Kristanismo

monoteisma Abrahama religio, fondita en la 1-a jarcento, rigardanta Jesuon el Nazareto kiel ian diaĵon (depende de la sekto), kies sankta libro estas la Biblio (bazita de la hebrea Biblio kun suplemento, la t.n. Nova Testamento)
(Alidirektita el Kristanoj)

Kristanismo estas religio de la kristanoj.

Kristanismo
Kristanismo
Kristanismo
Aliaj projektoj
Kristanismo en Vikipedio
Kristanismo en Komuneja kategorio
Kristanismo en Vikivortaro

Citaĵoj

redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« [...] nur ateisto povas esti bona kristano, sed certe nur kristano povas esti bona ateisto. »
— Ernst Bloch, Ateismo en kristanismo [1968]
 
« Se vi vere interesiĝas pri religio, legu la profetojn anstataŭ aŭskulti banalaĵojn. »
— Karolo Markso, al sia edzino, frekventinta lekciojn de liberala edifanto
 
« Nova mondordo signifas ke la judoj kaj kristanoj regas la islamanojn, kaj se oni ne malhelpos ilin, baldaŭ ili dominos la konfuceismon kaj la aliajn religiojn en Barato, Ĉinio kaj Japanio… Jen kion nun asertas kristanoj kaj judoj: “Al ni estis destinite venki komunismon kaj la Okcidento nun devas venki islamon kaj konfuceismon”. Nun ni esperas vidi kontraŭstaron inter Ĉinio, kiu gvidas la konfuceisman tendaron, kaj Usono, kiu gvidas la tendaron de la kristanoj-krucmilitistoj. Ni havas neniujn garantiojn, sed ni havas antaŭjuĝon rilate la krucmilitistojn. Ni estas kun la konfuceismo kaj unuiĝinte kun ĝi kaj forminte la unuecan internacian fronton, ni eliminos nian komunan malamikon»
— Muamar Kadafi [marto 1994]
 
« Kiu taksas sin kristano nur ĉar li iras en la preĝejon, eraras. Samkiel oni ne fariĝas aŭtomobilo ĉar oni eniras garaĝon»
— Albert Schweitzer
 
« Kristano kiu kompatas liberpensulon pro lia manko de religio similas al homo kun pustulo ĉe la nuko kiu miras ke aliulo sukcesas vivi sen medikamentoj. »
— William Auld, La infana raso [Ĉapitro 9]
 
« Iri al preĝejo ne igas vin pli kristana ol stari en garaĝo igas vin aŭto. » « (angle) Going to church no more makes you a Christian than standing in a garage makes you a car. »
— Garnizono Keillor
 
« Devigita unuformeco konfuzas civilan kaj religian liberecon kaj neas la principojn de kristanismo kaj civitaneco. Neniu devas esti devigita adori aŭ konservi kultadon kontraŭ sia volo» « (angle) Enforced uniformity confounds civil and religious liberty and denies the principles of Christianity and civility. No man shall be required to worship or maintain a worship against his will. »
— Roger Williams
 
« Dio ne, kiel diras la Biblio, kreis homon laŭ Sia bildo; male la homo, kiel mi montris en La Esenco de Kristanismo, kreis Dion laŭ sia bildo. »
— Ludwig Feuerbach
 
« [pri Sud-Koreio post la Dua mondmilito] Por tiuj milionoj kiuj impetis al la urboj kaj multaj aliaj, kiuj restis en ŝanĝiĝinta kamparo, statika budhismo de Koreio de la agrikultura epoko perdis sian allogecon. Kristanismo kun siaj ideoj pri persona saviĝo kaj homa sorto proponis pli esperigan kaj trankviligan mondkoncepton dum la tempo de ŝanĝoj kaj malkvieto. »
— Henry Scott Stokes, Korea’s Church Militant // New York Times Magazine. La 28-a de novembro 1973, p. 68.
 
