Ortodoksismo estas estas la tria plej granda branĉo de kristanismo.

Ortodoksismo
Ortodoksismo
Ortodoksismo
Aliaj projektoj
Ortodoksismo en Vikipedio
Ortodoksismo en Komuneja kategorio
Ortodoksismo en Vikivortaro
Ortodoksismo en Vikinovaĵoj

Aleksej Navalnij redakti

 
« Mi estas baptita kaj konsideras min ortodoksulo. Sed mi estas sovetia ortodoksulo: vide al preĝejo mi krucosignas, sed la preĝejon ne frekventas. » « Я крещеный, и считаю себя православным. Но я советский православный: на церкви крещусь, а в церковь не хожу. »
— Aleksej Navalnij, [Citaĵoj ĉe Esquire la 29-an de novembro 2011][1]
 
« Mi kredas, al mi plaĉas esti kristano kaj ortodoksulo, al mi plaĉas senti min parto de io pli granda kaj komuna. Al mi plaĉas ke ekzistas specialaj etiko kaj sinlimigoj. Ĉe tio min tute ne ĝenas ke ekzistas mi en la precipe ateisma medio — ĝis 25 jaroj, ĝis naskiĝo de bebo, mi mem estis tiom fervora ateisto, ke mi estis preta kroĉiĝi al barbo de iu ajn pastro. Estas normale, kiam la homoj estas religiemaj, normale kiam iuj homoj ridas pri religiemo. Ŝercoj pri religiemo en "La Simpsonoj" aŭ "Suda Parko" estas tute belegaj kaj ofendas min eĉ ne iomete. » « Я верую, мне нравится быть христианином и православным, мне нравится ощущать себя частью чего-то большого и общего. Нравится, что есть специальная этика и самоограничения. При этом меня совершенно не напрягает, что существую я в преимущественно атеистической среде — лет до 25, до рождения ребёнка, я и сам был таким ярым атеистом, что был готов вцепиться в бороду любому попу. Нормально, когда люди религиозны, нормально, когда некоторые люди смеются над религиозностью. Шутки над религиозностью в «Симпсонах» или «Южном парке» совершенно прекрасны и не оскорбляют меня нисколько. »
— Aleksej Navalnij, [Intervjuo al Boris Akunin, la 3-an de januaro 2012][2]
 
« Ortodoksismo estas la ĉefa religio de Rusio kaj ne decas nin mem trompi, provante stari sur pozicioj de la absoluta egaleco. Speciala rolo de RPE [Rusa Ortodoksa Eklezio] estas klarigebla kaj racia. » « Православие — главная религия России и не нужно самих себя обманывать, пытаясь стоять на позициях абсолютного равенства. Особая роль РПЦ объяснима и разумна. »
— Aleksej Navalnij, [Intervjuo al Boris Akunin, la 3-an de januaro 2012][3]
 
« [pri interproksimiĝo de la ŝtato kaj eklezio] Ĝenerale mi opinias, ke mankas io malbona en tiu ĉi ideo. Ni vidas ke ekzemple ĉiuj usonaj prezidantoj frekventas preĝejon kaj ekzistas eĉ ne unu prezidanto de Usono, kiu ne havus sian spiritan patron ktp, sed en tiu formo, kiel tio okazas en Rusio, tio havas grandan administran dominadon, kion mi certe ne ŝatas, kvankam mi estas ortodoksulo. » « В принципе, я считаю, что нет ничего плохого в идее самой этой. Мы видим, что, например, все американские президенты ходят в церковь и не существует ни одного президента США, у которого не было бы своего духовника и так далее, но в том виде, как в России это все происходит, это имеет большой административный уклон, что, конечно, мне не нравится, хоть я и православный. »
— Aleksej Navalnij, [Intervjuo ĉe Eĥo de Moskvo la 15-an de oktobro 2014][4]

Emil Cioran redakti

 
« Kio okazus al la okcidenta mondo se Rusio ne haltigus kaj nek absorbus la mongolan invadon? Dum pli ol du jarcentoj da humiligado kaj mallibero ĝi estis forstrekita el la historio, dum en la Okcidento popoloj ĝuis luksaĵon de internaj kvereloj. Se ĝi povus evolui senobstakle, ĝi iĝus la ŝtatego de la unua rango jam komence de la Nova Epoko; en la 16-a aŭ la 17-a jarcentoj ĝi povus iĝi tio, kio ĝi iĝis nun. Sed kio pri la Okcidento? Eble ĝi hodiaŭ estus ortodoksa kaj en Romo anstataŭ la Sankta Seĝo sidus la Sankta Sinodo. »
— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960]
 
« [pri Rusio] Ju pli forta ĝi iĝos, des pli bone ĝi konscios proprajn fontojn, de kiuj iagrade marksismo ĝin deflankigis, sed post trudita al ĝi kuracado per universalismo ĝi denove rusiĝos profite al la ortodoksismo. »
— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj