Heinrich Heine

germana poeto

Heinrich HEINE en Esperanto Henriko Hejno (naskiĝis la 13an de decembro 1797 en Düsseldorf – mortis la 17an de februaro 1856 en Parizo), estis germanlingva poeto kaj ĵurnalisto.

Heinrich Heine
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio
Verkoj en Vikifontaro
Reisebilder, 1831

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Ĉio en la mondo finiĝas per la hazardo kaj laciĝo. » « Alles in der Welt endet durch Zufall und Ermüdung. »
 
« De ĉiuj mondoj, kiuj la homo kreis, tiu de la libroj estas la plej potenca. » « Von allen Welten, die der Mensch erschaffen hat, ist die der Bücher die Gewaltigste. »
 
« En malhelaj epokoj la popoloj estis plej bone gvidataj per religio, kiel en malhela nokto blindulo povas gvidi nin; li konas la vojetojn kaj padojn pli bone ol vidanto. Sed estas malsaĝe kiam tagiĝinte ni ankoraŭ uzas la antikvajn blindulojn» « In dunkeln Zeiten wurden die Völker am besten durch die Religion geleitet, wie in stockfinstrer Nacht ein Blinder unser bester Wegweiser ist; er kennt dann Wege und Stege besser als ein Sehender. Es ist aber töricht, sobald es Tag ist, noch immer die alten Blinden als Wegweiser zu gebrauchen. »
 
« Estas agrable ĉe la germanoj: Neniu estas tiom freneza, ke li ne trovus iun alian eĉ pli freneza, kiu komprenas lin. » « Das ist schön bei den Deutschen: Keiner ist so verrückt, daß er nicht einen noch Verrückteren fände, der ihn versteht. »
 
« Kiam Dio tedas sin en la ĉielo, li malfermas la fenestron kaj observas la bulvardojn de Parizo» « Wenn der liebe Gott sich im Himmel langweilt, dann öffnet er das Fenster und betrachtet die Boulevards von Paris. »
 
« Kiam jukas al la imperiestro, devas grateti sin la popolo» « Wenn es den Kaiser juckt, so müssen sich die Völker kratzen. »
 
« Kiam vortoj foriras, muziko komenciĝas. »
— Heinrich Heine
 
« Kie ili bruligas librojn, ili ankaŭ bruligos homojn. »
— Heinrich Heine
 
« La ago de timemulo, kiel tiu de geniulo, ne estas kalkulebla » « Die Handlungen eines Furchtsamen, wie die eines Genies, liegen außerhalb aller Berechnungen. »
 
« La germana popolo reprezentas publikan danĝeron: Neatendite ili tiras poemon el la poŝo kaj komencas konversacion pri filozofio» « Die Deutschen sind ein gemeingefährliches Volk: Sie ziehen unerwartet ein Gedicht aus der Tasche und beginnen ein Gespräch über Philosophie. »
 
« Lutero skuis Germanion - sed Francis Drake retrankviligis ĝin: Li donis al ni la terpomon. » « Luther erschütterte Deutschland - aber Francis Drake beruhigte es wieder: Er gab uns die Kartoffel. »
 
« Mi estas homo de la plej pacaj konvinkoj. Miaj deziroj: modesta kabano, pajla tegmento super la kapo, sed kvalita lito, bonaj manĝaĵoj, freŝaj lakto kaj butero, floroj sub fenestro, kelkaj belaj arboj kontraŭ la pordo. Se la favora dio ekdeziros fari min komplete feliĉa, li gajigos min per tio, ke sur tiuj ĉi arboj pendos ses aŭ sep miaj malamikoj. Antaŭ ilia morto mi kortuŝite pardonos al ili la tutan malbonon, kiun ili faris al mi dum la tuta vivo — jes, la malamikojn necesas pardoni, sed ne pli frue ol ili estos pendumitaj. »
— Heinrich Heine, Pensoj kaj ideoj
 
« Ne ekzistas pli agrabla afero ol partopreni en la entombigo de malamiko» « Es gibt kein angenehmeres Geschäft, als dem Leichenbegräbnis eines Feindes zu folgen. »
 
« Saĝuloj elpensas novajn pensojn, kaj malsaĝuloj disvastigas ilin. » « Weise erdenken neue Gedanken, und Narren verbreiten sie. »
 
« Se via okulo ĉagrenas vin elŝiru ĝin, se ĉagrenas vin la mano, forhaku ĝin, se ĉagrenas vin via lango, fortranĉu ĝin, kaj se ĉagrenas vin via racio, fariĝu katoliko» « Ärgert dich dein Auge, so reiß es aus, ärgert dich deine Hand, so hau sie ab, ärgert dich deine Zunge, so schneide sie ab, und ärgert dich deine Vernunft, so werde katholisch. »
 
« Tie kie oni bruligas librojn, oni finfine bruligas ankaŭ homojn. » « Dort wo man Bücher verbrennt, verbrennt man am Ende auch Menschen. »

Aliaj projektoj redakti

 
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:

Verkoj redakti