Afgana milito (1979-1989)

Afgana milito (1979-1989) estis la enlanda milito en Afganio, kiun partoprenis Sovetunio.

Afgana milito (1979-1989)
Afgana milito (1979-1989)
Afgana milito (1979-1989)
Aliaj projektoj
Afgana milito (1979-1989) en Vikipedio
Afgana milito (1979-1989) en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

Zbigniew Brzeziński redakti

 
« La sovetian malvenkon en Afganio sekvis usona neglekto rilate estontecon de tiu ĉi lando, simptomo de indiferenteco al la regiono, kiu dum jardeko restas la “Tutmonda Balkanio” de Usono — grandega teritorio etendiĝanta de Suezo ĝis Ŝjinĝjiango en Ĉinio, disŝirata de internaj konfliktoj kaj spertanta eksterajn invadojn. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
 
« …en la epoko de tutmonda travidebleco, definitiva venko atingita per kontraŭhomaj rimedoj, jam ne estas laŭdata. Eĉ Rusio, senkompate eksterminta centmilojn da afganoj kaj transforminta en rifuĝintoj kelkajn milionojn, ne uzis ekstremajn rimedojn, kiuj garantius al ĝi definitivan venkon. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
 
« Unuavice, la milito en Irako estis nenecesa kaj oni devis eviti ĝin… Due, jam antaŭe Usono ne de devis lasi senatente Afganion post foriro de tie de la sovetiaj trupoj. La lando laŭvorte estis ruinigita, despere bezonis ekonomian helpon por stabiligi situacion almenaŭ minimume. Tamen kaj George H. W. Bush kaj Clinton montris pasivan indiferentecon. La kreiĝintan vakuon en la 1990-aj jaroj plenigis la taliboj, malantaŭ kiuj staris Pakistano, strebinta tiamaniere okupi geostrategie valorajn poziciojn rilate Baraton. Baldaŭ Talibano prenis sub sian aŭspicion Al-Kaidon — la sekvintaj eventoj estas konataj al ĉiuj. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]

Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker redakti

 
« [pri Zbigniew Brzeziński en administracio de Jimmy Carter] Li sukcesis interkonsenti pri vendado al ĉinoj de aparataro de duobla destino, nealirebla por Sovetunio. Post kiam Sovetunio donis al li neatenditan “helpon” forme de interveno al Afganio, li senprobleme konvinkis la Ŝtatan Departementon liberaligi regulojn pri eksportado al Ĉinio, inkluziviginte en la liston punktojn kiel rimedoj de radioelektronika defendo kaj radarojn de kontraŭaviada defendo, kiuj havis klare militan destinon. »
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« En majo 1980 Brzeziński renkontiĝis en Vaŝingtono kun la ĉefo de la Pekina Milita Komisiono kaj klarigis ke Sovetunio ellaboras dudirektan strategion de aliro tra Afganio al la Persa golfo kaj tra Kamboĝo al la Malaka markolo. Kiom ajn dubinda estus tia analizo, ĝi ekplaĉis al la ĉinoj, ili akceptis ĝin kiel uzeblan, kaj Deng Xiaoping ripetis ĝin al Brzeziński dum lia vizito al Pekino en 1981. »
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Samuel P. Huntington redakti

 
« Por usonanoj kaj homoj de la Okcidento ĝenerale, Afganio estis definitva, decidofara venko en la Malvarma milito, ĝia siaspeca Waterloo»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Influo de la afgana milito al la islama mondo estis komparebla kun tiu influo, kiun faris al la orienta mondo malvenko de Rusio kontraŭ japanoj en 1905. Tio, kion la Okcidento konsideris la venko de la libera mondo, la islamanoj konsideris la venko de islamo»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Flanke de la islamanoj financan subtenon de la milito faris plejparte Sauda Arabio… Totala sumo, kiun ili donis dum la milito, superis 3 miliardojn da dolaroj kaj eble estis eĉ pli granda. Por komparo: Usono elspezis tiucele 3,3 miliardojn da dolaroj. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Dum la milito en batalado partoprenis 25 000 volontuloj el aliaj islamaj landoj, ĉefe el la arabaj. La volontuloj estis plejparte varbitaj en Jordanio kaj instruitaj de la pakistana Unuiĝinta Administracio de la Milita Skoltado. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« …Pakistano estis prokuristo kaj kanalo laŭ kiu alvenis usona mono kaj ĝi konscie transigis 75% de la monfluo al la plej fundamentismaj islamistaj grupoj, ĉe tio 50% de tiu ĉi mono ricevadis la plej ekstremisma sunaisma fundamentisma frakcio subestre de Gulbuddin Hekmatjar»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Araboj, kvankam partoprenis la lukton kontraŭ Sovetunio, estis fervore kontraŭokcidentaj kaj kondamnis okcidentajn organizojn, kiuj faris humanitaran helpon, akuzante ilin pri senmoraleco kaj subfosado de islamo»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Fine Sovetunio malvenkis pro kombino de tri faktoroj, kiujn ĝi malkapablis kontraŭstari: usona teknologio, sauda mono kaj islama fanatikeco»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« …kiel diris en 1994 usona ŝtatoficisto… “Ili venkis unu el la du superpotencoj kaj nun venis la vico de la dua”. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Afgana milito transformiĝis je la milito de civilizacioj, ĉar islamanoj tra la mondo konsideris ĝin tia kaj unuiĝis en lukto kontraŭ Sovetunio. La Golfa milito transformiĝis je la milito de civilizacioj, ĉar la Okcidento faris militan intervenon en islama konflikto, reprezentantoj de la Okcidento plejparte subtenis tiun ĉi entrudiĝon kaj islamanoj en la tuta mondo traktis la intervenon kiel militon kontraŭ islamo kaj kreis komunan fronton kontraŭ la okcidenta imperiismo»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Robert A. Pastor redakti

 
« […] laŭ Brzeziński invado de Sovetunio al Afganio okazis parte pro tio ke Usono ne trovis efikan manieron deteni Sovetunion dum la Ogadena milito en 1977-1978 inter Somalio kaj Etiopio. Jimmy Carter ŝatis la ideon altigi ludmonon por Sovetunio, sed li ne opiniis ke sendi aviadilŝipon al la bordoj de Afrika Korno, kiel proponis Brzeziński, estus vere efika paŝo. Carter timis ke tio fortigos atendon de eventuala milita solvo de la konflikto, kiu tiutempe estis ekster la planoj de Usono. »
— Robert A. Pastor, Karikaturo kaj homo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [pri la dua “Kuba krizo” en 1979] […] artefarita krizo post “malkovro” de sovetia brigado en Kubo en septembro 1979. La krizo estis artefarita, ĉar la brigado troviĝis en Kubo ankoraŭ ekde la Karibia krizo en 1962 kaj prezentis minacon nur eble al la supozata neŭtrala statuso de Kubo. Sed antaŭ ol administracio klarigis tiun aferon, informo likis al gazetaro kaj senatanoj Frank Church kaj Henry M. “Scoop” Jackson, reprezentantaj spektron de la Demokratia parto, deklaris ke la traktato pri limigo de strategiaj armiloj ne estos ratifikita ĝis la brigado forlasos Kubon. Kompreneble Sovetunio ne planis forigi siajn militistojn, kiuj troviĝis tie 17 jarojn, do la administracio trafis kaptilon […] Sovetunio, decidinte ke la traktato en iu ajn kazo ne estos ratifikita, eksentis ke nenio malhelpas al ĝi realigi intervenon en Afganio. Nome tiu ĉi epizodo kiel nenio alia kaŭzis akutiĝon de la Malvarma milito»
— Robert A. Pastor, Karikaturo kaj homo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« […] post la sovetia invado al Afganio tempo de intertraktoj pasis. Kiam Cyrus Vance provis relanĉi ilin, sovetia ministro pri eksteraj aferoj Andrej Gromiko eĉ ne ekdeziris renkontiĝi kun li. »
— Robert A. Pastor, Karikaturo kaj homo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [pri komenco de la Afgana milito (1979-1989)] Jimmy Carter, havinta reputacion de “milda” politikisto, por revenigi al si publikan subtenon, devis respondi sufiĉe strikte. Jen kial Carter inkliniĝis al pli decidema politiko, kiun proklamadis Zbigniew Brzeziński. Cyrus Vance, konvinkita je la usona supereco, kredis je neceso de pli pacema aliro. »
— Robert A. Pastor, Karikaturo kaj homo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

David J. Rothkopf redakti

 
« [pri la kapto de usonaj ostaĝoj en Irano La 27-an de decembro okazis invado de Sovetunio al Afganio kaj la krizo akiris novan dimension. La situacio grave komplikiĝis. La usonaj ostaĝoj plu restis en la tumulta Irano, en naftomerkatoj ekregis malstabileco, Sovetunio komencis malkŝe arogan ludon en la tre malstabila regiono. »
— David J. Rothkopf, Preparado de scenejo por aktuala epoko // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« Post la sovetia invado la Konsilio pri Nacia Sekureco pritraktis diversajn variantojn kaj la prezidanto fine entreprenis kelkajn politike malpopularajn agojn. Inter ili estis embargo pri liverado de la greno, kio malplaĉis al la farmistoj en la ŝlosila ŝtato Iovao, kie okazis pluraj partiaj antaŭbalotaj kunsidoj dum la preparado al la prezidenta kampanjo en 1980. Inter aliaj Carter-on defiis senatano Edward Kennedy. Ankaŭ nepopulara inter kelkaj grupoj iĝis decido bojkoti la Olimpikon en Moskvo. Krome, fine de 1979 Carter decidis ne plu forlasi la Blankan Domon por koncentriĝi je la ostaĝa krizo (kaj ne aspekti sensenta politikisto, celanta nur propran profiton). Nuntempe multaj konsideras tiun decidon kialo de lia definitiva malvenko en 1980. »
— David J. Rothkopf, Preparado de scenejo por aktuala epoko // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« [pri Zbigniew Brzeziński] Ni sukcesis trairi du ĉefajn testojn — sovetian invadon al Afganio kaj la Iranan revolucion — ĉe tio evitinte engaĝiĝon je la milito kaj atinginte ke Sovetunio ne ricevu profiton de ambaŭ eventoj»
— Jimmy Carter, Enkonduko al Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
 
« [laŭ opinio de Zbigniew Brzeziński la Irana revolucio kaj interveno de Sovetunio en Afganio] […] kaŭzis “strategian revolucion, kiu ŝanĝis pozicion de Usono en la mondo”. Antaŭe Usono estis koncentranta sian atenton ĉefe je du regionoj: Okcidenta Eŭropo kaj Orienta Azio. Ekde nun, laŭ opinio de Zbigniew Brzeziński, kritikan signifon por Usono akiris Proksima Oriento»
— James Mann, Brzeziński kaj Irako: estiĝo de “kolombo” // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Vidu ankaŭ redakti