Emil Cioran (naskiĝis la 8-an de aprilo 1911 en Răşinari - mortis la 20-an de junio 1995 en Parizo) estis la rumana, franca filozofo.

Emil Cioran
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj

redakti
 
« Ju pli oni vivas, des malpli utila ŝajnas esti vivinta. »
 
« Ĉu vere povas esti, ke tiom da nenomeblaj afliktoj malaperintus lasinte neniom d spuro tiel, kiel polvo aŭ fumo? Ĉu ne estas homoj naskitaj por retrovi la spuron de la estingiĝintaj malgajoj, ke ili povu doni al ili esprimon, kaj elaĉeti la senfinan amarecon de tiom d sennomaj ekzistadoj? »
 
« Klarvido estas la ununura diboĉaĵo, kiu igas libera – libera en dezerto»
 
« Ne estas vera arto sen forta dozo da banalo. Tiu, kiu uzas eksterordinaraĵojn konstante, baldaŭ tedas, estante nenio pli maleltenebla ol unutono de escepteco. »
 
« Ne juĝu iun ajn antaŭ ol metinte vin sur lian lokon»
 
« Se oni volas koni landon, devas oni legadi ties duarangajn beletristojn, kiuj kiel ununuraj spegulas ties veran naturon. La aliaj denuncas, aŭ transfiguras la senvalorecon de siaj samlandanoj: ili ne volas nek povas stari samterene kun tiuj. Ili estas malfidindaj atestantoj. »
 
« Skepticismo estas ebriiĝo pri senelirejeco. »
 
« Tiu, kiu emas al diboĉo estas kompatema kaj pardonema; tiuj, kiuj emas al pureco ne estas tiaj. »
— Sanktulo Johano Klimako
 
« Unusola afero gravas: lerni la scipovon esti malgajninto. »
 
« La socioj prosperaj estas ege pli malfortikaj ol la aliaj, tial, ke nur restas al ili atendi sian ruiniĝon; bonstato ne estante idealon, kiam oni ĝin posedas, kaj des malpli, kiam ĝi ĉeestas dedum generacioj»
 
« Progres-ideo estas la maljusteco, kiun ĉiu generacio. »
 
« Filozofo lastjarcenta asertis pro naivo, ke La Rochefoucauld pravis, koncerne pasintecon, sed ke la estonteco malpravigos lin. La ideo progreso malhonoras inteligento. »
 
« Malplena tempo de meditado estas verparole la ununura tempo plena. Ni devus neniam hontiĝi pro akumuli senuzajn momentojn. Senuzaj ŝajne, plenigitaj fakte. Mediti estas plejsupera liberokupo, kies sekreta scipovo perdiĝis. »
 
« Feliĉa la tempo, kiam oni disponis je lokoj kien fuĝi, kiam ili estis alireblaj akceptemaj! Ni estas je ĉio malposedigitaj, eĉ je dezerto. »
 
« Iri en arbaro inter du heĝoj da filikoj aŭtune pompiĝintaj, tio konsistas triumfon.Kiom kompare valoras laŭdoj kaj aplaŭdoj»
 
« Anstataŭ atenti je la vizaĝoj de l'preterpasantoj, mi ekrigardadis iliajn piedojn, kaj jen ĉiuj tiuj agitatuloj fariĝis nenion pli ol paŝoj urĝantaj - al kio? Kaj jen klare konsciiĝis mi ke nia deĵoro konsistis en tio, ke ni tuŝetadu la polvon dum serĉante al mistero ĉiel frivola. »

Silogismoj de amaro [1952]

redakti
 
« Jam de dumil jaroj Jesuo venĝas al ni pro ne esti mortinta sur kanapo. » « Depuis deux mille ans, Jésus se venge sur nous de n'être pas mort sur un canapé. »
 
« Esperi estas dementi la estontecon» « Espérer, c’est démentir l’avenir. »
 
« La socio konsolidiĝas antaŭ danĝero kaj degradiĝas en la stato de trankvilo. Psikozoj multiĝas tie, kie regas la paco, higieno kaj komforto»

Historio kaj utopio [1960]

redakti
 
« Nin gvidas nur unu afero — ĉarmoj de la neplenumebla. Alivorte, socion, kiu ne kapablas doni vivon al utopio kaj dediĉis sin al ĝi, minacas sklerozo kaj disfalo. »
 
« Mizero estas la dezirinda pajlero de utopiisto, krudaĵo de lia laboro, pano de la penso, gvida stelo de la halucinoj. Kion li faru, se mizero ne ekzistus? Ĝi absorbas lian intelekton, flugigas aŭ baras la vojon — depende de tio, ĉu li estas malriĉariĉa. Sed ankaŭ la mizero ne povas ekzisti sen utopiisto: ĝi bezonegas tian teoriiston, tian fanatikulon de la estonteco. Des pli ke ĝi mem, senfine meditante pri kiel fuĝi el la nuntempo, sen obsedo je alia tero, falas en neelteneblan desperon. Ĉu vi ne kredas? Do vi ne spertis veran mizeron. Kaj se vi spertos, tiam vi komprenos: ju pli io mankas al vi, des pli da tempo kaj energio vi malŝparas por mense ŝanĝi ĉion, alivorte malŝparas vane. »
 
« Deliro de malriĉuloj estas prapatro de ĉiaj eventoj, origine de la historio»
 
« Por serioze konstrui veran utopion, konvinke krei pentraĵon de la ideala socio, necesas, ion ajn oni diru, sufiĉa dozo de simplanimeco (do stulteco)… La solaj netedaj utopioj estas la parodiaj. Verkitaj por ludo, por amuziĝo aŭ ĉe atako de mizantropio, ili antaŭvidas aŭ memorigas “La vojaĝoj de Gulivero”, tiun Biblion de la elreviĝintoj, kvintesencon de la halucinoj de la sobra racio, utopion sen espero. Sarkasmoj de Swift senigis la ĝenron je virgeco se ne tute neniigis ĝin. »
 
« Revoj de la utopiistoj pli aŭ malpli frue plenumiĝas, sed en la menso de aliuloj. Tio kio por ili estis perfekteco, por ni transformiĝas je difekto, iliaj ĥimeroj iĝas niaj malfeliĉoj. Tipo de socio, kiun ili prezentis en plej fascina maniero, por ni en ĉiutaga uzado estas neeltenebla. »
 
« Kio plej bone mirigas en la utopiisma literaturo, tio estas manko de psikologia flarsento, ordinara intuicio. Ĝiaj herooj estas aŭtomatoj, ludiloj, simboloj: ili ĉiam estas nerealismaj, ĉiam obeeme plenumas rolon de la pupo, perdiĝinta en senvizaĝa mondo. Kiuj en la utopioj estas nerekoneblaj, tio estas la infanoj. En la sociala ŝtato de Fourier ili estas tiom senkulpaj, ke al ili eĉ ne venas en la kapon preni ion fremdan, “pluki pomon de la branĉo”. Sed infano kiu neniam ŝtelis estas ne infano. Do ĉu indas elpensi la socion, konsistantan el marionetoj? Laŭ mi ne eblas trovi pli bonan vomigilon ol priskribo de la Falanstero»
 
« …oni komencas kompreni, nur post travivi fiaskon, kompreninte neeblecon de sukceso en iu ajn homa entrepreno: fiasko malfermas la okulojn, nur nun vi iĝas mastro de vi mem, rompinte kun haŭtdikeco de aliuloj. »
 
« Krepuskoj ĉi tie estas malpermesitaj, permeseblas nur lumo. Neniu duiĝo: la utopio laŭ sia esenco oponas la maniĥeismon. Malamika al ĉia dekliniĝo, al ĉio senforma, al ĉio elviciĝanta, la utopio firmigas la homogenan, la tipan, la ripetiĝantan, la regulan. Sed la vivo estas eksplodo, herezo, rompo de fizikaj normoj. Des pli la homo: se kompari lin kun la vivo, li estas herezo en kvadrato, venko de individueco, kaprico, fenomeno indigna, estaĵo alportanta disfendiĝon. »
 
« Forigante ĉion neracian kaj neripareblan, la utopio kontraŭas la tragedion — pinton kaj kvintesencon de la historio. »
 
« La utopio estas miksaĵo de infaneca rezonemo kaj laikigita anĝelosimileco. »
 
« Se limigi la mondon per la homo, Satano estas ĝia ne okupanto, sed mastro, plenrajta suvereno, superinta la Plejaltulon. Do ni kuraĝu agnoski en kies manoj ni estas. »
 
