Robert A. Heinlein

Usona sciencfikcia verkisto

Robert Anson HEINLEIN (naskiĝis la 7-an de julio 1907 - mortis la 8-an de majo 1988) estis unu el la plej influaj usonaj verkistoj de sciencfikcio.

Robert A. Heinlein
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Citaĵoj redakti

 
« Amo estas tiu kondiĉo, en kiu la feliĉo de alia persono estas esenca por via propra [feliĉo]. » « (angle) Love is that condition in which the happiness of another person is essential to your own. »
— Robert A. Heinlein, Fremdulo en Stranga Lando
 
« Generacio, kiu ignoras historion, havas neniun pasintecon kaj estontecon» « A generation which ignores history has no past — and no future. »
— Robert A. Heinlein, Time Enough for Love (1973)
 
« Laboro ne estas celo en si mem; tie devas ĉiam esti sufiĉe da tempo por amo» « (angle) Work is not an end in itself; there must always be time enough for love. »
— Robert A. Heinlein


 
« Ĉiam aŭskultu spertulojn. Ili diros al vi, kion oni ne povas fari, kaj kial. Poste faru tion. » « (angle) Always listen to experts. They'll tell you what can't be done, and why. Then do it. »
— Robert A. Heinlein
 
« En tiu ĉi kompleksa mondo, scienco, la scienca metodo kaj la konsekvencoj de la scienca metodo estas fundamentaj por ĉio, kion la homa raso faras kaj por kien ajn ni iras. Se ni eksplodigos nin, ni faros tion pro misuzo de scienco; se ni sukcesos ne eksplodigi nin, tio estos pro inteligenta apliko de scienco. »
— Robert A. Heinlein
 
« Ju pli vi amas, des pli vi povas ami - kaj des pli intense vi amas. Ankaŭ ne ekzistas limo pri kiom multe vi povas ami. Se homo havus sufiĉe da tempo, li povus ami tiun tutan plimulton, kiu estas deca kaj justa. » « (angle) The more you love, the more you can love — and the more intensely you love. Nor is there any limit on how many you can love. If a person had time enough, he could love all of that majority who are decent and just. »
— Robert A. Heinlein
 
« Mi estas libera, negravas kiom ajn reguloj ĉirkaŭas min. Se mi trovas ilin tolereblaj, mi toleras ilin; se mi trovas ilin tro abomenaj, mi rompas ilin. Mi estas libera, ĉar mi scias, ke nur mi estas morale respondeca pri ĉio, kion mi faras. » « (angle) I am free, no matter what rules surround me. If I find them tolerable, I tolerate them; if I find them too obnoxious, I break them. I am free because I know that I alone am morally responsible for everything I do. »
— Robert A. Heinlein, The Moon Is a Harsh Mistress
 
« Peko kuŝas nur en vundi aliajn senbezone. Ĉiuj aliaj "pekoj" estas elpensitaj sensencaĵoj» « (angle) Sin lies only in hurting others unnecessarily. All other 'sins' are invented nonsense. »
— Robert A. Heinlein