĝena kulturo, kaj Sud-Afriko dum pluraj jaroj efektivigas politikon de subigo de la angla-afrikaneraj elementoj en sia kulturo al tiuj afrikaj. Dum Latinameriko iĝas ĉiam pli simila al la Okcidento, Afriko iĝas ĉiam malpli simila al ĝi. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Japanio, kiel ni pruvis, kun tempopaso, suferante kaj kritike retaksante la valorojn, poiomete komencos distanciĝi de Usono, proksimiĝante al Ĉinio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Per komunaj klopodoj Rusio kaj Ĉinio kapablas komplete ŝanĝi la eŭrazian povekvilibron malfavore al la Okcidento kaj aktualigi ĉiujn timojn, kiuj ekzistis en la 1950-aj jaroj rilate ĉina-sovetiajn rilatojn»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Por usonanoj kaj homoj de la Okcidento ĝenerale, Afganio estis definitva, decidofara venko en la Malvarma milito, ĝia siaspeca Waterloo»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Influo de la afgana milito al la islama mondo estis komparebla kun tiu influo, kiun faris al la orienta mondo malvenko de Rusio kontraŭ japanoj en 1905. Tio, kion la Okcidento konsideris la venko de la libera mondo, la islamanoj konsideris la venko de islamo»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« [pri la milito en Afganio (1979-1989)] Flanke de la islamanoj financan subtenon de la milito faris plejparte Sauda Arabio… Totala sumo, kiun ili donis dum la milito, superis 3 miliardojn da dolaroj kaj eble estis eĉ pli granda. Por komparo: Usono elspezis tiucele 3,3 miliardojn da dolaroj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« [pri la milito en Afganio (1979-1989)] Dum la milito en batalado partoprenis 25 000 volontuloj el aliaj islamaj landoj, ĉefe el la arabaj. La volontuloj estis plejparte varbitaj en Jordanio kaj instruitaj de la pakistana Unuiĝinta Administracio de la Milita Skoltado. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« [pri la milito en Afganio (1979-1989)] …Pakistano estis prokuristo kaj kanalo laŭ kiu alvenis usona mono kaj ĝi konscie transigis 75% de la monfluo al la plej fundamentismaj islamistaj grupoj, ĉe tio 50% de tiu ĉi mono ricevadis la plej ekstremisma sunaisma fundamentisma frakcio subestre de Gulbuddin Hekmatjar»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« [pri la milito en Afganio (1979-1989)] Araboj, kvankam partoprenis la lukton kontraŭ Sovetunio, estis fervore kontraŭokcidentaj kaj kondamnis okcidentajn organizojn, kiuj faris humanitaran helpon, akuzante ilin pri senmoraleco kaj subfosado de islamo»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« [pri la milito en Afganio (1979-1989)] Fine Sovetunio malvenkis pro kombino de tri faktoroj, kiujn ĝi malkapablis kontraŭstari: usona teknologio, sauda mono kaj islama fanatikeco»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« [pri la milito en Afganio (1979-1989)] …kiel diris en 1994 usona ŝtatoficisto… “Ili venkis unu el la du superpotencoj kaj nun venis la vico de la dua”. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« [pri la milito en Afganio (1979-1989)] Afgana milito transformiĝis je la milito de civilizacioj, ĉar islamanoj tra la mondo konsideris ĝin tia kaj unuiĝis en lukto kontraŭ Sovetunio. La Golfa milito transformiĝis je la milito de civilizacioj, ĉar la Okcidento faris militan intervenon en islama konflikto, reprezentantoj de la Okcidento plejparte subtenis tiun ĉi entrudiĝon kaj islamanoj en la tuta mondo traktis la intervenon kiel militon kontraŭ islamo kaj kreis komunan fronton kontraŭ la okcidenta imperiismo»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« [pri la Golfa milito] Milionoj da islamanoj de Maroko ĝis Ĉinio subtenis Saddam Hussein kaj “proklamis lin islama heroo”. Paradokso de demokratio manifestiĝis je “granda paradokso de tiu ĉi konflikto”: subteno de Saddam Hussein estis la plej “arda kaj vasta” en tiuj arabaj landoj, kie okazis la plej malfermita politiko kaj kie esprimlibereco estis plej malmulte limigita. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« [pri pozicio de la islama mondo rilate la Golfan militon] De ilia vidpunkto agreso de Irako kontraŭ Kuvajto estis familia afero, solvenda en la parenca rondo kaj tiuj, kiuj trudiĝas en ĝi, sin maskante per iu teorio de internacia justeco, kondutas tiel nur por defendi proprajn egoismajn interesojn kaj konservi dependecon de la araboj de la Okcidento»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« [pri la Golfa milito kaj la araba mondo] Dominanta opinio estis jena: farinte agreson Saddam agis malbone kaj la Okcidento agis eĉ pli malbone, komencinte intervenon, do Saddam estas prava luktante kontraŭ la Okcidento kaj ni estas pravaj, subtenante lin. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« [pri la Golfa milito] Tiu milito komencigis la repaciĝon de Irako kaj Irano»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« [pri la Golfa milito] Kiam la milito finiĝis, paradoj okazis nur en Londono kaj Vaŝingtono kaj nenie aliloke. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« [pri la Golfa milito] Okcidento malsukcesis elpostenigi Saddam Hussein, sed ĝi atingis certan sukceson, montrinte dependecon de sekureco de la Golfaj landoj de si kaj kreskiginte sian militan ĉeeston en la areo de la Persa golfo. Antaŭ la milito, pri influo en tiu ĉi regiono konkuris Irano, Irako, Konsilio de la Landoj de la Persa golfo kaj Usono. Post la milito la Persa golfo transformiĝis je la “usona lago”. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Jarmiloj de la homa historio pruvas ke religio estas ne “eta diferenco”, sed eble la plej profunda diferenco kiu ekzistas inter la homoj»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« En iu ajn parto de la perimetro de islamo oni rigardus, islamanoj ne povas pace kunvivi kun siaj najbaroj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Islamo estas la fonto de malstabileco en la mondo ĉar ĝi ne havas dominantan centron. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Dum la milito multaj identecoj poiomete malaperas kaj dominanta iĝas identeco, kiu estas la plej grava en konflikto. Tia identeco preskaŭ ĉiam estas difinata de religio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Fortiĝo de religia identeco, kaŭzita de milito kaj etnaj purigadoj, preferoj de ŝtatestroj kaj subteno kaj premo fare de aliaj islamaj ŝtatoj, malrapide sed senhalte estis transformantaj Bosnion el la balkana Svislando je la balkana Irano»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« [pri la unua milito en Montara Karabaĥo] La plej grandaj armenaj komunumoj en Usono troviĝas en la ŝlosilaj ŝtatoj — Kalifornio, Masaĉuseco kaj Nov-Ĵerzejo… Rezulte de tio la kongreso malpermesis ĉiun ajn eksterlandan helpon al Azerbajĝano dum Armenio iĝis la tria lando en la mondo laŭ pokapa grandeco de usona helpo. Tiu subteno de eksterlande ludis gravan rolon en la postvivado de Armenio, de estas klare justa de kromnomo “Israelo en Kaŭkazio”. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Ŝlosilan rolon en formiĝo de la germana publika opinio pri la agnosko de Kroatio kaj Slovenio ludis bavariaj amaskomunikiloj. “Kiam komenciĝis serioza milito [kontraŭ serboj], — rimarkigis Flora Lewis [en 1994], — televidajn raportaĵojn por la tuta Germanio provizis bavaria televido, kiu grandparte troviĝis sub forta influo de la tre konservativisma bavaria registaro kaj de memfida bavaria katolika eklezio, kiu havis proksimajn rilatojn kun la eklezio en Kroatio. Raportado pri la eventoj estis ege unuflanka”. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Germanio premis Eŭropan Union por ke ĝi agnosku sendependecon de Slovenio kaj Kroatio kaj poste, garantiinte plenumon de tiu ĉi decido, ĝi mem hastis agnoski ilin, ĉe tio ĝi faris tion pli frue ol EU en decembro 1991. “Dum la tuta daŭro de la konflikto, — kundividis en 1995 siajn observojn germana sciencisto, — Bonno konsideris Kroation kaj ĝian estron Franjo Tuđman protektatoj de la germana ekstera politiko; lia senprudenta konduto ĉagrenas, sed li pli povas kalkuli pri senŝanĝa subteno de Germanio”. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Papo deklaris ke Kroatio estas “bastiono de [okcidenta] kristanismo” kaj hastis diplomatie agnoski ambaŭ landojn [ Kroation kaj Bosnion ] pli frue ol tion faris Eŭropa Unio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Armiloj fluis al Kroatio el eŭripaj katolikaj landoj kiel Germanio, Pollando kaj Hungario kaj ankaŭ el latinamerikaj landoj kiel Panamo, Ĉilio kaj Bolivio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Al la Kroataj Fortoj de Memdefendo aliĝis centoj, eble miloj da volontuloj “el Okcidenta Eŭropo, kroata diasporo kaj katolikaj landoj de Orienta Eŭropo”, kiuj esprimis deziron batali en “krucmilito kontraŭ serba komunismo kaj islama fundamentismo”. Teknikan asistadon efektivigis profesiaj militistoj el okcidentaj landoj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Okcidenta subteno de Kroatio manifestiĝis ankaŭ en tio, ke la Okcidento ignoris etnajn purigadojn kaj rompojn de homaj rajtoj kaj de leĝoj kaj kutimoj de la milito, pri kio oni konstante akuzadis serbojn. Okcidento silentis, kiam en 1995 la reformita kroata armeo entreprenis ofensivon kontraŭ serboj de Krajna, kiuj loĝis tie dum jarcentoj, kaj forpelis centmilojn da serboj al Bosnio kaj Serbio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« En 1994 Usono aliĝis al klopodoj pri kreskigo de la kroata militpovo. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Registaroj de Usono kaj Germanio donis verdan lumon al la kroata ofensivo kontraŭ Krajna en 1995. Usonaj militkonsilistoj partoprenis planadon de tiu ĉi usonstila ofensivo dum kiu, laŭ aserto de kroatoj, estis uzataj skoltaj datumoj, ricevitaj de usonaj satelitoj-spionoj»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Kombino de tento forme de dolaroj kaj de kunsento al kulturaj gefratoj transformis je ridindaĵo ekonomiajn sankciojn de UN kontraŭ Serbio — same kiel tio okazis al la enkondukita de UN embargo pri liverado de armiloj al ĉiuj respublikoj de la eksa Jugoslavio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« …en 1995 Rusio akuzis NATO pri “genocido” de serboj kaj prezidanto Jelcin avertis, ke daŭrigo de la bombado radikale influos kunlaboron de Rusio kaj la Okcidento, inkluzive ĝian partoprenon en la programo de NATO “Partnereco por paco”. “Kiel ni povas subskribi interkonsenton kun NATO, — demandis li, — kiam NATO bombas serbojn?” »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Sunaisma kaj ŝijaismaj, fundamentismaj kaj pure laikaj, arabaj kaj ne-arabaj islamaj landoj de Maroko ĝis Malajzio — ĉiuj unuiĝis subtene al Bosnio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Unuiĝo de la islamanoj subtene al Bosnio havis grandegan influon al la paso de la milito… Kaj danke al ĝi Usono ekhavis kialon kunsente trakti la bezonojn de bosnianoj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Fakte ĝis 1878 (kaj ĝis 1908 surpapere) Bosnio estis parto de la Otomana imperio kaj bosniaj elmigrintoj kaj rifuĝintoj konsistigas proksimume 5% de la loĝantaro de Turkio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Tuj post la komenco de la milito bosnia registaro invitis muĝahidojn kaj suma nombro de la volontuloj, kiel oni raportis, atingis 4 000 — ili pli multis ol eksterlandanoj, batalintaj por serbojkroatoj»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« [pri helpo de Irano al Bosnio dum la Bosnia milito] Parto de la militaj kargoj estis direktita per aviado rekte al Bosnio, sed plejparto de la liverado okazis per Kroatio: per