Agresemo estas la tendenco ataki, ĉu por senti aŭ elmontri superecon, ĉu por komensi mankon, ĉu reage al frustiĝo.

Agresemo
Agresemo
Agresemo
Aliaj projektoj
Agresemo en Vikipedio
Agresemo en Komuneja kategorio
Agresemo en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

Sigmund Freud redakti

 
« [...] ni havas neniujn ŝancojn likvidi la agresemajn inklinojn de la homo»
— Sigmund FreudKial milito? [septembro 1932]
 
« Bolŝevistoj ankaŭ esperas ke ili sukcesos ekstermi la homan agresemon per kontentigo de la materialaj bezonoj kaj starigo de egaleco inter la membroj de la socio. Mi konsideras tion iluzio. Dume ili mem aktive armas sin kaj, kio estas ne malpli grava, ili unuigas siajn subtenantojn per malamego al la ekstera mondo»
— Sigmund FreudKial milito? [septembro 1932]
 
« La kulturo postulas oferi ne nur la seksecon, sed ankaŭ agresemon de la homo, do al ni iĝas klare kial al la homoj malfacilas konsideri sin feliĉigita de ĝi. »
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« Ĉe ni formiĝis impreso, ke la kulturo estas procezo, ekreginta la homaron — ni ankoraŭ restas sub ĉarmo de tiu ĉi ideo. Tiu ĉi procezo servas al Eroto, deziranta kolekti unue apartajn individuojn, poste la familiojn, tribojn, popolojn, naciojn en unu granda tuto, en la homaro. Kial tiel devas okazi ni ne scias; tia estas la afero de Eroto. La homaj amasoj devas esti libide interligitaj; la sama bezono, la samaj profitoj de komuna laboro ne detenus ilin. Al tiu ĉi programo de la kulturo kontraŭstaras natura instinkto de agresemo, fremdeco de unu al ĉiuj kaj de ĉiuj al ĉiu. La agresemo estas posteulo kaj la ĉefa reprezentanto de la mortoinstinkto, trovita de ni apud Eroto kaj kundividanta kun li regadon de la mondo»
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« [ Franz Alexander en sia libroPsikanalizo kaj tuteca personeco” konkludas] “Tro milda kaj indulgema” patro kontribuas al formiĝo ĉe la infano de tro forta Supermio, ĉar sub influo de ĉirkaŭanta lin amo li ne havas alian eliron krom turni la agresemon internen. Ĉe senhejma infano, kreskinta sen amo, falas nivelo de streĉiteco inter Mio kaj Supermio kaj lia tuta agresemo povas esti direktita eksteren. »
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« Etikon oni povas kompreni kiel provon de terapia influo, kiel penon atingi helpe de ordonoj de Supermio tion, kion malsukcesis fari la tuta resta laboro de la kulturo. Temas pri tio, kiel forigi de sur la vojo de la kulturo la plej gravan obstaklon — la fundamentan agresemon de la homo»
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« La ordono “amu la proksimulon” kontribuas al la homa agresemo kaj estas mirinda ekzemplo de nepsikologia karaktero de la agoj de la kultura Supermio. La ordono estas neplenumebla, ĉar tiom granda inflacio de la amo povas nur malaltigi ĝian valoron, sed ne forigi la bezonon»
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« Ni en Svislando havas sufiĉe elteneblan socian ordon, ĉar ni militas inter si. Nia ordo estus perfekta, se ĉiu turnus sian agresemon internen de si, internen de sia propra psiko»
— Carl Gustav Jung, Lukto kontraŭ la ombro
 
« Kiel denature honesta, bonvolema homo, povas efektiviĝi tiom kruela kontraŭ nekonatulo? Li estas al tio kondukita, ĉar lia konscienco, kiu kutime subpremas liajn agresajn puŝojn, estas obtuzigita ĉiam ajn kiam li eniras en hierarkia strukturo. Li estas al tio kondukita, ĉar lia konscienco, kiu kutime subpremas liajn agresajn puŝojn, estas obtuzigita ĉiam ajn kiam li eniras en hierarkia strukturo. »
— Stanley Milgram

Vidu ankaŭ redakti