Intelektulo estas homo, kiu sin okupas kaj interesiĝas pri intelektaj aferoj, kiu precipe laboras per intelekto.
|
| « Kiam la movado komencas perfektigi sian doktrinon, fari ĝin pli komprenebla — tio estas klara signo de tio, ke periodo de ĝia aktiva evoluo finiĝis. Nun ĝi plej interesiĝas pri sia stabiliĝo… por stabileco de la reĝimo ĝi bezonas fidelecon de la intelektularo, por kio doktrinon oni faras komprenebla — ne por tio kompreneble por kaŭzi sinoferon en la amasoj, sed por allogi al si intelektularon. Kiam doktrino ĉesas esti nekomprenebla, ĝi devas esti almenaŭ malklara: se ĝi iĝas kaj komprenebla kaj klara, ĝi devas esti almenaŭ nekontrolebla. » | — Eric Hoffer, La vera kredanto [1951] |
|
|
| « Efektive la britoj, regantoj de Hindio, tute ne sciis kunvivi kun intelektularo de iu ajn lando, kaj speciale de Hindio. Ili estis la “homoj de la ago”, trasorbitaj de la konvinko pri la denaska supereco de la britoj. La hindon-intelektulon ili plejparte malestimis — kaj kiel la “homon de la vorto” kaj kiel la hindon. Rajton pri la agado en Hindio la angloj penis rezervi por si. Ili ne instigis la hindojn iĝi inĝenieroj, agronomoj aŭ teknikistoj. La kreitaj de la angloj lernejoj produktadis nur “nepraktikajn” “homojn de la vorto” — kaj tiu ĉi sistemo, laŭ ironio de la sorto, anstataŭ garantii la britan dominadon, proksimigis ĝian finon. » | — Eric Hoffer, La vera kredanto [1951] |
|
|
| |
|
| « Veras ankaŭ ke ĉiuj naciismaj movadoj, ekde la kulto de “Patrujo” en la revolucia Francio, ĝis la lasta naciisma ribelo en Indonezio, estis elpensitaj ne de la “homoj de la ago”, sed de malkontentaj intelektuloj. Generaloj, industriistoj, terposedantoj kaj komercistoj — tiuj, kiujn oni kutimas konsideri apogiloj de patriotismo, efektive aliĝas al la movado poste, kiam ĝi jam evoluis. La plej granda streĉiĝo en komenca fazo de la movado konsistas en tio ke necesas konvinki kaj allogi al la flanko de la movado tiujn estontajn apogilojn de patriotismo. » | — Eric Hoffer, La vera kredanto [1951] |
|
|
| « …rolo de intelektularo ĉiam konsistis en tio, ke ĝi estis interliga ĉenero aŭ peranto inter malnovaj kaj novaj potencogrupoj. La plej famaj el tiaj grupoj estis helenaj sklavoj, kiuj longan tempon servis kiel edukistoj kaj proksimaj konfidenculoj de la romia potenco. Kaj nome tiun ĉi servistan rolon de konfidenciulo ĉe magnato — ne gravas, ĉu negoca, milita aŭ politika — edukisto plu ludis en la okcidenta mondo ĝis la nuntempo. » | — Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964] |
|
|
| |
|
| « Se iu ludas reakciulon, do evidente por sub ŝirmo de savado de la patrujo kaj la ŝtato ebenigi ĉion alian kaj plenrajte treti la proksimulon, speciale se tiu havas meritojn. Sed ankaŭ revoluciulojn oni ludas samcele: la ekstera obsedo je la sorto de subprematoj kaj je sociala justeco servas kiel masko, liberiganta je domaĝa neceso esti honesta, tolerema kaj, plej grave, estimi la homajn meritojn. Mi konas nemalmulte da homoj, kiuj aniĝis al tiu aŭ alia laborista partio nur por akiri internan rajton malestimi la intelektularon kaj rigardi ĝin desupre. » | — José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930) |
|