NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
« La ekstrema ateismo meritas pli da estimo ol la laika indiferenteco... La kompleta ateisto staras sur antaŭlasta ŝtupo al la kompleta kredo... La indiferenca homo ja nenian kredon havas krom la aĉa timo. »
— Fjodor Dostojevskij, La Demonoj
« Se vi volas esti respektata de aliaj, la bonega formulo estas respekti vin mem. Nur per tio, nur per memrespekto vi devigos aliajn respekti vin. »