« Komence de la 1990-aj jaroj ĉinoj konsistigis 1% de la Filipinoj, sed respondecis pri 35% de la vendoj de la lokaj firmaoj. Meze de la 1980-aj en Indonezio ĉinoj konsistigis 2-3% de la suma loĝantaro, sed en iliaj manoj koncentriĝis ĉirkaŭ 70% de la loka privata kapitalo. 17 el 25 plej grandaj kompanioj estis kontrolataj de ĉinoj, kaj unu ĉina konglomeraĵo donis 5% de MEP de Indonezio. Ĉinoj konsistigas proksimume trionon de la loĝantaro de Malajzio, sed la ekonomio estas preskaŭ komplete en iliaj manoj. La tuta orientazia ekonomio ekster Japanio kaj Koreio estas fakte ĉina ekonomio. » |