Apostolo Paŭlo

kristana apostolo kaj misiisto
(Alidirektita el Sankta Paŭlo)

Apostolo Paŭlo estis en kristanismo la "apostolo de la paganoj", kiu disvastigis kristanismon ekster la judaro.

Apostolo Paŭlo
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« Ne venkiĝu de malbono, sed venku malbonon per bono»
— Apostolo Paŭlo, La epistolo al la Romanoj 12:21
 
« Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj anĝeloj, sed ne havus amon, mi fariĝus sonanta kupro aŭ tintanta cimbalo.
Kaj se mi posedus la profetpovon, kaj komprenus ĉiujn misterojn kaj ĉian scion; kaj se mi havus ĉian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio.
Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi neniom profitus.
Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin,
ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon,
ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun vereco;
ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas.
Amo neniam pereas; sed, ĉu estas profetadoj, ili neniiĝos; ĉu lingvoj, ili ĉesiĝos; ĉu estas scio, ĝi neniiĝos.
Ĉar ni scias laŭparte, kaj ni profetadas laŭparte;
sed kiam venos perfektaĵo, tiam neniiĝos tio, kio estas laŭparta.
Kiam mi estis infano, kiel infano mi parolis, kiel infano mi sentis, kiel infano mi pensis; nun fariĝinte plenaĝulo, mi jam forigis la infanaĵojn.
Ĉar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon ĉe okulo; nun mi konas laŭparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaŭ mi estas konita.
Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri; kaj la plej granda el ili estas amo. »
— Apostolo Paŭlo, Himno pri amo - La unua epistolo al la Korintanoj 13
 
« Ho morto, kie estas via venko? Ho morto, kie estas via pikilo? »
— Apostolo Paŭlo, La unua epistolo al la Korintanoj 15:55
 
« Se iu instruas malsame kaj ne konsentas al sanaj vortoj, la vortoj de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kaj al la laŭpieca doktrino, 4 tiu estas fanfaronema, nenion sciante, sed malsana je demandoj kaj privortaj diskutoj, de kiuj naskiĝas envio, malpaco, mallaŭdoj, malbonaj suspektoj, 5 disputadoj de homoj mense perversigitaj kaj senigitaj je la vero, supozantaj, ke la pieco estas gajnilo. »
— Apostolo Paŭlo, La unua epistolo al Timoteo 4:6
 
« Ĉar ni ankaŭ estis iam malsaĝaj, malobeemaj, trompitaj, servantaj al diversaj pasioj kaj voluptoj, vivantaj en malico kaj envio, malamindaj, kaj malamantaj unu la alian. »
— Apostolo Paŭlo

Pri la aŭtoro redakti

Sigmund Freud redakti

 
« Post kiam apostolo Paŭlo metis en la fundamenton de sia kristana komunumo universalan homamon, neevitebla sekvo iĝis ekstrema maltoleremo de la kristanoj al la aliaj. Al la romianoj, kiuj ne faris la amon fundamento de sia socia aranĝo, estis fremda religia maltoleremo, kvankam religio estis por ili ŝtata afero kaj la ŝtato estis trasorbita de religio. »
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« Kun la origina peko, laŭ Paŭlo, al la mondo venis la morto»
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
 
« Origina peko kaj elaĉeto per ofera morto iĝis pilieroj de la nova religio, fondita de Paŭlo. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« Transformiĝo de Saŭlo je Paŭlo estas ne maloftaĵo kaj nek miraklo»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Vidu ankaŭ redakti