« Provi starigi surtere novan regnon, totalan utopion aŭ mondan imperion signifas partopreni ludon de Satano, engaĝiĝi je la diabla plano kaj plenumi ĝin: kion li volas plej multe, estas engaĝi nin kaj per tio forkonduki de la lumo, de la bedaŭro pri la feliĉo, perdita por ĉiam. »
 
« Laŭ sia naturo, al nostalgio pli proksimas la malnova, la origina: ĝi strebas al ĝi ne serĉante konsolon, sed por malaperi, forĵeti ŝarĝon de la konscio. Ĝi revenas al la fonto de la tempo por trovi veran paradizon, objekton de siaj aspiroj. Dum la surtera paradizo inverse estas libera je ĉia bedaŭro. Tio estas renversita, falsa, kripla nostalgio, turnita al la estonteco kaj stompita per “progreso”, — la refuto de la tempo, moka reversaĵo de la origina paradizo. »
 
« En la fundamento de niaj revoj pri pli bona estonteco kuŝas nura malforteco de la teorio. »
 
« Dum ĉiujn pensojn de la homoj absorbis kristanismo, ili restis surdaj al la tentoj de la utopioj. Sed kiam oni komencis elreviĝi en kristanismo, la utopio komencis konkeri la cerbojn kaj enloĝiĝi en ili. Ĝi komencis tion fari jam en la epoko de la Renesanco, sed sukcesis venki nur du jarcentojn poste, en la epokon de “klerigado” de la superstiĉoj. Tiam naskiĝis la Estonteco — bildo de la neŝanceligebla feliĉo, paradizo laŭ ordono, kie mankas loko al hazardo kaj ĉiu fantazio estas traktata kiel herezo aŭ defio. »
 
« La penso mem pri la ideala urbo estas vera turmento por la racio, entrepreno je la gloro de la koro kaj je la malvenko de la intelekto»
 
« Deklarinte ke la Regno Dia troviĝas ne “ĉi tie” kaj “ne tie”, sed interne de ni, Kristo anticipe rifuzis ĉiujn utopiajn konstrukciojn por kiuj iu ajn “regno” ĉiam troviĝas ekstere kaj ne estas ligita nek al nia subkonsica “mi”, nek al individua saviĝo de ĉiu. »
 
« Por elstariĝi inter aliaj popoloj, por humiligi kaj distreti ilin aŭ simple por trovi sian neripeteblan vizaĝon, la popolo bezonas frenezan ideon kiu gvidas ĝin, starigas antaŭ ĝi celojn, nekompareblajn kun iuj ajn realaj eblecoj. »
 
« Utopioj por la socio estas la samo kiel destino por la popolo. Kaj ideologioj estas flanka produkto, kvazaŭ plej simpla esprimo de la mesiaj aŭ utopiaj streboj. »
 
« Ni ekpensu pri influo de la frua kristanismo. Al la antikva socio ĝi faris mortan baton, paralizis ĝin, pereigis. Por la barbaroj ĝi inverse iĝis la beno, akriginte en la unua tempo iliajn naturajn instinktojn. Ne resurektinte kadukiĝintan mondon, ĝi resurektis nur resurektintojn. Tia estas ankaŭ la komunisma instruo: rekte ĝi savas nur tiujn, kiuj jam estas savitaj. Sed ĝi ne kapablas doni firman esperon al la mortantaj, kaj eĉ malpli — revivigi la mortintojn. »
 
« Malgranda aŭ granda, ĉiu posedanto estas koruptita, definitive fuŝita. Li ĵetas ombron sur iun ajn malgravaĵon, kiun li tuŝis kaj alproprigis. Kiam oni minacas lian “bonhavon”, kiam oni prirabas lin, konscio de la posedanto funkcias kun tia akreco, je kia ĝi ne kapablas en normalaj cikonstancoj. Por revenigi al li homan aspekton, la tiel nomatan animon, necesas ruinigi, necesas ke li agnosku sian ruiniĝon. Kiel helpo venas la revolucio»
 
« …koŝmaro estas komenca punkto de la metafizika vekiĝo. Kaj detrua influo de la revolucio estas garantio de ĝia utileco. Malgraŭ ĉiuj malbonoj ĝia pravigo estas je unu: nur ĝi havas kiel rezervon teruron, kapablan ŝoki la plej kontraŭhoman el ĉiuj eblaj mondoj — la mondon de la posedantoj. Ĉia formo de posedo — ni ne timu agnoski tion — humiligas kaj fuŝas la homon, dorlotante la monstron, dormantan en ĉiu. »
 
