Zbigniew Brzeziński

Zbigniew Brzeziński
Zbigniew Brzezinski, 1977.jpg
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Biografio en Vikipedio
Commons-logo.svg Plurmedioj en Komuneja kategorio

Zbigniew Brzeziński (1928-2017) estis fama usona politologo, geopolitikisto.

La granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]Redakti

 
« …strikte dirite, la Unua mondmilito estis unuavice la milito eŭropa, ne tutmonda»
 
« La eŭropa epoko en la monda politiko definitive finiĝis dum la Dua mondmilito, la unua vere tutmonda milito»
 
« [pri la Dua mondmilito] …malvenko de Germanio estis definita precipe de du ekstereŭropaj venkintoj — Usono kaj Sovetunio… »
 
« [pri la Malvarma milito] Usono estis vaste konsiderata kiel reprezentanto de estonteco, kiel la socio, kiu meritas fascinon kaj dignas je imitado. Kaj inverse, Rusio rilate kulturon estigis malestimon flanke de plejparto de siaj vasaloj en Centra Eŭropo kaj eĉ pli grandan malestimon flanke de sia ĉefa kaj ĉiam pli necedema aliancano — Ĉinio»
 
« En 1914 nuraj kelkmil britaj militistoj kaj civilaj oficistoj kontrolis ĉirkaŭ 11 milionojn da kvadrataj mejloj kaj preskaŭ 400 milionojn da ne-britoj. »
 
« NATO ligas la plej evoluintajn kaj influajn ŝtatojn de Eŭropo al Usono, transformante Usonon je la ĉefa aganto eĉ en la internaj eŭropaj aferoj. »
 
« …Japanio restas (almenaŭ nuntempe) fakte usona protektorato. »
 
« Krome necesas konsideri kiel parton de la usona sistemo la tutmondan sistemon de specialiĝintaj organizaĵoj, speciale la “internaciajn” financajn instituciojn. La Internacia Mona Fonduso kaj la Monda Banko, oni povas diri, reprezentas tutmondajn interesojn kaj ilia kliento povas esti nomata la tuta mondo. Tamen efektive en ili dominas la usonanoj… »
 
« Malsame al la antaŭaj imperioj, tiu ĉi vasta kaj komplika tutmonda sistemo ne estas ĥierarĥia piramido. Inverse, Usono staras centre de la interligita Universo, en kiu la povo estas realigata pere de konstanta manovrado, dialogo, difuzio kaj strebo al formala interkonsento, kvankam tiu ĉi povo devenas de unueca fonto, nome: Vaŝingtono, distrikto Kolumbio. »
 
« Eble la plej granda komplimento, kiun la mondo donas al la centra situo de la demokratia procezo en la usona tutmonda hegemonio, estas granda skalo de engaĝiĝo de aliaj landoj en la internaj usonaj politikaj aferoj. »
 
« [en Usono] …la juda, greka kaj armena lobioj estas la plej efike organizitaj. »
 
« Kune la eŭrazia povo grave superas la usonan. Feliĉe por Usono, Eŭrazio estas tro granda por esti unueca politike. »
 
« Sed se la meza parto [de Eŭrazio, do Rusio] rezistos al la Okcidento, iĝos aktiva unueca ento kaj ekregos la Sudon aŭ formos aliancon kun partopreno de granda orienta ŝtato, do la usona dominado en Eŭrazio draste malkreskos. Same okazos, se du grandaj orientaj ludantoj iamaniere unuiĝos. Fine, se la okcidentaj partneroj forpelos Usonon de ĝia sidstango en la okcidenta periferio, tio aŭtomate signifos finon de la partopreno de Usono en la ludo sur la eŭrazia ŝaktabulo, eĉ se tio verŝajne signifos ankaŭ finfine subiĝon de la okcidenta finaĵo al la reviviĝinta ludanto, okupanta la mezan parton [Rusio]. »
 
« …plejparto de la usonanoj ĝenerale ricevas neniun specialan kontentiĝon pro nova statuso de sia lando kiel la sola tutmonda regpovo. »
 
« Kontraŭdira konduto rilate demandon pri la unuiĝo de Eŭropo kaj fideleco al estingiĝantaj specialaj rilatoj kun Usono, transformis Brition je la ŝtato al neniu interesa rilate seriozajn planojn pri elekto de estonteco de Eŭropo. Londono grandparte ekskludis sin mem el la eŭropa ludo. »
 
« [pri Britio] Ĝian amikecon necesos nutradi, sed ĝia politika direkto ne postulas ĉiaman atenton. Ĝi estas emeritiĝinta politika figuro, ripozanta sur luksaj laŭroj, grandparte fortiriĝinta el grandaj aventuroj de Eŭropo, en kiuj Francio kaj Germanio estas la ĉefaj agantoj. »
 
« Pollando estas tro malforta por esti geostrategia aganto kaj ĝi havas nur unu vojon: integriĝi kun la Okcidento»
 
« Rusio, kion apenaŭ necesas memorigi, restas granda geostrategia aganto, malgraŭ malfortiĝinta ŝtata sistemo kaj eble longdaŭra malsaniĝo… Ĝi elkovas ambiciajn geopolitikajn celojn, kiujn ĉiam pli malferme deklaras. Tuj post kiam ĝi restarigos sian povon, ĝi komencos grave influi siajn okcidentajn kaj orientajn najbarojn. Krome Rusio devos fari sian bazan geostrategian elekton pri rilatoj al Usono: ĉu ĝi estas amikomalamiko»
 
« Japanio evidente havas potencialon de la politika ŝtatego de la unua klaso. Tamen ĝi ne uzas ĝin, skrupule evitante iujn ajn strebojn al regiona dominado kaj preferante anstataŭe agadi sub protekto de Usono»
 
« Ukrainio, la nova kaj grava areo en la eŭrazia ŝaktabulo, estas geopolitika centro, ĉar ĝia ekzistado mem, kiel sendependa ŝtato, helpas transformi Rusion. Sen Ukrainio Rusio ĉesas esti eŭrazia imperio. »
 
« Azerbajĝano kun siaj grandegaj energiaj resursoj ankaŭ koncerne geopolitikon havas ŝlosilan signifon. Tio estas ŝtopilo en ujo, enhavanta riĉaĵojn de la baseno de la Kaspia maro kaj Meza Azio. Sendependecon de la ŝtatoj de Meza Azio oni povas konsideri praktike senutila afero, se Azerbajĝano estos tute subigita al la Moskva kontrolo. »
 
« Sud-Koreio estas la geopolitika centro de Fora Oriento»
 
« Usono ĉiam deklaris ia fideleco al la afero de kreado de la unueca Eŭropo… Tamen en praktiko Usono estas ne tiom certa kaj insista. »
 
« Kontraŭdiroj inter Usono kaj la eŭropaj landoj pri Irano kaj Irako estas traktataj de Usono ne kiel diskuto inter egalrajtaj partneroj, sed kiel malobeemo. »
 
« …Vaŝingtono klare preferas la germanan estradon en Eŭropo al tiu franca»
 
« Eble la demokratia Rusio kun pli granda aprobo traktus la valorojn, kiujn kundividas Usono kaj Eŭropo kaj sekve, tre verŝajne, ĝi iĝos malpli alta partnero en kreado de pli stabila kaj bazita sur kunlaboro Eŭrazio. Tamen ambicioj de Rusio povas iri pli for ol nur atingo de agnosko kaj estimo de ĝi kiel demokratia ŝtato. »
 
« …sen politika unueco kaj sen unueca, vere pova islama ŝtato mankos geopolitika kerno al defio flanke de la islama fundamentalismo, do ĝi esprimos sin plej verŝajnte per perforto. »
 
« Potenciale la plej danĝera scenaro de evoluo de la eventoj povus esti kreado de “kontraŭhegemonia” koalicio kun partopreno de Ĉinio, Rusio kaj eble Irano, kiujn unuigos ne ideologio, sed interligantaj ilin ofendiĝoj. Tia evoluo de la eventoj povos memorigi per sia skalo kaj grandeco problemon, kiun foje kreis jam la ĉino-sovetia bloko, kvankam ĉi-foje Ĉinio, plej verŝajne, estos gvidanto kaj Rusio gvidato. Por preventi kreadon de tiu ĉi bloko, kiom ajn malverŝajne tio estu, Usono devos montri geopolitikan lertecon samtempe en la okcidenta, orienta kaj suda limoj de Eŭrazio»
 
« Geografie pli limigitan, sed potenciale eĉ pli gravan problemon povus reprezenti la ĉino-japana “akso”, kiu povus aperi sekvante ruiniĝon de la usonaj pozicioj en Fora Oriento kaj revoluciajn ŝanĝojn en vidpunkto de Japanio pri la tutmondaj problemoj. »
 
« Ekzistas tia ebleco — kvankam malgranda, sed ne komplete ignorebla — de serioza aligrupiĝo de la fortoj en Eŭropo forme de sekreta germano-rusia komploto aŭ de franco-rusia unio. »
 
« …iu ajn vastigo de la limoj de Eŭropo aŭtomate iĝas ankaŭ vastigo de la limoj de rekta usona influo. »
 
« Problemo tamen estas en tio, ke la vere eŭropa “Eŭropo” ne ekzistas. Tio estas imago, koncepto kaj celo, sed ankoraŭ ne realo. Okcidenta Eŭropo jam estas komuna merkato, sed ĝi ankoraŭ estas for de politika ento. La politika Eŭropo ankoraŭ ne aperis. Krizo en Bosnio iĝis malafabla pruvo — se pruvoj ankoraŭ necesas — de daŭra neekzistado de Eŭropo kiel unueca organismo. Amara fakto estas ke Okcidenta Eŭropo kaj ĉiam pli ankaŭ Centra Eŭropo, restas grandparte usonaj protektoratoj, ĉe tio la aliancaj ŝtatoj similas al antikvaj vasaloj kaj subuloj. »
 
« Eĉ la resta eŭropa kontraŭusonismo, nun tre malforta, estas mirinde cinika: la eŭropanoj plendas pri la usona “hegemonio”, sed samtempe sentas sin tre komforte sub ĝia protekto. »
 
« Afero de unuiĝo de Eŭropo ĉiam pli estas subtenata de burokratia energio, estigata de granda organiza aparato, kreita de la Eŭropa komunumo kaj de ĝia sukcedinto — la Eŭropa Unio»
 
« La eŭropa unuiĝo estas procezo, ne celo. »
 
« Francio strebas denove esti enkorpigo de Eŭropo; Germanio esperas pri elaĉeto de siaj pekoj helpe de Eŭropo. »
 
« Por Francio, Eŭropo estas la maniero regajni la iaman grandecon. »
 
« Germanio sekvas formulon: elaĉeto de la pekoj + sekureco = Eŭropo + Usono”. »
 
« Haveblas elemento de obseda eraro en tio, ke la franca politika elito plu konsideras Francion la monda ŝtatego. …en realo post disfalo de la kolonia imperio ĝi fakte estas la meznivela eŭropa ŝtato. »
 
« Britio sindetenis kaj efektive estas la aldonaĵo de Usono»
 
« Francio estas oble pli malforta ol Germanio rilate ekonomion, dum ĝia militmaŝino (kiel montris la milito en Persa golfo en 1991) estas ne tre kompetenta. Ĝi sufiĉas por subpremado de internaj ŝtatrenversoj en afrikaj ŝtatoj-satelitoj, sed ne kapablas protekti Eŭropon, nek disvastigi sian influon malproksimen ekster de Eŭropo. »
 
