Oktobra revolucio

(Alidirektita el Rusa revolucio)

Oktobra revolucio estas la revolucio okazinta en Rusio la 25-an de oktobro 1917.

Oktobra revolucio
Oktobra revolucio
Oktobra revolucio
Aliaj projektoj
Oktobra revolucio en Vikipedio
Oktobra revolucio en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

Samuel P. Huntington redakti

 
« En 1917 sekve de la rusa revolucio al konfliktoj inter naciaj ŝtatoj aldoniĝis konflikto de ideologioj, unue inter faŝismo, komunismo kaj liberala demokratio, poste inter la du lastaj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Komunismo trovis idealan solvon de la problemo: Rusio diferenciĝis de la Okcidento kaj troviĝis en principa opozicio rilate ĝin, ĉar ĝi estis pli evoluinta ol la Okcidento. Ĝi la unua faris proletan revolucion, kiu baldaŭ devintus disvastiĝi tra la tuta mondo. Rusio iĝis enkorpigo de ne postrestinta azia pasinteco, sed de progresa sovetia estonteco. Efektive la revolucio ebligis al Rusio transsalti la Okcidenton, diferenciĝi de la aliaj ne ĉar “vi estas aliaj kaj ni ne estos kiel vi”, kiel tion asertis slavemuloj, sed ĉar “ni estas aliaj kaj baldaŭ vi estos kiel ni”, kiel tion deklaris la komunisma internacio. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« Ankoraŭ unu aŭ du generaciojn antaŭe al la vortorevolucio” ĉiu aldonus la “franca”. La revolucio diferencigis la francojn en la okuloj de la tuta mondo, tio estis ilia nacia specifaĵo, tio per kio ili distingiĝis. Poste la rusoj kun ilia revolucio faris senteblan vundon al la nacia memkonscio de la francoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Reklamo kaj propagando akiras sian plenan grandecon ekde la Oktobra revolucio kaj de la monda krizo de la 1929-a jaro. Ambaŭ estas lingvoj de la amasoj, naskitaj de amasa produktado de ideojvaroj, do iliaj registroj, unue disaj, inklinas al poioma interproksimiĝo… Tiu konverĝo difinas naturon de la socio, nia socio, en kiu ne plu ekzistas diferencoj inter la ekonomia kaj la politika, ja ĉie regas la sama lingvo, tia socio, en kiu la politika ekonomio laŭvorte realiĝis plenforte. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« …la okazinta en Rusio estas historie neesprimiva kaj ne markas komencon de nova vivo. Inverse, tio estas monotona regurdado de la komunaj elementoj de ĉia revolucio»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)

Vidu ankaŭ redakti