Ekstera politiko de Germanio

Ekstera politiko de Germanio
Aliaj projektoj
Ekstera politiko de Germanio en Vikipedio
Ekstera politiko de Germanio en Komuneja kategorio
Ekstera politiko de Germanio en Vikinovaĵoj

Ekstera politiko de Germanio estas aro de la politikaj decidoj kiujn faras la registaro de Germanio pri la landaj interesoj kaj rilate al la ceteraj agantoj de la internacia sistemo.

Citaĵoj

redakti

Zbigniew Brzeziński

redakti
 
« …Vaŝingtono klare preferas la germanan estradon en Eŭropo al tiu franca»
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« Francio strebas denove esti enkorpigo de Eŭropo; Germanio esperas pri elaĉeto de siaj pekoj helpe de Eŭropo. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« Germanio sekvas formulon: elaĉeto de la pekoj + sekureco = Eŭropo + Usono”. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« Francio estas oble pli malforta ol Germanio rilate ekonomion... »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« Germanio daŭre insistas, ke la centran rolon en la eŭropa sekureco devas ludi Usono»
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« …la unuiĝo de Germanio ankaŭ draste ŝanĝis karakteron de la eŭropa politiko. Ĝi iĝis geopolitika malvenko samtempe de Rusio kaj Francio»
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« Eŭropo, konstruita kaj gvidata de Berlino estas tute neplenumebla ideo. Jen pro kio Germanio bezonas Francion, Eŭropo bezonas la franco-germanan interligon, kaj Usono ne povas elekti inter Germanio kaj Francio. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« …Germanio kaj Italio pro siaj komercaj interesoj tiriĝos al Rusio, Francio kaj la nefidinda Centra Eŭropo — al la politike pli unueca Eŭropa Unio, dum Britio klopodos trovi ekvilibron ene de Eŭropa Unio, konservante specialajn rilatojn kun la malfortiĝinta Usono»
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]

Samuel P. Huntington

redakti
 
« Ŝlosilan rolon en formiĝo de la germana publika opinio pri la agnosko de Kroatio kaj Slovenio ludis bavariaj amaskomunikiloj. “Kiam komenciĝis serioza milito [kontraŭ serboj], — rimarkigis Flora Lewis [en 1994], — televidajn raportaĵojn por la tuta Germanio provizis bavaria televido, kiu grandparte troviĝis sub forta influo de la tre konservativisma bavaria registaro kaj de memfida bavaria katolika eklezio, kiu havis proksimajn rilatojn kun la eklezio en Kroatio. Raportado pri la eventoj estis ege unuflanka”. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Germanio premis Eŭropan Union por ke ĝi agnosku sendependecon de Slovenio kaj Kroatio kaj poste, garantiinte plenumon de tiu ĉi decido, ĝi mem hastis agnoski ilin, ĉe tio ĝi faris tion pli frue ol EU en decembro 1991. “Dum la tuta daŭro de la konflikto, — kundividis en 1995 siajn observojn germana sciencisto, — Bonno konsideris Kroation kaj ĝian estron Franjo Tuđman protektatoj de la germana ekstera politiko; lia senprudenta konduto ĉagrenas, sed li pli povas kalkuli pri senŝanĝa subteno de Germanio”. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Aliaj aŭtoroj

redakti
 
« [pri ekstera politiko de Germanio] Defii ĉiujn; stariĝi sur ĉies vojo kaj fakte malfortigi tiel neniun. Kialo: manko de celo, bezono de montreblaj sukcesoj, eĉ se etaj, kaj konsidero de ĉiuj direktoj de publika opinio»
— Theobald von Bethmann Hollweg, [1913]

Vidu ankaŭ

redakti