Falo

Vikimedia apartigilo
Falo
Aliaj projektoj
Falo en Vikipedio
Falo en Komuneja kategorio
Falo en Vikivortaro

Falo signifas:

  • Malleviĝi, moviĝi de supre malsupren pro la propra pezo, vidu gravito
  • Perdinte la ekvilibron, fali kaj trafi la grundon

Citaĵoj

redakti
 
« La plej granda gloro en vivado kuŝas ne en neniam fali, sed en restari ĉiufoje kiam ni falas.[1] » « (angle) The greatest glory in living lies not in never falling, but in rising every time we fall. »
— Nelson Mandela
 
« Estu saĝa;
Ŝvebu ne tro alte, por fali; sed kliniĝu por supreniri. »
 « (angle) Be wise;
Soar not too high, to fall; but stoop to rise. »
— Philip Massinger
 
« Oni ne falas "en" aŭ "el" amo. Oni kreskas en amo. » « (angle) One does not fall "in" or "out" of love. One grows in love. »
— Leo Buscaglia
 
« La guto de pluvo faras truon en la ŝtono, ne per perforto, sed per ofta falado. » « (angle) The drop of rain maketh a hole in the stone, not by violence, but by oft falling. »
— Hugh Latimer

Zamenhofa proverbaro

redakti
  Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
 
« Rajdi sur ĉevalo oni ne lernas sen falo. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Eĉ kvar piedoj de ĉevalo ĝin ne savas de falo. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Falinton ĉiu atakas»
— Zamenhofa proverbaro
 
« Fiereco venas antaŭ la falo. »
— Zamenhofa proverbaro

Referencoj

  1. Tre similaj deklaroj estas atribuitaj al aliaj, sed tiu ĉi aparta formo ŝajnas esti alportita al lia membiografio.