Vulpo estas membro de unu el ĉ. 22 specioj de malgrandaj kanisedoj. La besto plej ofte komprenata sub la vorto vulpo en Eŭropo kaj Nordameriko estas la ruĝa vulpo (Vulpes vulpes), kvankam diversaj vulpospecioj troviĝas sur preskaŭ ĉiu kontinento (mankas nur en Oceanio).

Vulpo
Vulpo
Vulpo
Aliaj projektoj
Vulpo en Vikipedio
Vulpo en Komuneja kategorio
Vulpo en Vikivortaro

Citaĵoj

redakti

El la Zamenhofa proverbaro

redakti
 
« Ĉe vulpoj ĉiam naskiĝas nur vulpoj. »
 
« Ĉiu vulpo sian voston laŭdas. »
 
« Eĉ plej ruza vulpo en kaptilon falas. »
 
« Eĉ vulpo plej ruza fine estas kaptata. »
 
« Kiu lupo naskiĝis, vulpo ne fariĝos. »
 
« Ne ekzistas naiva vulpo, ne ekzistas homo sen kulpo»
 
« Ricevos vulpo por sia kulpo»
 
« Se vulpo pentofaras, gardu la kokidojn»
 
« Vizaĝo sen kulpo, sed koro de vulpo. »
 
« Vulpo faras oferon — atendu danĝeron»
 
« Vulpo mienon ŝanĝas, sed plue kokidojn manĝas»

Vidu ankaŭ

redakti