Rabindranath Tagore

bengala poeto kaj filozofo

Rabindranath TAGORE (realnome: Rabindranath THAKUR; bengale রবীন্দ্রনাথ ঠাকুর; ankaŭ Robindronath Tagor; naskiĝis la 6-an de majo 1861; mortis la 7-an de aŭgusto 1941) estis bengala poeto kaj filozofo, krome ankaŭ muzikisto kaj pentristo, tio estas tutfakulo kaj unu el ĉefaj kleruloj en Hindio fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcentoj.

Rabindranath Tagore
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio
Verkoj en Vikifontaro
Medaglia del Premio Nobel
Medaglia del Premio Nobel
Pri literaturo (1913)

Citaĵoj

redakti
 
« Mi kisis tiun mondon per miaj okuloj kaj per miaj membroj; kun sennombraj faldoj ĝin mi enŝovis en mian koron»
 
« Neniu homo en mondo volus esti malhavigita je sia rajto suferi, ĉar tiu estas ankaŭ sia rajto esti homo. »
 
« Demandi pruvas, ke oni pensas»
 
« Se vi fermas la pordon al ĉiuj eraroj, ankaŭ la vero restos ekstere. »
— Rabindranath Tagore
 
« Estas facile esti sincera, se ni ne diras la tutan veron »
— Rabindranath Tagore[1]
 
« Fanatikeco provas teni veron sekura en sia mano
Kun tenilo, kiu mortigas ĝin. »
— Rabindranath Tagore
 
« La vero venas kiel konkeranto nur ĉar ni perdis la arton ricevi ĝin kiel gasto. »
— Rabindranath Tagore
 
« Ni proksimiĝas al la grandeco, kiam ni estas grandaj je humileco»
— Rabindranath Tagore

Referencoj

  1. laŭ cito en Aforismoj greneroj de saĝeco de Eduard V. Tvarozek