Komunikado signifas interŝanĝon de informo inter homoj kaŭ maŝinoj.

Komunikado
Komunikado
Komunikado
Aliaj projektoj
Komunikado en Vikipedio
Komunikado en Komunejo
Komunikado en Komuneja kategorio
Komunikado en Vikivortaro
Citaĵo
« …racia komunikado kaj la amasoj estas nekunigeblaj… La amasoj estas tiuj, kiuj estas blindigitaj de la ludo de simboloj kaj sklavigitaj de stereotipoj, tiuj kiuj akceptos ion ajn nur se ĝi estos spektakla»
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
Citaĵo
« Elektra lumo estas pura informo. Ĝi estas, tiel diri, komunikilo sen mesaĝo, se nur oni ne uzas ĝin por anonci iun vortan sciigon aŭ nomon. Tiu fakto, karakterizanta ĉiujn komunikilojn, signifas ke “enhavo” de iu ajn komunikilo ĉiam estas alia komunikilo. Enhavo de letero estas parolo, same kiel skriba vorto servas kiel enhavo de presado kaj presado estas enhavo de telegrafo. Se oni demandos: “Kio estas enhavo de parolo?”, al tio necesas respondi: “Tio estas efektiva pensoprocezo, kiu mem estas neparola”. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« …prezentante en du dimensioj internan kaj eksteran flankojn, supraĵon, fundamenton, vidon de malantaŭe, vidon de antaŭe kaj ĉion alian, kubismo forĵetas iluzion de perspektivo por momenta sensa percepto de la tuto. Kaptinte tujan tutecan ekkonscion, kubismo neatendite anoncis al ni, ke komunikilo estas mesaĝo»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Antaŭ apero de elektra rapideco kaj totala kampo tio, ke komunikilo estas mesaĝo estis ne tiom evidenta. Oni pensis, ke mesaĝo estas “enhavo”, kaj homoj kutimis demandi, ekzemple, pri kio estas tiu pentraĵo. Dume ili neniam eĉ pensis demandi, pri kio estas tiu melodio aŭ pri kio temas tiu domovesto»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Nia kutima reago al ĉiuj komunikiloj, konsistanta en tio, ke kvazaŭ signifon havas nur tio kiel ili estas uzataj — tio estas ŝtoniĝinta pozicio de teknologia idioto. Ĉar “enhavo” de komunikilo similas al sukoplena viandopeco, kiun alportas ŝtelisto por endormigi atenton de gardohundo de nia racio. Efiko de komunikilo iĝas forta kaj intensa nome danke al tio, ke ĝi ricevas forme de “enhavo” iun alian komunikilon. Enhavo de kino estas romano, teatraĵoopero. Efiko de kina formo estas neniel ligita al tiu enhavo, kiu plenigas ĝin. “Enhavo” de leteropresado estas parolo, tamen nek presadon, nek parolon leganto preskaŭ tute ne konscias. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Varmega rimedo estas tia rimedo, kiu larĝigas unusolan senson ĝis grado de “alta nedifiniteco”. Alta difiniteco estas stato de pleniĝo je datumoj. Foto, de la vida vidpunkto, havas “altan difinitecon”. Bildstrio dume havas “malaltan difinitecon” simple pro tio, ke ĝi donas tre malmulte da vidaj informoj. Telefono estas malvarma komunikilo aŭ rimedo kun malalta difiniteco, ĉar orelo ricevas magran kvanton da informoj. Parolo ankaŭ estas malvarma rimedo kun malalta difiniteco, ĉar al aŭskultanto transdoniĝas tre malmulte kaj tre multe li devas alpensi memstare. Aliflanke varmaj komunikiloj lasas al celgrupo ne tre multe da spaco plenigebla aŭ finebla. Varmaj rimedoj karakteriziĝas do per malalta grado de partopreno de celgrupo, dum tiuj malvarmaj — per alta grado de ĝia partopreno aŭ kompletigado de mankanta parto. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Rilate temperaturon de komunikiloj, subevoluintaj landoj estas malvarmaj kaj ni estas varmaj. “Ĝisosta urbano” varmas kaj kamparano malvarmas. