Blaise Pascal

franca matematikisto, fizikisto, kaj filozofo

Blaise PASCAL (PIV-e Paskalo; naskiĝis la 19-an de junio 1623 en Clermont-Ferrand - mortis la 19-an de aŭgusto 1662 en Parizo) estis franca sciencisto. Li okupiĝis precipe pri filozofio, fiziko kaj matematiko.

Blaise Pascal
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« La eterna silento de tiu senfina spacego min timigas»
 
« Kutimo la justecon tute konsistigas, ĝi estas la kaŝa fundamento de ĝia aŭtoritato. Se oni fosas ĝis ĝia origino, oni ĝin neniigas. »
 
« Mi kredas nur je la rakontoj, kies atestintoj estis buĉitaj. »
 
« Jesuo Kristo estos agonianta ĝis la fino de l'mondo. »
 
« Homo estas fragmito, la plej malforta en naturo, sed li estas fragmito pensanta» « (france) L'homme n'est qu'un roseau le plus faible de la nature, mais c'est un roseau pensant. »
 
« Ridinda vero, kiun rivero limigas! Vero ĉiflanke de Pireneoj, eraro transe. »
 
« Homoj preskaŭ nefleksieble alvenas al siaj kredoj ne surbaze de pruvo sed surbaze de tio, kion ili trovas alloga. »
— Blaise Pascal
 
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri: