« [pri postkoloniisma epoko] Post akiro de sendependeco tamen elitoj de tiuj ĉi landoj bezonis diferencigi sin de simpla popolo de siaj socioj. Rimedo estis trovita: libera posedo de la angla, franca kaj aliaj okcidentaj lingvoj. Rezulte de tio al reprezentantoj de ne-okcidentaj elitoj ofte oble pli facilas komuniki kun loĝantoj de la Okcidento kaj unu kun alia ol kun popolo de sia lando (simila situacio estis en la Okcidento en la 17-a — 18-a jarcentoj, kiam aristokratoj el diversaj kortegoj bonege komunikis unu kun alia en la franca, sed ne konis sian nacian lingvon). » |