« Germanio daŭre insistas, ke la centran rolon en la eŭropa sekureco devas ludi Usono»
 
« …la unuiĝo de Germanio ankaŭ draste ŝanĝis karakteron de la eŭropa politiko. Ĝi iĝis geopolitika malvenko samtempe de Rusio kaj Francio»
 
« Francio ne sufiĉe fortas por malhelpi al Usono rilate geostrategiajn principojn de ĝia eŭropa politiko kaj por memstare iĝi gvidanto de Eŭropo. Do oni povas toleri ĝiajn strangaĵojn kaj eĉ atakojn de incitemo. »
 
« Eŭropo, konstruita kaj gvidata de Berlino estas tute neplenumebla ideo. Jen pro kio Germanio bezonas Francion, Eŭropo bezonas la franco-germanan interligon, kaj Usono ne povas elekti inter Germanio kaj Francio. »
 
« [pri la eksa Sovetunio] Areo, dum jarcentoj aparteninta al la cara imperio kaj dum tri jarcentkvaronoj al Sovetunio subestre de la rusoj, nun estas plenigita je dekduo da ŝtatoj, plejparto de kiuj (krom Rusio) apenaŭ pretas al la vera suvereneco… »
 
« Tuj post la disfalo de Sovetunio la komenca pozicio de [la rusia prezidanto Boris Jelcin spegulis ĉiam kovitan, sed neniam plene realigitan koncepton, kreitan de la “okcidentuloj”: “Rusio — la ŝtato de la okcidenta mondo — devas esti parto de la Okcidento kaj devas laŭeble pli imiti la Okcidenton en sia evoluo”. »
 
« Usono neniam planis kundividi povon sur la terglobo kun Rusio, kaj ne povus tion fari, eĉ se ĝi dezirus. La nova Rusio estis simple tro malforta, tro disrabita dum 75 jaroj da regado de la komunistoj, kaj tro postrestinta sociale por iĝi reala partnero de Usono en la mondo»
 
« Ne eblas malagnoski, ke ne al ĉiuj timoj de Rusio rilate disvastiĝon de NATO mankas rezonaj fundamentoj aŭ ke ili estas kaŭzitaj de malbonaj intencoj. »
 
« …koalicio de Rusio samtempe kun Ĉinio kaj Irano povas aperi nur en tiu kazo, se Usono estos tiom mallongvida, ke kaŭzos antagonismon kun Ĉinio kaj Irano samtempe. »
 
« Ĉinio estos la pli aĝa partnero en iu ajn serioza provo de Rusio establi tian “kontraŭhegemonian” koalicion. »
 
« Por Usono, Rusio estas tro malforta por esti ĝia partnero, sed same kiel antaŭe, tro forta por esti ĝia nura paciento. Pli verŝajna estas situacio, ĉe kiu Rusio iĝos problemo, se Usono ne ellaboros pozicion helpe de kiu ĝi sukcesos konvinki la rusojn ke la plej bona elekto por ilia lando estas fortigo de organikaj rilatoj kun la transatlantika Eŭropo»
 
« [pri la ŝtatoj aperintaj post disfalo de Sovetunio] Inter tiuj ŝtatoj tri landoj havas speciale gravan signifon: Azerbajĝano, Uzbekio kaj Ukrainio»
 
« Azerbajĝano povas esti nomata vive grava “ŝtopilo”, kontrolanta aliron al “botelo” kun riĉaĵoj de la Kaspia baseno kaj Meza Azio»
 
« En nord-okcidento de Irano loĝas duoble pli da azeroj (laŭ iuj pritaksoj ĉirkaŭ 20 milionoj) ol en la teritorio de Azerbajĝano mem. »
 
« El kvin novaj sendependaj ŝtatoj de Meza Azio, Kazaĥio kaj Uzbekio ludas la plej gravan rolon. Kazaĥio estas en la regiono ŝildo kaj Uzbekio — animo de diferencaj vekiĝantaj naciaj sentoj. »
 
« Turkion — la postimperian ŝtaton, kiu ankoraŭ troviĝas en la procezo de difinado de sia elekto — oni tiras ĝin en tri direktoj: la modernistoj dezirus vidi en ĝi eŭropan ŝtaton kaj sekve rigardas al la Okcidento; la islamistoj inklinas al Proksima Oriento kaj la islama komunumo kaj tiele rigardas al la Sudo; la direktiĝintaj al historio naciistoj vidas novan destinon de la tjurkaj popoloj de la baseno de la Kaspia maro kaj Meza Azio en la regiono, kie dominas Turkio kaj do tiele rigardas al la Oriento»
 
« [pri Meza Azio kaj Proksima Oriento] Usono situas tro for por domini en tiu ĉi parto de Eŭrazio, sed estas tro forta por ne esti engaĝita en la eventoj en tiu ĉi teatro. »
 
« [pri Meza Azio kaj Proksima Oriento] Tamen ekskludo de Rusio el la regiono egalrajte estas nedezirinda kaj nerealigebla, same kiel stimulado de kontraŭdiroj inter la novaj ŝtatoj de la regiono kaj Rusio. »
 
« [pri Meza Azio kaj Proksima Oriento] Kreskanta ekonomia ĉeesto de Ĉinio en la regiono kaj ĝia politika subteno de la regiona sendependeco ankaŭ koincidas kun la interesoj de Usono»
 
« Sed se eŭropigado de Turkio fiaskos pro eksteraj aŭ internaj kialoj, tiukaze Kartvelio kaj Armenio ne havos elekteblon krom adaptiĝi al la interesoj de Rusio»
 
« [pri Orienta Azio] Tamen en pli malproksima estonteco, laŭ ĉinaj strategiaj kalkuloj, la usona hegemonio ne povos daŭri… Tio donos al Ĉinio eblecon kunpuŝigi Usonon kaj Japanion unu kontraŭ la alia, kiel ĝi jam faris antaŭe, kunpuŝiginte Usonon kaj Sovetunion. Laŭ opinio de Pekino, venos tempo kiam Usono komprenos ke por konservi sian influon en Azio-Pacifika regiono ĝi ne havos alian elekteblon krom sin turni al sia natura partnero en la kontinenta Azio [do al Ĉinio]. »
 
« La nuna usona timo antaŭ dominado de Ĉinio memorigas la relative antaŭnelongan usonan paranojon rilate Japanion. La japanofobio transformiĝis nun je ĉinofobio»
 
« Japanio ankaŭ ne havas en Azio tian partneron kiel Francio forme de Germanio, do veran kaj pli-malpli egalan en la regiono… Al Japanio mankas la ekvivalento de la germana Pollando, tio estas de pli malforta, sed geopolitike grava najbaro, interpaciĝo kaj eĉ kunlaboro kun kiu iĝas realo. »
 
« Disvastiĝinta ideo, ke Ĉinio estas la sekva mondpotenco, naskas paranojon rilate Ĉinion kaj stimulas en Ĉinio gigantomanion. Timoj antaŭ la agresema kaj antagonisma Ĉinio, kiu baldaŭ iĝos plia mondpotenco, estas en plej bona kazo antaŭtempaj kaj en plej malbona kazo povos iĝi sinrealiganta aŭguro. Do, organizado de koalicio kun celo kontraŭstari leviĝon de Ĉinio ĝis nivelo de mondpotenco kaŭzus malajn rezultojn. Tio garantius nur ke la regione influa Ĉinio iĝus malamika. Samtempe ĉia tia klopodo estigus streĉiĝon de la usono-japanaj rilatoj, ĉar plejparto de la japanoj certe estus kontraŭ tia koalicio. »
 
« Sed nome pro tio ke Ĉinio efektive apenaŭ baldaŭ leviĝos ĝis nivelo de mondpotenco — kaj pro tiu ĉi kialo estus malracie realigi politikon de regiona bridado — dezirindas trakti Ĉinion kiel tutmonde gravan figuron. »
 
« La Granda Ĉinio, speciale post digestado de Honkongo, preskaŭ tutcerte pli energie postulos reunuiĝon de Tajvano kun la kontinento. Necesas ĝuste pritaksi la fakton, ke Ĉinio neniam aprobis porĉiaman apartiĝon de Tajvano. Do en iu momento tiu demando povus kaŭzi rektan konfrontiĝon de la usonanoj kontraŭ la ĉinoj. Sekvoj de tio estus por ĉiuj engaĝitaj flankoj la plej malbonaj: la ekonomiaj perspektivoj de Ĉinio estos prokrastitaj, rilatoj de Usono kun Japanio povus iĝi tre streĉaj, kaj klopodoj de la usonanoj pri kreado de stabila ekvilibro de la fortoj en Orienta Eŭrazio povus esti fuŝitaj. »
 
« Usono fakte ne havas specialan intereson pri la apartiĝinta Tajvano. Efektive ĝia reala pozicio estis kaj devas resti la penso, ke ekzistas nur unu Ĉinio. Sed tio kiel Ĉinio postulas la reunuiĝon povas damaĝi vive gravajn interesojn de Usono kaj la ĉinoj devas klare kompreni tion. »
 
« Samtempe Usono devas — plenumante promeson, donitan al Ĉinio — sin deteni de rekta aŭ nerekta subtenado de iu ajn internacia altigo de la statuso de Tajvano»
 
« [pri Sud-Koreio] Iu ajn unuflanka foriro de la usonanoj supozeble ne nur rapidigus novan militon, sed plej verŝajne signalus pri fino de la usona milita ĉeesto en Japanio»
 
« Rusio, aranĝita surbaze de principo de libera konfederacio, en kiu enirus Eŭropa parto de Rusio, Siberia respubliko kaj Fororienta respubliko, povus pli facile evoluigi pli proksimajn ekonomiajn rilatojn kun Eŭropo, kun la novaj ŝtatoj de Meza Azio kaj kun la Oriento, kio rapidigus evoluon de Rusio mem. »
 
« Usono devas uzi sian influon en Eŭropo por helpi al siatempa aniĝo de Turkio en Eŭropa Unio, kaj turni specialan atenton al traktado de Turkio kiel eŭropa lando, kondiĉe ke en la interna politiko de Turkio ne okazos drasta kliniĝo al la islama direkto. »
 
« Do oni devas nek bridi, nek pacigi Ĉinion. Ĝin necesas trakti kun estimo kiel la plej grandan evoluontan ŝtaton en la mondo kaj — almenaŭ ĝis nun — kiel sufiĉe sukcesan… Do estus racie akcepti Ĉinion kiel anon de la “granda sepopo”… »
 
« Iel ajn pro historiaj kaj geopolitkaj kialoj Ĉinio devas konsideri Usonon sia natura aliancano. »
 
« Nome tra proksimaj politikaj rilatoj kun Japanio, Usono povos memfide ekiri renkonte al streboj de Ĉinio en la regiono, kontraŭante ĉe tio elmontrojn de ĝia arbitrado. Nur sur tiu ĉi bazo povas esti atingita komplika triflanka kompromiso, inkluzivanta povon de Usono je la monda nivelo, dominantan pozicion de Ĉinio en la regiono kaj gvidan pozicion de Japanio je la internacia nivelo. Tamen tiu ĝenerala geostrategia kompromiso povas esti detruita de neracia vastigo de milita kunlaboro de Usono kaj Japanio. Japanio ne devas ludi rolon de nesinkigebla aviadila ŝipo en Fora Oriento, ĝi ankaŭ ne devas esti la ĉefa milita partnero de Usono en Azio aŭ potenciale gvidanta ŝtato en Azia regiono. »
 