« Ekde la epoko de la Renesanco ripetiĝas la sama historio: ŝajnas ke la cerbojn allogas liberalismo, sed efektive ilin allogas komunismo. Ĝi estas tute ne produkto de la unikaj cirkonstancoj, nek historia hazardo. Ĝi estas heredanto de la utopiaj sistemoj de la pasinteco, mastre alpropriganta fruktojn de plurajrcenta kaŝita laboro. Iam la kaprico kaj la herezo, kun tempopaso ĝi akiris trajtojn de la sorto mem, de la sola savanta instruo. Ekde tiam por la konscio ekzistas nur du formoj de ribelo: la komunisma kaj la kontraŭkomunisma. Sed ĉu iu ne vidas, ke la kontraŭkomunismo spitas per la sama furioza, terura kredo je la estonteco de la komunismo? »
 
« [pri komunismo] Ĝi mem aspektas kiel la sola realo, pri kiu ankoraŭ povas esperi ĉiu, kiu konservis almenaŭ pajleron de la kredo je la estonteco, — jen kial ni ĉiuj je tiu aŭ alia grado estas la komunistoj… »
 
« Se la utopio estas materiigita iluzio, do komunismo estas krome la iluzio trudita, deviga, defio al la ĉieesta malbono, optimismo kontraŭvole. Al ĝi apenaŭ adaptiĝos sperta kaj matura cerbo, kiu ebriiĝas nur per unu afero — elreviĝo, aŭ tiu, kiu sekvante ekzemplon de la Genezo malemas ligi la oran epokon al la ideo pri la evoluo… Li malfeliĉe scias: justeco estas la enkorpiga neplenumeblo, giganta neokazigeblaĵo, la sola idealo, pri kiu oni povas konvinke aserti, ke ĝi realiĝos nenie kaj neniam, kaj kiun ŝajne kontraŭstaras ĉiuj leĝoj de la naturo kaj la socio»
 
« La totala, eĉ se senutila ŝoko, la revolucio sen kredo — jen ĉio, pri kio restis ankoraŭ esperi en la epoko, kiam neniu havas sufiĉe da simplanimeco por iĝi la vera revoluciulo. »
 
« Alkutimiĝinte al la terura, ni travivas hodiaŭ kunkreskon de la utopio kaj la apokalipso. La promesita “nova mondo” ĉiam pli similas al la nova infero»
 
« Foje venas al mi la penso, ke ĉiuj landoj devus simili al Svislando kaj kadukiĝi simile al ĝi, trovante kontentiĝon en higieno, trivialaĵoj, leĝobeemo kaj kulto de la homo»
 
« Se preni el la plej ŝokanta la imagon, Ivano la Terura elĉerpas per si mem ĉiujn kazojn de la psikopatologio. Egale komplika en sia frenezo kaj en sia politiko; transforminta sian regadon kaj grandparte ankaŭ la landon je ekzemplo de la koŝmaro, je prabildo de obseda kaj neelĉerpebla halucinaĵo, je miksaĵo de Mongolio kaj Bizanco; kombininte en si virtojn kaj malvirtojn de la ĥano kaj imperiestro, tiu ĉi monstro, trafita jen de diabla furiozo, jen de abomena melankolio, disŝirata inter sangosoifo kaj pentodeziro, rimarkinda pro neimitebla vivoĝojo kaj emo al mokado, transformiĝanta je molestado, li havis pasion pri la krimoj; la pasion propran cetere al ni ĉiuj, pretaj ataki la aliajn kaj sin mem. Nur ĉe ni tiu pasio restas nekontentigita, tiel ke nia agado, kia ajn ĝi estus, originas el nia malkapablo je la mortigo aŭ sinmortigo»
 
« Kio okazus al la okcidenta mondo se Rusio ne haltigus kaj nek absorbus la mongolan invadon? Dum pli ol du jarcentoj da humiligado kaj mallibero ĝi estis forstrekita el la historio, dum en la Okcidento popoloj ĝuis luksaĵon de internaj kvereloj. Se ĝi povus evolui senobstakle, ĝi iĝus la ŝtatego de la unua rango jam komence de la Nova Epoko; en la 16-a aŭ la 17-a jarcentoj ĝi povus iĝi tio, kio ĝi iĝis nun. Sed kio pri la Okcidento? Eble ĝi hodiaŭ estus ortodoksa kaj en Romo anstataŭ la Sankta Seĝo sidus la Sankta Sinodo. »
 
