Specialisto
Aliaj projektoj
Specialisto en Vikipedio
Specialisto en Vikivortaro

Specialisto estas fakulo, sin okupanta speciale pri difinita arto, scienco, tekniko, aŭ pri nur unu parto de tio.

Citaĵo
« …movebla nomado, vivinta per ĉasado kaj plukado, estas sociale senmova. Aliflanke malmultmova specialisto estas dinamika, ekspansia, progresema. »
Citaĵo
« Skribo kreas oble pli simplajn tipojn de homoj kompare al tiuj, kiuj evoluas en komplika araneaĵo de kutimaj tribaj kaj parolaj socioj. Ĉar fragmentita homo kreas homogenan okcidentan mondon, dum parolaj socioj konsistas el homoj diferenciĝintaj, sed diferenciĝintaj ne danke al specialistaj scipovoj aŭ videblaj signoj, sed danke al unikaj emociaj miksiĝoj. Interna mondo de parola homo estas interplektiĝo de komplikaj emocioj kaj sentoj, kiujn praktikema homo de la Okcidento delonge ene de si detruis aŭ subpremis por pliaj efikeco kaj praktikeco. »
Citaĵo
« Kiel kondutas tutaj komunumoj kiam oni konkeras kaj sklavigas ilin? Al ilia dispono venas la sama strategio, kiun en socio de batalantoj uzas lamulo. Ili komencas specialiĝi je io kaj iĝas por siaj mastroj neanstataŭigeblaj. »
Citaĵo
« …specialisto estas tiu, kiu neniam faras etajn erarojn laŭvoje al granda eraro. »
Citaĵo
« Kvadrataj ĉambrojdomoj parolas per lingvo de malnomada specialisto, dum rondecaj kabano aŭ iglo, simile al la konusa vigvamo, atestas integrajn nomadajn kutimojn de plukistaj socioj»
Citaĵo
« La amasa arto estas klaŭno, memoriganta al ni pri la tuteco de la vivo kaj pri ĉiuj kapabloj, perditaj de ni en nia ĉiutaga rutino. Li prenas al si kuraĝon plenumi specialiĝintajn rutinajn agojn de la socio, agante kiel tuteca homo. Sed la tuteca homo estas senpova en la specialista situacio. kaj tio donas almenaŭ unu el aliroj al komprenado de la bildstria arto, kaj samtempe de la klaŭna arto. »
Citaĵo
« Por [Samuel] Beckett la tuteca estaĵo estas ne akrobato, sed klaŭno. Akrobato agas kiel specialisto, uzante nur limigitan segmenton de siaj kapabloj. Klaŭno ja estas tuteca homo, kopianta akrobaton en fajna dramo de nekompetenteco. »
Citaĵo
« Elektro donas povajn voĉojn al malfortuloj kaj suferantoj, forbalaas burokratajn specialismojn kaj laborhorarojn de la racio, ligita al instrukcioj kaj gvidiloj. Parametro de la “homa intereso” estas nura parametro de senpera partopreno en sperto de aliaj, naskiĝanta kun apero de momenta transdono de la informoj»
Citaĵo
« Oni ne povis ankoraŭ observi pli subitan socian sekvon de telefono kiel malapero de kvartalo de bordeloj kaj apero de vokvirinoj… La prostituino estis specialisto; la vokjunulino ne estas tia. »
Citaĵo
« Ido de televido soifas engaĝiĝon kaj ne deziras specialistan labropostenon estonte. Li soifas rolon kaj profundan ligitecon al sia socio»
Citaĵo
« Dum io iĝas pli komplika, ĝi iĝas ankaŭ malpli specialiĝinta. La homo estas pli komplika kaj malpli specialiĝinta ol la dinosaŭro»
Citaĵo
« La elektra epoko de servomekanismoj subite liberigas la homojn de la mekanika kaj specialista sklaveco de la antaŭa maŝina epoko. Kiel la maŝino kaj aŭto liberigis la ĉevalon kaj transigis ĝin al la sfero de amuzado, tiel la aŭtomatigo faros la samon al la homoj. Super ni subite ekpendis minaco de liberiĝo, ekzamenanta niajn internajn kapablojn pri memstara eltrovado de okupo por si kaj de krea partopreno en la socio»
Citaĵo
« La homoj subite transformiĝis je nomadaj kolektantoj de scioj, nomadaj kiel neniam antaŭe, liberaj de fragmenta specialismo kiel neniam antaŭe — kaj samtempe kiel neniam antaŭe engaĝitaj je la totala socia procezo. »