Malkontenteco pri la kulturo

verko de Sigismondo Freŭdo

Malkontenteco pri la kulturo (germane: Das Unbehagen in der Kultur ) estas la verko de aŭstra psikologo Sigmund Freud, eldonita en 1930 kaj dediĉita al la kulturo.

Malkontenteco pri la kulturo
Malkontenteco pri la kulturo
Malkontenteco pri la kulturo
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Malkontenteco pri la kulturo en Vikipedio

CitaĵojRedakti

 
« Tio kion oni en strikta senco nomas feliĉo, venas plej verŝajne de subita kontentiĝo, malŝarĝo de bezono, atinginta altan gradon de streĉiteco. Laŭ sia naturo, tio eblas nur kiel epizoda fenomeno. Iu ajn konstanteco, daŭro de la situacio, ege dezirinda de la vidpunkto de principo de plezuro, kaŭzas ĉe ni nur senton de indiferenta kontento. Ni estas kreitaj tiel, ke ni povas ĝui nur se haveblas kontrasto kaj malaltgrade ĝui la staton mem. Do la eblecoj de nia feliĉo estas limigitaj jam de nia naturo. »
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« Ĝuado de beleco havas specifan, iom narkotikan karakteron de la sentoj. Utilo de la beleco estas ne tre klara, ĝia kultura valoro ankaŭ ne estas evidenta, sed tamen la kulturo ne povas ekzisti sen ĝi. »
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« La “bela” kaj “ekscita” estas laŭ esenco originaj ecoj de la seksa objekto. Atentindas la fakto ke la seksorganoj mem, kies vido kaŭzas ekscitiĝon, preskaŭ neniam estis konsiderataj belaj; karaktero de la bela estis ligata al konataj sekundaraj seksaj atributoj. »
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« La ekzistantaj mitoj lasas neniujn dubojn pri tio, ke la origina kompreno de la serpentantaj, supren leviĝantaj langoj de flamo estis falusa. Estingado de la fajro per urinado (ni rememoru pli malfruajn gigantojnHuliveron ĉe liliputanojGargantuon ĉe Rabelezo) estis simila al sekskuniĝo kun viro, ĝuado de vira forto en samseksema konkurso. Kiu la unua rezignis je tiu plezuro, kompatis la fajron, tiu sukcesis forporti ĝin kun si kaj igi servi al si. Subiginte la fajron de propra seksa ekscitiĝo, li subigis la naturan forton de la fajro. Tiu granda atingo de la kulturo estis siaspeca premio pro rezigno de la pasio»
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« Ekde malnova tempo la homo estis kreanta por si idealan imagon pri ĉiopovo kaj ĉioscio, kies enkorpigo estis liaj dioj. Al ili li atribuis ĉion kio estis malpermesita al li. Oni povas eĉ diri, ke la dioj estis liaj kulturaj idealoj»
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« Observado de la grandaj astronomiaj cikloj donis al la homo ne nur praimagon, sed ankaŭ deirpunkton por ordigo de sia vivo. La ordo estas deviga ripetado de la unufoje enkondukita. Ĝi difinas kiam, kie kaj kiel io devas esti farata por eviti prokrastojn kaj ŝanceliĝojn en ĉiu simila kazo. »
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« Komuna vivo unuafoje iĝis ebla nur post la formiĝo de plimulto — pli forta ol iu ajn individuo, kaj unuiĝinta kontraŭ ĉiu aparta individuo. Povo de tia socio kontraŭstaras nun kiel “juro” la povon de la individuo, kondamnata ekde tiam kiel “kruda forto”. Anstataŭigo de la povo de la individuo per la povo de la socio laŭ sia graveco iĝis decida paŝo de la kulturo. Ĝia esenco konsistas je tio, ke la membroj de la socio limigas sin en siaj eblecoj de kontentigado de la pasioj, dum la individuo agnoskas neniujn limigojn. »
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« La unua intereso de la infano al fekaĵoj, al la funkcio de la fekado, ĝiaj organoj kaj produktoj estas anstataŭata dum plenkreskiĝo per grupo da karakterologiaj trajtoj, konataj kiel avideco, ordemo kaj puremo. Tiuj ĉi trajtoj, per si mem valoraj kaj dezirindaj, povas iĝi tiom dominantaj en la psiko, ke fine ni ricevas la tiel nomatan anusan karakteron. Ni ne scias kiel tio okazas, sed ĝusteco de la observoj ne lasas dubojn»
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« Kvankam organika periodeco de la sekseco konserviĝas, sed ĝia influo sur la psikan seksan ekscitiĝon preskaŭ iĝis kontraŭo de si mem. La ŝanĝo estas ligita unuavice al ĉesigo de ekscitiĝo, kaŭzata en la vira psiko de menstruaj odoroj. Tiun ĉi rolon surprenas vidaj ekscitiĝoj, kiuj, diference de la flarsenso, havis konstantan influon. Tabuo de la menstruo devenas de tiu ĉi “organika repuŝado” kiel protekto de la jam superita etapo de evoluo»
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« Malkresko de la rolo de la flarsenso per si mem estas sekvo de transiro al rektomarŝado, leviĝo de sur la tero. Tio videbligis la antaŭe kaŝitajn seksorganojn — postulantaj protekton kaj kaŭzantaj hontosenton. Ĉe la fontoj de la krize grava kultura procezo ni trovas la rektiĝintan homon. De tio iras ĉeno de la sekvoj: senvalorigo de la flarsenso kaj evitado de la virinoj dum la menstruo, dominado de la vidado, nudeco de la seksorganoj — kaj poste konstanta seksa ekscitiĝo, formiĝo de la familio; tiel ni venas al la sojlo de la homa kulturo. Tio estas nur teoria spekulacio, sed ĝi meritas ĝustan testadon per esplorado de vivmaniero de la bestoj, plej proksimaj al la homo. »
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« Puremo venas de deziro forigi la fekaĵojn, fariĝintajn malagrablaj por la sensa percepto. Ni scias ke en nia infanĉambro estas alie: ĉe la infanoj ili kaŭzas neniun abomenon, estas rigardataj kiel apartiĝintaj, sed plenvaloraj partoj de la propra korpo. Necesas energia edukado por akceli evoluon kaj fari la fekaĵojn io mizera, naŭza, abomena kaj malbona por la infano. »
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« Pri socia faktoro, ebliganta pluan ŝanĝon de la anusa erotiko, atestas la fakto, ke malgraŭ la tuta homa progreso odoro de propraj fekaĵoj preskaŭ ne abomenigas malsame ol la fekaĵoj de la aliaj. Malpuraĉulo, do tiu kiu ne kaŝas siajn ekskrementojn, ofendas per tio la aliajn, traktas ilin malestime — tion atestas ankaŭ la plej fortaj sakraĵoj. Estus same nekompreneble kial la homo uzas kiel sakraĵon nomon de sia plej fidela amiko el la besta mondo, se la hundo ne havus du trajtojn, kaŭzantajn malestimon de la homo. Estante la besto kun evoluinta flarsenso, la hundo ne sentas abomenon al siaj fekaĵoj kaj nek hontas siajn seksajn funkciojn. »
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« Seksa vivo de la kultura homo estas tamen forte kripligita kaj impresas kiel la same formortanta funkcio kiel niaj makzelojharoj sur la kapo. Ni rajtas diri ke okazis grava malfortiĝo de la signifo de la sekseco kiel fonto de feliĉo, kaj per tio de efektivigo de niaj vivoceloj. Foje eĉ aperas impreso, ke la afero konsistas ne nur en la premo de la kulturo, ke en la esenco mem de tiu ĉi funkcio estas io kreanta obstaklojn survoje al la plena kontentiĝo kaj puŝanta nin sur aliajn vojojn. Malfacilas diri, ĉu tio estas eraro»
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« Psikanaliza laboro instruis al ni ke por la tiel nomataj neŭrozuloj neeltenebla estas ĝuste la rezigno je la seksa vivo. Per siaj simptomoj ili anstataŭigas la kontentiĝon, sed per tio ili suferigas sin aŭ iĝas la fonto de suferoj de aliaj homoj, suferigante la ĉirkaŭulojn kaj la socion»
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« Sur la pinto de la amo malaperas intereso al la ĉirkaŭa mondo; al la amanta paro sufiĉas ĝi mem, por la feliĉo ĝi ne bezonas eĉ infanon»
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« Radiko de la progresanta kune kun kulturo repuŝado de la sekseco estas organika rezistado flanke de la nova vivoformo, ligita al rektomarŝado — rilate al pli fruaj etapoj de la animala ekzistado»
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« La komunistoj kredas ke ili trovis la vojon al liberiĝo de la malbono [...] Al miaj taskoj ne apartenas ekonomia kritiko de la komunisma sistemo, mi ne kapablas esplori tiun demandon: ĉu nuligo de privata posedo servos al atingo de tiu ĉi celo kaj kiun utilon tio havos. Sed ĝiajn psikologiajn premisojn mi ne povas ne agnoski nedetenema iluzio»
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« Tiujn kiuj junaĝe spertis bezonojn kaj mizeron, indiferentecon kaj orgojlon de la havuloj, ne eblas suspekti pri manko de kompreno kaj bonvolemo al luktantaj por poseda egaleco kaj ĉio sekvanta el ĝi. Sed se tiun ĉi lukton oni pravigas per abstrakta postulo de justeco bazita sur egaleco de ĉiuj homoj, aperas kontraŭargumentoj. Naturo en plej alta grado malegale dotis la homojn per korpaj kaj spiritaj kapabloj kaj starigis per tio tian malegalecon, kontraŭ kiu ekzistas neniuj rimedoj. »
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« Post kiam apostolo Paŭlo metis en la fundamenton de sia kristana komunumo universalan homamon, neevitebla sekvo iĝis ekstrema maltoleremo de la kristanoj al la aliaj. Al la romianoj, kiuj ne faris la amon fundamento de sia socia aranĝo, estis fremda religia maltoleremo, kvankam religio estis por ili ŝtata afero kaj la ŝtato estis trasorbita de religio. »
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« Estas nenio nekomprenebla en tio ke la germana revo pri tutmonda dominado estas akompanata de antisemitismo kaj sufiĉe klare estas kial provo krei la novan komunistan kulturon en Rusio trovas sian psikologian subtenon en persekutado de la burĝaro. Kun timo oni demandas sin: kion faros la Sovetoj post kiam ili ekstermos ĉiujn burĝojn»
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« La kulturo postulas oferi ne nur la seksecon, sed ankaŭ agresemon de la homo, do al ni iĝas klare kial al la homoj malfacilas konsideri sin feliĉigita de ĝi. »
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« Por pravigo de Dio eknecesis diablo, preninta sur sin ekonomie utilan rolon de la pekokapro — simile al la judo en la mondo de la arjaj idealoj»
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« Ĉe ni formiĝis impreso, ke la kulturo estas procezo, ekreginta la homaron — ni ankoraŭ restas sub ĉarmo de tiu ĉi ideo. Tiu ĉi procezo servas al Eroto, deziranta kolekti unue apartajn individuojn, poste la familiojn, tribojn, popolojn, naciojn en unu granda tuto, en la homaro. Kial tiel devas okazi ni ne scias; tia estas la afero de Eroto. La homaj amasoj devas esti libide interligitaj; la sama bezono, la samaj profitoj de komuna laboro ne detenus ilin. Al tiu ĉi programo de la kulturo kontraŭstaras natura instinkto de agresemo, fremdeco de unu al ĉiuj kaj de ĉiuj al ĉiu. La agresemo estas posteulo kaj la ĉefa reprezentanto de la mortoinstinkto, trovita de ni apud Eroto kaj kundividanta kun li regadon de la mondo»
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« Komence do malbono estas minaco de perdo de la amo kaj ni devas eviti ĝin pro la timo de tia perdo. »
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« Homoj konstante permesas al ili agrablan al ili malbonon, se ili nur estas certaj ke tio ne estos malkovrita de aŭtoritato aŭ ke ĝi neniel punos ilin — la timo rilatas nur al la malkovro. »
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« Kaj nome, ju pli virta estas la homo, des pli severa kaj suspektema iĝas la konscienco. Pri la plej malicaj pekoj akuzas sin homoj, irintaj pli for ol la aliaj laŭ la vojo de sankteco»
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« [...] la malfeliĉoj fortigas la povon de la konscienco en Supermio. Dum la aferoj statas nemalbone, homa konscienco estas milda kaj permesas multon al la intelekto; se nur okazis malfeliĉo, la homo profundiĝas je si mem, li agnoskas sian pekecon, laŭdegas riproĉojn de sia konscienco, votas kaj pentas. »
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« La homo interŝanĝis minacon de ekstera malfeliĉo — perdon de la amo kaj punon fare de ekstera aŭtoritato — al longdaŭra interna malfeliĉo, streĉita konscio de la kulpeco. »
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« [...] la konscienco estas sekvo de rezigno je la pasioj; aŭ — rezigno je la pasioj (trudita al ni de ekstere) kreas la konsciencon, kiu poste postulas ĉiam pli novan rezignon je la pasioj. »
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« Sperto instruas ke severeco de la evoluinta ĉe la infano Supermio neniel transdonas severecon de la traktado kiun li mem spertis. Ĉe tre milda edukado ĉe la infano povas formiĝi sufiĉe severa konscienco»
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« Ni plu subtenas hipotezon, laŭ kiu la homa kulposento devenas de la Edipa komplekso kaj estis akirita post la murdo de la patro fare de unuiĝintaj kontraŭ li filoj. Tiam la agreso estis ne subpremita, sed realigita — la sama agreso, kies subpremado ĉe la infano estas fonto de la kulposento. »
