Bezono
Aliaj projektoj
Bezono en Vikipedio
Bezono en Komuneja kategorio
Bezono en Vikivortaro

Bezono situas ĉe interago de individuo kaj de medio. Oni ofte klasigas homajn bezonojn en jenajn tri kategoriojn:

  • unuaj bezonoj, ankaŭ nomataj elementaj aŭ fiziologiaj, nepre necesaj al homo por supervivi: nutrado, spirado, reproduktado
  • duaj bezonoj, ankaŭ nomataj materiaj, kies plenumigo ne estas vivnecesa: movigeblo, vestado, renkontoj ktp.
  • fundamentaj bezonoj estas bezonoj ekzisti, filozofi aŭ starigi fundamentajn demandojn

Citaĵoj

redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« La bezonoj efektive estas fruktoj de la produktado»
— John Kenneth GalbraithThe Affluent Society [1958]
 
« Amo kaj kompato estas bezonoj, ne luksoj. Sen ili la homaro ne povas travivi. »
— Tenzin Gyatso

Zamenhofa proverbaro

redakti
  Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
 
« Ju pli granda bezono, des pli granda la prezo»
— Zamenhofa proverbaro
 
« Bezono estas plej forta ordono»
— ZamenhofZamenhofa proverbaro
 
« Ĉiu persono kun sia bezono. »
— ZamenhofZamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ

redakti