« Usono estas ne nur la unua kaj sola superpotenco en la vere tutmonda skalo, sed plej verŝajne ankaŭ la lasta. »

La elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]Redakti

 
« Mia ĉefa ideo rilate la rolon de Usono en la mondo estas sufiĉe simpla: la usona povego, kiun multaj konsideras decida faktoro en garantiado de la ŝtata suvereneco, nuntempe servas kiel la ĉefa garantio de la tutmonda stabileco, dum la usona socio stimulas evoluon de tiaj tutmondaj tendencoj, kiuj subfosas la tradician ŝtatan suverenecon… Kaze de malĝusta uzado kaj konfrontiĝo, tiuj ĉi fortoj povas ĵeti la mondon je ĥaosa stato kaj transformi Usonon je sieĝata fortikaĵo. »
 
« Ĉu tio estas bone aŭ malbone, sed nome Usono nun difinas evoludirekton de la homaro kaj ĝia rivalo ne videblas. »
 
« Eŭropo verŝajne povus konkuri kun Usono en la ekonomia kampo, sed ĝi ankoraŭ ne baldaŭ atingos tian gradon de unueco, kiu ebligos al ĝi eki politikan konkuradon kun la usona koloso. Forlasis la distancon Japanio, kiun iutempe oni prognozis esti sekva superpotenco. Ĉinio, malgraŭ siaj ekonomiaj sukcesoj, verŝajne restos relative malriĉa lando dum la vivo de almenaŭ du generacioj, kaj dume povos okazi seriozaj politikaj komplikaĵoj. Rusio ne plu partoprenas la konkuron. Se diri mallonge, al Usono mankas kaj en proksima tempo ne aperos egalapova konkuranto. »
 
« Pro tio Usono alfrontas unikan paradokson: ĝi estas la unua vere tutmonda superpotenco, tamen la usonanoj ĉiam pli estas zorgitaj pri danĝeroj, kiuj venas de oble malpli fortaj malamikoj. »
 
« Usono, panikanta kaj obsedita je fortigado de propra sekureco, plej verŝajne estos izolita kaj ĉirkaŭita de la malamika mondo»
 
« [pri Usono] Neceso akcepti nesekurajn vivkondiĉojn ekhavas evidente kronikan karakteron. »
 
« Ĉar Usono — konsiderante ĝian kontraŭdiran rolon en la mondo — estas destinita iĝi katalizilo de movado direkte al tutmonda unueco aŭ al tutmonda ĥaoso, sur la usonanoj kuŝas unika respondeco pri tio, kiun el tiuj du vojoj ekiros la homaro. Ni devos elekti inter la regado super la mondo kaj gvidado en ĝi. »
 
« En la fina jaro de la 20-a jarcento la eŭropanoj kaj unuavice la francoj pompe deklaris, ke Eŭropo en plej proksima tempo ekhavos “sendependajn eblecojn en la kampo de la tutmonda sekureco”. Sed, kiel baldaŭ montris la milito en Afganio, tiu promeso estis simila al la fama sovetia kredigo pri historia venko de la komunismo, “montriĝanta ĉe horizonto”, do ĉe la imagita linio, foriĝanta dum proksimiĝo al ĝi. »
 
« Loĝantaro de Japanio maljuniĝas, ĝia ekonomia evoluo malrapidiĝis; tipaj por la 1980-aj jaroj ideoj pri transformiĝo de Japanio je superpotenco hodiaŭ aspektas kiel historia ironio. »
 
« Nur fine de la 1950-aj jaroj kaj plej verŝajne nur dum la Kuba misila krizo, Usono ŝoke komprenis, ke la modernaj teknologioj transformis [ĝian] neatakeblecon je parto de pasinteco»
 
« Tendenco en la Usona Kongreso doni al la Ŝtata Departemento rajton taksi konduton de la aliaj ŝtatoj, estas tre simptoma por la nuna pozicio de Usono, kiu ĉiam pli neglekte traktas suverenecon de la aliaj, dum plu skrupule protektas la sian. »
 
« Post Hiroŝimo kaj Nagasako, kie la vorto “totala” ekhavis tute novan sencon, kaj ĉe disvastiĝo de la nukleaj armiloj, rondon de kies posedantoj eniris ne nur la ĉefaj antagonistoj de la “malvarma milito”, sed ankaŭ aliaj ŝtatoj, venko en la totala milito iĝis oksimoro… »
 
« Ne estus troigo diri, ke la totala milito estas sensenca ago, kiun povas permesi al si nur malriĉa ŝtato»
 
« La milito kiel formale deklarita stato foriris al pasinteco… Ekde momento de la fino de la Dua mondmilito Usono partoprenis en du grandaj militoj, en kiuj pereis 100 mil usonanoj, kaj en proksimume duondekduo da relative seriozaj operacoj, akompanitaj de malgrandaj perdoj por la usona flanko, kaj ankaŭ unuflanke bombardis almenaŭ tri ĉefurbojn de aliaj ŝtatoj, eĉ ne unu fojon formale deklarinte la militon. »
 
« Nocio de la absoluta nacia sekureco hodiaŭ estas nura mito. En la epoko de tutmondiĝo kompleta sekureco kaj absoluta defendo estas neatingeblaj. »
 
« …nenio havas tiom decidan signifon por daŭra paco en la tuta mondo ol la povo de Usono»
 
« Kapablo en mallonga tempo venki en unu loka milito estas oble pli efika rimedo kontraŭ estigo de iuj ajn lokaj konfliktoj ol sufiĉe multekosta subtenado de la nombro de trupoj, necesaj por paralela batalado en du lokaj militoj. »
 
« Mobilizi socion por longa fortostreĉiĝo pli facilas se personigi minacon, identigi ĝin kiel malbonon kaj tiel krei ĝian amase reprodukteblan stereotipon. En la homa vivo kaj speciale en tiu internacia, malamego kaj antaŭjuĝo portas oble pli fortan emocian ŝarĝon ol kunsento aŭ inklino. »
 
« [pri reago de la prezidanto George W. Bush al la terorismaj atakoj en 2001] La prezidanto Bush montris inklinon trakti minacon en preskaŭ teologiaj terminoj (verŝajne pro sia religiemo), konsiderante ĝin batalo inter “bono kaj malbono”. Li eĉ uzis la Lenin-formulon “kiu estas ne kun ni — tiu estas kontraŭ ni” — la principo, ĉiam imponanta al la eskcitita publiko, sed portanta en si nigroblankan mondrigardon, ignorante ĉiujn nuancojn de la griza, en kiuj estas kolorigitaj plejparto de la tutmondaj dilemoj. »
 
« Eldirinte komence de 2002 siajn famajn vortojn pri la “akso de malbono”, la prezidanto [ George W. Bush ] retorike miksis sendependajn problemojn, iniciitajn de Nord-Koreio por stabileco en Nord-Orienta Azio, de Irano kun ĝiaj grandskalaj ambicioj en la Persa golfo, kaj ankaŭ tiujn restintajn post la nefinita kampanjo de 1991 kontraŭ la iraka reganto Saddam Hussein»
 
« Malfacilaĵo konsistas en tio, ke la administracio [de la usona prezidanto George W. Bush] sufiĉe nebule difinis la fenomenon aŭ la fortojn, kontraŭ kiujn oni alvokas la usonanojn batali dum la “milito kontraŭ terorismo”… Nomi malamikon teroristo signifas agnoski naivan nescion de tio, ke la terorismo estas la aplikata de individuoj, grupoj aŭ ŝtatoj mortiga metodo de timigado. Oni ne militas kontraŭ metodoj aŭ taktikoj. »
 
« Ju pli malfortaj kaj fanatikaj estas politikaj ekstremistoj, des pli ili emas preferi la plej kontraŭhomajn formojn de la terorismo al aliaj luktometodoj. »
 
« Insisti je kompreno ne signifas pravigi la teroristojn aŭ alvoki al pacigo. »
 
« La terorismo, kreskinta surbaze de etna, naciareligia protesto, estas speciale vivkapabla kaj plej malfacile elradikigebla per ekstermado de la teroristoj. Fontoj de la terorismo troviĝas en la socia malkontento. »
 
« Sed maksimuman reziston al la fizika subpremado montras la terorismo, inspirata de historiaj mitoj pri komuna etna origino aŭ stimulata de religia fervoro. »
 
« Oni ne povas eviti la historiajn faktojn: la ĉefa kialo de tio, ke pikilo de la terorismo estis direktita al Usono iĝis sendube engaĝiĝo de Usono en aferoj de Proksima Oriento… »
 
« [pri la amasdetruaj armiloj] La afero komplikiĝas per tio, ke konduto de Usono mem en la kampo de disvastigo de la amasdetruaj armiloj estas ne tre senriproĉa. Usono asistis al klopodoj de Britio pri kreado de prorpa nuklea potenco, kaŝe helpis pri tio al Francio, neglektis aŭ eble rekte helpis al la nukleja programoj de Israelo, fermis la okulojn pri la similaj agoj de Ĉinio, Barato kaj Pakistano, kaj fine montris senzorgan nesingardemon rilate prorajn nukleajn sekretojn. Kiam la kritikistoj riproĉas Usonon ke ĝiaj aktualaj timoj pri disvastigo de la amasdetruaj armiloj malfruiĝis, en tiuj vortoj haveblas parto de la vero. »
 
« [pri klopodoj de Usono haltigi disvastigon de la amasdetruaj armiloj en Eŭrazio] Tiaj agoj povus haltigi disvastigon de la nukleaj armiloj almenaŭ por plej proksima periodo. Sed ilia kapablo kuraci la terorisman malsanon estas sufiĉe dubinda. Sendube ili estigos eĉ pli fortan indignon kontraŭ Usono kaj estos konsiderataj kiel trudado de nova ordo en la regiono en la spirito de nekaŝita koloniismo… Sekve, tio povos riskigi la usonajn poziciojn en Eŭropo kaj la “milito kontraŭ terorismo” transformiĝos je sole usona kaj precipe kontraŭislama afero. »
 
« …politiko de unuflanka devigo estigos en la internacia komunumo tian humoron, ke la ŝtatoj, ne dezirantaj esti ĉantaĝitaj, konsideros sia unuaranga tasko kaŝe ekhavi la amasdetruajn armilojn… En longdaŭra perspektivo ĉio ĉi povas transformiĝi por Usono je fatala detruo de la fundamentoj de ĝia nacia sekureco. Jen pro kio unu el alvokoj, aperintaj dum la tria “Granda debato” pri la sekureco de Usono — rezigni je la Atlantika alianco [ NATO ] profite al la nova “koalicio de partneroj-sampensantoj” — estas profunde erara. »
 
« Fakte Usono alproprigis la rajton difini la malamikon kaj fari la unuan baton, ne zorgante pri atingo de internacia konsento rilate la difino de la minaco. »
 
« …diferenco inter anticipado kaj preventado estas sufiĉe grava de la vidpunkto de la internacia ordo kaj neniukaze devas esti forviŝata… Rezigno je dislimigado de tiuj du agotipoj, des pli flanke de la superpotenco, havanta maksimumon de rimedoj por detenado, povas estigi ĉenan reakcion de unuflankaj “preventaj” militoj, maskitaj kiel “anticipaj” agoj. »
 
« La lukto kontraŭ la terorismo ne povas esti centra, sistemokrea principo de la usona politiko pri sekureco en Eŭrazio aŭ de eksterpolitika kurso de Usono ĝenerale. Tiu ideo estas tro malvasta laŭ sia direkto, tro nebula en difinado de la malamiko kaj, kio plej gravas, ĝi ne kapablas influi la plej gravajn kialojn de la intensa politika tumultado en la etendiĝanta inter Eŭropo kaj Fora Oriento ŝlosila zono de Eŭrazio, en kies loĝantaro dominas islamanoj kaj kiun oni povas marki per termino la “nova tutmonda Balkanio”. »
 
« [pri la atencoj de la 11-a de septembro 2001] Neniam tiom malforta areto da homoj kaŭzis tiom da doloro al tiom pova kaj grandega komunumo. »
 
« En tiu ĉi milito — kaj la terorismo laŭsence estas senkompata milito de la malfortuloj kontraŭ la fortuloj (la takso, havanta nenion komunan kun agnosko de morala laŭleĝeco de la teroro) — la malfortuloj havas preskaŭ nenion perdeblan, sed akiri, de ilia vidpunkto, ili povas ĉion. »
 
« …la malfortuloj akiras forton, ĉiamaniere simpligante bildon de sia malamiko, dum la fortuloj, agante similmaniere, malfortiĝas. »
 
« …bildo de la islamo en percepto de multaj usonanoj estas preskaŭ speguliĝo de la islamo-fundamentisma bildo de Usono kiel la “granda Satano”. »
 
« Efektive antaŭ la okupacio de Irako fare de Usono en 2003, sekve de kiu ŝijaismaj teokratiaj streboj akiris fortan impulson, la fundamentisma fenomeno troviĝis ĉefe en estingiĝanta stato. »
 
« Ankoraŭ ne klaras, kia estos plua evoluo de Irano, sed la tagoj de la fundamentisma teokratio en tiu ĉi lando estas kalkulitaj. Ĝi jam eniris la “termidoran fazon”. »
 
« …la islama fundamentismo sukcesas inciti kontraŭokcidentan ksenofobion, kiu estas la ĉefa fonto de ĝia vivkapablo. »
 
« Eble la islamismo estas pli ol nura sukcesa rivalo de la islama fundamentismo. Tiu movado povas esti simptomo de tio, ke la iam vivoplena, sed dormanta en lastaj jarcentoj civilizo, ekspiras denove. »
 
« …de la ideologia vidpunkto mankas kialoj konsideri islamon pli fremda al demokratio ol kristanismo, judismo kaj budhismo»
 
« …Usono devos eviti montri ke ĝi kvazaŭ konsideras islamon, pro ĝia kvazaŭ profunde alia kultura origino, esti nekapabla trapasi la samajn etapojn de la politika evoluo kiel la kristana kaj budhisma mondoj. Antaŭ sesdek jaroj estis tute ne evidente, ke Germanio kaj Japanio iĝos centroj de demokratio»
 
« Konstruado de pli sekura mondo estas simple neatingebla sen kunlabora partopreno de 1 miliardo 200 milionoj da islamanoj, loĝantaj sur la planedo. »
 
« …la procezojn de tumultado en la islama mondo necesas trakti unuavice en la regiona, ne tutmonda kunteksto, kaj prefere tra geopolitika ol teologia prismo. La islama mondo estas disigita politike kaj religie»
 
« Turkio jam duonjarcenton restas la fidela aliancano de Usono. Fidon kaj dankemon de Usono ĝi meritis jam dum sia senpera partopreno en la Korea milito»
 
« Usono ne povas subteni Baraton kontraŭ Pakistano, nek kontraŭ Ĉinio, sen pagi neakcepteble altan strategian prezon aliloke: en Afganio, se ĝi elektos la kontraŭpakistanan kurson, aŭ en Fora Oriento, se temos pri la kontraŭĉina alianco. Pro ĉiuj ĉi internaj kaj eksteraj faktoroj Barato nur en limigita kadro povas esti aliancano de Usono en longdaŭra politiko de formado — jam sen paroli pri perforta starigado — de pli stabila sistemo de rilatoj ene de la Tutmonda Balkanio»
 
« Sed kunlaborado kun Eŭropo malsukcesos, se opinii ke ĝi devos limiĝi al plenumo de la usonaj ordonoj fare de ĝi. »
 
« La eventoj de la 11-a de septembro [2001] serioze influis la internacian vivon, sed ne pro tio ke ili ŝanĝis la mondon, sed precipe pro tio ke ili ŝanĝis Usonon. Usonon ŝokis subita ekkonsciiĝo pri sia propra atakebleco. »
 
« La vero konsistas en tio, ke dum la tuta periodo de la “malvarma militoEŭropo de facto estis la usona protektorato… Ne mirindas, ke la averaĝa usonano konsideras Eŭropon parazito. »
 
« Eŭropo kun restarigo de la milita potenco povas transformiĝi je la danĝera rivalo de Usono. Ĝi ne lasos eblecon defii la usonan hegemonion. …Eŭropo, faranta “sufiĉajn” defendajn klopodojn, neeviteble kaŭzos ĉe Usono senton de malkomforto, naturan por la eksa hegemono. »
 
« La politike pova Eŭropo, kapabla konkuri kun Usono ekonomie kaj ĉe tio ne dependa de ĝi en milita sfero, neeviteble komencos kontesti la dominadon de Usono en du regionoj, kiuj havas por Usono vive gravan strategian signifon — en Proksima Oriento kaj Latinameriko»
 
« …se Eŭropo iĝos ekonomia giganto kaj granda militforto samtempe, la sfero de la dominado de Usono verŝajne limiĝos ĉefe je la Pacifika regiono… Tamen nuntempe al la eŭropanoj mankas motivado kaj unueco, necesaj por kreado de pova milita ŝtatego… Tamen, memorante pri reciprokaj ofendoj, kaŭzitaj de transatlantikaj kvereloj ĉirkaŭ Irako, por la usonanoj estus verŝajne pli racie malpli riproĉi Eŭropon pri “nesufiĉo” de ĝiaj militaj klopodoj. »
 
« Se Usono skrupule sekvus la internaciajn regulojn, se ĝi diligente evitus demonstradon de forto ĉe solvado de ekonomiaj problemoj, kiuj havas specialan intereson por gravaj kategorioj de la usonaj voĉdonantoj, aŭ montrus obeeman pretecon limigi propran suverenecon kaj subigi siajn armitajn fortojn al la jurisdikcio de la internacia juro, ĝi verŝajne ne iĝus la ŝtatego, kies agoj povas iĝi lasta savrimedo por preventi tutmondan anarĥion. »
 
« Konglomeraĵoj havas ne historiajn revojn, sed nur materiajn interesojn. Senvizaĝaj burokrataj institucioj de Eŭropa Unio ne povas veki popolajn sentojn, necesajn por politika agnosko… Do kun paso de la tempo Eŭropa Unio ekhavos atributojn de milit-politika ŝtatego, ĝuste kiel multaj gigantaj multnaciaj korporacioj aranĝas por gardado de siaj vive gravaj interesoj propran armitan sekurecservon. »
 
« …Eŭropo, laŭ sia naturo orientita al plurflanka kunlaboro, kaj Usono strebanta al memstara pozicio, ideale konvenas por tutmonda racia geedziĝo. »
 
« Vastiĝo de Eŭropa Unio kaj NATO daŭros. Kun ĉiu plia ĝia ondo kaj retiriĝo de la Oriento kaj ofensivo de la Okcidento, danĝeroj, kreataj de geopolitika “nenies tereno”, simple ŝoviĝas orienten. »
 
« Por la eŭropanoj Siberio povas transformiĝi je tio, kio siatempe por la usonanoj iĝis Alasko kaj Kalifornio kune: fonto de grandegaj riĉaĵoj, kampo de profita aplikado de kapitaloj, siaspeca Eldorado por plej entreprenemaj setlantoj. »
 
« [pri la 11-a de septembro 2001] Unuafoje en sia tuta historio NATO aplikis la 5-an artikolon (de la Vaŝingtona traktato), unuanime deklarinte, ke ĉiuj anoj de la organizaĵo partoprenos en komuna defendado kontraŭ komuna minaco. »
 
« Historio jam konatigis al la eŭropanoj terorismon kaj eble pro tio ili vidas en ĝi malpli enkorpigon de malbono kaj pli — sekvon de politiko»
 
« Verŝajne la plej akraj kontraŭdiroj inter reprezentantoj de la kontinenta Eŭropo kaj la usonanoj observiĝas je ilia takso de la palestina terorismo: multaj usonanoj, inkluzive kelkajn anojn de la [prezidanta] administracio, vidas en ĝi malbonon, preskaŭ ne ligitan al la okupado de la palestinaj teroj fare de Israelo, dum multaj eŭropanoj emas opinii, ke la okupado kaj speciale kreado sur tiuj teroj de la judaj setlejoj stimulas la terorisman agadon. »
 
« La leviĝanta ŝtatego Ĉinio memorigas la Kaiser-an Germanion, kiu enviis Brition, malamikis kun Francio kaj malestimis Rusion; la nuna Ĉinio, ĉiam pli pragmate konsiderante rolon de Usono en Pacifika regiono, nervoze reagas al Japanio, orgojle rigardas al Barato kaj malestimegas Rusion. »
 
« Ekonomia postvivado de ĉiu ajn el la ĉefaj ludantoj sur la azia scenejo tute dependas de senobstakla aliro de maraj komercaj ŝipoj al nuraj du-tri ĉefaj havenoj. Sufiĉas bloki per kelkaj magnetaj minoj aliron al Ŝanĥajo, JokohamoBombejo (kaj al unu-du pliaj havenurboj) por laŭvorte paralizi la ekonomian aktivadon de Japanio, ĈinioBarato»
 
« Hodiaŭ la plej elstara evento en la ekstera politiko de plejparto de la ŝtatoj estas vizito de ŝtatestro al Vaŝingtono… Eksterlanda ambasadoro konsideras pinta atingo de sia kariero, se li sukcesas aranĝi duonhoran renkontiĝon de sia gvidanto kun prezidanto de Usono. Multaj devas kontentiĝi je kvinminuta renkontiĝo en la Ovala ĉambro kaj memorfoto, pri kio oni informas en amaskomunikiloj (sen indiki daŭron) kiel pri historia evento. La mondan ĉefurbon nun vizitadas averaĝe po unu eksterlanda ŝtatestro semajne, do plejparto de la vizitoj estas tute ignorataj de la tutlanda kaj eĉ de loka vaŝingtona gazetaro. »
 
« Nova realo speguliĝas ankaŭ en vastigo kaj fortigo de personaj rilatoj de eksterlandaj politikistoj kaj komercistoj kun Usono. Multaj el ili studis en usonaj universitatoj… Aranĝoj de plej influaj organizaĵoj kiel la Triflanka Komisiono (kunveno de elituloj de neregistaraj organizaĵoj de Nordameriko, Orienta Azio kaj Eŭropo) ĉiam pli similas al renkontiĝoj de eksaj studentoj de kolegioj. »
 