aviado al Zagrebo kaj plu surtere aŭ mare tra Splito aŭ aliaj kroataj havenoj kaj plu surtere. Permeson por tia transporta itinero kroatoj donis ne senprofite — laŭ raportoj, trionon de ĉiuj kargoj ili lasis por si kaj, memorante ke estonte eble ili mem devos militi kontraŭ Bosnio, ili malpermesis transportadon de tankoj kaj peza artilerio tra sia teritorio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« [pri la Bosnia milito] Mono, homoj, helpo pri milita instruado kaj armiloj el Irano, Sauda Arabio, Turkio kaj aliaj islamaj landoj ebligis al bosnianoj transformi tion, kion ĉiuj nomis armeo de “kanajlaro” je sufiĉe bone ekipitaj kaj trejnitaj armitaj fortoj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« [pri la Bosnia milito] En iu ajn konflikto ekster sia lando usonanoj strebas difini fortojn de la bono kaj malbono kaj okupi flankon de la unuaj. Kruelaĵoj de serboj komence de la milito kaŭzis tion, ke oni bildigis ilin kiel “malbonajn bubojn”, kiuj murdas senkulpulojn kaj faras genocidon, dum la bosnianoj sukcesis prezenti sin kiel senpovajn viktimojn… Por usonanoj la bosnianoj, laŭ esprimo de Rebecca West, transformiĝis je “favoratoj, je tiu balkana popolo, kiu enradikiĝis en iliaj animoj kiel suferanta kaj senkulpa, kiu eterne estas viktimo de buĉado kaj neniam ĝia faranto”. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« [pri la Bosnia milito] Usona elito ankaŭ favore traktis la bosnianojn, ĉar ĝi ŝatis la ideon de la pluretna lando kaj en fruaj etapoj de la milito bosnia registaro sukcese ekspluatis tiun ĉi bildon. Dum la milito usona politiko restis senŝanĝe ligita al la pluretna Bosnio, malgraŭ la fakto ke bosniaj serboj kaj bosniaj kroatoj plejparte estis rifuzantaj tian ŝtatsistemon. Malgraŭ la fakto ke kreado de la pluretna ŝtato estas tute evidente malebla, se — kiel opiniis usonanoj — unu etna grupo faras genocidon rilate la alian, en menso de la usona elito tiuj kontraŭdiraj imagoj pace kunvivis, naskante profundan kunsenton al lukto de la bosnianoj. Usona idealismo, emo al moraligo, humanismaj instinktoj, naiveco kaj malklereco rilate Balkanion, kaŭzis ke Usono okupis pozicion porbosnian kaj kontraŭserban. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« [pri la Bosnia milito] Ne dezirante agnoski la militon tia kia ĝi estis, usona registaro forpuŝis de si siajn aliancanojn, longigis la sangoverŝadon kaj kontribuis al apero en Balkanio de la islama ŝtato, grande influata de Irano»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« La Bosnia milito estas la plej sanga epizodo de daŭra kontraŭstaro de civilizacioj»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« [pri la unua milito en Montara Karabaĥo] Rusio konservos sian ĉeeston en Transkaŭkazio kaj ĝi havos rimedojn por garantii plenumon de la kontrakto pri pafĉesigo, subskribita ĉe ĝia perado, ĝis kiam ĝi estos interesita je tio. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Se meti flanken retorikajn parolojn, Usono estis helpanta al bosnianoj sole per tio, ke ĝi ignoris liveradon de armiloj fare de Irano kaj aliaj islamaj landoj malgraŭ embargo»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Kaj masko de la viktimo, sub kiu bosnianoj sukcesis kaŝi sin, plu malfaciligis al Usono premadon de la nepacigeblaj. Do bosnianoj povis rifuzadi proponojn pri paco, helpe de siaj islamaj amikoj kreskigadis militpovon kaj finfine ili transkaptis iniciaton kaj revenigis signifajn teritoriojn perditajn pli frue. