Malfermi la ĉefan menuon

Arketipo kaj simboloRedakti

 
« Min ĉiam impresis la fakto, ke ekzistas mirinda nombro da homoj, kiuj neniam aplikas sian cerbon praktike, se eblas eviti tion, kaj la sama nombro da homoj, kiuj nepre uzos ĝin, sed mirinde stulte»
 
« La devizo: “Kie haveblas volo, tie haveblos la vojo” estas la superstiĉo de la nuntempa homo. »
 
« La okcidenta homo, kompreninte agreseman volon je povo de la Oriento, konsideras sin devigita apliki eksterordinarajn defendorimedojn, samtempe prezentante ilin fiere kiel propan virton kaj bonajn intencojn. Li ne kapablas kompreni, ke temas pri liaj propraj malvirtoj, lerte kovritaj per fajnaj diplomatiaj trukoj kaj rimedoj, la malvirtoj, pri kiuj malkaŝe akuzas lin la komunisma mondo. Tio kion travivis la Okcidento nerimarkite kaj kun facila hontosento (diplomatia mensogo, sistema trompado, kaŝitaj minacoj), malferme kaj plene venis de la Oriento kaj ligis lin per neŭrozaj nodoj. Tio estas vizaĝo de ĝia propra malica ombro, ridaĉanta al la okcidenta homo de alia flanko de la fera kurteno»
 
« ...la okcidenta civilizo troviĝas sub la povo de la sama mitologio. Senkonscie ni domaĝas la samajn superstiĉojn, karesas la samajn esperojn kaj atendojn. Ni same kredas je la bonstata ŝtato, je la universala paco, je egaleco de la homoj, je la neŝanceleblaj homaj rajtoj, je la justeco, je la vero kaj (ne diru tion tro laŭte) je la Dia Reĝlando sur la tero. »
 
« ...neadon, same kiel aserton de la religia kredo “pruvi” ne eblas. Ni estas tute liberaj je elekto de vidpunkto, ĉe iuj ajn cirkonstancoj tiu decido estas arbitra. »
 
« La homo tute certe bezonas ĝeneralajn konvinkojn kaj ideojn, kiuj donas sencon al lia vivo kaj helpas al li eltrovi sian lokon en la Universo. La homo kapablas superi tute neimageblajn malfacilaĵojn, se li estas certa, ke tio havas sencon. »
 
« Destino de la religiaj simboloj estas doni sencon al la homa vivo»
 
« Pafado kontraŭ celtabuloj grave diferencas de la agado sur batalkampo, la kuracisto ja alfrontas viktimojn de realaj bataloj. Li devas pritrakti psikajn realojn, eĉ se li ne povas enkorpigi ilin je sciencaj difinoj. Do neniu lernolibro povas instrui psikologion, oni studas ĝin nur dum la reala sperto. »
 
« Nian nuntempan vivon regas la Diino de Racio, nia plej granda kaj plej tragika iluzio»
 
« ...al ĉiu, kiu kapablas kalkuli horoskopon, devas esti konate, ke en la tempo de Hiparĥo la Aleksandria la tago de la printempa ekvinokso estis starigita je 0° de la Ŝafo. Do ĉiu horoskopo baziĝas sur la arbitre elektita zodiaka signo, ĉar ekde la tempo de Hiparĥo la printempa ekvinokso ŝoviĝis pro precesio al almenaŭ komenco de la Fiŝoj. »
 
« La vivo estas kaj stulta kaj plena je senco. Se ne ridi pri la unua kaj ne pensi pri la dua, ĝi iĝas banala. »

Lukto kontraŭ la ombroRedakti

 
« ...fonto de la psikopatologio de la amasoj estas la psikopatologio de individuo»
 
« Ankoraŭ en 1918 mi rimarkis specifajn perturbojn en la nekonscia sfero de miaj germanaj pacientoj, kiujn ne eblis klarigi per ilia individua psikologio... La observitaj de mi arketipoj esprimis prahomajn instinktojn, perforton kaj kruelon... tiun staton neniukaze oni povas konsideri la pure teŭtona fenomeno. Atako de la primitivaj psikologiaj fortoj havis pli aŭ malpli totalan karakteron. »
 
