La homo Moseo kaj la monoteisma religio

verko de Sigismondo Freŭdo

La homo Moseo kaj la monoteisma religio (germane: Der Mann Moses und die monotheistische Religion) estas la verko de aŭstra psikologo Sigmund Freud, eldonita en 1939 kaj dediĉita al la interpretado de la biblia rakonto pri Moseo kaj Eliro.

La homo Moseo kaj la monoteisma religio
La homo Moseo kaj la monoteisma religio
La homo Moseo kaj la monoteisma religio
Aliaj projektoj
La homo Moseo kaj la monoteisma religio en Vikipedio

Citaĵoj

redakti
 
« [...] Moseo estas egipto, eble nobelo, kiun legendo nepre devas transformi je judo»
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« Evidentiĝas ebla malgraŭ ĉio ke religio, instruita de Moseo al la juda popolo, estis tamen lia propra, unu el la egiptaj religioj, kvankam ne tutegipta. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« [...] se Moseo estus egipto kaj se li transdonus al la judoj sian propran religion, tio estus la enkondukita de Eĥnatono religio de Atono»
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« Moseo ne simple donis al la judoj novan religion; kun la sama certeco oni povas ankaŭ aserti, ke li enkondukis inter ili la moron de cirkumcido»
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« Se sin bazi sur tiu ĉi nia konstrukcio, do eliro el Egiptio devintus okazi en periodo inter 1358 kaj 1350, tio estas post la morto de Eĥnatono kaj antaŭ la restarigo de la ŝtata potenco fare de Horemhebo. La celo de la translokiĝo povis esti nur la lando Kanaano. Ĝin post kolapso de la egipta regado invadis amasoj da militemaj arameoj por konkerado kaj rabado, montrinte per tio kie la forta popolo povas akiri por si novajn terposedojn. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« [pri enkonduko de cirkumcido fare de Moseo] Li deziris fari el ili la “sanktan popolon”, kiel klare estas dirite en biblia teksto (Eliro 19:6) kaj kiel signon de sanktigo li enkondukis inter ili la moron, almenaŭ egaligintan ilin kun la egiptoj»
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« [akcepto de religio de Moseo fare de la judoj] Sed tiu evento okazis ne en Egiptio kaj nek ĉe la piedo de unu el la montoj de Sinaja duoninsulo, sed en loko nomata Meriva-Kadeŝ, oazo riĉa je fontoj kaj putoj sur terstrio sude de Palestino, inter la orienta rando de Sinaja duoninsulo kaj la okcidenta finaĵo de Arabio. Ili transprenis tie adoradon de la dio Javeo — evidente de la araba tribo de loĝintaj apude madianoj. Supozinde ankaŭ aliaj najbaraj triboj estis adeptoj de tiu ĉi dio. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« Javeo estis sendube la dio de la vulkanoj. Egiptio, kiel konate, ne havas la vulkanojn kaj la montoj de Sinaja duoninsulo ankaŭ neniam estis vulkanaj; inverse vulkanoj haveblas laŭlonge de la okcidenta limo de Arabio. Unu el tiuj ĉi montoj estis evidente Sinaj-Horebo, kie homoj imagis loĝejon de Javeo. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« En 1922 Eduard Sellin faris malkovron, decide ŝanĝantan rigardon al nia problemo. Li trovis ĉe profeto Hoŝea (la dua duono de la 8-a jarcento a.K.) sendubajn signojn de popolrakonto, kies enhavo estas ke la fondinto de la religio Moseo trovis perfortan finon en ribelo de sia spitema kaj malobeema popolo. Samtempe estis rifuzita la enkondukita de li religio. Tiu ĉi popolrakonto ne limiĝas je la libro de profeto Hoŝea, ĝi revenas ĉe plejparto de la postaj profetoj, eĉ pli, ĝi, laŭ Sellin, ĝi kuŝas en la fundamento de ĉiuj postaj mesiismaj atendoj. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« Alivorte, la reveninta el Egiptio branĉo unuiĝis poste kun aliaj parencaj triboj, setlintaj tie jam antaŭlonge. Signo de tiu reunuiĝo, de kiu komenciĝis israela popolo, iĝis akcepto de la nova, komuna por ĉiuj triboj religio de Javeo, kio laŭ Eduard Meyer okazis sub influo de madianoj en Kadeŝo»
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« Sendube la juda popolo formiĝis el sufiĉe malsamaj elirintaj elementoj, tamen plej grandan diferencon inter tiuj ĉi elementoj kreis tio, ĉu ili spertis restadon en Egiptio kaj ĉion sekvintan aŭ ne. Konsiderinte tiun cirkonstancon, oni povas diri ke la nacio estiĝis danke al kuniĝo de la du elementoj, kaj ne hazarde post mallonga periodo de politika unueco ĝi disfalis je du partoj, reĝlando Israelo kaj reĝlando Judeo»
