Rainer Maria Rilke

aŭstra poeto (1875–1926)

Rainer Maria RILKE (vera nomo: René Karl Wilhelm Johann Josef Maria RILKE; naskiĝis la 4-an de decembro 1875 en Prago - mortis la 29-an de decembro 1926 en Val-Mont apud Montreux, Svislando) estis aŭstra poeto.

Rainer Maria Rilke
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Du solecaj animoj renkontiĝas en mondo. Unu el tiuj animoj eligas plendadon, kaj petegas de l’nekonato konsolon. Kaj milde la fremdulo kliniĝas al ĝi kaj flustras: “Ankaŭ mi sidas en nokto” Ĉu tio ne ja estas konsolo? »
 
« Eble ĉiuj drakoj de niaj vivoj estas princinoj, kiuj nur atendas vidi nin foje belaj kaj kuraĝaj. Eble ĉio terura estas, en la plej profunda fundo, la senhelpa, kiu volas de ni helpo»
 
« Estu pacienca pri ĉio, kio estas nesolvita en via koro, kaj provu ami la demandojn mem, kiel ŝlositajn ĉambrojn kaj kiel librojn, kiuj nun estas skribitaj en tre fremda lingvo. Ne serĉu nun la respondojn, kiujn oni ne povas doni al vi, ĉar vi ne povus sperti ilin. Kaj la afero estas, sperti ĉion. Vivu la demandoj nun. Eble vi tiam iom post iom, sen rimarki ĝin, vivos dum iu malproksima tago en la respondon. »
— Rainer Maria Rilke
 
« Por ke unu homo amu alian: tio estas eble la plej malfacila el ĉiuj niaj taskoj, la fina, la lasta provo kaj pruvo, la laboro por kiu ĉiuj aliaj laboroj estas nur preparo»
— Rainer Maria Rilke
 
« Se via ĉiutaga vivo ŝajnas malbona, ne kulpigu ĝin; kulpigu vin, diru al vi, ke vi ne estas sufiĉe poeta por elvoki ĝiajn riĉaĵojn»
— Rainer Maria Rilke
 
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri: