Marksismo

politika ideologio bazita de la verkoj de Karolo Markso
(Alidirektita el Marksisto)
Marksismo
Marksismo
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Marksismo en Vikipedio
Commons-logo.svg Marksismo en Komuneja kategorio
Wiktionary-logo-eo.png Marksismo en Vikivortaro

Marksismo estas politika ideologio, bazita sur la verkaro de Karolo Markso kaj Frederiko Engelso, kaj evoluigita de iliaj disĉiploj.

Erich FrommRedakti

 
« Bedaŭrinde nuntempe la vortojsocialismo” kaj “marksismo” ekhavis tian emocian ŝarĝon, ke malfacilas pridiskuti tiujn problemojn kviete. Ĉe plejparto de la homoj tiuj vortoj asociiĝas kun “materialeco”, “sendieco”, “sangoverŝado” kaj ĉia malbono. Tian reagon oni povas kompreni nur se taksi, ĝis kia grado la vortoj povas ekhavi magian sencon, kaj se ekkonsideri karakteran por nia tempo ĝeneralan degeneradon de la racia pensado.
Tiu malracia reago, kaŭzata de la vortoj “socialismo” kaj “marksismo”, fortiĝas pro mirinda malklereco de ĉiuj, kiuj ekhisterias post aŭdi ilin. Malgraŭ tio, ke la verkojn de Markso kaj aliaj teoretiistoj de socialismo povas legi ĉiu, plejparto de la homoj, tiom furioze reagantaj al socialismo kaj marksismo, legis eĉ ne unu frazon de Markso, kaj multaj havas tre supraĵajn sciojn en tiu ĉi sfero. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Stalinisma sistemo, malgraŭ tio ke en ĝi ekzistas la ŝtata posedaĵo pri produktorimedoj, verŝajne oble pli proksimas al la frua, pure ekspluata formo de la okcidenta kapitalismo ol al iu ajn pensebla ideo de la socialisma socio. Obseda strebo evoluigi industrion, senkompata neglektado de la homo kaj soifo de la persona potenco — tiaj estas ĝiaj ĉefaj movfortoj. Akceptante la tezon, ke socialismo kaj marksismo estas pli aŭ malpli identaj kun stalinismo, ni faras por la stalinistoj la plej grandan servon en la sfero de propagando, la servon pri kiu ili povus nur revi. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Kaj se Markson oni akuzas plejparte pri tio, ke li defendas perforton kaj revolucion, tio estas distordado de la faktoj. Ideo de la politika revolucio estas ne specife marksisma aŭ socialisma ideo; tio estas tradicia ideo de la meza klaso de la burĝa socio dum lastaj 300 jaroj de ĝia ekzistado»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Kiom paradokse tio ne estus, laborista partio, ne baziĝanta sur la marksisma teorio, en siaj praktikaj agoj ezakte sekvis la Marksan penson pri tio, ke socialismo baziĝas sur ŝtatigo de la industrio… Tamen la brita eksperimento estis same embarasa, kvankam ĝia fiasko ne estis tiom drameca, kiel fiasko de la rusa eksperimento. Unuflanke ĝi naskis en Anglio rimarkeblan reglamentadon kaj burokratigon, kio ne estigis simpatiojn ĉe tiuj, kiuj strebis al larĝigo de la homaj libereco kaj sendependeco. Aliflanke ĝi pravigis eĉ ne unu el la ĉefaj esperoj de socialsmo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Eric HofferRedakti

 
« La bolŝevisma movado avancis ĉiujn aliajn marksismajn movadojn en konkuro al la potenco danke al sia unuĝinta unueca organizo»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La vera “homo de la vorto” mem povas trankvile vivi sen la kredo je absoluto. Li aprezas serĉadon de la vero ne malpli ol la veron mem. Li ĝuas lukton kaj konfrontiĝojn de la penso. Se li vortiumas iun filozofiondoktrinon, tio estas pli montrado de la intelekto kaj ekzercado pri dialektiko ol agadplano kaj dogmaro de la kredo… Jen kial Jesuo ne estis kristano kaj Markso — marksisto. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

José Ortega y GassetRedakti

 
« Venko de marksismo en Rusio, kie mankas industrio, estus plej grandega kontraŭdiro kiun iam ajn alfrontis marksismo. Sed tiu kontraŭdiro mankas, ĉar mankas ankaŭ la venko. En Rusio haveblas ne pli da marksisma ol estis da romia en la ĝermanoj de la Sankta Romia imperio»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« …marksismo de Stalin… fortas per tio, kio en ĝi haveblas la rusa kaj tute ne per tio, kion ĝi enhavas de komunismo»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)

Diversaj aŭtorojRedakti

 
« …nenio povis iĝi por la marksisma dialektiko pli detrua ol ideo ke lingva komunikilo determinas formon de socia evoluo ne malpli ol produktiloj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Fino de la politiko, de ĝia propra energio, komenciĝas post la apero kaj disvastiĝo de marksismo. Komenciĝas epoko de la kompleta hegemonio de la sociala kaj ekonomia, kaj la politika restas nur kiel spegulo… »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]

Vidu ankaŭRedakti