« …agrikulturo, kiu dependas de konstruado kaj ekspluatado de masivaj irigaciaj sistemoj, sekvigas aperon de centralizita burokrateca potenco. Apenaŭ povas esti alie. Fekunda grundo kaj bona klimato plej probable stimulos evoluon de agrikulturo, bazita sur grandaj plantejoj kaj, kiel logika sekvo, formiĝos malmultnombra klaso de bonstataj terposedantoj kaj granda klaso de kamparanoj, sklavoj aŭ servutuloj, kiuj laboras en plantejoj. Kondiĉoj mlfavoraj por grandskala agrikulturo povas stimuli formiĝon de socio de sendependaj farmistoj. Mallonge dirite, en la agrikulturaj socioj strukturo de la socio estas difinita de geografio. » |