Ekonomiaj kaj filozofiaj manuskriptoj je 1844

verko de Karlo Markso
Ekonomiaj kaj filozofiaj manuskriptoj je 1844
Aŭtoro: Karolo Markso
Aliaj projektoj
Ekonomiaj kaj filozofiaj manuskriptoj je 1844 en Vikipedio

Ekonomiaj kaj filozofiaj manuskriptoj je 1844 (germane: Ökonomisch-philosophische Manuskripte aus dem Jahre 1844) estas la verko de Karolo Markso, eldonita en 1844 kaj dediĉita al la fremdiĝo de la homo rilate sian laboron.

Citaĵoj redakti

 
« La komunismo mem ne estas la celo de homa evoluo. »
— Karolo MarksoEkonomiaj kaj filozofiaj manuskriptoj je 1844
 
« Perforta altigo de salajro (jam sen paroli pri ĉiuj aliaj malfacilaĵoj, jam sen diri ke tian altigon kiel nenormalaĵon oni povus konservi ankaŭ nur perforte) estus, kiel tio sekvas el la supre dirita, ne pli ol pli bona pagado de sklavo kaj nek donus al laboristo, nek al laboro iliajn homajn destinon kaj dignon»
— Karolo MarksoEkonomiaj kaj filozofiaj manuskriptoj je 1844
 
« Ĉia privata posedo sentas — almenaŭ rilate pli grandan privatan posedon — envion kaj sopiron de egaligo, tiel ke la du lastaj konsistigas esencon de la konkurenco. Kruda komunismo estas nur pinto de tiu ĉi envio kaj de tiu ĉi egaligo, devenanta de imago pri iu baza minimumo. »
— Karolo MarksoEkonomiaj kaj filozofiaj manuskriptoj je 1844
 
« La homo ne traktas sin kiel sendependan, se li ne estas mastro de si mem, kaj la mastro de si mem li estas kiam lia ekzistado apartenas al li. La homo kiu vivas laŭ favoro de alia, traktas sin kiel dependulon. »
— Karolo MarksoEkonomiaj kaj filozofiaj manuskriptoj je 1844
 
« [...] la tuta tiel nomata tutmonda historio estas nenio alia ol kreado de la homo per la homa laboro, estiĝado de naturo por la homo, do li havas klaran, nerefuteblan pruvon de sia kreado fare de si mem, de procezo de sia estiĝo. »
— Karolo MarksoEkonomiaj kaj filozofiaj manuskriptoj je 1844

Vidu ankaŭ redakti