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« [pri la unua milito en Montara Karabaĥo] Sukceso de ofensivo en Montara Karabaĥo kreis problemojn por Armenio, kiu estis zorgita pri malboniĝo de siaj rilatoj kun Turkio kaj Irano — ĝi bezonis malaltigi deficiton de nutraĵoj kaj energio, kaŭzitan de la milito kaj turka blokado. “Ju pli bone statas la aferoj en Karabaĥo, des pli malbone estas situacio por Erevano” komentis okcidenta diplomato»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« [en 1995] …Slobodan Miloŝeviĉ permesis al la kroata armeo forpeli serbojn el Krajna, kaj al kroataj kaj islamaj trupoj forpuŝi ilin reen al Nord-Okcidenta Bosnio. Li ankaŭ konsentis kun Franjo Tuđman kaj permesis laŭgradan revenon de la okupita de serboj Orienta Slovenio sub kroatan regadon. Kun aprobo de la mondpotencoj poste li fakte “enigis” bosniajn serbojn en la Dayton-intertraktoj, inkluzivinte ilin je sia delegacio. Danke al agoj de Miloŝeviĉ oni forigis la sankciojn de UN kontraŭ Serbio… Agresema naciisto, subtenanto de etnaj purigoj, adepto de la Granda Serbio, militemulo en 1992, li transformiĝis je paciganto en 1995. Sed por multaj serboj li iĝis perfidulo»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Pacprocezon obstakligis ankaŭ okazintaj etnaj purigoj, ĉe tio parto de la serboj reduktiĝis ĝis malpli ol 3% de la loĝantaro de Kroatio kaj en Bosnio membroj de ĉiuj tri grupoj estis disigitaj — perforte aŭ propravole. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« La ĉefaj partoprenantoj malkapablas haltigi propraforte militojn, kiuj okazas laŭlonge de linioj de civilizaj splitiĝoj. Haltigi ilin kaj preventi ilian transformiĝon je tutmondaj militoj — plenumo de tiu ĉi tasko dependas ĉefe de interesoj kaj agoj de akso-ŝtatoj de la ĉefaj mondaj civilizacioj. Militoj laŭlonge de la splitiĝo ekbolas malsupre, paco laŭlonge de la splitiĝa linio likas de supre. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Kiam formiĝas universala ŝtato, ĝia popolo kutime estas blindigita de tio, kion Arnold J. Toynbee nomis “miraĝo de senmorteco” kaj konvinkita ke tiu popolo estas la plej lasta formo de la homa socio… Tamen la ŝtatoj, supozantaj ke por ili historio haltis, kutime estas la ŝtatoj kies historio venas al la fino. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Okcidento nun evidente eliras el fazo de konflikto. Okcidenta civilizacio iĝas zono de sekureco; militoj ene de la Okcidento, sen kalkuli foje okazantajn Moruajn militojn, estas fakte neimageblaj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Okcidento transformiĝis je matura socio kaj ĝi eniras la epokon, kiun estontaj generacioj, laŭe al ripetanta skemo de evoluo de civilizacioj, estos rememorantaj kiel “oran epokon”, kiel periodon de paco… »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Usonaj multkulturistoj rezignas je kultura heredaĵo de sia lando. Sed anstataŭ provo identigi Usonon kun alia civilizacio, ili deziras krei landon el pluraj civilizacioj, alivorte landon, ne apartenantan al iu ajn civilizacio kaj senigitan je kultura kerno. Historio montras ke neniu lando tiel formita ekzistas sufiĉe longe kiel interligita socio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Multkulturistoj defias ankaŭ aksan elementon de “usona idealo”, anstataŭigante personajn rajtojn per rajtoj de grupoj, difinitaj grandparte je terminoj de raso, etna aparteno, genro kaj seksa orientiĝo»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Se Usono malokcidentiĝos, la Okcidento ŝrumpos ĝis Eŭropo kaj kelkaj transoceanaj landoj malmulte enloĝataj de eŭropaj koloniistoj. Sen Usono la Okcidento transformiĝos je tre eta, malaperanta parto de la monda loĝantaro sur la eta kaj malgrava duoninsulo ĉe finaĵo de la grandega Eŭrazia kontinento»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Strebante ĥimeron de multciviliza ŝtato, administracio de Bill Clinton rifuzis memdifinon de serba kaj kroata malplimultoj kaj helpis krei en Balkanio unupartian islamistan partneron de Irano»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Ĉiam pli kaj pli aperas duboj: en Japanio — rilate neceson de usona milita ĉeesto en la lando, kaj en Usono — rilate neceson de unuflankaj sindevigoj pri defendo de Japanio. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« En la formiĝanta mondo de etnaj konfliktoj kaj kontraŭstaro de civilizacio]j okcidenta kredo je universaleco de la okcidenta kulturo spertas tri mankojn: ĝi estas malĝusta; ĝi estas senmorala kaj ĝi estas danĝera. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Imperiismo estas neevitebla logika sekvo de universalismo»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Okcidenta universalismo estas danĝera por la mondo, ĉar ĝi povas sekvigi grandan intercivilizan militon inter la akso-ŝtatoj kaj ĝi estas danĝera por la Okcidento, ĉar ĝi povas sekvigi malvenkon de la Okcidento. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« …okcidenta civilizacio estas valora ne pro tio ke ĝi estas universala, sed pro tio ke ĝi estas unika. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« [ Okcidento devas] agnoski Rusion kiel akso-ŝtaton de la ortodoksa civilizacio kaj grandan regionan potencon, kiu havas laŭleĝajn interesojn en la sfero de garantiado de sekureco de siaj sudaj limoj»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« …en la nuna epoko Usono ne havas eblecon domini en la mondo, nek sin izoli de ĝi. Nek internaciismo, nek izolismo, nek plurflankeco, nek unuflankeco kapablas plej bone servi al la interesoj de Usono. Plej bone por tio estos sin deteni de ekstremaĵoj kaj sekvi atlantikan politikon — la politikon de proksima kunlaboro kun la eŭropaj partneroj por defendi kaj protekti interesojn kaj valorojn de la unika civilizacio, kiujn ili kundividas. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Sed interproksimiĝo de Ĉinio kaj Japanio donos al Ĉinio defendon forme de insula “sanitara kordono”, malebliganta al Usono uzi sian mararmeon kontraŭ ĉebordaj ĉinaj urboj kaj industriaj centroj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Por eviti estonte grandajn intercivilizajn militojn, la akso-ŝtatoj devas sin deteni de enmiksiĝo en konfliktoj okazantaj en aliaj civilizacioj. Sendube tiun ĉi ideon por iuj ŝtatoj, speciale por Usono, estos malafacile akcepti. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« [pri la Konsilio de Sekureco de UN] Al konstantaj membroj apartenas potencoj, venkintaj en la Dua mondmilito, kaj nun tio estas malmulte ligita al reala povekvilibro en la mondo»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Tutmondaj monokulturistoj strebas la tutan mondon fari simila al Usono. Hejmfaritaj multkulturistoj deziras fari Usonon simila al la mondo. La multkultura Usono ne eblas, ĉar la ne-okcidenta Usono estas jam ne usona. La multkulturisma mondo estas neevitebla, ĉar la tutmonda imperio ne eblas. Konservado de Usono kaj la Okcidento postulas refreŝigon de la okcidenta identeco. Sekureco de la mondo postulas agnosnkon de la tutmonda multkultureco. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« …homoj de ĉiuj civilizacioj devas serĉi kaj strebi diskonigi valorojn, instituciojn kaj praktikojn, kiuj estas komunaj por ili kaj por homoj, kiuj apartenas al aliaj civilizacioj»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« En la naskiĝanta epoko, kontraŭstaro de civilizacioj prezentas la plej ĝrandan minacon al paco en la tuta mondo kaj la internacia ordo, bazita sur civilizacioj, estas la plej fidinda rimedo preventi la mondmiliton»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Pri la aŭtoroRedakti

 
« …mi kaj Sam estis proksimaj amikoj dum plejparto de nia plenkreskula vivo. Ni kune studis en Harvardo kaj poste instruadis. Amikiĝis ankaŭ niaj edzinoj… kiam mi jam laboris en la Blanka Domo li denove aliĝis al mi kaj okupiĝis pri ĉiuflanka strategia ekspertizo de la tutmonda konkurado inter Usono kaj Sovetunio. En administracio de Carter kaj Reagan oni tre serioze atentis lian opinion»
— Zbigniew Brzeziński, Enkonduko al La kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Vidu ankaŭRedakti