Senso estas la kapablo per kiu homo aŭ besto perceptas aŭ ricevas informojn pri la ĉirkaŭaĵo aŭ pri la propra korpo.

Senso
Senso
Senso
Aliaj projektoj
Senso en Vikipedio
Senso en Komuneja kategorio
Senso en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

 
« Varmega rimedo estas tia rimedo, kiu larĝigas unusolan senson ĝis grado de “alta nedifiniteco”. Alta difiniteco estas stato de pleniĝo je datumoj. Foto, de la vida vidpunkto, havas “altan difinitecon”. Bildstrio dume havas “malaltan difinitecon” simple pro tio, ke ĝi donas tre malmulte da vidaj informoj. Telefono estas malvarma komunikilo aŭ rimedo kun malalta difiniteco, ĉar orelo ricevas magran kvanton da informoj. Parolo ankaŭ estas malvarma rimedo kun malalta difiniteco, ĉar al aŭskultanto transdoniĝas tre malmulte kaj tre multe li devas alpensi memstare. Aliflanke varmaj komunikiloj lasas al celgrupo ne tre multe da spaco plenigebla aŭ finebla. Varmaj rimedoj karakteriziĝas do per malalta grado de partopreno de celgrupo, dum tiuj malvarmaj — per alta grado de ĝia partopreno aŭ kompletigado de mankanta parto. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« …dum eksperimentoj, en kiuj estas ekskludataj ĉiuj de ekstere venantaj sensoj, subjekto komencas furioze plenigi kaj kompletigi siajn sensojn per puraj halucinaĵoj. Do varmigado de unu senso havas tendencon kaŭzi hipnotan efikon kaj malvarmigado de ĉiuj sensoj kutime kaŭzas halucinadon. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Neniu bezonas aŭtojn dum mankas aŭtoj, kaj neniu interesiĝas pri televido ĝis aperis televidaj programoj. Tiu kapablo de teknologio krei propran mondon de postulado estas nedisigebla de tio, ke teknologio estas unuavice larĝigo de niaj korpoj kaj sensoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Parola vorto drame kaptas ĉiujn homajn sensojn dum alte edukitaj skribaj homoj emas paroli laŭeble plej laŭorde kaj ordinare. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« La subevoluintaj popoloj traktas nudecon, se ĝi tute interesas ilin, de pozicio kiun ni kutimas atendi de niaj pentristoj kaj skulptistoj — la pozicio, inkluzivanta ĉiujn sensojn samtempe. Por homo, uzanta la tutan sensan aparaton, nudeco estas la plej riĉa ebla esprimo de struktura formo. Por tre vida kaj malekvilibriĝinta senseco de la industriaj socioj, subita renkontiĝo kun tuŝa karno iĝas vere ebriiga muziko»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Legante, ni aŭskultas sonregistraĵon de la skribita vorto; aŭskultante radion, ni produktas vidan akompanadon. Kial ni ne kapablas bildigi dum paroli per telefono? …Malsame ol la skriba kaj presita paĝo, la telefono postulas plenan partoprenon. Ĉiu skriba homo kun indigno traktas tian insistan postuladon de la tuta atento, ĉar li delonge alkutimiĝis al fragmenta atento. Analogie la skriba homo nur kun granda peno povas lerni paroli aliajn lingvojn, ĉar alproprigado de la lingvo postulas partoprenon de ĉiuj sensoj samtempe. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Multaj homoj dum konversacio per telefono sentas nedeteneblan bezonon “aŭtomate desegni”. Tiu fakto estas proksime ligita kun karaktero de tia komunikilo, nome: ĝi postulas partoprenon de ĉiuj niaj sensoj kaj kapabloj. Malsame ol radion, oni ne povas uzi ĝin kiel fonon. Ĉar la telefono proponas tre malriĉan aŭdimagon ni fortigas kaj kompletigas ĝin, uzante ĉiujn aliajn sensojn. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Sin apogante sur sperton, mi nomis la ĉefaj psikologiaj funkcioj: …pensadon, senton, senson kaj intuicion… Do mi distingas la pensan, sentan, sensan kaj intuician tipojn. Ĉiuj el tiuj tipoj krome povas esti introvertaekstraverta… »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
 
« Schiller sentas kontraŭecon inter ambaŭ mekanismoj, kiuj liakaze estas la sensado kaj pensado, aŭ kiel li diras, “materio kaj formo” aŭ la “pasiva” kaj la “agema” substancoj (afekciado kaj aktiva pensado) [do inter la afekciado kaj aktiva pensado, kiu estas kontraŭo al la supre menciita reakcia pensado] kiel ion nerepacigeblan. “Distanco inter la sensado kaj pensado estas senfina kaj sendube per nenio povas esti plenigita”. “Tiuj du statoj estas kontraŭaj unu al alia kaj neniam povas unuiĝi”. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
 
« Funkcia celo de la senso estas konkludi ke io ekzistas, pensado diras al ni kion signigfas tiu io, sento — kia estas ĝia valoro kaj intuicio supozas de kie ĝi aperis kaj kien sekvas. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj