Romain Rolland

Franca verkisto, Nobel-premiito pri literaturo, (1866 - 1944)

Romain Rolland (naskiĝis la 29-an de januaro 1866 – mortis la 30-an de decembro 1944) estis franca verkisto.

Romain Rolland
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio
Verkoj en Vikifontaro
Medaglia del Premio Nobel
Medaglia del Premio Nobel
Pri literaturo (1915)

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Ĉiu homo, kiu vere estas viro, devas lerni esti sola meze de ĉiuj aliaj, kaj se necese kontraŭ ĉiuj aliaj. »
— Romain Rolland
 
« Estas la afero de la artisto krei sunbrilon kiam la suno malsukcesas. »
— Romain Rolland
 
« La fulma sukceso de Esperanto okazis ne pro la bonega taŭgeco de l’ forĝita instrumento, sed pro tio, ke ĝi aperis je ĝustatempa horo, por la agado atendata de miloj da homoj dispelitaj sur la tero kaj kaŝobservantaj la fajran signalon kiu kunigos ilin. »
— Romain Rolland pri EsperantoJarlibro de SAT, 1923
 
« Mi imagas ke heroo estas viro, kiu faras tion, kion li povas. La aliaj ne faras tion. »
— Romain Rolland
 
« Oni eraras; tio estas vivo. Sed neniam estas eraro ami. »
— Romain Rolland
 
« Por ke la popoloj interakordiĝu unue necesas ke ili aŭdu. Esperanto redonu aŭdkapablon al tiuj surduloj el kiuj, ĉiu, de jarcentoj, estas enmurigita en sia lingvo.[1] » « (france) Pour que les peuples s’entendent, il faut d’abord qu’ils entendent. Que l’espéranto rende l’ouïe à ces sourds dont chacun, depuis des siècles, est muré dans son langage. »
— Romain Rolland
 
« Skeptikismo, forigante la kredon de hieraŭ, preparis la vojon por la kredo de morgaŭ»
— Romain Rolland

Referencoj

  1. Laŭ vikipedia projekto vizaĝoj

Aliaj projektoj redakti

 
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:
  Trovu «Romain Rolland» inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Verkoj redakti