Ĉefpaĝo
Hazarde
Ensaluti
Agordoj
Donaci
Pri Vikicitaro
Malgarantioj
Serĉi
Proverboj de Morteza Mirbaghian
Lingvo
Atenti
Redakti
(Alidirektita el
Morteza MIRBAGHIAN
)
Citaĵoj
redakti
«
Se eblus
fajron
per fajro estingi, eblus
pacon
per batalo atingi.
»
«
Manĝaĵo bezonas spican herbon, parolo bezonas trafan proverbon.
»
«
Se oni zorgus pri aliaj homoj,
feliĉo
ekzistus en ĉiuj domoj.
»
«
Bestoj interbatalas pro manĝaĵo, homoj batalas pro manko de
saĝo
.
»
«
Politikistoj
ekas fajron de militoj, kaj la ceteron plenumas
idiotoj
.
»
«
Vere bona
patrioto
ne partoprenas en
milito
.
»
«
Se
politikistoj
irus al
infero
, la mondon regus paco kaj
prospero
.
»
«
Se katoj zorgus pri
vivo
de ratoj, potenculoj zorgus pri
homaj rajtoj
.
»
«
Leĝoj
similas al araneaj retoj, en kiuj kaptiĝas nur insektetoj.
»
«
Sinjorina peto, egalas al dekreto.
»
«
Se najtingalo sian langon bridus, sin en la kaĝo de ĉasist' ne vidus.
»
«
Pli ol kruelaj reĝoj, vundas maljustaj
leĝoj
.
»
«
Se troviĝus leporo kuraĝa, troviĝus ankau politikisto
saĝa
.
»
«
Kiu havas belajn okulojn, freneze amas spegulojn.
»
«
Amo
estas supo varma: ju pli varma, des pli ĉarma.
»
«
Arbo falinta ne havas radikojn, homo falinta ne havas amikojn.
»
«
Se
edzo
ne aŭdus kaj edzino ne vidus, dum la tuta kunvivo ili feliĉe ridus.
»
«
Dum ekzistas lakeoj kaj
idiotoj
, al politikistoj ne mankas patriotoj.
»
«
Feliĉo
, samkiel virino bela, malofte dumlonge restas fidela.
»
«
Por eviti kverelojn,
edzo
fermu la orelojn.
»
«
Danke al indiferentuloj, regantoj agas kiel kuloj.
»
«
Se homo estus tiel ruza kiel vulpo,ne agus tiel kruela kiel lupo.
»
«
Kion ruze faras vulpo,perforte faras lupo.
»
«
Dum troviĝas fanatikaj idiotoj, okazas la plej teruraj militoj.
»
«
Kiu volas fajron estingi, ne timu fajron atingi.
»
«
Tiuj, kiuj kisadas la superulan manon, iom post iom kreas tiranon.
»
«
Ne malĝoju pro kresko de aĝo, se kun tio ankaŭ kreskas saĝo.
»
«
Se ne estus pro
profito
, nenie okazus
milito
.
»
«
Homo estas la nura animalo, kiu murdas je l' nomo de
moralo
.
»
«
Homo estas pli ruza ol vulpo kaj pli kruela ol lupo.
»
«
Kiam profito permesas, oni
humanecon
forgesas.
»
«
Fajro tuj estingiĝas sen aero, homo velkas sen justo kaj libero.
»
«
Interbatalo de katoj estas bona por la ratoj.
»
«
Fermitaj estu buŝoj de saĝuloj, sed malfermitaj iliaj okuloj.
»
«
Kiu serĉadas fiulon, enrigardu spegulon.
»
«
Se fiŝo ekaperus el la seka rivero, el politikista buŝo ankau aperus vero.
»
«
Ago parolas mute, tamen plej laute.
»
«
Kie sukero: tie amikoj, kie sufero: tie amikoj.
»
«
Akvo ruinigas domon, zorgo ruinigas homon.
»
«
hejmo en kiu ne vivas virino, similas al vin-botelo sen vino.
»
«
Tigro bezonas arbaron, homo bezonas najbaron.
»
«
Vivu la vivon kun ludo, malrapide kiel testudo.
»
«
Tiun, kiu pikas serpente, oni antaŭbatas prudente.
»
«
Nur en amo sen kondiĉa oni ja estas feliĉa.
»
«
Amo de patrino, estas maro sen fino.
»
«
Tajloron taksu laŭ la laboro, sed homon konulaŭ lia koro.
»
«
Diferenco inter homo kaj besto, nuntempe estas plimalpli la vesto.
»
«
Se oni vere zorgus pri alta moralo, la mondo ne estus kiel ĝangalo.
»
«
Eĉ en paradizaj insuloj ekzistas malkontentuloj.
»
«
Homo kiu murdas kiel
patrioto
, estas aŭ murdisto aŭ
idioto
.
»
«
La plej kruela besto estas homo, kvankam ' Besto' ne estas lia nomo.
»
«
Kiu estu amiko, kiu estu malamiko?, pri tio oni decidas en la mondo de politiko.
»
«
Se mankas malamiko, Kreu ĝin! Jen politiko!
»
«
Kiu turniĝas laŭ politiko, ne estas fidinda amiko.
»
«
Politikistoj
bezonas fremdan
malamikon
, por silentigi la internan
kritikon
.
»
«
Dum ekzistas inter ni aĉaj uloj, politikistoj suĉas sangojn kiel kuloj.
»
«
Kiu maljustajn leĝojn ne kontraustaras, la vojon por tiranoj preparas.
»
«
Se nombro de idiotoj duoniĝus, la vivo en la mondo pli boniĝus.
»
«
Sata besto revenas al sia nesto, sata homo komencas agi kiel besto.
»
«
Politikistoj je l' nomo de popolo, plenumas ĉion laŭ riĉula volo.
»
«
Se politikistoj dronus en la maro, amikeco regus inter homaro.
»
«
Danke al la homo-vizaĝaj azenoj, aĉuloj sidas sur politikaj postenoj.
»
«
En
demokratio
maljustaj leĝoj funkcias anstataŭ kruelaj reĝoj.
»
«
Kion politikisto faru se malamiko, mankus en la mondo de
politiko
.
»
«
Politikistoj malofte havas emon solvi la plej seriozajn problemojn.
»
«
Eĉ en paradizaj insuloj, troviĝas malkontentuloj.
»
«
Kiu serĉas amon , trovas flamon.
»
«
En la leĝaj okuloj, ĉiuj estas egaluloj.
»
«
Nur homo kun multe da mono, estas plenrajta persono.
»
«
En la juĝejo vulpa, ĉiam ŝafo estas kulpa.
»
«
Sur la plej alta politika posteno, ofte sidas lia moŝto azeno.
»
«
Kiu neniam pafas, tiu neniam trafas.
»
«
Paradizo kaj infero, estas nur sur la tero.
»
«
Kial oni mortinte postlasas la teron, eniras nek paradizon nek inferon.
»
«
Alfrontinte dilemon, sekvu la koran emon.
»
«
Pli bonas justa monarkio, ol nur ŝajna demokratio.
»
«
kontraŭ fortulo, ne helpas kalkulo.
»
«
La plej potenca forto sur la tero estas la potenco de la nuda vero.
»