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« Al la plej grandaj enigmoj de la juda prahistorio apartenas deveno de levidoj [...] Aserto de popolrakonto, laŭ kiu Moseo estis levido, ŝajnas evidenta distordo de la fakto: levidoj estis homoj de Moseo. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« Mi proponu unue kiel hipotezon ke inter la pereo de Moseo kaj fondo de la religio en Kadeŝo pasis du generacioj, eble eĉ jarcento. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« [pri cirkumcido] Tiu ĉi moro iĝis ordono ankaŭ en la religio de Javeo kaj ĉar ĝi estis nedisigeble ligita al Egiptio, ĝia akcepto povis esti nur cedo al la homoj de Moseo, kiuj — ĉiuj aŭ nur levidoj — ne deziris rezigni je rimarkinda signo de sia sankteco»
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« Kiel estas konate, kritika bibliologio eliras el haveblo de du skribaj fontoj de Heksateŭko. Ili estas markataj per literoj J kaj E, ĉar en unu el ili estas akceptita dia nomo Javeo, en la alia — Elohim. Nome Elohim, ne Adonaj, tamen al la kapo venas observo de unu aŭtoro [Hugo Gressmann]: “Malsamaj nomoj estas klara signo de origine malsamaj dioj”. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« Do okazis certa kompromiso: Javeo, loĝanto de monto en Madiano, disvastiĝis al Egiptio, kaj la vivo kaj agado de Moseo interŝanĝe disvastiĝis ĝis Kadeŝo kaj Orienta Jordano. Ĝi kunfandiĝis kun persono de pli posta fondinto de la religio, bofilo de madiana pastro Jitro (Eliro 18:1), al kiu li donacis sian nomon — Moseo. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« Mi pensas ke haveblas bazo por denove apartigi tiujn du personojn kaj opinii ke la egipta Moseo neniam estis en Kadeŝo kaj neniam aŭdis la nomon Javeo, kaj la madiana Moseo neniam marŝis laŭ la tero de Egiptio kaj nenion sciis pri Atono»
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« Eĉ pli strange impresas ke la dio “elektas” iun popolon, proklamas ĝin sia popolo, sin — ĝia dio. Mi pensas ke tio estas la sola kazo en la tuta historio de la homaj religioj. Kutime dio kaj popolo neapartigeble apartenas unu al alia, ekde komenco ili estas unueca tuto; ofte oni aŭdas ke tiu aŭ alia popolo akceptas alian dion, sed neniam ke dio serĉas por si alian popolon. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« Demando pri faraono de la Eliro ŝajnas al ni vana. Ekzistis neniu faraono de la Eliro, ĉar tiu lasta okazis dum interreĝado. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« En Egiptio monoteismo aperis, laŭ nia kompreno, kiel flanka produkto de imperiismo, dio estis spegulaĵo de faraono, nelimigita reganto de la granda mondpotenco»
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« Dio Javeo, al kiu la madiana Moseo donis la novan popolon, per si mem ŝajne estis tute ne elstara estaĵo. Kruda, malmolkora loka dio, kruela kaj sangavida; al siaj adeptoj li promesis donaci la teron, “plenan je lakto kaj mielo” kaj postulis ekstermi ĝiajn antaŭajn loĝantojn per “pinto de glavo” »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« [pri neŭrozoj] Ĉiuj ĉi traŭmatoj apartenas al frua infanaĝo, proksimume ĝis la kvina vivojaro. Elstaras kiel havantaj specialan intereson impresoj, rilataj al periodo de estiĝanta parolkapablo: periodo de la dua ĝis la kvara vivojaroj prezentiĝas kiel la plej grava [...] Respektivaj travivaĵoj kutime estas komplete forgesataj, ili estas nealireblaj por la memoro, rilatas al periodo de infaneca amnezio, interrompata plejparte nur per apartaj fragmentoj de rememoroj, la tiel nomataj maskantaj rememoroj. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« [...] la seksa vivo de la homoj — aŭ tio, kio laŭas al ĝi en pli posta tempo — montras periodon de frua disfloro, finiĝantan proksimume en la kvina vivojaro, kion sekvas la tiel nomata latenta periodo — ĝis la seksa maturiĝo, kiam okazas neniu plua evoluo de sekseco, eĉ pli, parte perdiĝas jamaj atingoj. Tiu teorio estas konfirmata de anatomia esploro de la kresko de internaj seksaj organoj; de tio venas la supozo, ke la homo devenas de specio de animaloj, kiuj estis atingantaj seksan maturiĝon je la kvina vivojaro, pro kio ni eksupozas ke prokrasto kaj la dua komenco de la seksa vivo estas tre proksime ligitaj al la historio de la homa evoluo. La homo ŝajne estas la sola viva estaĵo kun tia latenta periodo kaj seksa prokrasto [...] Psikologie ne povas esti indiferenta ke la periodo de infana amnezio koincidas kun tiu ĉi frua epoko de la sekseco. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« [pri neŭrozoj] Sekvoj de traŭmatoj estas ambiguaj, pozitivaj kaj negativaj. La unuaj estas penoj redoni al la traŭmato ĝian gravecon, tio estas rememori forgesitan travivaĵon aŭ eĉ pli bone, fari ĝin reala, denove travivi ĝian ripetiĝon, eĉ se tio estis simple iu frua afekcia rilato, ebligi ĝian renaskiĝon en analogia rilato al iu alia persono. Ni resumas tiujn penojn en terminoj de fiksiĝo je traŭmato kaj obseda ripetado [...] Negativaj reagoj havas kontraŭan celon, ke estu neniuj rememoroj kaj neniuj ripetiĝoj de la forgesita traŭmato. Ni povas resumi ilin kiel protektajn reagojn. Ilia ĉefa esprimo estas la tiel nomata evitado, kiu povas akutiĝi ĝis inhibicioj kaj fobioj [...] Neŭrozaj simptomoj, en pli malvasta senco, estas kompromisaj formiĝoj, kiujn eniras ambaŭ tipoj de streboj, kaŭzitaj de traŭmato, tiel ke parto de jen unu, jen de alia tipo trovas en ili dominantan esprimon. Pro tiu ĉi kontraŭa direktado de la reagoj estiĝas konfliktoj, kutime malkapablaj veni al iu fino. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« Nur malofte infana neŭrozo sen interrompo transiras al plenkreskula neŭrozo. Plej ofte ĝin sekvas periodo de ekstere nedifektita evoluo — procezo, kiu estas subtenata kaj garantiata de alveno de periodo de fiziologia latenteco. Nur poste komenciĝas ŝanĝoj, kun kiuj manifestiĝas la fina formo de neŭrozo kiel prokrastita sekvo de traŭmato. Tio okazas ĉe alveno de seksa maturiĝo aŭ iom poste. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« Frua traŭmatoprotekto — latenteco — starto de neŭroza malsano — parta reveno de la repuŝita: tia estas formulo, proponita de ni por priskribo de evoluo de la neŭrozo»
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« [pri matriarkeco] Anstataŭulo de la patro iĝis iu forta, eble komence ankaŭ timiganta besto. Tia elekto povas ŝajni al ni stranga, tamen abismo, kiun poste la homo fosis inter si kaj la besto, ne ekzistis por prahistoriaj homoj, same kiel ĝi ne ekzistas por niaj infanoj, kies bestofobiojn ni sukcesis malĉifri kiel formojn de timo de la patro»
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« [...] ni rajtas vidi en totemismo, mi diras, la unuan formon de manifestiĝo de religio en la historio de la homaro [...] »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« La plej proksima paŝo antaŭen de totemismo al la nuna stato estas homigo de adorata estaĵo. Lokon de bestoj okupas homaj dioj, kies deveno de totemo estas evidenta. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« Evidente patrinaj dioj aperis en epoko de limigado de matriarkeco kaj servis por kompensi la damaĝon de la repuŝata patrino»
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« Ni jam delonge komprenis ke en delira ideo sin kaŝas fragmento de forgesita vero, neeviteble distordita kaj subkomprenita dum sia reveno al konscio kaj ke obseda konvinkiteco, ĉirkaŭanta deliran ideon, devenas de tiu ĉi grajno de vero, disvastiĝante ankaŭ sur kovrintajn ĝin tavolojn de eraroj. Tian veron, kiun oni povus nomi historia, ni devas agnoski ankaŭ ĉe doktrinoj de religia kredo, kiuj kvankam havas trajtojn de psikologiaj simptomoj, sed kiel amasaj fenomenoj nesubiĝemaj al la damno de izoliteco. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« Kun la origina peko, laŭ Paŭlo, al la mondo venis la morto. Efektive la morta krimo estis murdo de diigita poste prapatro. La murdo mem tamen ne restis en memoro, anstataŭ ĝi estis elpensita ĝia fantazia elaĉeto, tiel ke iĝis ebla proklami tiun ĉi fantazion kiel savan sciigon (Evangelion). Dia Filo kiel senkulpulo permesis mortigi sin kaj per tio prenis sur sin kulpon de ĉiuj. Sur scenejon devis eniri nome la filo, ja la murdo estis farita rilate la patron. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« [pri la Edipa komplekso] [...] heroo kaj ĥoruso en la greka dramo reprezentas tiun ĉi heroon-ribelulon kaj bandon de la fratoj [...] »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« [pri la Edipa komplekso] [...] kristana rito de la sankta komunio, kiam la kredanto konsumas la sangon kaj karnon de la Savinto, ripetas enhavon de la malnova totema dramo — certe nur en ĝia milda, estima, ne agresema senco»
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« Judismo estis religio de la patro, kristanismo iĝis religio de la filo. La malnova dio patro cedis la lokon al Kristo; Kristo, la Filo, okupis lian pozicion — same kiel tion sopiris en la praa epoko ĉiu filo. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« Kristana religio ne sukcesis subteni tiun altecon de la spirito kiun atingis judismo. Ĝi jam ne estis la strikte monoteisma, ĝi transprenis de ĉirkaŭaj popoloj multnombrajn simbolajn ritojn, restarigis grandan patrinan dion kaj trovis lokon por loki multajn diajn imagojn de politeismo en travidebla ŝelo, kvankam sur subaj pozicioj. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« Sed tamen en religia-historia senco, tio estas koncerne revenon de repuŝita enhavo, kristanismo estis progreso, judisma religio ekde nun iĝis iusence fosilio»
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« [...] popoloj, hodiaŭ fervorantaj je malamo kontraŭ la judoj, nur en malfruaj historiaj epokoj iĝis kristanoj, ofte ili estis devigitaj iĝi sub sanga premo. Oni povas diri ke ili ĉiuj estis “malbone baptitaj”, sub maldika stukaĵo de kristanismo ili restis tio, kio estis iliaj prauloj, favorintaj barbaran politeismon. Sian koleregon kontraŭ la nova, trudita al ili religio, ili ne superis, nur transigis ĝin al la fonto de kiu venis al ili kristanismo. La fakto ke Evangelio enhavas rakonton, disvolviĝantan inter la judoj kaj rakontantan sole pri judoj, faciligis al ili tian transigon. Ilia malamo kontraŭ la judoj estas fakte malamo kontraŭ la kristanoj, kaj ne mirindas ke en la germana nacional-socialisma revolucio tiu ĉi interna ligo de la du monoteismaj religioj trovas tiom klaran esprimon en la malamikeca persekutado de ambaŭ. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« [...] epizodo de la fondo de la islama religio ŝajnas mallonga ripetiĝo de komenco de judismo, kies imitado ĝi iĝis. Ŝajnas eĉ ke la profeto komence intencis akcepti por si kaj por sia popolo judismon en plena formo. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« Novakiro de la unueca granda prapatro elvokis ĉe la araboj esceptan altiĝon de memkonscio, kondukinta ilin al grandaj tutmondaj sukcesoj, sed ankaŭ elĉerpinta sin en ili. Alaho evidentiĝis oble pli dankema al sia elektita popolo ol la malnova Javeo al la judoj»
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« [pri universaleco de la signoj] Temas pri iu origina scio, kiun plenkreskulo poste forgesas. Li cetere aplikas la samajn simbolojn en siaj sonĝoj, sed li mem ilin ne komprenas ĝis ilin traktos al li analizisto, kaj eĉ post tio li malvolonte kredas al la tradukaĵoj [...] La sama simbolaro trasorbas plej diversajn lingvojn [...] »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« [...] la judojn kreis unusola homo, Moseo. Al li ŝuldas tiu ĉi popolo sian vivobstinon, sed ankaŭ gravan parton de malamikeco, kiun ĝi spertis kaj ankoraŭ spertas. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« Supermio estas posteulo kaj reprezentanto de la gepatroj (kaj edukistoj), kontrolintaj la konduton de la individuo dum la unua vivperiodo; Supermio preskaŭ senŝanĝe transprenas la funkcion de la pliaĝuloj. Supermio subigas Mion al longdaŭra dependeco, efektivigante konstantan premadon sur ĝin. Same kiel infanaĝe Mio estas zorgita ke ĝi ne perdu amon de tiu ĉi reganto, laŭdon de lia flanko ĝi traktas kiel liberigon kaj kontentigon, riproĉon — kiel konsciencriproĉon. Kiam Mio oferas al Supermio tiun aŭ alian pasion, ĝi atendas kiel premion kreskon de amo al si. Konscio ke la amo estas merita, kaŭzas fieron»
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« Oni povas diri ke granda homo estas la aŭtoritato, por kiu homoj faras multon, kaj ĉar granda homo agas pro sia simileco al figuro de la patro, do ni ne rajtas miri, se en la amasa psikologio ĝi havas rolon de Supermio»
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« Do ni staras antaŭ la fenomeno, ke en la evoluo de la homaro sentemo laŭgrade estas superata de spiriteco kaj ke la homoj pro ĉiu tia paŝo antaŭen sentas fieron kaj leviĝon. Ni tamen ne povas diri kial devas esti tiel. Poste okazos ankaŭ ke la spiriteco mem estos superita de sufiĉe enigma emocia fenomeno de la kredo [...] Eble la homo simple deklaras pli alta tion, kio estas pli malfacila kaj lia fiero estas nenio alia ol narcisismo, akrigita pro konscio de superita malfacilaĵo. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« Religio, komencinta de malpermeso krei bildojn de la dio, dum jarcentoj ĉiam pli transformiĝas je religio de rezigno je la pasioj. Ne eblas diri ke ĝi postulas seksan abstinadon, ĝi kontentiĝas per rimarkinda malvastigo de la seksa libereco. Sed dio estas komplete forigata ekster la sekseco kaj prezentata kiel idealo de etika perfekteco. Kaj la etiko estas limigo de la pasioj. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« Ordono de ekzogamio, kies negativa esprimo estas timo de incesto, konsistis en la volo de la patro kaj estis daŭrigo de tiu ĉi volo post lia forigo. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« [...] la sankta origine estas nenio alia krom daŭra volo de la patro. Per tio klarigbelas nekomprenebla ĝis nun ambigueco de la vortoj, esprimanta nocion de sankteco. Tio estas ambigueco, dominanta rilate la patron ĝenerale. Sacer signifas ne nur “sankta”, “sanktigita”, sed ankaŭ ion tradukeblan kiel “damna”, “abomena” (“auri sacra fames”, “abomena sopiro de oro”). »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« Cirkumcido estas simbola surogato de kastro, iam ordonita de la patro al ĉiuj filoj per pleneco de lia absoluta povo, kaj la akceptintaj tiun ĉi simbolon montris per tio ke ili pretas obei al la volo de la patro, eĉ se ĝi devigas ilin al tre doloriga ofero»
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« [...] travivaĵoj de la unuaj kvin vivojaroj faras tiom decidan influon sur la vivon, kiun povas kontraŭstari nenio posta. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« Totema besto cedas lokon al dio per sufiĉe klaraj transiroj. Unue homsimila dio ankoraŭ surportas kapon de besto, poste li ŝatas transformiĝi je tiu konkreta besto, poste la besto iĝas ĉe li sankta kaj estas lia ŝatata akompano aŭ li murdas ĝin kaj ricevas pro tio respektivan kromnomon. En intera ŝtupo inter la totema besto kaj dio aperas heroo, ofte kiel ŝtupo antaŭ diigo. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« Kun unuiĝo de triboj kaj popoloj je pli grandaj unioj, dioj ankaŭ organiziĝas laŭ genta, hierarĥia principo. Unu el ili ofte iĝas supera reganto de la dioj kaj homoj. Poste estas farata sekva malcerta paŝo — adori nur unu dion, kaj fine venas la decido doni la tutan povon al unusola dio, sen toleri apud li iujn ajn aliajn diojn. Nur en tiu ĉi ŝtupo renaskiĝas la tuta majesto de la patro de la praa hordo kaj respektivaj afekcioj ricevas ŝancon reaperi. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« Sentomovoj de la infano estas en tute alia grado ol ĉe plenkreskuloj intencaj kaj neelĉerpeble profundaj, nur religia ekstazo povas renaski tion. Do entuziasmo de fideleco al dio estas la plej proksima reago al reveno de la granda patro. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« Origina peko kaj elaĉeto per ofera morto iĝis pilieroj de la nova religio, fondita de Paŭlo»
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« Devenante de religio de la Patro, kristanismo iĝis religio de la Filo. Ĝi ne foriris de la sorto de neevitebla forigo de la Patro. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]

Vidu ankaŭ

redakti