« La akompana, sed pli disvastiĝinta fenomeno estas apero de la specifa tutmonda elito, kun tutmondeca mondrigardo kaj transnacia lojaleco. Reprezentantoj de tiu elito libere parolas la anglan (kutime en la usona varianto) kaj uzas tiun ĉi lingvon por laboro; por tiu ĉi nova tutmonda elito karakteras alta moviĝemo kaj kosmopolita vivmaniero; ĝia ĉefa ligo estas laborloko: kutime tio estas iu transnacia komerco aŭ financa korporacio. Tipe altajn postenojn en tiaj korporacioj okupas naskiĝintoj de aliaj landoj; ĉirkaŭ 20% plej grandaj eŭropaj kompanioj estas estrataj de homoj, kiuj antaŭe estus konsiderataj eksterlandanoj. Ĉiujaraj renkontiĝoj de la Tutmonda Ekonomia Forumo fakte iĝis partiaj kunvenoj de la nova tutmonda elito… Tiu elito ĉiam pli klare montras haveblon de siaj propraj interesoj, spiriton de amikeco kaj sinidentigon. »
 
« Usono deklaras sekvojn de la tutmondiĝo kiel favoraj kaj profitaj al interesoj de la tuta monda komunumo, sed ĝi mem sekvas tiujn regulojn ĉefe kiam tio utilas al ĝi… la usona tutmonda povo kontraŭdiras al la usona demokratio, same al tiu interna kaj eksportita. La interna usona demokratio malhelpas aplikon de la ŝtata povo sur la internacia scenejo, kaj inverse, la tutmonda povo de Usono povas krei minacojn al la demokratio en Usono. »
 
« …la tutmondiĝo estigis veran inundon de publikaĵoj, glorantaj alvenon de nova glora epoko (oni ofte forgesas, ke la mondo ĝis 1914 estis preskaŭ same libera de la komercaj kaj financaj barieroj kaj eĉ pli malferma por la migrado) kaj vidantaj en la tutmondiĝo la ĉefan esencon de la okazaĵoj en la mondo en la 21-a jarcento»
 
« Tuj post kiam oni komencis popularigi la tutmondiĝon kiel ŝlosilon por komprenado de la ŝanĝoj okazantaj en nia tempo, kiel vektoron difinantan ilian direkton, kaj tuj post kiam tiu difino iĝis rigardata kiel io laŭa al la usonaj interesoj, iĝis pli facile trakti la tutmondiĝon samtempe kiel bonan kaj neeviteblan procezon. Estante ne tiom komplika kaj dogma kiel la marksisma ideologio, aperinta kiel respondo al la evoluo de la industria kapitalismo, la tutmondiĝo iĝis moda ideologio de la postideologia epoko. Ĝi enhavas ĉiujn trajtojn de la ideologio: ĝi venis historie ĝustatempe, estis direktita al ŝlosilaj regantaj elitoj, havantaj komunajn interesojn, enhavis kritikon de tio kion necesis rifuzi kaj promesis pli bonan estontecon»
 
« …la tutmondiĝo estas natura doktrino de la tutmonda hegemonio. »
 
« Sekvante internajn politikajn konsiderojn, Usono sinsekve konservadis altajn protektismajn barierojn por agrikulturaj produktoj kaj faris striktajn kvotojn por importo de ŝtalo kaj teksaĵoj el pli malriĉaj landoj, despere klopodantaj eniri la usonan merkaton. La evoluontaj landoj daŭre petas Usonon malaltigi la komercajn barierojn, sed al ili mankas fortoj por esti aŭditaj. »
 
« [pri internacia komerco] Pri egalaj eblecoj reale oni povas paroli nur rilate Usonon kaj Eŭropan Union. Kiam haveblas konsento de ambaŭ flankoj, ili povas dikti al la tuta mondo siajn kondiĉojn de la financa aktivado kaj komerco»
 
« …Usono, malsame ol ĝia ekonomia partnero — Eŭropa Unio, havas grandan militan povegon, kaj kombino de la milita kaj ekonomia povego generas nesupereblan politikan influon. Tiun influon oni povas uzi por promociado de la usonaj interesoj ĉe kombino de emo al la ekonomia tutmondiĝo (ĉar tio profitigas ekonomie) kaj sinsekva postrestado de la usona ŝtata suvereneco (kiam tio utilas politike). La povego ebligas al Usono — ĉu ĝi pravas aŭ ne — superi tiun evidentan kontraŭdiron. »
 
« …kiam internaciaj kontraktoj kontraŭas interesojn de la usona hegemonio kaj povus damaĝi la usonan suverenecon, oni povas forgesi pri fideleco de Usono al la tutmondiĝo kaj plurflankeco. »
 
« Sur la tutmondiĝo tute klare videblas la stampo “Farita en Usono”. Kaj tiu tutmondiĝo kiel la ŝtata doktrino de la monda hegemono finfine spegulas kaj esprimas sian ŝtatan devenon. »
 
« Unu el la ĉefaj eraroj de la Organizaĵo de Liberigo de Palestino estas ke ĝi neniam sinsekve realigis taktikon de kontraŭsimbolismo por estigi en Israelo simpation al siaj klopodoj atingi sendependigon de Palestino disde Israelo. »
 
« En periodo kiam estas mode opinii, ke la epoko de la ideologioj finiĝis, la tutmondiĝo, kunfandinta en la unueca tuto la marksisman ekonomian determinismon, kristanan humanismon kaj maltrankvilon pri stato de naturmedio, varmigata je konscio de la tutmonda malegaleco kaj banala envio, havas ŝancojn iĝi tuteca kaj por ĉies alloga kontraŭusona doktrino. »
 
« Por multaj la ekonomia tutmondiĝo signifos perdon de la ŝtata suvereneco. »
 
« Nun Usono subfosas siajn ŝancojn por morala gvidanteco, postulante de aliaj tion, kion ĝi mem rifuzas. Kiam iuj reguloj estas ekonomie malprofitaj aŭ politike malkomfortaj al Usono, ĝi ofte rompas ilin. »
 
« …la plej videblan kaj senteblan tutmondan influon la usona amasa kulturo okazigas tra filmoj kaj televidserioj»
 
« Estetoj povas kritiki amasan kulturon, sed iliaj gustoj ne transdoniĝas al aliaj. Usonon, kiel fonton de la kultura tento, ne eblas haltigi per oficiala dekreto. »
 
« Kontraŭusonismo parte portas en si trajtojn de elreviĝo. »
 
« La historia (usona) devizo: “Neniu impostado sen reprezentado” ricevas sian tutmondan ekvivalenton: “Neniu usonigado sen nia protektado”. »
 
« La unua provo en 1928 elekti kiel prezidanton de Usono katolikon fiaskis pro evidentaj antaŭjuĝoj, sed la dua — en 1960 — sukcesis. En la 1930-aj jaroj judoj jam eniris la prezidantan kabineton, sed komence ili klopodis ne akcenti sian judan devenon. »
 
« Lukto kontraŭ la ŝtatoj de la “akso” dum la Dua mondmilito (kaj sekvinta apero de la juda ŝtato) stimulis ĉe la usonaj judoj strebon identigi sin kun interesoj de Israelo, dum la italaj kaj japanaj enmigrintoj klopodis substreki mankon de iuj ajn politikaj ligoj kun siaj eksaj patrujoj. »
 
« Vastasence hodiaŭ la plej aktivaj, influaj kaj riĉaj etnaj lobioj [en Usono] kun eksterpolitika aktiveco estas la juda, kuba, greka kaj armena»
 
« Naturaj kontraŭuloj de la usona juda komunumo — naftaj kompanioj kaj islama komunumo — ne povas rivali kun ĝi. »
 
« Arabdevenaj usonanoj ofte plendas ke en lastaj jaroj en tiuj sekcioj de la Konsilio pri Nacia Sekureco, la Ŝtata Departemento kaj la Ministerio pri Defendo, kiuj estas ligitaj al Proksima Oriento, superajn postenojn okupas usonaj judoj dum aliro de la arabdevenuloj estas praktike fermita. »
 
« Kaze de manko de baza unuiĝo surbaze de kompreno de la komuna estonteco de Usono, la usona mozaiko povas transformiĝi je rivalado inter etnaj grupoj, ĉiu el kiuj estos asertanta (kaj konvinkanta pri tio aliajn), ke ĝi posedas iujn specialajn konojn kaj rajtojn por ellabori la politikan kurson inter multaj kontraŭdiraj eksterpolitikaj interesoj. »
 
« Etnaj frakcioj en la kongreso iĝis kutima afero. »
 
« Komputila analizo de diroj de la prezidanto [ George W. Bush post la 11-a de septembro [2001] montras, ke ĝis februaro 2003, do dum proksimume 15 monatoj, li publike almenaŭ 99 fojojn uzis diversajn variantojn de la maniĥeisma vortigo “kiu estas ne kun ni, tiu estas kontraŭ ni (la specialan popularecon donis al ĝi Lenin!). »
 
« [pri usonaj armeestroj komparataj al tiuj de la iamaj imperioj] Tion plej bone simbolas potenco kaj statuso de kelkaj regionaj usonaj ĉefkomandantoj, kiuj fakte ludas rolon de vic-reĝoj en kelkaj ŝlosilaj eksteraj sekureczonoj, kaj troviĝanta eksterlande grandega profesia usona burokrataro. »
 
« [pri evoluo de la eventoj post la 11-a de septembro 2001] Personaj kialoj, speciale grupaj interesoj kaj politikaj kalkuloj, publike pravigataj per drameca, sed foje demagogia retoriko, kaŭzis aperon de kaŝita, sed grava politika malekvilibro, kapabla havi seriozajn internaciajn sekvojn. Subita kaj preskaŭ momenta apero de nova strategia doktrino de “preventa milito”, kontraŭa al la tempopruvitaj internaciaj konvencioj, nur firmigis la suspektojn, ke la sieĝitan hegemonian burokrataron, ŝarĝitan je problemoj de interna sekureco, ne eblas kunigi kun la malferma kaj demokratia procezo de formado de ekstera politiko. »
 
« …formiĝis klara tendenco al limigo de civitanaj rajtoj, speciale de loĝantaj en Usono eksterlandanoj sen usona civitaneco. »
 
« Pli longdaŭra problemo estas, ĉu la tute komprenebla, akra reago de Usono post la 11-a de septembro [2001] ne sekvigos rekonsideradon de tradicia, tre fragila ekvilibro inter individuaj liberoj kaj nacia sekureco. Tia principa rekonsiderado, speciale kune kun modernaj teknikaj eblecoj en la kampo de sekureco, povas kun paso de la tempo transformi Usonon je fermiĝinta, koncentriĝinta je propra sekureco ksenofobia hibrido de demokratio kaj aŭtokratio, eble eĉ kun elementoj de la ŝtato-fortikaĵo. Jam ekzistas du ŝtatoj, eblaj aŭgurantoj de tia estonteco: Israelo kaj Singapuro»
 
« …la invado je Irako [en 2003], finiĝinta per milita sukceso, sed kaŭzinta kontraŭdiran internacian reagon, estigis perpleksigan paradokson: la milita aŭtoritato de Usono neniam estis tiom alta dum ĝia politika aŭtoritato neniam estis tiom malalta. »
 
