Stanisław Jerzy LEC (naskiĝis la 6-an de marto 1909 - mortis la 7-an de majo 1966) estis pola poeto kaj satiristo.
|
| « Ĉio estas en la manoj de homo. Tial vi devas lavi ilin ofte. » | — Stanisław Jerzy Lec |
|
|
| « Ĉiuj niaj apartaj fikcioj aldoniĝas al komuna realaĵo. » | — Stanisław Jerzy Lec |
|
|
| « Kiam ĉio devas esti ĝusta, io ne estas. » | — Stanisław Jerzy Lec |
|
Nekombitaj pensoj (Myśli nieuczesane)
redakti
|
| « Al Cezaro la cezaran, al Dio la dian. Kaj al homoj kion? » | | « Bogu, co boskie, cesarzowi, co cesarskie. A co ludziom? » | — Myśli nieuczesane (Nekombitaj pensoj) |
|
|
| « Atentu por ne fali sub radon de ies feliĉo. » | | « Uważaj, by się nie dostać pod czyjeś koło szczęścia. » | — Myśli nieuczesane (Nekombitaj pensoj) |
|
|
| « Estu meminstruitojn, ne atendu, ĝis la vivo instruos vin. » | | « Bądźcie samoukami, nie czekajcie, aż was nauczy życie. » | — Myśli nieuczesane (Nekombitaj pensoj) |
|
|
| « Fenestro al la mondo povas esti kovrita per ĵurnalo. » | | « Okno na świat można zasłonić gazetą. » | — Myśli nieuczesane (Nekombitaj pensoj) |
|
|
| « Mi abomenas timon… sed mi timas abomenon. » | | « Brzydzę się strachu… ale boję się obrzydzenia. » | — Myśli nieuczesane (Nekombitaj pensoj) |
|
|
| « Pano malfermas ĉiun buŝon. » | | « Chleb otwiera każde usta. » | — Myśli nieuczesane (Nekombitaj pensoj) |
|