Ĉefpaĝo
Hazarde
Ensaluti
Agordoj
Donate Now
If this site has been useful to you, please give today.
Pri Vikicitaro
Malgarantioj
Serĉi
Ĉinaj proverboj
Listartikolo en Vikipedio
Lingvo
Atenti
Redakti
Ĉinaj proverboj
Aliaj projektoj
Proverboj
redakti
«
La
energio
de la malnova generacio inspiras la novan.
»
«
長江後浪推前浪
»
—
汉语成语俗语对照词典. 南京大学出版社. 2008. p. 162.
ISBN 7305052116
.
«
Legi dekmil
librojn
ne utilas kiel vojaĝi dekmil mejlojn.
»
—
讀萬卷書不如行萬裡路
«
Ne
prokrastu
ĝis morgaŭ tion, kio povas esti finita hodiaŭ.
»
«
今日事,今日畢
»
—
Bahasa Cina. Pelangi Publishing Group Bhd. p. 26.
ISBN 9833531105
.
«
Kiam la
arbo
falas, la
simioj
disiĝas.
»
«
樹倒猢猻散
»
«
Lerni
sen pensi estas senutile, pensi sen lerni estas danĝere.
»
—
Konfuceo
«
Jado devas esti ĉizita por esti gemo.
»
«
Akvo
tro pura ne havas fiŝon.
»
«
Amu
min kiam mi malplej meritas tion, ĉar tiam mi plej bezonas tion.
»
«
Bonŝanca estas tiu, kiu vivas en
trankvilaj
tempoj.
»
«
Dek mil kilometra
vojaĝo
komenciĝas per unu
paŝo
.
»
«
Demandu
tion, kion vi ne scias kaj vi estos
stultulo
dum kelkaj minutoj; ne demandu, kaj vi estos stultulo dum la tuta vivo.
»
«
Diru al mi kaj mi
forgesos
, montru al mi kaj mi povus
memori
, enmiksu min kaj mi komprenos.
»
«
Falanta arbo pli bruas ol kreskanta arbaro.
»
«
Guto
da
inko
povas pli ol cent privilegiajn memorojn.
»
«
Ĝuu la
vivon
, estas pli malfrue ol vi pensas.
»
«
Homoj beligas sian haron ĉiutage, kial ne sian
koron
?
»
«
Kiam
mono
parolas, la
vero
silentas.
»
«
Kiu faras
bonon
por aliaj, tiu faras sian propran.
»
«
La belaj
vojoj
ne kondukas malproksimen.
»
«
La plej bona fermita
pordo
estas tiu, kiun oni povas lasi malfermita.
»
«
La senkulpeco de muso povas movi elefanton.
»
«
Lernado
estas
trezoro
, kiu sekvos sian posedanton ĉie.
»
«
Ne
malesperu
: el la plej nigraj
nuboj
falas akvo pura kaj fekunda.
»
«
Ne sufiĉas fiŝkapti per bonaj intencoj. Vi ankaŭ devas porti reton.
»
«
Ne timu esti
malrapida
, nur timu
ĉesi
.
»
«
Ne zorgu pri tio, ke vi ne estas
konata
. Zorgu pri tio, ke vi estas konatinda.
»
«
Neniam
mortigu
muŝon sur la kapo de tigro.
»
«
Nenio mankas ĉe la riĉulaj
funebroj
, krom iu, kiu sentas sian
morton
.
»
«
Neniu baniĝas dufoje en la sama
rivero
, ĉar ĝi ĉiam estas alia rivero kaj alia homo.
»
«
Nur naĝante kontraŭ la
fluo
eblas atingi la fonton.
»
«
Por tiuj, kiuj ne scias, kien ili volas iri, ĉiuj vojoj estas bonaj.
»
«
Rapidu malrapide.
»
«
Raportu
, kaj mi
forgesos
; montru, kaj mi
memoros
;
partoprenigu
min; kaj mi
lernos
.
[
1
]
»
—
Ĉina proverbo
«
Saĝo
konsistas en scii, ke vi scias, kion vi scias kaj scii, ke vi ne scias, kion vi ne scias.
»
«
Se
problemo
havas solvon, ne necesas zorgi. Se ĝi ne havas solvon, zorgo estas senutila.
»
«
Se vi planas por jaro, plantu rizon. Se vi planas por du jardekoj, plantu arbojn. Se vi planas dumvive, eduku homon.
»
«
Venku la
malamikon
sen makuli la glavon.
»
«
Vivu ĉiun tagon de via vivo kvazaŭ ĝi estus la lasta... iam vi pravos.
»
«
Tigra
patro ne havas
hundofilojn
.
[
2
]
»
«
(Ĉin) 虎父無犬子
»
«
Drako
naskis drakon,
fenikso
naskis fenikson, gefiloj de
muso
povas fosi
truojn
.
[
2
]
»
«
(Ĉin)龍生龍,鳳生鳳,老鼠生的兒子會打洞。
»
«
Eĉ la plej malbela
ĉevalo
kapablas forte piedbati.
[
2
]
»
«
(Ĉin)醜醜馬也有一步踢。
»
«
Glacio
alta tri metrojn ne kreiĝis pro nokta
malvarmo
.
[
2
]
»
«
(Ĉin)冰涷三尺,非一日之寒。
»
«
Iu ajn ŝelo de
ovo
havas fendon.
[
2
]
»
«
(Ĉin)雞蛋再密也有縫。
»
«
Se la
bopatrino
estas
babilema
, la bofilino estas
surdema
.
[
2
]
»
«
(Ĉin)雜唸大家出蠻皮新婦。
»
«
Unu
vido
taŭgas pli ol cent
aŭdoj
.
[
2
]
»
«
(Ĉin)百聞不如一見
»
«
Legu
pli ol dek milojn da
libroj
, sed ankaŭ
vojaĝu
pli ol dek milojn da lioj.
[
2
]
»
«
(Ĉin)讀萬卷書,行萬里路
»
«
Per granda
peno
eĉ la fera pistilo iĝas brod-kudrilo.
[
2
]
»
«
(Ĉin)功夫下得深,鐵杵磨成繡花針
»
«
La
bonŝanco
turniĝas, dek jarojn ĉe orienta
flanko
de
rivero
kaj dek jarojn ĉe okcidenta flanko de rivero.
[
2
]
»
«
(Ĉin)風水輪流轉,十年河東十年河西
»
«
Homoj
, kiuj
rilatas
kun aliaj homoj, iel kaj ie, iam renkontiĝos.
[
2
]
»
«
(Ĉin)相遇得到
»
«
Se vi iras malproksimen, vi
komencis
proksime, kaj kiam vi grimpas alten, vi komencis malalte.
[
2
]
»
«
(Ĉin)行遠必自邇,登高必自卑
»
Referencoj
↑
Revuo Brazilei n-ro 5 2007 p. 52
↑
2,00
2,01
2,02
2,03
2,04
2,05
2,06
2,07
2,08
2,09
2,10
2,11
Ĉinaj proverboj
ĉe uea.facila.org