« Sed lasi flanken tutmondajn tumultojn signifas ignori la ĉefan realon de nia tempo: amasan tutmondan politikan vekiĝon de la homaro kaj ĝian profundiĝantan komprenon de neeltenebla malegaleco de vivkondiĉoj de la homoj. »
 
« Pozicio de Usono rilate plurflankajn sindevigojn dum lastaj jaroj ĉe multaj estigis impreson, ke egalaj kondiĉoj por ĉiuj anoj de la monda komunumo ne apartenas al la prioritatoj de Usono. »
 
« Iuj argumentoj de Usono kontraŭ apartaj traktatoj estas klare motivitaj, sed listo de traktatoj rifuzitaj dum lastaj jaroj estas simbola kaj maltrankviligas: la Kiota protokolo pri klimata kontrolo, la Traktato pri la Internacia Krima Tribunalo, la Konvencio pri Infanaj Rajtoj (la kontraŭargumentojn de Usono subtenis nur Somalio), projekto de la protokolo pri kreado de mekanismo pri kontrolado de observado de malpermeso de la biologiaj armiloj, la Traktato pri kontraŭmisila defendo, la Traktato pri malpermeso de teraj minoj ktp. »

Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]Redakti

 
« Sur fono de redistribuo de mondaj potencoj kaj kreskanta internacia kontraŭstaro des pli gravas, ke Usono ne transformiĝu je malklera polica ŝtato kaj ne dronu en marĉo de propra al ĝia kulturo konsumismo»
 
« La konsumisma kulturo kaj malekvilibrigo de ekonomio, aperintaj ĉe Clinton kaj daŭrintaj ĉe George W. Bush rezultis en tio, ke lime de jarcentoj krevis sapveziko de la valorpapera merkato, kaj malpi ol jardekon poste komenciĝis grandskala financa krizo. La detrua unuflanka kurso de George W. Bush rezultigis la dekjaran militon en Proksima Oriento kaj disfalon de la ekstera politiko de Usono ĝenerale. La financa katastrofo de 2008 preskaŭ metis la landon en la nova ekonomia depresio, iginte Usonon — kaj plejparton de la Okcidento — ekpensi pri tio, kiom damaĝajn sekvojn kaŭzas sendetena konsumado. »
 
« Inter Sovetunio fine de ĝiaj tagoj kaj Usono komence de la 21-a jarcento vere videblas maltrankviliga simileco. »
 
« …dum dek ok jarcentoj en la tutmonda Malneta Nacia Produkto (MNP) ĉiam dominis Azio. Ankoraŭ en 1800 al Azio apartenis ĉirkaŭ 60% de la tutmonda MNP — kompare al la eŭropaj 30%. Sole parto de Barato en la tutmonda produktado (laŭ Jaswant Singh, la eksa ministro pri financoj de Barato) en 1750 atingis 25% — proksimume same kiel la nuna parto de Usono. Tamen dum la 19-a20-a jarcentoj, post invado de la eŭropa imperiismo, sin apoganta sur avantaĝajn industriajn kaj financajn teknologiojn, la monda parto de Azio rapide reduktiĝis. En 1900, kiam Barato jam sufiĉe longe troviĝis sub regado de Britio, ĝia parto malkreskis ĝis la mizeraj 1,6%. »
 
« La iama ekonomia dominado de Ĉinio kaj Barato ebgligas aserti, ke la nuna ekonomia leviĝo de Azio estas fakte reakiro de la perdita, sed sufiĉe longdaŭra povego. »
 
« Meze de la 20-a jarcento Usono distingiĝis per relativa facilanimeco kaj unue ne tro rimarkis novan rolon de Japanio en la monda ekonomio. Tamen en la 1980-aj kaj komence de la 1990-aj jaroj Japanio subite transformiĝis je fonto de maltrankvilo… Japanion kiel “superŝtaton” oni priparolis iel kaj tiel kaj en panikaj publikaĵoj de amaskomunikiloj, kaj en demagogiaj paroladoj en la kongreso. La panikon, kiu iom moderiĝis nur post la “perdita” por Japanio jardeko de la 1990-aj, grave malrapidiginta ĝian ekonomian kreskon, nutris sciencaj teorioj, aŭgurantaj ke la Lando de Leviĝanta Suno kondamnos la usonan ekonomion al neevitebla subiro. »
 
« Rusio tenas altan geopolitikan pozicion ĉefe danke al siaj grandaj naftogasaj rezervoj, kaj ankaŭ danke al la firma statuso de la nuklea ŝtatego, malpli granda nur kompare al Usono, kvankam tiu milita superado malfortiĝas pro internaj ekonomiaj, politikaj kaj demografiaj mankoj, jam sen paroli pri ekonomie pli fortaj najbaroj ĉe okcidento kaj oriento. »
 
« La unua, trafinta ĉiujn socitavolojn, sed geografie limigita kazo de politika vekiĝo iĝis la Franca revolucio. En ĝi kombiniĝis atavisma ribelo de la malsuperuloj kaj nevidata antaŭe gvidado de la amasoj de supre. »
 
« …en plejparto de la landoj de la nuna mondo milionoj da universitataj studentoj estas ekvivalento de la marksisma proletaro — maltrankvilaj, malkontentaj, antaŭnelonge lasintaj siajn vilaĝojn laboristoj komence de la industria epoko, subiĝemaj al ideologia agitado kaj revolucia mobilizado. Politikaj alvokoj en amaskomunikiloj transformas iliajn ofte malklarajn sentojn en simplajn kaj klarajn agadskemojn. Ju pli strikte tiuj alvokoj estos ligitaj al konkretaj ofendiĝoj kaj profundaj sentoj, des pli forta estos la mobiliza efiko. Ne mirindas, ke paroloj pri demokratio, leĝopovo kaj religia toleremo ne ricevas tian reagon. »
 
« Kaj kvankam klare esprimita ideologia alternativo al Usono en tiu ĉi jarcento ankoraŭ ne aperis, se la usona sistemo perdos en la okuloj de la amasoj sian aktualecon, ĝin povas ombrigi per siaj sukcesoj la ĉina sistemo. »
 
« …Eŭropa Unio riskas perdi statuson de imitinda ekzemplo ĉe aliaj regionoj. Tro riĉa por malriĉaj regionoj, ĝi altiras enmigrintojn, sed ne servas al ili kiel ekzemplo. Tro pasiva en aferoj de la internacia sekureco, ĝi ne havas sufiĉan influon por malhelpi al Usono daŭrigi la politikon, profundigantan jaman disdividon, speciale en la islamaj landoj. Tro egocentrisma, ĝi kondutas tiel kvazaŭ ĝia ĉefa politika tasko estas iĝi la plej komforta en la mondo maljunulejo. Tro ostiĝinta, ĝi timas kulturan diversecon. »
 
« Sekreto de la ĉiama historia allogeco de Usono estas kombino de idealismo kaj materiismo, kiuj servas kiel same povaj fortoj de motivado por la homaro»
 
« [pri rilato de Meksiko al Usono en la 19-a jarcento] Por Meksiko la nova Usono aspektis tute aliel: la ekspansiisma, rabisma ŝtato, senkompate celanta siajn materiajn profitojn, kovanta imperiismajn ambiciojn kaj hipokrite ŝajniganta sin demokratio. Kaj kvankam reputacio de Meksiko mem ankaŭ estas ne senriproĉa, ĝia ofendiĝo kontraŭ Usono historie estas grandparte prava. »
 
« La ĉefajn kialojn por maltrankviliĝi Usono havas ses. La unua estas la kreskanta kaj minacanta iĝi neeltenebla por la ekonomio ŝtata ŝuldo… La dua maltrankviliga punkto estas la putriĝinta financa sistemo… La tria preteksto por maltrankviliĝi estas la kreskanta malegaleco de enspezoj kune kun stagnado de socia moviĝemo, kio minacas en longdaŭra perspektivo socian interkonsenton kaj demokratian stabilecon (la du faktoroj, garantiantaj efikecon de la ekstera politiko de Usono)… En 2007 la plej riĉa 1% de la usonaj familioj posedis ŝokan parton je 33,8% de la naciaj riĉaĵoj de Usono, dum la malsupraj 50% posedis nur 2,5%... en lastaj du jardekoj socia moveĝemo en Usono grave malkreskis dum la malegaleco de la enspezoj inverse kreskas… La kvara fonto de la maltrankvilo estas degenero de la nacia infrastrukturo. Se Ĉinio konstruas novajn fluĝavenojn kaj vojojn, Eŭropo, Japanio kaj nun ankaŭ Ĉinio povas fieri pri rapidegaj trajnoj, la usonaj analogoj postrestis for en la 20-a jarcento. La nura Ĉinio havas 5000 km da fervojo por rapidegaj pasaĝeraj trajnoj — al Usono mankas eĉ unu. La pekina kaj ŝanĥaja flughavenoj por jardekoj avancis laŭ produktiveco kaj eleganteco siajn vaŝingtonajn kaj novjorkajn kamaradojn, kiuj ĉiam pli memorigas pri la “tria mondo”…

La Usona societo de inĝenieroj-konstruistoj en sia raporto pri la usona infrastrukturo en 2009, donis al Usono la ĝeneralajn hontigajn “du poentojn” [el kvin], kiu formiĝas el “duo” por la aviado, “trio kun minuso” por la fervojo, “duo kun minuso” por vojaj servoj kaj “duo kun pluso” por la energetiko. La urba rekonstruado progresas malrapide, slumoj kaj kadukiĝanta municipa loĝejaro en multaj urboj (inkluzive la ĉefurbon de la lando) estas videbla atesto de la socia neglekto… …Stato de la usona infrastrukturo, kiel estis dirite supre, nun karakteras pli al la malfortiĝanta ŝtatego ol al la plej noviga ekonomio de la mondo. La daŭra degenero de la infrastrukturo neeviteble influos kvanton de produktado, kaj eble en momento, kiam konkurenco kun evoluontaj landoj intensiĝos. Se la sistema rivalado inter Usono kaj Ĉinio kreskos, la kadukiĝanta infrastrukturo iĝos samtempe simbolo kaj simptomo de la usona malforteco. La kvina vundebla loko de Usono estas tre malfortaj scioj de la usona loĝantaro pri la ekstera mondo. Amara vero estas ke la usonanoj timige malbone orientiĝas en la bazaj aferoj de la monda geografio, kurantaj eventoj kaj eĉ en ŝlosilaj punktoj de la monda historio… Laŭ studo de 2006, 63% de la usona junularo ne povis montri en la mapo de Proksima Oriento Irakon, 75% malsukcesis trovi Iranon, 88% — Afganion, kaj ĉio ĉi en la tempo kiam la lando realigis multekostan militkampanjon en la respektiva regiono. Ne pli bone statas la aferoj pri historio… pli ol 30% de plenkreskaj usonanoj ne povis nomi du landojn, kontraŭ kiuj Usono militis dum la Dua mondmilito… Laŭ rezultoj de la enketado, plenumita en 2002 de la Nacia Geografia Societo, komparanta sciojn pri geografio kaj kurantaj eventoj ĉe la junularoj de Svedio, Germanio, Italio, Francio, Japanio, Britio, Kanado, Usono kaj Meksiko, Usono okupis la antaŭlastan lokon, pene avancinte nur sian malpli evoluintan najbaron Meksikon… Se ne konsideri kvin plej grandajn gazetojn, loka gazetaro kaj televido preskaŭ tute ne priparolas internaciajn eventojn — escepte de specialaj raportaĵoj kaze de sensacioj kaj grandaj katastrofoj. Anstataŭ novaĵoj estas proponataj amuzaj faktoj kaj animtiklaj vivhistorioj. La kumula rezulto estas ke la loĝantaro facile subiĝas al paniko, stimulata de ĵurnalistoj, speciale post la terora atako [de la 11-a de septembro 2001]. Kio siavice kreskigas probablecon de sinmortigaj eksterpolitikaj agoj…

