Islama mondo

(Alidirektita el Islamaj landoj)

Islama mondo estas aro da landoj en Azio kaj Afriko, kie dominas islamo, ofte kiel oficiala religio.

Islama mondo
Islama mondo
Islama mondo
Aliaj projektoj
Islama mondo en Vikipedio
Islama mondo en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

Zbigniew Brzeziński redakti

 
« Multaj islamanoj post la Dua mondmilito traktis politikan partoprenon de Usono en la aferoj de Proksima Oriento kiel liberigan forton, akcelantan forigon de la angla-franca kolonia dominado. Sed post kvin jardekoj ĉiam pli multaj araboj, egiptoj kaj irananoj inklinis opinii, ke la regiono denove iĝas objekto de eksterlanda dominado en nova formo. »
— Zbigniew BrzezińskiDua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« [en 2001] Post nuraj kelkaj monatoj ekstera politiko de la unua tutmonda superpotenco estis difinata de elĉerpigaj sekvoj de la milito, kiun Usono mem komencis, sed ne sciis fini. Ĉe tio la milito kontraŭ teroro ĉiam pli akiris malbonaŭguran karakteron de la kontraŭstaro al la tuta islama mondo. »
— Zbigniew BrzezińskiDua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« Malgraŭ oftaj asertoj de George W. Bush, disvastiĝinta malŝato de Usono ekzistas ne pro tio ke islamanoj “malamas liberecon”, sed pro tio ke historia memoro elvokas ĉe ili senton de indigno, ĉar regadon de Usono en la regiono ili ĉiam pli proksime ligas al la brita koloniisma pasinteco aŭ la aktuala politiko de Israelo»
— Zbigniew BrzezińskiDua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« …malgraŭ opinioj ke sekureco de Israelo profitos el konfrontiĝo de Usono kontraŭ la islama mondo, la postvivado de Israelo en longdaŭra perspektivo estos endanĝerigita. Al Israelo sufiĉos milita kaj patriota povoj por rebati senperan atakon kaj subpremi la palestinanojn. Tamen longdaŭra kaj sufiĉe senavara subtenado de Usono, kaŭzita de ne tiom strategiaj konsideroj, kiom sincera morala devo, malkreskos. Dum sia malfortiĝo Usono, malgraŭ simpatio de ĝia popolo al Israelo, povos ĉiam pli kliniĝi al rezigno je partopreno en la aferoj de la regiono, dum plejparto de aliaj landoj plej verŝajne kulpigos pri malordo en Proksima Oriento nome Usonon. Konsiderante politike ardiĝintajn arabajn amasojn, pli pretajn al longdaŭra militado (la “popola milito”), Israelo, transformiĝinta antaŭ okuloj de la mondo je la “apartisma ŝtato” (pri kio avertis en 2010 vic-ĉefministro Ehud Barak) apenaŭ eltenos longe. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]

Samuel P. Huntington redakti

 
« Kialoj de fiasko de la provoj starigi demokration en plejparto de la islama mondo grandparte sin kaŝas en la islama kulturo»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Landoj kun okcidenta-kristanaj radikoj atingas sukceson en ekonomia evoluo kaj starigo de demokratio; perspektivoj de ekonomia kaj politika evoluo en ortodoksaj landoj estas nebulaj; perspektivoj de islamaj landoj estas tute malĝojaj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« [pri la islama mondo] Preskaŭ en ĉiuj landoj de la mezo de la 1990-aj jaroj la plej probabla sukcedinto estas reĝimo de islamisma tipo. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Influo de la afgana milito al la islama mondo estis komparebla kun tiu influo, kiun faris al la orienta mondo malvenko de Rusio kontraŭ japanoj en 1905. Tio, kion la Okcidento konsideris la venko de la libera mondo, la islamanoj konsideris la venko de islamo»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« En iu ajn parto de la perimetro de islamo oni rigardus, islamanoj ne povas pace kunvivi kun siaj najbaroj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Henry Kissinger redakti

 
« Dum la lastaj tri jardekoj inter islamaj landoj okazis pli da militoj kaj ili estis oble pli sangoverŝaj ol inter Israelo kaj la islama mondo. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Por Irano la sorto mem difinis gravan rolon — en iuj cirkonstancoj decidan — en la Persa golfo kaj la islama mondo. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« Nova mondordo signifas ke la judoj kaj kristanoj regas la islamanojn, kaj se oni ne malhelpos ilin, baldaŭ ili dominos la konfuceismon kaj la aliajn religiojn en Barato, Ĉinio kaj Japanio… Jen kion nun asertas kristanoj kaj judoj: “Al ni estis destinite venki komunismon kaj la Okcidento nun devas venki islamon kaj konfuceismon”. Nun ni esperas vidi kontraŭstaron inter Ĉinio, kiu gvidas la konfuceisman tendaron, kaj Usono, kiu gvidas la tendaron de la kristanoj-krucmilitistoj. Ni havas neniujn garantiojn, sed ni havas antaŭjuĝon rilate la krucmilitistojn. Ni estas kun la konfuceismo kaj unuiĝinte kun ĝi kaj forminte la unuecan internacian fronton, ni eliminos nian komunan malamikon»
— Muamar Kadafi [marto 1994]

Vidu ankaŭ redakti