« [pri Rusio] Ju pli forta ĝi iĝos, des pli bone ĝi konscios proprajn fontojn, de kiuj iagrade marksismo ĝin deflankigis, sed post trudita al ĝi kuracado per universalismo ĝi denove rusiĝos profite al la ortodoksismo»
 
« Nur obsedaj ideoj havas signifon. Ĉio alia estas nura pozicio. »
 
« Por ke Rusio akceptu iun liberalan reĝimon, necesas ke ĝi grave malfortiĝu por ke ĝia vivoforto elĉerpiĝu aŭ, pli bone, ke ĝi tute seniĝu je sia specifa karaktero kaj ĝisfunde malnaciiĝu. Kiel ĝi — kun ĝiaj netuŝitaj profundaj resursoj kaj miljara cara regado — povos plenumi tion? Se imagi ke ĝi atingos tion per unu salto, ĝi tuj disfalos. »
 
« Miraklo, kiu povas nenion proponi, demokratio prezentas samtempe paradizon kaj tombon por la popolo. La vivo akiras la sencon nur per ĝi; sed al ĝi mem mankas la vivo… Neprokrastebla feliĉo, neevitebla katastrofo, malforteco de la reĝimo, kies adepto oni povas iĝi nur solvinte turmentan dilemon. »
 
« Kiam la slavofiloj asertis, ke Rusio savos la mondon, ili uzis eŭfemismon: savi sen konkeri fakte ne eblas. Kio rilatas al iu ajn popolo, ĝi trovas principon de sia vivo en si mem aŭ tute ne trovas ĝin: kiel iu ajn povas savi ĝin? Rusio ja, sekulariginte la lingvaĵon kaj la koncepton de la slavofiloj, plu opinias ke nome ĝi estas alvokita garantii savon de la mondo kaj unuavice de la Okcidento, rilate kiun ĝi cetere neniam havis klaran senton, sed nuran tenton miksitan kun abomeno kaj envio (kombino de kaŝita adorado kaj ŝajniga abomeno), kaŭzitajn de spektaklo de la putrado, same enviinda kaj danĝera, kiun oni ŝajne dezirus tuŝi, sed prefere — fuĝi for de ĝi. »
 
« Certe estas domaĝe ke Rusio ne trapasis la Renesancon: ĝia tuta malhomogeneco originas je tio. »
 
« Nivelo de Rusio malpli altas ol la eŭropa kaj pro tio povas nur altiĝi kaj ĝi kune kun ĝi; alivorte Rusio estas kondamnita je supreniro. »
 
« [pri la rusoj] Antaŭ fragileco de la Okcidento ili sentas heziton, sekvon de malfrua vekiĝo kaj neelĉerpitaj vivofortoj: tio estas komplekso de malplivaloreco de la forta… Ili seniĝas je ĝi, ili superos ĝin. La sola luma punkto en nia estonteco estas ligita al ilia kaŝita spasma angoro pri la fajna mondo, pri ĝia koruptanta ĉarmo. Se ili cedos al ĝi (tia prezentiĝas evidenta direkto de ilia sorto), do ili iĝos civilizitaj koste de perdo de siaj instinktoj kaj — ĝojiga perspektivo — ankaŭ akiros emon al la viruso de la libereco. »
 
« “Ĉu la slavoj ne estas antikvaj ĝermanoj rilate la forirantan mondon?” — demandis fine de la pasinta jarcento Herzen, la plej sagaca kaj plej kontraŭdira el la rusaj liberaloj, pensanto kun trajtoj de profeto, sentinta abomenon al sia lando, elreviĝinta je la Okcidento, same malkapabla adaptiĝi je iu ajn “patrujo” kaj je iu ajn problemo, kvankam li ŝatis rezonadi pri tia malklara kaj neelĉerpebla materio kiel la vivo de la popoloj: kutima tempopasigado de la elmigrintoj»
 
« Fenomeno, kiu ne havas la egalajn: Rusio devis pravigi siajn ekspansiajn planojn per sia vastega teritorio. “Se mi jam havas sufiĉe da teroj, kial mi ne ekhavu troaĵon?” — tia estas la sugestata paradokso de ĝiaj deklaroj kaj de ĝia silento. »
 
