« Homoj de ne-Okcidento ankaŭ ne perdas eblecon montri al malkongruo inter la principoj kaj agoj de la Okcidento. Hipokriteco, duoblaj normoj, ŝatata esprimo “jes, sed…” — jen la prezo de pretendoj pri universalismo. Jes, ni subtenas demokration, sed nur se ĝi ne venigas al potenco islaman fundamentismon; jes, principo de nedisvastigo [de nukleaj armiloj] devas koncerni Iranon kaj Irakon, sed ne Israelon; jes, libera komerco estas eliksiro de ekonomia kresko, sed nur ne en agrikulturo; jes, homaj rajtoj estas problemo en Ĉinio, sed ne en Sauda Arabio; jes, necesas urĝe rebati agreson kontraŭ la naftoriĉa Kuvajto, sed ne atakon kontraŭ la sennaftaj bosnianoj. Duoblaj normoj en praktiko estas neevitebla prezo de universalaj normaj principoj. » |