« Sendepende de tio, ĉu mi kredas aŭ ne, ĉu mi estas kristano aŭ ne, mi ludus mian parton en la kolektiva konstruado de la katedralo. »
— Ingmar Bergman

Jean Baudrillard

redakti
 
« Plia grava momento: la tento estas pagana dum la amo estas kristana. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
 
« [pri apero de kristanismo] Dio ekamas siajn proksimulojn, kion li neniam faris antaŭe, kaj la mondo ĉesas esti ludo»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]

Elias Canetti

redakti
 
« Disfalo de la malrapida amaso de kristanismo estos iniciita en tiu momento, kiam ekdisfalos la kredo je la transa mondo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La plej grava el la religioj de la priprolo estas kristanismo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« En kristanismo, kiom ajn grandaj esas diferencoj inter ĝi kaj la kredoj de la arandoj, ankaŭ haveblas malpermesita figurodiablo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Ĉiu obstine kredas ke li ne devas morti. En tiu punkto heredaĵo de kristanismo — kaj en iom alia senco ankaŭ de budhismo — estas ne ekstermebla. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Emil Cioran

redakti
 
« Dum ĉiujn pensojn de la homoj absorbis kristanismo, ili restis surdaj al la tentoj de la utopioj. Sed kiam oni komencis elreviĝi en kristanismo, la utopio komencis konkeri la cerbojn kaj enloĝiĝi en ili. Ĝi komencis tion fari jam en la epoko de la Renesanco, sed sukcesis venki nur du jarcentojn poste, en la epokon de “klerigado” de la superstiĉoj. Tiam naskiĝis la Estonteco — bildo de la neŝanceligebla feliĉo, paradizo laŭ ordono, kie mankas loko al hazardo kaj ĉiu fantazio estas traktata kiel herezo aŭ defio. »
— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960]
 
« Ni ekpensu pri influo de la frua kristanismo. Al la antikva socio ĝi faris mortan baton, paralizis ĝin, pereigis. Por la barbaroj ĝi inverse iĝis la beno, akriginte en la unua tempo iliajn naturajn instinktojn. Ne resurektinte kadukiĝintan mondon, ĝi resurektis nur resurektintojn. Tia estas ankaŭ la komunisma instruo: rekte ĝi savas nur tiujn, kiuj jam estas savitaj. Sed ĝi ne kapablas doni firman esperon al la mortantaj, kaj eĉ malpli — revivigi la mortintojn. »
— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960]
 
« Ve, en ĉiuj tempoj nome ikonoklastoj aŭ tiuj kiuj deklaris sin tiaj, plej ofte aplikis fabelojn kaj mensogojn. La antikva mondo devis malsaniĝi tre serioze, se ĝi ekbezonis tiom krudan kontraŭvenenon kiel kristanismo. Same okazas al la nuntempa mondo, se konsideri ĉies soifon pri la miraklaj kuraciloj. »
— Emil Cioran, Falo en la tempon [1964]

Sigmund Freud

redakti
 
« Judismo estis religio de la patro, kristanismo iĝis religio de la filo. La malnova dio-patro cedis la lokon al Kristo; Kristo, la Filo, okupis lian pozicion — same kiel tion sopiris en la praa epoko ĉiu filo. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« Kristana religio ne sukcesis subteni tiun altecon de la spirito kiun atingis judismo. Ĝi jam ne estis la strikte monoteisma, ĝi transprenis de ĉirkaŭaj popoloj multnombrajn simbolajn ritojn, restarigis grandan patrinan dion kaj trovis lokon por loki multajn diajn imagojn de politeismo en travidebla ŝelo, kvankam sur subaj pozicioj. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« Sed tamen en religia-historia senco, tio estas koncerne revenon de repuŝita enhavo, kristanismo estis progreso, judisma religio ekde nun iĝis iusence fosilio»
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« Devenante de religio de la Patro, kristanismo iĝis religio de la Filo. Ĝi ne foriris de la sorto de neevitebla forigo de la Patro. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« Religio, komencinta de malpermeso krei bildojn de la dio, dum jarcentoj ĉiam pli transformiĝas je religio de rezigno je la pasioj. Ne eblas diri ke ĝi postulas seksan abstinadon, ĝi kontentiĝas per rimarkinda malvastigo de la seksa libereco. Sed dio estas komplete forigata ekster la sekseco kaj prezentata kiel idealo de etika perfekteco. Kaj la etiko estas limigo de la pasioj. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]

Eric Hoffer

redakti
 
« Preskaŭ ĉiuj nuntempaj movadoj en sia frua periodo montris malamikecon rilate familion kaj faris ĉion por subfosi ĝian fortikaĵon kaj detrui ĝin. Tio estis farata per subfosado de la gepatra aŭtoritato, per faciligado de divorcoj; la movadoj akceptis al si devojn nutri, eduki kaj distri infanojn; estis laŭdataj ekstergeedzaj infanoj. Superplenaj loĝejoj, ekziloj, koncentrejoj, teroro ankaŭ helpadis malfortigi kaj detrui la familion. Tamen neniu el la nuntempaj movadoj estis tiom sincera en sia antagonismo rilate la familion kiel la frua kristanismo. Jesuo rekte diris: “Mi venis apartigi la homon de lia patro kaj filinon de ŝia patrino, kaj bofilinon de ŝia bopatrino. Kaj malamikoj de la homo estas liaj hejmanoj. kiu amas la patron aŭ patrinon pli ol Min estas malinda de mi”. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« El ĉiuj kultoj kaj filozofioj, konkurintaj en la antikva greko-romia mondo, sole kristanismo ekde momento de sia apero kreis unuecan organizon»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La plej grandan sukceson kristanismo havis en grandaj urboj, kie loĝis “miloj de forŝiritaj de siaj popoloj individuoj: sklavoj, eksaj sklavoj, negocistoj kaj komercistoj, kiuj pro cirkonstancoj aŭ propravole estis forŝiritaj de sia socia medio”. En kamparo ja, kie la socia ordo estis damaĝita malmulte, la nova religio alfrontis la malplej bonan grundon. La kamparanoj kaj stepaj nomadoj teniĝis je antikvaj kultoj pli longe ol la aliaj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La kredanto, kiom ajn estus liaj agoj furiozaj kaj perfortaj, ĝenerale estas la homo obeema kaj subiĝema. Novkonvertitaj kristanoj, atakintaj la universitaton en Aleksandrio kaj linĉintaj tie profesorojn, suspektitajn pri herezo, estis obeemaj anoj de la unueca eklezio»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Tiel kondamnante kaj detruante la ekzistantajn opiniojn kaj aŭtoritatojn, la batalema “homo de la vorto” senkonscie kreas en la elreviĝintaj amasoj sopiron de la kredo, ĉar plejparto de la homoj ne povas elteni senfruktan kaj senutilan vivon, se ili ne havas ion, al kio ili povus esti arde fidelaj, kun kio ili povus kunfandiĝi. Jen kial la kritikema “homo de la vorto” ofte iĝas antaŭulo de nova kredo.
La vera “homo de la vorto” mem povas trankvile vivi sen la kredo je absoluto. Li aprezas serĉadon de la vero ne malpli ol la veron mem. Li ĝuas lukton kaj konfrontiĝojn de la penso. Se li vortiumas iun filozofiondoktrinon, tio estas pli montrado de la intelekto kaj ekzercado pri dialektiko ol agadplano kaj dogmaro de la kredo… Jen kial Jesuo ne estis kristano kaj Marksomarksisto»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« J. B. S. Haldane konsideras fanatikecon unu el kvar plej gravaj inventoj dum la periodo inter la 3000-a jaro a. K. kaj la 1400-a jaro p. K. Tio estas judo-kristana invento. Kaj ŝajnas strange ke, ricevinte psikan malsanon, la mondo akiris ankaŭ sorĉan instrumenton por resurektado el la mortaj de tutaj socioj kaj nacioj[1]»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Samuel P. Huntington

redakti
 
« Eŭropa kristanismo ekformiĝis kiel aparta civilizacio en la 8-a9-a jarcentoj»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Kristanismo disvastiĝas unuavice per konvertado de adeptoj de aliaj religioj dum islamo — samtempe per konvertado kaj reproduktado. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Okcidenta kristanismo, unue katolikismo, kaj poste katolikismo kaj luteranismo, estas sendube la plej grava historia specifaĵo de la okcidenta civilizacio. Dum plejparto de la unua jarmilo tio, kio nun estas konata kiel la okcidenta civilizacio, nomiĝis okcidenta kristanismo. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Historie Sud-Koreio estis plejparte budhisma lando kie kristanoj en 1950 estis ĉirkaŭ 1-3% de la loĝantaro. Kiam en Sud-Koreio komenciĝis aktiva ekonomia kresko, akompanata de grandskala urbigo kaj diferencigo de la profesioj, evidentiĝis ke budhismo ne sufiĉas… En la 1980-aj jaroj kristanoj, plejparte presbiteranoj kaj katolikoj, konsistigis ne malpli ol 30% de la loĝantaro de Sud-Koreio. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Eŭropo finiĝas tie, kie finiĝas okcidenta kristanismo kaj komenciĝas islamo kaj ortodoksismo»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Kompare al longaj kaj profunde konfliktaj rilatoj inter islamo kaj kristanismo, konflikto de la 20-a jarcento inter liberala demokratio kaj marksismo-leninismo estas nur rapida, eĉ supraĵa historia fenomeno. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Carl Gustav Jung

redakti
 
« Orientiĝo malantaŭen mem jam estas postrestaĵo de la antikva pensmaniero; konate estas ke karaktera trajto de la antikva kaj barbara pensmanieroj estas supozo, kvazaŭ la malbonan nuntempon antaŭis la ora epoko kaj paradiza stato. Kaj nur kristanismo faris tiun grandan agon en la socia sfero kaj en la historio de la homa spirito, doninte esperon je estonteco kaj tiel promesinte al la homaro eblecon estonte plenumi siajn idealojn»
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
 
« …adorado de Maria mem estas pagana postrestaĵo, transirinta en la kristanan Eklezion kiel heredaĵo de Magna Mater, Iziso kaj aliaj. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
 
« La religio de amo estis ĝusta kontraŭrimedo kontraŭ la romia orgio de la povo»
— Carl Gustav Jung, Evoluo de la individuo

Wilhelm Reich

redakti
 
« Kristanismo kaj nacional-socialismo ne agnoskas ekzistadon de sekseco ekster la kadro de deviga geedzeco»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« Rezigno de korpaj plezuroj estas viva fonto de religia mondkoncepto kaj apogilo de ĉiuj religiaj dogmoj. Plej klare tio manifestiĝas en kristanismo kaj budhismo»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]

Thomas Szasz

redakti
 
« Masturba hipotezo estas nura tradicia kristana etiko, tradukita al la lingvaĵo de la nuntempa medicino»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
 
« …kristanismo postulas de la homo pli ol li povas elteni. Malmultajn ĝi instigas al sankteco, en multaj ja ĝi provokas maltoleremon… Ne kapablaj esti sanktuloj, ne povantaj elteni tiujn ĉi terurajn imagojn, ofte pro siaspeca psikologia sindefendo, oni identigas sin kun la agresanto»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
 
« En Mezepoko dio de la eŭropano estis kristana kaj lia diablo estis la judo»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
 
« Eble cionismon necesas trakti, same kiel multajn aliajn movadojn, kiel kolektivan neadon fare de la judoj de ilia rolo de pekokapro, simile al tio kiel konvertiĝo al kristanismo povis esti ĝia individua neado. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]

Referencoj

  1. Referenco al: J. B. S. Haldane. The Ineqaulity of Man. 1938. p. 49.

Vidu ankaŭ

redakti