« [pri Rusio] …kiel tio okazas al la popoloj kun la imperia sorto, kun pli granda malpacienco ĝi komencas solvi problemojn de aliuloj ol la proprajn. Kaj tio signifas ke nia ekzistado en la tempo dependas de tio, kion ĝi solvos aŭ entreprenos: ĝi efektive tenas en la manoj nian estontecon… »

Falo en la tempon [1964]

redakti
 
« Popolo, atinginta prosperon, eluzinta ĉiujn siajn talentojn kaj komplete konsuminta sian genion, elaĉetas tiun sukceson per sterileco. Ĝi plenumis sian devon kaj revas vivi trankvile, sed ve, nome tion ĝi ne sukcesas fari. Kiam la romianoj — aŭ iliaj kompatindaj restaĵoj — ekdeziris ripozi, ekmoviĝis la barbaroj»
 
« La eŭropanoj, regintaj en ambaŭ hemisferoj, iom post iom iĝas la tutmonda mokaĵo: ilin, magrajn kaj laŭvorte malgrandiĝintajn atendas la sorto de parioj, kadukaj, malfortaj sklavoj kaj nur la rusoj, la lastaj blankuloj eble evitos tiun ĉi malbonan sorton. Ili ankoraŭ havas orgojlon, tiun motoron, ne, tiun stimulon de la historio. La nacio perdinta la fieron kaj ĉesinta vidi en si mem sencon aŭ la ĉefan valoron de la universo, ĝi mem fortranĉas al si pluan disvolviĝon. Feliĉe aŭ malfeliĉe — tio dependas de vidpunkto — ĝi satiĝis. »
 
« Ĉiu el ni laboras kontraŭ siaj propraj interesoj: ni tion ne konscias dum ni mem estas engaĝitaj en la afero, sed sufiĉas rigardi reen por konvinkiĝi — en ĉiuj tempoj homoj luktis kaj oferis sin por utilo de sia evidenta aŭ potenciala malamiko: agantoj de la Revolucio klopodis por Bonaparto, Bonaparto — por la Burbonoj, la Burbonoj — por la Orleanoj… »
 
« …kiu turnis rigardon al sia propra historio, tiu restos malĝoja spektanto. »
 
« Jam tio ke en la socio oni ekokupiĝis pri la historio, parolas pri ĝia certa etapo: kiel diris Erwin Reisner, la historia konscio venas kune kun zorgiĝo pri ĝia proksima subiro. »
 
« Ve, en ĉiuj tempoj nome ikonoklastoj aŭ tiuj kiuj deklaris sin tiaj, plej ofte aplikis fabelojn kaj mensogojn. La antikva mondo devis malsaniĝi tre serioze, se ĝi ekbezonis tiom krudan kontraŭvenenon kiel kristanismo. Same okazas al la nuntempa mondo, se konsideri ĉies soifon pri la miraklaj kuraciloj. »
 
« Por fini disvastiĝon de tia nenormala besto kiel la homo taŭgas ĉiuj rimedoj kaj la homoj ĉiam pli eksentas neceson kaj bezonon anstataŭigi la naturajn katastrofojn per eĉ pli efikaj artefaritaj. La ideo de la Mondofino ŝvebas en aero. »
 
« Ĉia peno lacigas kaj ne eblas diri ke la homo povas longe elteni ĝin. Opinii ke li sukcesos ŝanĝi sian sorton je tiu de la superhomo signifas forgesi kiom malfacilas esti eĉ simple homo, forgesi ke tio sukcesas nur danke al maksimuma streĉiĝo de la volo kaj la fortoj. »

De l’inconvénient d’être né [1973]

redakti
 
« Havas konvinkojn nur tiu, kiu profundiĝis en nenio. » « N’a de convictions que celui qui n’a rien approfondi. »
 
« Tio senfina estas la specialeco de la hezituloj. » « L'interminable est la spécialité des indécis. »

Aveux et anathèmes (1986)

redakti
 
« Ami la proksimulon estas io neimagebla. Ĉu oni petas al viruso ami alian viruson? » « Aimer son prochain est chose inconcevable. Est-ce qu'on demande à un virus d'aimer un autre virus? »
 
« La fakto, ke la vivo havas nenian sencon estas unu kialo por vivi, fakte la sola. » « Le fait que la vie n'ait aucun sens est une raison de vivre, la seule du reste. »
 
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri: