« …religia renaskiĝo ne povas daŭri etenre kaj en iu etapo la islama renaskiĝo malkreskos kaj malaperos. Tio plej verŝajne okazos post kiam demografia impulso, nutranta ĝin, malfortiĝos en la dua aŭ tria jardekoj de la 21-a jarcento. En tiu tempo vicoj de aktivuloj, batalantoj kaj migrantoj reduktiĝos kaj alta nivelo de kontraŭdiroj ene de islamo kaj ankaŭ inter la islamanoj kaj la aliaj socioj plej verŝajne malkreskos. Rilatoj inter islamo kaj la Okcidento ne iĝos proksimaj, sed ili iĝos malpli konfliktaj, kaj kvazaŭmilito plej verŝajne cedos lokon al malvarma milito aŭ eble eĉ al malvarma paco. » |