Geedzeco

socia aŭ jura kontrakto inter du aŭ pluraj homoj kiu estigas parencecon

Geedzeco estas stato de geedzoj, do edzo kaj edzino.

Geedzeco
Geedzeco
Geedzeco
Aliaj projektoj
Geedzeco en Vikipedio
Geedzeco en Komuneja kategorio
Geedzeco en Vikivortaro

Citaĵoj

redakti

Eric Hoffer

redakti
 
« Nome enuo estas kaŭzo de tio, ke ĉe naskiĝo de la amasaj movadoj en ili partoprenas maljunaj fraŭlinoj aŭ edzinoj de la “transira aĝo”. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Enuo de needziniĝintaj virinoj kaj virinoj, kiuj jam ne povas trovi ĝojon kaj kontentiĝon je la edzeco, aperas pro konsciado de sia senfrukta vivo»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Carl Gustav Jung

redakti
 
« [...] patrino, kiu por ne rompi ŝajnecon de bonstata geedzeco artefarite nekonscie subtenas sin per tio, ke ligas al si filon — iugrade kiel anstataŭigon de sia edzo»
— Carl Gustav Jung, La geedzeco kiel psikologia rilato
 
« La geedzeco malofte, pli ĝuste, tute neniam evoluas glate kaj sen krizoj de individuaj rilatoj. La estiĝo de konscio ne okazas sendolore. »
— Carl Gustav Jung, La geedzeco kiel psikologia rilato

Wilhelm Reich

redakti
 
« Longdaŭra monogamia geedzeco iĝis la ĉefa institucio de patriarkeca socio kaj restas tia ĝis nun. Por defendo de tiaj geedzecoj tamen necesis senvalorigi naturajn generajn strebojn, subigante ilin al ĉiam pli striktaj limigoj. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« Kristanismo kaj nacional-socialismo ne agnoskas ekzistadon de sekseco ekster la kadro de deviga geedzeco. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« De kristana vidpunkto sekseco en Sovetunio efektive estis senmorala [...] La plej disvastiĝinta formo de geedzeco en Sovetunio ĝis 1928 estis speco de geedzeco, simila al tio kio en Usono nomiĝas civila (fakta) geedzeco. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]

Aliaj aŭtoroj

redakti
 
« La vera malavantaĝo de geedzeco estas ke oni fariĝas malegoista. Kaj malegoistaj homoj estas senkoloraj. Mankas al ili individueco. » « The real drawback to marriage is that it makes one unselfish. And unselfish people are colourless. They lack individuality. »
— Oscar Wilde, The Picture of Dorian Grey Ch 6

Vidu ankaŭ

redakti