« [pri Adolfo Hitlero] Li estis la plej monstra personigo de ĉiuj malnoblaj homaj ecoj. Li estis la tute nekapabla, neadaptiĝebla, senrespondeca kaj psikopatia persono, inundita je malplenaj, infanecaj fantazioj, sed dotita je akra intuicio de infano-senhejmulo aŭ de rato. »
 
« Ni en Svislando havas sufiĉe elteneblan socian ordon, ĉar ni militas inter si. Nia ordo estus perfekta, se ĉiu turnus sian agresemon internen de si, internen de sia propra psiko»
 
« ...kiam oni senigas homon je liaj kompleksoj, li perdas siajn plej bonajn resursojn. Oni povas helpi lin nur informinte pri ili por ke komenciĝu interna konflikto. En tiu kazo komplekso iĝas fokuso de la vivo»
 
« La homaj militemaj instinktoj estas neelradikeblaj, do stato de la perfekta paco neimageblas. Eĉ pli, la paco estas terura, ĉar ĝi naskas la militon. La vera demokratio estas la supera psikologia institucio, kiu akceptas la homan naturon kia ĝi estas, kaj lasas neceson de konflikto ene de la naciaj ŝtatlimoj. »
 
« ...ĉiuj okcidentaj demokratioj havas oble pli da ŝancoj dum ili teniĝas for de la militoj, kiuj ĉiam tentis ilin per ebleco ekkredi je eksteraj malamikoj kaj je la neceso de interna paco»

La geedzeco kiel psikologia rilatoRedakti

 
« Kutime la tuta vivo, kiun ne sukcesis travivi la gepatroj, pro iuj cirkonstancoj, transdoniĝas herede al infanoj, do tiuj lastaj devas ekmarŝi la vivovojon, kiu devos rekompenci la neplenumiton en la vivo de la gepatroj. Pro tio okazas, ke la supermoralaj gepatroj havas, tiel dirite, malmoralajn idojn, ke senrespondeca kaj mallaborema patro havas ekstreme ambician filon ktp. »
 
« ...patrino, kiu por ne rompi ŝajnecon de bonstata geedzeco artefarite nekonscie subtenas sin per tio, ke ligas al si filon — iugrade kiel anstataŭigon de sia edzo»
 
« La geedzeco malofte, pli ĝuste, tute neniam evoluas glate kaj sen krizoj de individuaj rilatoj. La estiĝo de konscio ne okazas sendolore. »
 
« Kutime ŝanĝoj komenciĝas post alveno de la dua duono de la vivo. La vivomezo estas tempo de la altega psikologia graveco. »
 
« La patrinojn superas iliaj infanoj, la virojn — iliaj kreaĵoj. »
 
« La naturo estas aristokratema. Normala homo estas fikcio. »

Pri psikologio de triksteroRedakti

 
« Li estas antaŭulo de la Savinto kaj, same kiel li, la dio, homo kaj besto kune. Li estas samtempe subhomo kaj superhomo, besto kaj diaĵo, kies la ĉefa kaj plej defia trajto estas nekonscieco. Nome danke al ĝi li distanciĝas de siaj (evidente homaj) gefratoj, kiuj montras, ke li falis sub ilian nivelon de konscio. Li ne nur ne konscias sin mem, eĉ lia korpo ne havas unuecon kaj la manoj luktas unu kontraŭ la alia. Eĉ lia sekso estas ŝanĝiĝema malgraŭ liaj falusaj karakterizoj: li povas transformiĝi je virino kaj naski infanojn»
 
« Mallumo kaj malbono ne disiĝis kvazaŭ fumo, ili simple restas nekonsciaj ĝis la konscio estas en ordo. »
 
« Estas mirinde kiom multe da tiel nomataj superstiĉoj popularas hodiaŭ kaj en la urbo, kaj en la kamparo, sed se demandi iun klare kaj rekte: “Ĉu vi kredas je fantomoj, je sorĉistinoj, je sorĉparoloj kaj magio?” li kun indigno rifuzos ĉion ĉi. Li ne deziras aŭdi pri tiaj aferoj kaj konsideras ĉion ĉi sensencaĵo. Sed kaŝe li kredas je ili ne malpli ol loĝanto de ĝangalo»
 
« Ekstere la homoj estas pli-malpli civilizitaj, sed interne ili plu estas sovaĝuloj»
 
« Trikstero estas la kolektiva figuro de la Ombro, sumo de ĉiuj malnoblaj trajtoj de la homa karaktero»
 
« Malantaŭ la Ombro staras la Anima, kiu havas grandan povon je tentado kaj ĉarmigado. Ŝi ofte aperas en tro juna figuro kaj kaŝas per si, siavice, la arketipon de la Maljuna Saĝulo (magiisto, reĝo ktp). »
 
« Seriozeco aperas el profunda interna devigo, ludo ja estas ĝia ekstera esprimo, ĝia aspekto turnita al la konscio. Por eviti miskomprenon, necesas rimarkigi ke la afero estas ne en tio ke la homo deziras ludi, sed en tio ke li devas ludi; ni alfrontas ludantan agadon de lia fantazio, kaŭzitan de interna devigo, sen devigo flanke de eksteraj cirkonstancoj aŭ de la volo»
 
« Se ludo elĉerpas sin mem, sen naski ion daŭran kaj vivan, do ĝi estis nenio alia kiel ludo; alikaze tio nomiĝas krea agado. »

Etapoj de la vivoRedakti

 
« Ĉio kio restas en ni de la naturo, forkuras de la problemoj, ĉar ili estas laŭsence duboj kaj kie regas duboj, tie haveblas necerteco kaj elekteblo. Kaj kie haveblas elekteblo, tie instinkto ne plu regas nin kaj ni ektimas. »
 
« ...en la fruaj vivojaroj ne ekzistas seninterrompa memoro kaj tio estas en la plej bona kazo insuletoj de konscio, similaj al apartaj lampoj aŭ lumitaj en totala mallumo»
 
« Dum la infana etapo de la konscio de siaj problemoj ankoraŭ nenio dependas de la subjekto, la infano komplete dependas de siaj gepatroj. Kvazaŭ li ankoraŭ ne plene naskiĝis kaj estas ĉirkaŭita de la psikologia atmosfero de siaj gepatroj. La psika naskiĝo kaj kun ĝi la konscia diferenciĝo disde la gepatroj kutime okazas nur en la periodo de la seksa maturiĝo, kune kun eksplodo de sekseco. Tiu fiziologia ŝanĝo estas akompanata de la psika revolucio»
 
« ...en normalaj kondiĉoj la infano ne havas realajn proprajn problemojn. Ja dubi pri si kaj esti en konflikto kun si mem povas nur plenkreskulo»
 
« ...neŭrasteniulo malsanas pro tio, ke li ne konscias siajn problemojn, dum la homo kun malfacila karaktero suferas pro siaj konsciataj problemoj, sen esti malsana. »
 
« Ĉiu kiu defendas sin kontraŭ la nova kaj nekonata, forirante al pasinteco, venas al la sama neŭrastenia stato kiel la homo, identiganta sin kun la nova kaj forkuranta de la pasinteco. La sola diferenco estas ke unu seniĝas je la pasinteco kaj la alia — je la estonteco»
 
« ...la socio ne speciale aprezas la spiritajn heroaĵojn: ĝiaj premioj ĉiam estas aljĝataj pro atingoj, sed pro individueco, plej ofte ĝi estas premiata nur postmorte. »
 
« ...seriozaj problemoj de la vivo neniam komplete solviĝas. Se tamen aperas impreso ke ili estas solvitaj, tio estas klara signo, ke io estas malatentita. Ŝajnas ke signifo kaj celo de la problemo konsistas en ne ĝia solvo, sed en nia senĉesa laboro pri tio. Nur tio savas nin de stultiĝo kaj halto en la evoluo»
 
« ...la kernaj konvinkoj kaj principoj de la homo, speciale tiuj moralaj, komencas malmoliĝi kaj duriĝi ĝis, je la aĝo de proksimume 50 jaroj, komenciĝos la periodo de maltoleremo kaj fanatikeco. Kvazaŭ ekzistado de tiuj principoj iĝis minacata kaj pro tio estiĝis neceso elstarigi ilin laŭeble pli. »
 
« Por la juna homo estas preskaŭ peko aŭ almenaŭ minaco esti tro okupita pri si mem, dum por la maljuniĝanta homo doni al si seriozan atenton estas la devo kaj neceso. Baninte la tutan mondon en sia lumo, la suno deflankigas siajn lumstriojn por lumigi sin mem. »
 
« ...nur malmultaj homoj elektas la vivon kiel sian arton, dum ĝi estas la plej elstara kaj rara el ĉiuj artoj. »
 
« Por la psikoterapeŭto la maljuna homo, kiu ne povas adiaŭi la vivon, ŝajnas same malforta kaj malsana kiel la juna homo, kiu ne kapablas ĉirkaŭkapti la vivon en siaj brakumoj. »
 
« Infanaĝo kaj maljuneco certe grave diferenciĝas, tamen ili havas unu komunan trajton — sinkon je la nekonsciaj psikaj statoj. »

Evoluo de la individuoRedakti

 
« Se vi deziras eduki — vi mem estu edukita. »
 
« Oni senĉese gurdas ke el infano necesas eduki individuon. Kompreneble mi genuiĝas antaŭ tiu ĉi alta eduka idealo. Tamen kiu devas fari tion? Unuavice kaj precipe tio estas la plej ordinaraj nekompetentaj gepatroj, kiuj mem tre ofte dum duono aŭ eĉ dum tuta sia vivo restas grandparte la infanoj»
 
« Nia problemo pri edukado kutime suferas pro unuflanka interesiĝo pri la aŭspiciata infano kaj same unuflanka malaltento al la needukiteco de la plenkreska edukisto. Ĉiu finlerninto estas apriore konsiderata esti tute edukita, do plenkreska. »
 
« ...nian nuntempan pedagogian kaj psikologian ekscitiĝon pri la infano mi suspektas je senhonesta komploto: oni parolas pri la infano, sed evidente supozas la infanon en la plenkreskulo. En la plenkreskulo fiksiĝis nome la infano, eterna infano; io ankoraŭ evoluanta, neniam finita, bezonanta ĉiaman flegadon, atenton kaj edukadon. »
 
« ...mi ne povas korekti en la infano tiujn erarojn, kiujn mi mem ankoraŭ faras. »
 
« Ĉion, kion ni deziras ŝanĝi en la infanoj, necesus unue atente revizii: ĉu tio ne estas tio, kion prefere ni ŝanĝu en ni mem... »
 
« ...ni ne agnoskas, ke ni bezonas edukadon, ĉar tio plej senhezite memorigus al ni, ke ni mem estas ankoraŭ infanoj kaj grandparte bezonas la edukadon. »
 
« ...la gepatroj estas obseditaj je la vera fanatikeco provizi al la infanoj ĉiam kaj ĉion “plej bonan” kaj “vivi nur por ili”. Tiu sufiĉe populara stereotipo plej multe malhelpas al la gepatroj mem evolui kaj ĝi ankaŭ donas al ili rajton trudi al la infanoj sian “plej bonan”. Tamen efektive tiu “plej bona” estas tio, kion la gepatroj mem neglektas rilate sin mem. La infanoj estas orientitaj atingi tion, kion ne atingis la gepatroj, al ili estas trudataj la ambicioj, kiujn la gepatroj ne sukcesis realigi. Tiaj metodoj kaj idealoj naskas pedagogiajn monstrojn»
 
« Neniu kapablas eduki la individuon se li mem estas ne individuo. »
 
« Sen neceso nenio ŝanĝiĝas kaj plej malmulte la homa individuo»
 
« ...la individuo neniam povos disvolviĝi, se la homo ne elektos konscie kaj kun la konscia morala decido sian propran vojon»
 
« ...”Tio estas nura psikologio!” Nome tiu lasta argumento estas nun la plej populara. Ĝi estiĝas el la unika subtakso de la psika, kiu erare estas konsiderata kiel io influata de la persona arbitreco, do preskaŭ tute nenion signifanta, tio sonas paradokse ĉe la komuna ekscitiĝo pri la psikologio. »
 
« Gigantaj katastrofoj, kiuj minacas nin, estas ne la naturaj eventoj de la fizikabiologia deveno, sed la eventoj psikaj. Nin terurskale minacas militoj kaj revolucioj, kiuj estas nenio alia kiel la psikaj epidemioj. En iu ajn tempo iu ĥimero povas ekregi milionojn da homoj kaj tiam denove eksplodos mondmilito aŭ detruega revolucio. Anstataŭ atendi danĝerojn de la sovaĝaj bestoj, forfaloj kaj inundoj, la homo nun devas timi la naturajn fortojn de sia psiko. La psiko estas la granda forto, kiu multoble superas ĉiujn fortojn en la mondo. »
 
« ...ĉiuj homoj similas unu al alia, alikaze ili ne estus trafitaj de la sama frenezo... »
 
« Iĝi individuo estas tute ne preprogativo de la geniulo. Jes, li povas esti genia, sed li ne nepre estos la individuo. »
 
« Ĉiu individuo havas sian propran, denaske al li donitan vivoleĝon, do ĉiu havas teorian eblecon sekvi precipe tiun ĉi leĝon kaj tiel iĝi la individuo, do atingi tutecon. »
 
« Nur tiu, kiu konscie povas diri “jes” al la forto de la stariĝinta antaŭ li interna destino, iĝas individuo; tiu ja kiu cedas al ĝi, iĝas predo de la blinda fluo de eventoj kaj neniiĝas. »
 
« La religio de amo estis ĝusta kontraŭrimedo kontraŭ la romia orgio de la povo»
 
« Eĉ la bolŝevismo, kies radikalismo estis ekstrema, balzamis Leninon kaj el Karolo Markso faris la Savinton. La idealo de individuo estas la neelradikigebla bezono de la homa animo, kiu protektas ĝin kun fanatikeco kies grandeco kreskas kun ĝia malgracio. »
 
« ...io simila al prahistoria stultulo ĉiam atendas sian horon sub surfaco de la racia ĉiutaga konscio»
 
« Dum la homo, perfidante sian leĝon, maltrafas eblecon iĝi individuo, li perdas sencon de sia vivo. Feliĉe la pardonema kaj longtolerema naturo neniam metis la demandon pri la senco de la vivo en la buŝojn de plejparto de la homoj. Kaj se neniu demandas, do ankaŭ respondi ne necesas. »

Aliaj fontojRedakti

 
« Estas pli facile atingi Marson, ol en sin mem. » « Es ist leichter, zum Mars vorzudringen, als zu sich selbst. »
 
« Pensi estas malfacile, tial la plejmulto prijuĝas. » « Denken ist schwer, darum urteilen die meisten. »
 
« Ne timu la kaoson, ĉar tra kaoso naskiĝas la novo. » « Fürchte nicht das Chaos, denn im Chaos wird das Neue geboren. »
 
« La renkontiĝo de du gravaj personoj estas kiel la kontakto de du ĥemiaj substancoj: Se reakcio okazas, ambaŭ estos transformitaj. » « Das Treffen zweier Persönlichkeiten ist wie der Kontakt zweier chemischer Substanzen: Wenn es eine Reaktion gibt, werden beide transformiert. »