Malsaĝo
Aliaj projektoj
Malsaĝo en Vikipedio
Malsaĝo en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Kiam ni maljuniĝas, ni komencas disputi, ni volas esti lertaj tamen ni estas malsaĝeguloj. » « Wenn wir alt werden, so beginnen wir zu disputieren, wollen klug sein und doch sind wir die größten Narren. »
— Martin Luther
 
« La filozofioj de unu epoko fariĝis la absurdaĵoj de la venonta, kaj la malsaĝo de hieraŭ fariĝis la saĝo de morgaŭ. » « The philosophies of one age have become the absurdities of the next, and the foolishness of yesterday has become the wisdom of tomorrow. »
— William Osler, Montreal Medical Journal
 
« Vortoj ne esprimas pensojn tre bone. Ili ĉiam fariĝas iom malsamaj tuj kiam ili esprimiĝas, iom distorditaj, iom malsaĝaj. Kaj tamen ankaŭ plaĉas al mi kaj ŝajnas prave, ke tio, kio valoras kaj saĝas por unu homo, ŝajnas al alia sensencaĵo. »
— Hermann Hesse
 
« Plej bone estas saĝe ami, sendube; sed ami malsaĝe estas pli bone ol tute ne povi ami. » « (angle) It is best to love wisely, no doubt; but to love foolishly is better than not to be able to love at all. »
— William Makepeace Thackeray
 
« Junulo, kiu ne kapablas fari malsaĝon, jam estas maljunulo. »
— Paul Gauguin
 
« Modernaj produktometodoj donis al ni la eblon pri facileco kaj sekureco por ĉiuj; ni elektis anstataŭe trostreĉiĝi por iuj kaj malsaton por la aliaj. Ĝis nun ni daŭre estis tiel energiaj kiel antaŭ ol estis maŝinoj; en ĉi tio ni estis malsaĝaj, sed ne ekzistas kialo por esti malsaĝaj por ĉiam. »
— Bertrand Russell
 
« Nenio en la mondo estas konstanta kaj ni estas malsaĝaj kiam ni petas ke io daŭru, sed certe ni estas ankoraŭ pli malsaĝaj ne ĝoji pro ĝi dum ni havas ĝin. Se ŝanĝo estas la esenco de ekzisto, oni pensus, ke estas nur prudente fari ĝin la premiso de nia filozofio» « (angle) Nothing in the world is permanent, and we're foolish when we ask anything to last, but surely we're still more foolish not to take delight in it while we have it. If change is of the essence of existence one would have thought it only sensible to make it the premise of our philosophy. »
— William Somerset Maugham
 
« Kaptu la momentojn de feliĉo, amu kaj estu amata! Tio estas la sola realaĵo en la mondo, ĉio alia estas malsaĝo. Ĝi estas la sola afero, kiun ni celas ĉi tie. »
— Lev Tolstoj