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« [ Franz Alexander en sia libroPsikanalizo kaj tuteca personeco” konkludas] “Tro milda kaj indulgema” patro kontribuas al formiĝo ĉe la infano de tro forta Supermio, ĉar sub influo de ĉirkaŭanta lin amo li ne havas alian eliron krom turni la agresemon internen. Ĉe senhejma infano, kreskinta sen amo, falas nivelo de streĉiteco inter Mio kaj Supermio kaj lia tuta agresemo povas esti direktita eksteren. »
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« Kulposento, aperanta post faro de io krima, pli meritas la nomon de pento. Ĝi rilatas nur al la ago, kaj jam pro tio ĝi supozigas haveblon de konscienco antaŭ la ago, tio estas de preteco eksenti sin kulpa. »
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« Pento estis rezulto de origina ambigueco de la sentoj rilate la patron: la filoj lin malamegis, sed ili ankaŭ amis lin. Post kontentigi la malamegon per agreso, la amo manifestiĝis kiel pento pro la farita ago, okazis identigo de Supermio kun la patro. Kvazaŭ pune pro la agresa ago kontraŭ la patro, lia potenco ricevis Supermion, starigantan limigojn, farantan malpermesojn pri ripetado de la ago. »
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« [pri la Edipa komplekso] Nun al ni tute klare videblas ankaŭ komplico de la amo je apero de la konscienco, kaj fatala neeviteblo de la kulposento. Ĉe tio ne gravas, ĉu efektive okazis la patromurdo aŭ oni sin detenis. La kulposento estas trovebla en ambaŭ kazoj, ĉar ĝi estas esprimo de la ambigua konflikto, de eterna lukto inter Eroso kaj la instinkto de la mortodetruemo. Tiu ĉi konflikto ekflamas tuj post kiam antaŭ la homo estas starigata tasko kunekzisti kun la aliaj. »
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« Pento estas la komuna nomo de la reagoj de Mio al la kulposento. La pento enhavas en preskaŭ senŝanĝa formo materialon de la timosentoj kaj estas puno per si mem, ĝi inkluzivas la bezonon je puno, kaj pro tio ĝi povas esti pli aĝa ol la konscienco»
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« Dum la analiza laboro ni ne sen miro trovis, ke malantaŭ preskaŭ ĉiu neŭrozo sin kaŝas certa parto de la nekonscia kulposento. Ĝi siavice subtenas simptomojn, uzas ilin kiel punilojn. Kiam pasio devas esti repuŝita, ĝiaj libidaj komponantoj transformiĝas je simptomoj, kaj ĝiaj agresaj komponantoj — je la kulposento. »
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« Supermio de iu ajn kultura epoko havas la saman fonton kiel Supermio de la individuo. Tiu ĉi fonto estas impreso, postlasita de gvidantoj, de homoj de subprema spirita forto aŭ de la homoj ĉe kiuj unu el la homaj pasioj ricevis la plej fortan kaj puran — do ofte unuflankan — esprimon. Foje analogio iras eĉ pli for: sufiĉe ofte, se ne ĉiam, tiuj personoj dum la vivo estas mokataj, persekutataj aŭ eĉ plej kruele ekstermataj. Ja ankaŭ la prapatro estis deigita oble pli malfrue post sia perforta morto»
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« Etikon oni povas kompreni kiel provon de terapia influo, kiel penon atingi helpe de ordonoj de Supermio tion, kion malsukcesis fari la tuta resta laboro de la kulturo. Temas pri tio, kiel forigi de sur la vojo de la kulturo la plej gravan obstaklon — la fundamentan agresemon de la homo»
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« La ordono “amu la proksimulon” kontribuas al la homa agresemo kaj estas mirinda ekzemplo de nepsikologia karaktero de la agoj de la kultura Supermio. La ordono estas neplenumebla, ĉar tiom granda inflacio de la amo povas nur malaltigi ĝian valoron, sed ne forigi la bezonon»
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« La tiel nomata natura etiko proponas nenion krom la narcisisma kontentiĝo — konsideri sin pli alta ol la aliaj. Kaj religia etiko ekproponos pli bonan sorton en la transa mondo. Mi opinias ke tiuj edifoj estas vanaj ĝis la virto ne estos premiata jam sur la tero. Kaj ŝajnas al mi senduba, ke reala ŝanĝo de la posedorilatoj alportos pli da utilo ol iu ajn etika ordono. Sed la socialistoj anatstaŭigas tiun gravan fakton per sia idealisma subtakso de la homa naturo, kio senigas ĝin je ĉia valoro. »
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]

Vidu ankaŭRedakti