La sesa Aĥilla kalkano, ligita al la antaŭa, estas ĉiam pli bremsanta kaj partieca politika sistemo. Politikaj kompromisoj iĝis malfacile rekoneblaj parte pro tio, ke en amaskomunikiloj, speciale en televido, radio kaj politikaj blogoj, ĉiam pli dominas sarkasma partieca diskurso, dum relative neinformitaj amasoj emas al la maniĥeisma demagogio. Rezulte de tio politika paralizo malhelpas fari necesajn paŝojn, kiel kaze de redukto de la buĝeto, kaj Usono aspektas por la monda komunumo kiel malkapabla solvi akrajn sociajn problemojn… »
 
« …se Ĉinio ne flankeniros de sur komencita vojo kaj evitos grandan ekonomiansocian kolapson, ĝi povos iĝi la ĉefa rivalo de Usono en lukto por la tutmonda politika influo kaj eĉ finfine por la ekonomia kaj milita povoj. »
 
« La plej probablan konkurencon al Ĉinio povus konsistigi la evoluanta demokratia Barato, tamen konsiderante neceson solvi ŝlosilajn sociajn problemojn kiel analfabeteco, malsato, malriĉeco, kadukeco de la infrastrukturo, Barato estas ankoraŭ for de egala rivaleco kun Ĉinio. »
 
« La unua punkto en la listo de fortaj flankoj de Usono estas ĝia totala ekonomia forto… La dua punkto en la listo de la fortaj flankoj estas avantaĝo en la kampo de novigaj teknologioj… La tria avantaĝo de Usono estas relative forta demografia bazo, speciale kompare al Eŭropo, Japanio kaj Rusio… La kvara avantaĝo de Usono estas kapablo pri rapida mobiliziĝo… Kvine, senduba avantaĝo de Usono antaŭ iuj plej gravaj ŝtategoj estas geografia bazo, kies specifo estas la unika sekureco de landlimoj, riĉeco de naturaj resursoj, strategie avantaĝa situo kaj grandeco de la teritorio, kaj ankaŭ etna homogeneco de la loĝantaro, ne influata de etnaj kvereloj… La sesa punkto en la listo de la fortaj flankoj de Usono estas ĝia asociiĝo kun kompleto de valoroj (homaj rajtoj, persona libereco, politika demokratio, ekonomiaj eblecoj), kiuj estas aprobataj de ĝia loĝantaro kaj dum multaj jaroj firmigis ĝian tutmondan statuson. »
 
« En 2010 la Afgana kaj Iraka militoj jam eniris liston de la plej longaj en la tuta usona historio»
 
« [pri la Iraka milito] Siajn agojn la prezidanto de Usono [ George W. Bush ] pravigis per senbazaj suspektoj, kiuj post kelkaj monatoj malaperis senspure, ĉar ĉeesto de la armiloj de amasa detruado en la okupita de la usonaj trupoj Irako neniam estis konfirmita. »
 
« …en la epoko de tutmonda travidebleco, definitiva venko atingita per kontraŭhomaj rimedoj, jam ne estas laŭdata. Eĉ Rusio, senkompate eksterminta centmilojn da afganoj kaj transforminta en rifuĝintoj kelkajn milionojn, ne uzis ekstremajn rimedojn, kiuj garantius al ĝi definitivan venkon. »
 
« Ĉe tio la Afgana kaj la Iraka konfliktoj — same kiel siatempe iamaj ekspediciaj militoj de la Okcidento — praktike ne influis la internan vivon de Usono (se ne konsideri la militistojn kaj iliajn familiojn). Kaj kvankam ambaŭ militoj eltiris miliardojn da dolaroj el la usona buĝeto, postultante pli altajn elspezojn ol ĉiuj antaŭaj militoj krom la Dua mondmilito, elspezoj en procentoj de la usona Malneta Enlanda Produkto estis malaltaj — pro nekredebla kresko de la usona ekonomio»
 
« Demagogio, nutrata de timoj, estas pova armilo, rapide donanta fruktojn, sed ĉe tio kapabla kaŭzi gravajn internajn kaj eksterajn problemojn en longdaŭra perspektivo. Kiel ekzemplo de ĝia detrua influo povas servi la plej famaj kazoj de misuzoj de irakaj militkaptitoj, inkluzive iujn superajn oficirojn. Tio estas flankefikoj de perceptado de malamiko kiel enkorpigo de la malbono, al kiu do rajte aplikeblas kruelaj rimedoj. »
 
« Unuavice, la milito en Irako estis nenecesa kaj oni devis eviti ĝin… Due, jam antaŭe Usono ne de devis lasi senatente Afganion post foriro de tie de la sovetiaj trupoj. La lando laŭvorte estis ruinigita, despere bezonis ekonomian helpon por stabiligi situacion almenaŭ minimume. Tamen kaj George H. W. Bush kaj Clinton montris pasivan indiferentecon. La kreiĝintan vakuon en la 1990-aj jaroj plenigis la taliboj, malantaŭ kiuj staris Pakistano, strebinta tiamaniere okupi geostrategie valorajn poziciojn rilate Baraton. Baldaŭ Talibano prenis sub sian aŭspicion Al-Kaidon — la sekvintaj eventoj estas konataj al ĉiuj. »
 
« Mi imagas tri bazajn scenarojn, spegulantajn eventualan regreson de Usono. La plej malbona evoluo de la eventoj inkluzivas seriozan financan krizon, sinkigantan Usonon kune kun plejparto de la mondo je detruega depresio. Kiel montris la krizo de 2007, tiu terura perspektivo estas tute ne fantazia. Kune kun detruaj sekvoj de la kreskanta engaĝiĝo de Usono je operacoj eksterlande, tia katastrofo povas je nuraj kelkaj jaroj fini la tutmondan dominadon de Usono. »
 
« La ĉefa realo estas tia: Usono samtepme riskas regresi je sistema kadukiĝo, kaŭzita je manko de la progreso en la sociala, ekonomia kaj politika reformadoj, kaj rikolti fruktojn de la erara ekstera politiko, kiu en lastaj jaroj estas timige malproksima de konsiderado de specifaĵoj de la postimperia epoko. Dume la potencialaj rivaloj de Usono (speciale en iuj partoj de Azio) paŝon post paŝo engaĝiĝas je realoj de la 21-a jarcento»
 
« Internaj politikaj sukcesoj ne rekompencas la eksterpolitikan programon, kiu anstataŭ kunlaboro engaĝas Usonon en multekostajn kampanjojn kontraŭ kreskanta nombro de malamikoj (foje propramane kreitaj). »
 
« En iu ajn kazo Usonon atendas nehaltigebla kaj finfine fatala perdo de kapablo ludi gvidan rolon sur la monda scenejo. Nesolvitaj internaj kaj longdaŭraj eksteraj problemoj elpremos el ĝi ĉiujn sukojn, laŭgrade demoralizante la socion, subfosante la socian prestiĝon kaj reduktante krediton de la tutmonda fido. Rezulte de tio proksimume je 2025 sur fono de la internacia malstabileco Usono de facto seniĝos je triumfe deklarita regado super la 21-a jarcento»
 
« …Germanio kaj Italio pro siaj komercaj interesoj tiriĝos al Rusio, Francio kaj la nefidinda Centra Eŭropo — al la politike pli unueca Eŭropa Unio, dum Britio klopodos trovi ekvilibron ene de Eŭropa Unio, konservante specialajn rilatojn kun la malfortiĝinta Usono»
 
« [pri Hitlero] La unua eraro estis, konkerinte Eŭropon, sed ankoraŭ militante kontraŭ Britio, ataki Sovetunion, kaj la dua — deklari militon kontraŭ Usono, sen eliri el morta batalo kontraŭ Sovetunio kaj Britio. »
 
« …malsame ol malsukcesaj pretendentoj je la monda dominado en la 20-a jarcento, Ĉinio en la nuna etapo ne kovas revoluciajn, nek mesiajn, nek maniĥeismajn planojn. »
 
« Nome post la financa krizo de 2007 flanke de Ĉinio oftiĝis kaj iĝis pli malkaŝa kritiko de la usona sistemo kaj de la tutmonda pozicio de Usono»
 
« Malsame ol Usono kun ĝia avantaĝa geografia situo, por Ĉinio malfacilas protekti sin kontraŭ eventuala strategia blokado. Aliron al la Pacifiko por Ĉinio blokas Japanio, de Eŭropo Ĉinion disigas Rusio, kaj Barato regas aliron al la Hinda oceano, kiu servas por Ĉinio kiel la ĉefa porgedo al Proksima Oriento. Ĝis nun la “pace altiĝanta” (laŭ difino de la ĉinaj regantoj mem) Ĉinio akiris en Azio amikojn kaj eĉ subulojn, tamen la memfida kaj naciisma Ĉinio povus trafi izolitecon. »
 
« …Barato strebas al milita regado super la Hinda oceano – tion klare montras programoj pri kreskigo de ĝiaj mara kaj aera armeoj, kaj ankaŭ politike argumentita strebo (kun geostrategia subteksto) firmigi poziciojn en la najbaraj Bangladeŝo kaj Mjanmao. Danke al sia partopreno en konstruado de havenoj en tiuj du landoj Barato ricevas eblecon regi la maran vojon tra la Hinda oceano. »
 
« Tamen ĝis nun la altiĝado de Ĉinio baziĝis sur impresaj kaj senteblaj atingoj, kaj distingiĝis je trankviliga sobreco. La supera politika estraro de Ĉinio evidente komprenas, ke ĝiaj grandaj planoj pri fora estonteco ankaŭ povus suferi, se la mondo dronos en la postusonaj kvereloj. »
 
« …videbla malfortiĝo de Usono donos al Rusio eblecon praktike senpune engluti Belorusion — kun minimuma apliko de la forto kaj oferinte nur reputacion de la respondeca regiona gvidanto. Malsame ol Kartvelio, Belorusio ne disponas okcidentan armilaron, nek politikajn simpatiojn de la Okcidento. Eŭropa Unio ĉe manko de la usona subteno apenaŭ enmiksiĝos kaj kelkaj okcidenteŭropaj landoj tute fajfas pri Belorusio. Unuiĝintaj Nacioj en tia kazo faros efektive nenion. La centreŭropaj landoj, konsciantaj kiom danĝera estas la kreskiginta muskolojn Rusio, povos postuli kutiman reagon de NATO, tamen konsiderante malfortiĝon de Usono, malverŝajnas ke ili atingos fortan kolektivan premon. »
 
« …malgraŭ opinioj ke sekureco de Israelo profitos el konfrontiĝo de Usono kontraŭ la islama mondo, la postvivado de Israelo en longdaŭra perspektivo estos endanĝerigita. Al Israelo sufiĉos milita kaj patriota povoj por rebati senperan atakon kaj subpremi la palestinanojn. Tamen longdaŭra kaj sufiĉe senavara subtenado de Usono, kaŭzita de ne tiom strategiaj konsideroj, kiom sincera morala devo, malkreskos. Dum sia malfortiĝo Usono, malgraŭ simpatio de ĝia popolo al Israelo, povos ĉiam pli kliniĝi al rezigno je partopreno en la aferoj de la regiono, dum plejparto de aliaj landoj plej verŝajne kulpigos pri malordo en Proksima Oriento nome Usonon. Konsiderante politike ardiĝintajn arabajn amasojn, pli pretajn al longdaŭra militado (la “popola milito”), Israelo, transformiĝinta antaŭ okuloj de la mondo je la “apartisma ŝtato” (pri kio avertis en 2010 vic-ĉefministro Ehud Barak) apenaŭ eltenos longe. »
 
« Ĝenerale la pozicioj de Usono en Proksima Oriento klare malboniĝas kaj malfortiĝo de Usono mortigos ilin definitive. »
 
« Plejparto de la teroraj atakoj estas plenumataj de lokaj grupoj ene de sia lando, ne eksterlande… Konsiderante ke naskas internan terorismon en plej multaj kazoj ekstrema streĉiĝo de loka aŭ regiona politika tensio, nur ŝanĝo de lokaj kondiĉoj povas iel influi tiun ĉi tipon de terorismo. »
 
« …Usono perdis eblecon uzi formiĝon de paca zono de sekureco ĉe la rusiaj limoj kaj engaĝi Rusion en pli proksimna kunlaboron en milita sfero… Anstataŭe post 2001 Usono ĵetis ĉiujn fortojn por la “milito kontraŭ teroro” kaj serĉado de subteno de siaj militaj kampanjoj en Irako kaj Afganio, oferinte pli vastajn geostrategiajn planojn. »
 
« …malfortiĝo de Usono plej verŝajne malaltigos ĝian ekonomian stabilecon kaj politikan singardemon, akriginte supremenciitajn problemojn. Krome tio povas kaŭzi kreskon de naciismo, troan sentemon pri la aferoj de la nacia memkonscio, paranojajn vidpunktojn rilate internan sekurecon kaj maldeziron malŝpari resursojn por evoluigo de aliuloj. Do stabila kunlaboro kun Meksiko apenaŭ alfrontos popolan subtenon. »
 
« …internaj kaj regionaj perspektivoj de la malfortiĝinta Usono preskaŭ tutcerte igos ĝin eĉ pli demonizi la meksikan enmigradon kaj spronos ekdubi pri preteco de Meksiko lukti kontraŭ siaj narkokarteloj. Usono plej verŝajne aplikos pli radikalajn solvojn (malpermeso de eniro aŭ deportado de enmigrintoj, fortigo aŭ deplojado de armeaj trupoj ĉe la limo), tiel nuligante bonajn najbarajn rilatojn kaj eble ardigante geopolitikan konfrontiĝon. »
 
« …nuntempe Usono kontrolas (per la baziĝanta en Kalifornio privata nekomerca organizaĵo ICANN — Korporacio pri Distribuado de Numeroj kaj Nomoj en Interreto) plejparton de aliro al la kiberspaco. Malkontento pri tiu hegemonio, ŝarĝita je suspektoj pri kiberspionado kaj serioza minaco de kibermilitoj, komplikas jam sen tio komplikan taskon de administrado de tiu strategia posedaĵo. »
 
« Ludante je amasa popola nekono de la mondaj historio kaj geografio, amaskomunikiloj persekutante profiton kreskigis panikon, uzante kiun demagogoj en la registaro de George W. Bush kondukis la landon al la okjara krucmilito. La “milito kontraŭ teroro” iĝis sinonimo de la ekstera politiko kaj Usono preskaŭ ne zorgis pri konstruado de strategio, konsideranta longdaŭrajn interesojn de la lando en la formiĝanta geopolitika situacio. Sekve de tio Usono iĝis malpreta al la defiantaj ĝin problemoj de la 21-a jarcento»
 
« …Barato, Rusio kaj Ĉinio preferis teniĝi flanke de rekta partopreno en penaj (ofte neadekvataj) klopodoj de Usono deteni la regionon [ Eŭrazion ] droni en maturiĝantaj etnaj kaj religiaj konfliktoj. »
 
« [pri Proksima Oriento] Usono kapablas memstare garantii nuklean ŝirmilon por tiu ĉi regiono, tamen ĝi ne devas engaĝiĝi je unuflankaj (aŭ sole kun Israelo) militagojn kontraŭ Irano, ĉar tiukaze ĝi dronos en pli grandskala, sed denove unuflanka kaj pereiga por ĝi konflikto. »
 
« Eŭropo bedaŭrinde ne vidas pli for ol ĝia nazo, Rusio retrorigardas pasintecon, Ĉinio rigardas propran estontecon kaj Barato kun envio rigardas Ĉinion. »
 
« Eŭropo ĝis nun restas “nefinita”. Kaj tiel estos ĝis la Okcidento, montrinte strategian sobrecon kaj racion, akceptos Turkion je pli egalaj kondiĉoj kaj partnerigos Rusion politike kaj ekonomie. »
 
« La divida linio inter Eŭropo kaj Rusio kun Turkio estas nura geografia abstrakciaĵo. Nek rivero Okcidenta Bugo (apartiganta Pollandon disde Belorusio), nek Pruto (laŭ kiu iras landlimo inter Rumanio kaj Ukrainio), nek Narvo (disdividanta Estonion kaj Rusion) plenumas rolon de geografiaj aŭ kulturaj limoj de la eŭropa oriento. Same ne plenumas tiun ĉi rolon Urala montaro, laŭ kiu, kiel skribas ĉiuj geografiaj lernolibroj, pasas limo de Eŭropo kaj Azio. Eĉ pli malbone tiun rolon plenumas la markolo Bosporo, kuniganta Mediteranean kaj Nigran marojn, kvankam la dividita per mallarĝa akvostrio Istanbulo estas konsiderata situanta parte en Eŭropo, parte (same kiel la ĉefa landoparto) en Azio… Laŭ vivmaniero, arkitekturo kaj socia ordo la fororienta Vladivostoko estas oble pli eŭropeca ol Kazano (ĉefurbo de Tatario), situanta milojn da kilometroj for de Vladivostoko en la “eŭropa” parto de Rusia Federacio. »
 
« Historie Rusio konsideras sin tro granda por kontentiĝi je statuso de ordinara eŭropa ŝtato, sed ĉe tio por la konstanta dominado en Eŭropo mankas fortoj al ĝi. »
 
« Demografia krizo, politika korupto, arkaiĝinta kaj dependa je naturaj resursoj ekonomia modelo kaj socia postresteco de Rusio speciale aktive malhelpas realigon de tute naturaj streboj de ĝia popolo — talenta, sed multe suferanta pro malbona regado»
 
« [pri Vladimir Putin] La ŝtato kiu li elpensis, havas rimarkindan similecon al la faŝismaj eksperimentoj en Italio: la ekstreme aŭtoritata (sed ne totalisma), kun specifa simbiozo de supera potenco kaj komerca oliĝarĥio, sekvanta ideologion, bazitan sur apenaŭ maskita troigita ŝovinismo»
 
« …la baratademokratio” pli similas al la brita aristokratia “demokratio” de la dua duono de la 19-a jarcento, ĝis apero de sindikatoj»
 
« …stabileco de Azio parte dependos de tio kiel reagos Usono al eventoj en du kruciĝintaj regionaj trianguloj kun la centro en Ĉinio. La unuan triangulon konsistigas Ĉinio, Barato kaj Pakistano. La duan — Ĉinio, Japanio kaj Koreio akompane de la ŝtatoj de Sud-Orienta Azio. En la unua kazo la ĉefa streĉocentro kaj fonto de malstabileco estos Pakistano. En la dua — Koreio (ambaŭ Koreioj, la Norda kaj Suda) kaj (aŭ) eble Tajvano»
 
« [pri problemoj de Ĉinio] …nenio el tio similas al la sistema kolapso de Sovetunio. La kreskanta influo de Ĉinio je la internacia situacio estas realo, kiun Usono devos akcepti, ne demonizante kaj nek preskaŭ nemaskite revante pri ĝia subita malapero. »
 
« Efektive paradokso de la ĉina estonteco estas ke laŭgrada moviĝo direkte al parta demokratio povas esti pli realigebla ĉe racia, sed potenca regado, kiu akurate direktigos socian energion je ĝusta direkto, ol ĉe malfortiĝinta regado, kiu tro cedos al popolaj postuloj. »
 
« …klopodante altigi probablecon de la tutmonda partnereco kun Ĉinio, Usono devas neoficiale akcepti la geopolitikan dominadon de Ĉinio en la kontinenta Azio kaj ĝian stariĝon kiel la dominanta ekonomia povo en tiu ĉi regiono. »
 
« Nemalgravan rolon en konstruado de stabilaj partneraj rilatoj inter Usono kaj Ĉinio ludos Japanio… Do laŭgrada repaciĝo de Ĉinio kaj Japanio ankaŭ estas inter la ĉefaj interesoj de Usono. »
 
« [pri sociologiaj enketoj en Rusio] …voĉdonante por la aliĝo al Eŭropa Unio la rusia loĝantaro plejparte ne imagas kiom striktaj estas postuloj al la kandidatoj. »
 
« Se la maltrankviliĝinta Usono kaj la tro memfida Ĉinio ne sukcesos bridi politikan malamikecon, ambaŭ landoj kun granda probableco dronos en la detrua por ambaŭ ideologia konfilkto. »
 
« En longdaŭra afero de garantiado de stabileco en Azio, Usono devas preni sur sin rolon de peranto kaj paciganto. Do ĝi devas eviti rektan militan enmiksiĝon en la regiono, anstataŭe klopodante estingi malnovan kverelon inter ŝlosilaj fororientaj aziaj fortoj — interalie inter Ĉinio kaj Japanio. La baza principo de la politiko de Usono en la nova Oriento devas konsisti en tio, ke ĝia enmiksiĝo en la eventoj de la kontinenta Azio eblas nur responde al malamikaj agoj kontraŭ la ŝtatoj, kie la usonaj trupoj jam delonge iĝis parto de la internacia situacio. »
 
« [komparo de Usono kaj la Romia imperio] La mondŝtategoj, ne havantaj egalajn al si, konsistigas apartan klason. Ili neniun konsideras al si egala kaj tre facile alkalkulas siajn subtenantojn al siaj amikojamicus populi Romani [amiko de la Romia popolo]. Al ili mankas malamikoj, ekzistas nur ribeluloj, teroristoj kaj ŝtatoj-parioj. Ili jam ne militas, sed nur punas. Ili sincere indignas, kiam vasaloj rifuzas konduti kiel tio decas al la vasaloj. [komento de Zbigniew Brzeziński] Tiuj ĉi vortoj estis skribitaj de la aŭtoro antaŭ la 11-a de septembro, sed ili mirinde precize esprimis pozicion de iuj [usonaj politikistoj, kun kiu ili insistis dum la diskuto en la Unuiĝintaj Nacioj en 2003 pri la decido pri la milito kontraŭ Irako»
— Bender P., America: the New Roman Empire? // Orbis. 2003. Winter. p. 155.