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« [pri telefono] Emo de la rusoj al tiu komunikilo, tiom proksima al iliaj parolaj tradicioj, estas difinata de tiu riĉa nevida engaĝiĝo, kiun ĝi estigas. La ruso uzas telefonon por atingi efektojn, kiujn ni kutime ligas al energia parolmaniero de ŝatanto kapti ĉe kolumo kunparolanton, kies vizaĝo troviĝas de vi je distanco de dekdu coloj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« …nenio povis iĝi por la marksisma dialektiko pli detrua ol ideo ke lingva komunikilo determinas formon de socia evoluo ne malpli ol produktiloj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Krom lumo ĉiuj komunikiloj ekzistas en paroj, kiam unu servas kiel “enhavo” de alia, kaj tio kaŝas de niaj okuloj funkciadon de ambaŭ. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« …la mondo iĝis siaspeca muzeo de eksponaĵoj, kiujn vi jam renkontis antaŭe en iu alia komunikilo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Sciigoj en la gazetaro, kiujn homoj atentas unuavice, estas la sciigoj pri tio, kion ili jam konas… Ĉar por raciaj estaĵoj denove vidi aŭ rekoni sian sperton en nova materia formo estas la pleja vivplezuro. La sperto, transformita je nova komunikilo, donas laŭvorte ĉarmigan revenon de antaŭa travivaĵo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Posedantoj de komunikiloj ĉiam penas doni al la publiko tion, kion ĝi deziras, ĉar ili sentas ke ilia povo radikas en la komunikilo mem, ne en sciigo aŭ programo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« …en Usono literatura talento migris al ne tia komunikilo kiel libro, sed al ĵurnalismo»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« En iu ajn tia [komerca aŭ burokrata] strukturo tempoj de kresko de nombro de personaro estas ligitaj ne al plenumata laboro, sed al interna komunikado inter ĝiaj membroj. (Alivorte, la komunikilo estas mesaĝo). La leĝo de Parkinson, se transformi ĝin je matematika formo, diras ke la jara tempo de kresko de personaro varios de 5,17% ĝis 6,56%, “sendepende de iuj ajn ŝanĝoj en la kvanto de laboro, kiun necesos fari (se ĝi entute haveblas)”… Kion Parkinson pene kaŝas de si kaj de siaj leganotj, estas la simpla fakto ke en sfero de cirkulado de informoj la ĉefa “laboro kiun necesos fari” estas efektive la cirkulado de informoj»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Multaj homoj dum konversacio per telefono sentas nedeteneblan bezonon “aŭtomate desegni”. Tiu fakto estas proksime ligita kun karaktero de tia komunikilo, nome: ĝi postulas partoprenon de ĉiuj niaj sensoj kaj kapabloj. Malsame ol radion, oni ne povas uzi ĝin kiel fonon. Ĉar la telefono proponas tre malriĉan aŭdimagon ni fortigas kaj kompletigas ĝin, uzante ĉiujn aliajn sensojn. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Parto de la malvarma dimensio de televido estas la malvarma, senemocia grimaco, penetrinta tien kune kun adoleskulo. En la epoko de varmaj komunikiloj, radio kaj kino, kaj ankaŭ en la epoko de antikva libro junaĝo estis la tempo de freŝaj, inspiritaj kaj esprimivaj vizaĝesprimoj. Neniu politikisto aŭ grava ŝtatoficisto de la malnova skolo riskus en la 40-aj jaroj surmeti tian senvivan kaj skulptecan vizaĝaĉon, kian portas infano de la televida epoko. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Por rezisti al la televido necesas do preni kontraŭvenenon de parencaj al li komunikiloj kiel presado»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« …la tiom varma komunikilo kiel kino bezonas homojn, kiuj tute certe aspektas kiel tipoj. Tiom malvarma komunikilo kiel televido ne toleras tipecon, ĉar ĝi lasas spektanton elreviĝinta, sen doni al li eblecon labori por “fermado” aŭ finado de la imago»
Citaĵo
« [pri televido] …ne tiom vida, kiom tuŝ-aŭda komunikilo, entiranta en profundan interagadon ĉiujn niajn komunikilojn. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« La komunikado de popoloj estas tiel granda, ke oni nepre bezonas komunan lingvon. »
— Kartezio, Letero al abato Mersenne, la 20-an de novembro 1629